耶利米书
Chapter 36
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1犹大 王 约西亚 的儿子 约雅敬 第四年,耶和华的话临到 耶利米 说:
1En la kvara jaro de Jehojakim, filo de Joŝija, reĝo de Judujo, aperis jena vorto al Jeremia de la Eternulo:
2「你取一书卷,将我对你说攻击 以色列 和 犹大 ,并各国的一切话,从我对你说话的那日,就是从 约西亚 的日子起直到今日,都写在其上。
2Prenu al vi libron-rulaĵon, kaj skribu en ĝin ĉiujn vortojn, kiujn Mi diris al vi pri Izrael kaj pri Jehuda kaj pri ĉiuj nacioj, de la tago, en kiu Mi parolis al vi, de la tempo de Joŝija ĝis la nuna tago.
3或者 犹大 家听见我想要降与他们的一切灾祸,各人就回头,离开恶道,我好赦免他们的罪孽和罪恶。」
3Eble la domo de Jehuda aŭdos pri la tuta malbono, kiun Mi intencas fari al ili, kaj ili returniĝos ĉiu de sia malbona vojo, por ke Mi pardonu ilian malbonagon kaj ilian pekon.
4所以, 耶利米 召了 尼利亚 的儿子 巴录 来; 巴录 就从 耶利米 口中,将耶和华对 耶利米 所说的一切话写在书卷上。
4Kaj Jeremia alvokis Baruĥon, filon de Nerija; kaj Baruĥ enskribis en libron-rulaĵon sub diktado de Jeremia ĉiujn vortojn de la Eternulo, kiujn Li diris al li.
5耶利米 吩咐 巴录 说:「我被拘管,不能进耶和华的殿。
5Kaj Jeremia donis jenan ordonon al Baruĥ: Mi estas malliberigita, mi ne povas iri en la domon de la Eternulo;
6所以你要去趁禁食的日子,在耶和华殿中将耶和华的话,就是你从我口中所写在书卷上的话,念给百姓和一切从 犹大 城邑出来的人听。
6iru do vi, kaj legu laŭ la libro, kiun vi skribis sub mia diktado, la vortojn de la Eternulo en la orelojn de la popolo en la domo de la Eternulo en tago de fasto; kaj ankaŭ en la orelojn de ĉiuj Judoj, kiuj venis el siaj urboj, legu tion.
7或者他们在耶和华面前恳求各人回头,离开恶道,因为耶和华向这百姓所说要发的怒气和忿怒是大的。」
7Eble falos ilia preĝo antaŭ la Eternulo, kaj ili returniĝos ĉiu de sia malbona vojo; ĉar granda estas la kolero kaj indigno, kiujn la Eternulo esprimis pri ĉi tiu popolo.
8尼利亚 的儿子 巴录 就照先知 耶利米 一切所吩咐的去行,在耶和华的殿中从书上念耶和华的话。
8Kaj Baruĥ, filo de Nerija, plenumis ĉion, kion ordonis la profeto Jeremia, kaj li voĉlegis el la libro la vortojn de la Eternulo en la domo de la Eternulo.
9犹大 王 约西亚 的儿子 约雅敬 第五年九月, 耶路撒冷 的众民和那从 犹大 城邑来到 耶路撒冷 的众民,在耶和华面前宣告禁食的日子,
9En la kvina jaro de Jehojakim, filo de Joŝija, reĝo de Judujo, en la naŭa monato, oni proklamis faston antaŭ la Eternulo al la tuta popolo en Jerusalem, kaj al la tuta popolo, kiu venis el la urboj de Judujo en Jerusalemon.
10巴录 就在耶和华殿的上院,耶和华殿的新门口, 沙番 的儿子文士 基玛利雅 的屋内,念书上 耶利米 的话给众民听。
10Kaj Baruĥ voĉlegis el la libro la vortojn de Jeremia en la domo de la Eternulo, en la ĉambro de Gemarja, filo de la kanceliero Ŝafan, sur la supra korto, ĉe la nova pordego de la domo de la Eternulo, laŭte al la tuta popolo.
