耶利米书
Chapter 33
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1耶利米 还囚在护卫兵的院内,耶和华的话第二次临到他说:
1La vorto de la Eternulo aperis al Jeremia duafoje, kiam li estis ankoraŭ tenata sur la korto de la malliberejo, nome:
2「成就的是耶和华,造作、为要建立的也是耶和华;耶和华是他的名。他如此说:
2Tiele diras la Eternulo, kiu ĉion faris, la Eternulo, kiu ĉion kreis, por ĝin fortikigi, kaj kies nomo estas Eternulo:
3你求告我,我就应允你,并将你所不知道、又大又难的事指示你。
3Voku al Mi, kaj Mi respondos al vi, kaj Mi sciigos al vi grandajn kaj gravajn aferojn, kiujn vi ne scias.
4论到这城中的房屋和 犹大 王的宫室,就是拆毁为挡 敌人 高垒和刀剑的,耶和华— 以色列 的 神如此说:
4Ĉar tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, pri la domoj de ĉi tiu urbo, kaj pri la domoj de la reĝoj de Judujo, kiuj estas detruitaj por remparoj kaj por glavoj
5人要与 迦勒底 人争战,正是拿死尸充满这房屋,就是我在怒气和忿怒中所杀的人,因他们的一切恶,我就掩面不顾这城。
5de tiuj, kiuj venis, por batali kontraŭ la Ĥaldeoj kaj plenigi ilin per kadavroj de homoj, kiujn Mi frapis en Mia kolero kaj en Mia indigno; ĉar Mi kaŝis Mian vizaĝon for de ĉi tiu urbo pro ĉiuj iliaj malbonagoj:
6看哪,我要使这城得以痊愈安舒,使城中的人得医治,又将丰盛的平安和诚实显明与他们。
6Jen Mi redonos al ĝi bonstaton kaj kuracon, kaj Mi resanigos ilin, kaj Mi malkovros por ili abundon da paco kaj vero.
7我也要使 犹大 被掳的和 以色列 被掳的归回,并建立他们和起初一样。
7Kaj Mi revenigos la kaptitojn de Jehuda kaj la kaptitojn de Izrael, kaj Mi aranĝos ilin kiel antaŭe.
8我要除净他们的一切罪,就是向我所犯的罪;又要赦免他们的一切罪,就是干犯我、违背我的罪。
8Kaj Mi purigos ilin de ĉiuj iliaj malbonagoj, per kiuj ili pekis antaŭ Mi; kaj Mi pardonos ĉiujn iliajn krimojn, per kiuj ili pekis antaŭ Mi kaj defalis de Mi.
9这城要在地上万国人面前使我得颂赞,得荣耀,名为可喜可乐之城。万国人因听见我向这城所赐的福乐、所施的恩惠平安,就惧怕战兢。」
9Kaj tio fariĝos por Mi agrabla nomo, laŭdo kaj gloro antaŭ ĉiuj nacioj de la tero, kiuj aŭdos pri la tuta bono, kiun Mi faras al ili, kaj ili ektimos kaj ektremos pro la tuta bono kaj la tuta bonstato, kiun Mi donos al ĝi.
10耶和华如此说:「你们论这地方,说是荒废无人民无牲畜之地,但在这荒凉无人民无牲畜的 犹大 城邑和 耶路撒冷 的街上,
10Tiele diras la Eternulo: Sur ĉi tiu loko — pri kiu vi diras, ke ĝi estas dezertigita tiel, ke jam ne ekzistas homoj nek brutoj en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem, kiuj fariĝis malplenaj pro foresto de homoj kaj de loĝantoj kaj de brutoj —
11必再听见有欢喜和快乐的声音、新郎和新妇的声音,并听见有人说: 要称谢万军之耶和华, 因耶和华本为善; 他的慈爱永远 长存 ! 又有奉感谢 祭 到耶和华殿中之人的声音;因为我必使这地被掳的人归回,和起初一样。这是耶和华说的。」
11ankoraŭ estos aŭdataj sonoj de ĝojo kaj sonoj de gajeco, voĉo de fianĉo kaj voĉo de fianĉino, voĉo de homoj, kiuj parolos: Laŭdu la Eternulon Cebaot, ĉar la Eternulo estas bona, ĉar eterna estas Lia favorkoreco; kaj kiuj alportados dankoferojn en la domon de la Eternulo; ĉar Mi revenigos la forkaptitojn de la lando kiel antaŭe, diras la Eternulo.
