哥林多前書 13
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1我若能說萬人的方言,並天使的話語,卻沒有愛,我就成了鳴的鑼,響的鈸一般。
1Se mi parolus la lingvojn de homoj kaj anĝeloj, sed ne havus amon, mi fariĝus sonanta kupro aŭ tintanta cimbalo.
2我若有先知講道 之能 ,也明白各樣的奧祕,各樣的知識,而且有全備的信,叫我能夠移山,卻沒有愛,我就算不得甚麼。
2Kaj se mi posedus la profetpovon, kaj komprenus ĉiujn misterojn kaj ĉian scion; kaj se mi havus ĉian fidon, tiel ke mi povus formovi montojn, sed ne havus amon, mi estus nenio.
3我若將所有的賙濟 窮人 ,又捨己身叫人焚燒,卻沒有愛,仍然與我無益。
3Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn, kaj se mi lasus mian korpon por forbrulo, sed ne havus amon, per tio mi neniom profitus.
4愛是恆久忍耐,又有恩慈;愛是不嫉妒;愛是不自誇,不張狂,
4Amo longe suferas, kaj bonfaras; amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne ŝveligas sin,
5不做害羞的事,不求自己的益處,不輕易發怒,不計算 人的 惡,
5ne kondutas nedece, ne celas por si mem, ne koleriĝas, ne pripensas malbonon,
6不喜歡不義,只喜歡真理;
6ne ĝojas pri maljusteco, sed kunĝojas kun vereco;
7凡事包容,凡事相信,凡事盼望,凡事忍耐。
7ĉion toleras, ĉion kredas, ĉion esperas, ĉion eltenas.
8愛是永不止息。先知講道之能終必歸於無有;說方言之能終必停止;知識也終必歸於無有。
8Amo neniam pereas; sed, ĉu estas profetadoj, ili neniiĝos; ĉu lingvoj, ili ĉesiĝos; ĉu estas scio, ĝi neniiĝos.
9我們現在所知道的有限,先知所講的也有限,
9Ĉar ni scias laŭparte, kaj ni profetadas laŭparte;
10等那完全的來到,這有限的必歸於無有了。
10sed kiam venos perfektaĵo, tiam neniiĝos tio, kio estas laŭparta.
11我作孩子的時候,話語像孩子,心思像孩子,意念像孩子,既成了人,就把孩子的事丟棄了。
11Kiam mi estis infano, kiel infano mi parolis, kiel infano mi sentis, kiel infano mi pensis; nun fariĝinte plenaĝulo, mi jam forigis la infanaĵojn.
12我們如今彷彿對着鏡子觀看,模糊不清,到那時就要面對面了。我如今所知道的有限,到那時就全知道,如同主知道我一樣。
12Ĉar nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam okulon ĉe okulo; nun mi konas laŭparte; sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaŭ mi estas konita.
13如今常存的有信,有望,有愛這三樣,其中最大的是愛。
13Restas do nun fido, espero, amo, tiuj tri; kaj la plej granda el ili estas amo.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.