11沙番 的孙子、 基玛利雅 的儿子 米该亚 听见书上耶和华的一切话,
11Kaj Miĥaja, filo de Gemarja, filo de Ŝafan, aŭdis el la libro ĉiujn vortojn de la Eternulo;
12他就下到王宫,进入文士的屋子。众首领,就是文士 以利沙玛 、 示玛雅 的儿子 第莱雅 、 亚革波 的儿子 以利拿单 、 沙番 的儿子 基玛利雅 、 哈拿尼雅 的儿子 西底家 ,和其余的首领都坐在那里。
12kaj li iris en la domon de la reĝo, en la ĉambron de la kanceliero. Kaj jen tie sidis ĉiuj eminentuloj: la kanceliero Eliŝama, Delaja, filo de Ŝemaja, Elnatan, filo de Aĥbor, Gemarja, filo de Ŝafan, Cidkija, filo de Ĥananja, kaj ĉiuj eminentuloj.
13于是 米该亚 对他们述说他所听见的一切话,就是 巴录 向百姓念那书的时候所听见的。
13Kaj Miĥaja raportis al ili ĉiujn vortojn, kiujn li aŭdis, kiam Baruĥ legis el la libro en la orelojn de la popolo.
14众首领就打发 古示 的曾孙、 示利米雅 的孙子、 尼探雅 的儿子 犹底 到 巴录 那里,对他说:「你将所念给百姓听的书卷拿在手中到我们这里来。」 尼利亚 的儿子 巴录 就手拿书卷来到他们那里。
14Tiam ĉiuj eminentuloj sendis al Baruĥ Jehudin, filon de Netanja, filo de Ŝelemja, filo de Kuŝi, por diri: La skribrulaĵon, el kiu vi legis en la orelojn de la popolo, prenu en vian manon, kaj venu. Kaj Baruĥ, filo de Nerija, prenis kun si la skribrulaĵon, kaj venis al ili.
15他们对他说:「请你坐下,念给我们听。」 巴录 就念给他们听。
15Kaj ili diris al li: Sidiĝu, kaj voĉlegu ĝin al ni. Kaj Baruĥ voĉlegis al ili.
16他们听见这一切话就害怕,面面相观,对 巴录 说:「我们必须将这一切话告诉王。」
16Kiam ili aŭdis ĉiujn vortojn, ili eksentis teruron unu antaŭ la alia, kaj ili diris al Baruĥ: Ni raportos al la reĝo ĉiujn ĉi tiujn vortojn.
17他们问 巴录 说:「请你告诉我们,你怎样从他口中写这一切话呢?」
17Kaj ili demandis Baruĥon, dirante: Diru al ni, kiamaniere vi skribis ĉiujn tiujn vortojn el lia buŝo?
18巴录 回答说:「他用口向我说这一切话,我就用笔墨写在书上。」
18Kaj Baruĥ respondis al ili: El sia buŝo li elparolis al mi ĉiujn tiujn vortojn, kaj mi skribis en la libron per inko.
19众首领对 巴录 说:「你和 耶利米 要去藏起来,不可叫人知道你们在哪里。」
19Kaj la eminentuloj diris al Baruĥ: Iru kaj kaŝiĝu, vi kaj Jeremia, ke neniu sciu, kie vi estas.
20众首领进院见王,却先把书卷存在文士 以利沙玛 的屋内,以后将这一切话说给王听。
20Ili venis al la reĝo en la palacon, kaj la skribrulaĵon ili restigis en la ĉambro de la kanceliero Eliŝama; kaj ili raportis al la reĝo ĉiujn vortojn.
21王就打发 犹底 去拿这书卷来,他便从文士 以利沙玛 的屋内取来,念给王和王左右侍立的众首领听。
21Tiam la reĝo sendis Jehudin, por preni la skribrulaĵon; kaj Jehudi prenis ĝin el la ĉambro de la kanceliero Eliŝama, kaj voĉlegis ĝin al la reĝo, kaj al ĉiuj eminentuloj, kiuj staris apud la reĝo.
22那时正是九月,王坐在过冬的房屋里,王的前面火盆中 有 烧着的 火 。
22La reĝo sidis en la vintra domo en la naŭa monato, kaj antaŭ li brulis fajrujo.