12万军之耶和华如此说:「在这荒废无人民无牲畜之地,并其中所有的城邑,必再有牧人的住处;他们要使羊群躺卧在那里。
12Tiele diras la Eternulo Cebaot: Sur ĉi tiu loko, kiu dezertiĝis tiel, ke tie ne troviĝas homo nek bruto, kaj en ĉiuj ĝiaj urboj denove troviĝos loĝejoj de paŝtistoj, kiuj ripozigos tie siajn ŝafojn;
13在山地的城邑、高原的城邑、南地的城邑、 便雅悯 地、 耶路撒冷 四围的各处,和 犹大 的城邑必再有羊群从数点的人手下经过。这是耶和华说的。」
13en la urboj de la montoj, en la urboj de la valoj, en la urboj de la sudo, en la lando de Benjamen, en la ĉirkaŭaĵo de Jerusalem, kaj en la urboj de Judujo denove pasados ŝafoj sub la mano de kalkulanto, diras la Eternulo.
14耶和华说:「日子将到,我应许 以色列 家和 犹大 家的恩言必然成就。
14Jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam Mi plenumos la bonan vorton, kiun Mi diris pri la domo de Izrael kaj pri la domo de Jehuda.
15当那日子,那时候,我必使 大卫 公义的苗裔长起来;他必在地上施行公平和公义。
15En tiuj tagoj kaj en tiu tempo Mi elkreskigos al David markoton virtan, kiu faros juĝon kaj justecon sur la tero.
16在那日子 犹大 必得救, 耶路撒冷 必安然居住,他 的名 必称为『耶和华—我们的义』。
16En tiu tempo Judujo estos savita, kaj Jerusalem ekvivos sendanĝere, kaj oni nomos ĝin jene: La Eternulo estas nia justeco.
17「因为耶和华如此说: 大卫 必永不断人坐在 以色列 家的宝座上;
17Ĉar tiele diras la Eternulo: Ne mankos ĉe David viro, sidanta sur la trono de la domo de Izrael.
18祭司、 利未 人在我面前也不断人献燔祭、烧素祭,时常办理献祭的事。」
18Kaj ĉe la pastroj Levidoj neniam mankos antaŭ Mi viro, alportanta bruloferon kaj fumiganta farunoferon kaj faranta buĉoferon.
19耶和华的话临到 耶利米 说:
19Kaj aperis vorto de la Eternulo al Jeremia, dirante:
20「耶和华如此说:你们若能废弃我所立白日黑夜的约,使白日黑夜不按时轮转,
20Tiele diras la Eternulo: Se oni povos ĉesigi Mian interligon pri la tago kaj Mian interligon pri la nokto, kaj la tago kaj nokto ne estu en sia tempo:
21就能废弃我与我仆人 大卫 所立的约,使他没有儿子在他的宝座上为王,并能废弃我与事奉我的祭司、 利未 人所立的约。
21tiam povos esti ĉesigita Mia interligo kun Mia servanto David, ke ne estu ĉe li filo, reĝanta sur lia trono, kaj kun la Levidoj pastroj, Miaj servistoj.
22天上的万象不能数算,海边的尘沙也不能斗量;我必照样使我仆人 大卫 的后裔和事奉我的 利未 人多起来。」
22Kiel nekalkulebla estas la armeo de la ĉielo kaj nemezurebla la sablo de la maro, tiel Mi multigos la idaron de Mia servanto David, kaj la Levidojn, kiuj faras servadon al Mi.
23耶和华的话临到 耶利米 说:
23Kaj aperis vorto de la Eternulo al Jeremia, dirante:
24「你没有揣摩这百姓的话吗?他们说:『耶和华所拣选的二族,他已经弃绝了。』他们这样藐视我的百姓,以为不再成国。
24Ĉu vi ne vidas, kiel ĉi tiu popolo parolas kaj diras: La du gentojn, kiujn la Eternulo elektis, Li forpuŝis? Kaj ili malestimas Mian popolon, kvazaŭ ĝi jam ne estus popolo antaŭ ili.
25耶和华如此说:若是我立白日黑夜的约不能 存住 ,若是我未曾安排天地的定例,
25Tiele diras la Eternulo: Se Mi ne farus interligon pri tago kaj nokto kaj Miajn leĝojn pri la ĉielo kaj la tero,
26我就弃绝 雅各 的后裔和我仆人 大卫 的后裔,不使 大卫 的后裔治理 亚伯拉罕 、 以撒 、 雅各 的后裔;因为我必使他们被掳的人归回,也必怜悯他们。」
26tiam Mi forpuŝus la idaron de Jakob kaj de Mia servanto David, ne prenante el lia idaro regantojn super la idaro de Abraham, Isaak, kaj Jakob; ĉar Mi revenigos iliajn forkaptitojn kaj kompatos ilin.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.