耶利米书 38
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1玛坦 的儿子 示法提雅 、 巴施户珥 的儿子 基大利 、 示利米雅 的儿子 犹甲 、 玛基雅 的儿子 巴施户珥 听见 耶利米 对众人所说的话,说:
1Ŝefatja, filo de Matan, Gedalja, filo de Paŝĥur, Juĥal, filo de Ŝelemja, kaj Paŝĥur, filo de Malkija, aŭdis la vortojn, kiujn Jeremia parolis al la tuta popolo, dirante:
2「耶和华如此说:住在这城里的必遭刀剑、饥荒、瘟疫而死;但出去归降 迦勒底 人的必得存活,就是以自己命为掠物的,必得存活。
2Tiele diras la Eternulo: Kiu restos en ĉi tiu urbo, tiu mortos de glavo, de malsato, aŭ de pesto; sed kiu eliros al la Ĥaldeoj, tiu restos vivanta, lia animo estos lia akiro, kaj li vivos.
3耶和华如此说:这城必要交在 巴比伦 王军队的手中,他必攻取这城。」
3Tiele diras la Eternulo: Ĉi tiu urbo estos transdonita en la manojn de la militistaro de la reĝo de Babel, kaj li venkoprenos ĝin.
4于是首领对王说:「求你将这人治死;因他向城里剩下的兵丁和众民说这样的话,使他们的手发软。这人不是求这百姓得平安,乃是叫他们受灾祸。」
4Tiam la eminentuloj diris al la reĝo: Oni devas mortigi ĉi tiun homon, ĉar li senfortigas la manojn de la militistoj, kiuj restis en ĉi tiu urbo, kaj la manojn de la tuta popolo, parolante al ili tiajn vortojn; ĉar ĉi tiu homo deziras al ĉi tiu popolo ne pacon, sed nur malbonon.
5西底家 王说:「他在你们手中,无论何事,王也不能与你们反对。」
5Kaj la reĝo Cidkija diris: Jen li estas en viaj manoj, ĉar la reĝo nenion povas fari kontraŭ via volo.
6他们就拿住 耶利米 ,下在 哈米勒 的儿子 玛基雅 的牢狱里;那牢狱在护卫兵的院中。他们用绳子将 耶利米 系下去。牢狱里没有水,只有淤泥, 耶利米 就陷在淤泥中。
6Tiam ili prenis Jeremian, kaj ĵetis lin en la kavon de Malkija, filo de la reĝo, kiu troviĝis sur la korto de la malliberejo, kaj oni mallevis Jeremian per ŝnuroj; en la kavo ne estis akvo, sed nur ŝlimo, kaj Jeremia eniĝis en la ŝlimon.
7在王宫的太监 古实 人 以伯·米勒 ,听见他们将 耶利米 下了牢狱(那时王坐在 便雅悯门 口),
7Kaj Ebed-Meleĥ, Etiopo, eŭnuko, kiu estis en la domo de la reĝo, aŭdis, ke oni ĵetis Jeremian en la kavon; la reĝo tiam sidis ĉe la Pordejo de Benjamen.
8以伯·米勒 就从王宫里出来,对王说:
8Tiam Ebed-Meleĥ eliris el la domo de la reĝo, kaj ekparolis al la reĝo, dirante:
9「主—我的王啊,这些人向先知 耶利米 一味地行恶,将他下在牢狱中;他在那里必因饥饿而死,因为城中再没有粮食。」
9Mia sinjoro, ho reĝo! malbone agis tiuj homoj, ke ili tion faris al la profeto Jeremia, ke ili ĵetis lin en la kavon: li mortos tie de malsato, ĉar jam en ekzistas pano en la urbo.
10王就吩咐 古实 人 以伯·米勒 说:「你从这里带领三十人,趁着先知 耶利米 未死以前,将他从牢狱中提上来。」
10Tiam la reĝo ordonis al la Etiopo Ebed-Meleĥ, dirante: Prenu kun vi de ĉi tie tridek homojn, kaj eltiru la profeton Jeremia el la kavo, antaŭ ol li mortos.
11于是 以伯·米勒 带领这些人同去,进入王宫,到库房以下,从那里取了些碎布和破烂的衣服,用绳子缒下牢狱去到 耶利米 那里。
11Kaj Ebed-Meleĥ prenis kun si la homojn kaj iris en la domon de la reĝo sub la trezorejon, kaj prenis de tie malnovajn kaj eluzitajn ĉifonojn kaj mallevis ilin per ŝnuroj al Jeremia en la kavon.
12古实 人 以伯·米勒 对 耶利米 说:「你用这些碎布和破烂的衣服放在绳子上,垫你的胳肢窝。」 耶利米 就照样行了。
12Kaj la Etiopo Ebed-Meleĥ diris al Jeremia: Metu la eluzitajn ĉifonojn sub viajn akselojn sub la ŝnurojn; kaj Jeremia tiel faris.
13这样,他们用绳子将 耶利米 从牢狱里拉上来。 耶利米 仍在护卫兵的院中。
13Kaj oni ektiris Jeremian per la ŝnuroj kaj eltiris lin el la kavo; kaj Jeremia restis sur la korto de la malliberejo.
14西底家 王打发人带领先知 耶利米 ,进耶和华殿中第三门里见王。王就对 耶利米 说:「我要问你一件事,你丝毫不可向我隐瞒。」
14Kaj la reĝo Cidkija sendis, kaj venigis la profeton Jeremia al si, al la tria enirejo de la domo de la Eternulo; kaj la reĝo diris al Jeremia: Mi demandos de vi ion, kaŝu antaŭ mi nenion.
