哥林多前書 6
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1你們中間有彼此相爭的事,怎敢在不義的人面前求審,不在聖徒面前求審呢?
1Ĉu iu el vi, havante aferon kontraŭ sia proksimulo, kuraĝas procesi antaŭ la malpiuloj, kaj ne antaŭ la sanktuloj?
2豈不知聖徒要審判世界嗎?若世界為你們所審,難道你們不配審判這最小的事嗎?
2Aŭ ĉu vi ne scias, ke la sanktuloj juĝos la mondon? kaj se la mondon vi juĝos, ĉu vi ne estas indaj juĝi la plej malgrandajn aferojn?
3豈不知我們要審判天使嗎?何況今生的事呢?
3Ĉu vi ne scias, ke ni juĝos anĝelojn? kiom pli do aferojn de la nuna vivo?
4既是這樣,你們若有今生的事當審判,是派教會所輕看的人審判嗎?
4Se do vi devas starigi tribunalon pri la aferoj de la nuna vivo, ĉu vi faras juĝantoj tiujn, kiuj estas negravaj en la eklezio?
5我說這話是要叫你們羞恥。難道你們中間沒有一個智慧人能審斷弟兄們的事嗎?
5Mi diras tion, por vin hontigi. Ĉu efektive ne ekzistas ĉe vi eĉ unu saĝulo, kiu povus decidi inter siaj fratoj,
6你們竟是弟兄與弟兄告狀,而且告在不信 主 的人面前。
6sed frato procesas kontraŭ frato, kaj eĉ antaŭ nekredantoj?
7你們彼此告狀,這已經是你們的大錯了。為甚麼不情願受欺呢?為甚麼不情願吃虧呢?
7Certe jam estas ĉe vi granda domaĝo, ke vi faras procesojn unu kontraŭ alia. Kial vi ne prefere suferas maljustecon? kial vi ne prefere suferas rabadon?
8你們倒是欺壓人、虧負人,況且所欺壓所虧負的就是弟兄。
8Tamen eĉ vi mem faras maljustecon kaj rabadon, kaj eĉ kontraŭ la fratoj.
9你們豈不知不義的人不能承受上帝的國嗎?不要自欺!無論是淫亂的、拜偶像的、姦淫的、作孌童的、親男色的、
9Aŭ ĉu vi ne scias, ke la maljustuloj ne heredos la regnon de Dio? Ne trompiĝu: nek malĉastuloj, nek idolanoj, nek adultuloj, nek molmoruloj, nek viruzaĉantoj,
10偷竊的、貪婪的、醉酒的、辱罵的、勒索的,都不能承受上帝的國。
10nek ŝtelistoj, nek aviduloj, nek drinkuloj, nek insultantoj, nek rabemuloj, heredos la regnon de Dio.
11你們中間也有人從前是這樣;但如今你們奉主耶穌基督的名,並藉着我們上帝的靈,已經洗淨,成聖,稱義了。
11Kaj tiaj estis kelkaj el vi; sed vi laviĝis, sed vi sanktiĝis, sed vi justiĝis en la nomo de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj en la Spirito de nia Dio.
12凡事我都可行,但不都有益處。凡事我都可行,但無論哪一件,我總不受它的轄制。
12Ĉio estas por mi permesata, sed ne ĉio estas oportuna. Ĉio estas por mi permesata; sed mi ne volas sub io submetiĝi.
13食物是為肚腹,肚腹是為食物;但上帝要叫這兩樣都廢壞。身子不是為淫亂,乃是為主;主也是為身子。
13Manĝaĵoj por la ventro, kaj la ventro por manĝaĵoj; sed Dio neniigos kune ĝin kaj ilin. Sed la korpo estas ne por malĉasteco, sed por la Sinjoro; kaj la Sinjoro por la korpo;
14並且上帝已經叫主復活,也要用自己的能力叫我們復活。
14kaj Dio levis la Sinjoron, kaj levos ankaŭ nin per Sia potenco.
15豈不知你們的身子是基督的肢體嗎?我可以將基督的肢體作為娼妓的肢體嗎?斷乎不可!
15Ĉu vi ne scias, ke viaj korpoj estas membroj de Kristo? ĉu mi do prenos la membrojn de Kristo, kaj faros ilin membroj de malĉastistino? Nepre ne!
16豈不知與娼妓聯合的,便是與她成為一體嗎?因為主說:「二人要成為一體。」
16Aŭ ĉu vi ne scias, ke tiu, kiu kuniĝas kun malĉastistino, estas kun ŝi unu korpo? ĉar: Ili, Li diris, estos unu karno.
17但與主聯合的,便是與主成為一靈。
17Sed tiu, kiu kuniĝas kun la Sinjoro, estas kun li unu spirito.
18你們要逃避淫行。人所犯的,無論甚麼罪,都在身子以外,惟有行淫的,是得罪自己的身子。
18Forkuru de malĉasteco. Ĉiu peko, kiun homo faras, estas ekster la korpo; sed tiu, kiu malĉastas, pekas kontraŭ sia propra korpo.
19豈不知你們的身子就是聖靈的殿嗎?這聖靈是從上帝而來,住在你們裏頭的;並且你們不是自己的人,
19Aŭ ĉu vi ne scias, ke via korpo estas templo de la Sankta Spirito, kiu estas en vi kaj kiun vi havas de Dio? kaj vi ne apartenas al vi mem,
20因為你們是重價買來的。所以,要在你們的身子上榮耀上帝。
20ĉar vi estas aĉetitaj per prezo; gloru do Dion en via korpo.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.