23犹底 念了三四篇, 王 就用文士的刀将书卷割破,扔在火盆中,直到全卷在火中烧尽了。
23Kaj ĉiufoje, kiam Jehudi tralegis tri aŭ kvar kolumnojn, la reĝo detranĉis ilin per tranĉileto de skribisto, kaj ĵetis en la fajron, kiu estis en la fajrujo, ĝis la tuta skribrulaĵo forbrulis sur la fajro, kiu estis en la fajrujo.
24王和听见这一切话的臣仆都不惧怕,也不撕裂衣服。
24Kaj ne timis kaj ne disŝiris siajn vestojn la reĝo, nek ĉiuj liaj servantoj, kiuj aŭdis ĉiujn tiujn vortojn.
25以利拿单 和 第莱雅 ,并 基玛利雅 恳求王不要烧这书卷,他却不听。
25Kvankam Elnatan kaj Delaja kaj Gemarja petis la reĝon, ke li ne forbruligu la skribrulaĵon, li ne obeis ilin.
26王就吩咐 哈米勒 的儿子 耶拉篾 和 亚斯列 的儿子 西莱雅 ,并 亚伯叠 的儿子 示利米雅 ,去捉拿文士 巴录 和先知 耶利米 。耶和华却将他们隐藏。
26Kaj la reĝo ordonis al Jeraĥmeel, filo de la reĝo, al Seraja, filo de Azriel, kaj al Ŝelemja, filo de Abdeel, kapti la skribiston Baruĥ kaj la profeton Jeremia; sed la Eternulo ilin kaŝis.
27王烧了书卷(其上有 巴录 从 耶利米 口中所写的话)以后,耶和华的话临到 耶利米 说:
27Kaj aperis jena vorto de la Eternulo al Jeremia, post kiam la reĝo forbruligis la skribrulaĵon, kaj la vortojn, kiujn Baruĥ skribis sub diktado de Jeremia:
28「你再取一卷,将 犹大 王 约雅敬 所烧第一卷上的一切话写在其上。
28Prenu al vi denove alian skribrulaĵon, kaj skribu sur ĝi ĉiujn antaŭajn vortojn, kiuj estis sur la unua skribrulaĵo, kiun forbruligis Jehojakim, reĝo de Judujo.
29论到 犹大 王 约雅敬 你要说,耶和华如此说:你烧了书卷,说:『你为什么在其上写着,说 巴比伦 王必要来毁灭这地,使这地上绝了人民牲畜呢?』
29Kaj pri Jehojakim, reĝo de Judujo, diru: Tiele diras la Eternulo: Vi forbruligis tiun skribrulaĵon, dirante: Kial vi skribis sur ĝi, ke venos la reĝo de Babel kaj ruinigos ĉi tiun landon kaj ekstermos sur ĝi homojn kaj brutojn?
30所以耶和华论到 犹大 王 约雅敬 说:他后裔中必没有人坐在 大卫 的宝座上;他的尸首必被抛弃,白日受炎热,黑夜受寒霜。
30Tial tiele diras la Eternulo pri Jehojakim, reĝo de Judujo: Ne estos ĉi li sidanto sur la trono de David, kaj lia kadavro estos ĵetita al la varmego de la tago kaj al la malvarmo de la nokto;
31我必因他和他后裔,并他臣仆的罪孽刑罚他们。我要使我所说的一切灾祸临到他们和 耶路撒冷 的居民,并 犹大 人;只是他们不听。」
31kaj Mi punos lin kaj lian idaron kaj liajn servantojn, pro ilia malbonago; kaj Mi venigos sur ilin kaj sur la loĝantojn de Jerusalem kaj sur la Judujanojn la tutan malbonon, pri kiu Mi diris al ili, sed ili ne aŭskultis.
32于是, 耶利米 又取一书卷交给 尼利亚 的儿子文士 巴录 ,他就从 耶利米 的口中写了 犹大 王 约雅敬 所烧前卷上的一切话,另外又添了许多相仿的话。
32Kaj Jeremia prenis alian skribrulaĵon, kaj donis ĝin al la skribisto Baruĥ, filo de Nerija; kaj tiu skribis sur ĝi sub diktado de Jeremia ĉiujn vortojn de la libro, kiun Jehojakim, reĝo de Judujo, forbruligis per fajro; kaj al ili estis aldonitaj ankoraŭ multaj similaj vortoj.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.