15耶利米 对 西底家 说:「我若告诉你,你岂不定要杀我吗?我若劝戒你,你必不听从我。」
15Kaj Jeremia diris al Cidkija: Se mi diros al vi, vi ja mortigos min; kaj se mi donos al vi konsilon, vi ja ne obeos min.
16西底家 王就私下向 耶利米 说:「我指着那造我们生命之永生的耶和华起誓:我必不杀你,也不将你交在寻索你命的人手中。」
16Tiam la reĝo Cidkija sekrete ĵuris al Jeremia, dirante: Mi ĵuras per la Eternulo, kiu kreis al ni ĉi tiun animon, ke mi ne mortigos vin, kaj ne transdonos vin en la manojn de tiuj homoj, kiuj celas vian morton.
17耶利米 对 西底家 说:「耶和华—万军之 神、 以色列 的 神如此说:你若出去归降 巴比伦 王的首领,你的命就必存活,这城也不致被火焚烧,你和你的全家都必存活。
17Kaj Jeremia diris al Cidkija: Tiele diras la Eternulo, Dio Cebaot, Dio de Izrael: Se vi eliros al la eminentuloj de la reĝo de Babel, via animo restos vivanta, kaj ĉi tiu urbo ne estos forbruligita per fajro, kaj vi kaj via domo vivos;
18你若不出去归降 巴比伦 王的首领,这城必交在 迦勒底 人手中。他们必用火焚烧,你也不得脱离他们的手。」
18sed se vi ne eliros al la eminentuloj de la reĝo de Babel, tiam ĉi tiu urbo estos transdonita en la manojn de la Ĥaldeoj, kaj ili forbruligos ĝin per fajro, kaj vi ne saviĝos el iliaj manoj.
19西底家 王对 耶利米 说:「我怕那些投降 迦勒底 人的 犹大 人,恐怕 迦勒底 人将我交在他们手中,他们戏弄我。」
19Kaj la reĝo Cidkija diris al Jeremia: Mi timas la Judojn, kiuj transkuris al la Ĥaldeoj, ke oni ne transdonu min en iliajn manojn, por ke ili mokturmentu min.
20耶利米 说:「 迦勒底 人必不将你交出。求你听从我对你所说耶和华的话,这样你必得好处,你的命也必存活。
20Tiam Jeremia diris: Oni ne transdonos vin; aŭskultu la voĉon de la Eternulo pri tio, kion mi diras al vi; tiam estos bone al vi, kaj via animo restos vivanta.
21你若不肯出去,耶和华指示我的话乃是这样:
21Sed se vi ne volos eliri, en tia okazo jen estas tio, kion la Eternulo vidigis al mi:
22犹大 王宫里所剩的妇女必都带到 巴比伦 王的首领那里。这些妇女必说: 你知己的朋友催逼你, 胜过你; 见 你的脚陷入淤泥中, 就转身退后了。
22Jen ĉiuj virinoj, kiuj restis en la domo de la reĝo de Judujo, estos elkondukitaj al la eminentuloj de la reĝo de Babel, kaj ili diros: Viaj konsolantoj forlogis vin kaj superfortis vin; viaj piedoj enprofundiĝis en koton, kaj tiuj foriĝis de vi.
23「人必将你的后妃和你的儿女带到 迦勒底 人那里;你也不得脱离他们的手,必被 巴比伦 王的手捉住;你也必使这城被火焚烧。」
23Kaj ĉiujn viajn edzinojn kaj viajn filojn oni forkondukos al la Ĥaldeoj, kaj vi ne saviĝos el iliaj manoj; vi estos kaptita en la manojn de la reĝo de Babel, kaj ĉi tiu urbo estos forbruligita per fajro.
24西底家 对 耶利米 说:「不要使人知道这些话,你就不至于死。
24Kaj Cidkija diris al Jeremia: Neniu devas scii tiujn vortojn, alie vi mortos.
25首领若听见了我与你说话,就来见你,问你说:『你对王说什么话不要向我们隐瞒,我们就不杀你。王向你说什么话也要告诉我们。』
25Se la eminentuloj aŭdos, ke mi parolis kun vi, kaj ili venos al vi, kaj diros al vi: Sciigu al ni, kion vi diris al la reĝo, ne kaŝu antaŭ ni, por ke ni ne mortigu vin, kaj kion la reĝo diris al vi:
26你就对他们说:『我在王面前恳求不要叫我回到 约拿单 的房屋死在那里。』」
26tiam respondu al ili: Mi humile petegis la reĝon, ke li ne revenigu min en la domon de Jonatan, mi ne mortu tie.
27随后众首领来见 耶利米 ,问他,他就照王所吩咐的一切话回答他们。他们不再与他说话,因为事情没有泄漏。
27Kaj venis ĉiuj eminentuloj al Jeremia kaj demandis lin, kaj li respondis al ili konforme al ĉiuj vortoj, kiujn ordonis la reĝo; kaj ili silente foriris de li, ĉar ili nenion eksciis.
28于是 耶利米 仍在护卫兵的院中,直到 耶路撒冷 被攻取的日子。
28Kaj Jeremia restis sur la korto de la malliberejo ĝis la tago, en kiu Jerusalem estis venkoprenita; kaj li tie estis, kiam Jerusalem estis venkoprenita.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.