耶利米书 29
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1先知 耶利米 从 耶路撒冷 寄信与被掳的祭司、先知,和众民,并生存的长老,就是 尼布甲尼撒 从 耶路撒冷 掳到 巴比伦 去的。(
1Jen estas la vortoj de la letero, kiun la profeto Jeremia sendis el Jerusalem al la plej gravaj plejaĝuloj, kiuj estis forkondukitaj, kaj al la pastroj, al la profetoj, kaj al la tuta popolo, kiujn Nebukadnecar forkondukis el Jerusalem en Babelon
2这在 耶哥尼雅 王和太后、太监,并 犹大 、 耶路撒冷 的首领,以及工匠、铁匠都离了 耶路撒冷 以后。)
2(post kiam la reĝo Jeĥonja, kaj la reĝino, kaj la korteganoj, la eminentuloj de Judujo kaj Jerusalem, la ĉarpentistoj kaj forĝistoj foriris el Jerusalem);
3他借 沙番 的儿子 以利亚萨 和 希勒家 的儿子 基玛利 的手寄去。他们二人是 犹大 王 西底家 打发往 巴比伦 去见 尼布甲尼撒 王的。
3per Eleasa, filo de Ŝafan, kaj Gemarja, filo de Ĥilkija (kiujn Cidkija, reĝo de Judujo, sendis en Babelon, al Nebukadnecar, reĝo de Babel), li sendis jenajn vortojn:
4信上说:「万军之耶和华— 以色列 的 神对一切被掳去的(就是我使他们从 耶路撒冷 被掳到 巴比伦 的人)如此说:
4Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, al ĉiuj elpelitoj, kiujn Mi elpelis el Jerusalem en Babelon:
5你们要盖造房屋,住在其中;栽种田园,吃其中所产的;
5Konstruu domojn kaj loĝu, plantu ĝardenojn kaj manĝu iliajn fruktojn;
6娶妻生儿女,为你们的儿子娶妻,使你们的女儿嫁人,生儿养女。在那里生养众多,不致减少。
6prenu edzinojn kaj naskigu filojn kaj filinojn, prenu edzinojn por viaj filoj kaj edzinigu viajn filinojn, por ke ili nasku filojn kaj filinojn; multiĝu tie kaj ne malmultiĝu.
7我所使你们被掳到的那城,你们要为那城求平安,为那城祷告耶和华;因为那城得平安,你们也随着得平安。
7Zorgu pri la bonstato de tiu urbo, kien Mi transloĝigis vin, kaj preĝu por ĝi al la Eternulo; ĉar ĉe ĝia bonstato vi ankaŭ havos bonstaton.
8万军之耶和华— 以色列 的 神如此说:不要被你们中间的先知和占卜的诱惑,也不要听信自己所做的梦;
8Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Viaj profetoj, kiuj estas inter vi, kaj viaj magiistoj ne forlogu vin; kaj ne atentu viajn sonĝojn, kiujn vi sonĝas;
9因为他们托我的名对你们说假预言,我并没有差遣他们。这是耶和华说的。
9ĉar malveraĵon ili profetas al vi en Mia nomo; Mi ne sendis ilin, diras la Eternulo.
10「耶和华如此说:为 巴比伦 所定的七十年满了以后,我要眷顾你们,向你们成就我的恩言,使你们仍回此地。
10Ĉar tiele diras la Eternulo: Kiam en Babel pasos sepdek jaroj, Mi rememoros vin kaj plenumos super vi Mian bonan vorton, revenigante vin sur ĉi tiun lokon.
11耶和华说:我知道我向你们所怀的意念是赐平安的意念,不是降灾祸的意念,要叫你们末后有指望。
11Ĉar Mi scias la intencojn, kiujn Mi havas koncerne vin, diras la Eternulo, intencojn al bono kaj ne al malbono, por doni al vi estontecon kaj esperon.
12你们要呼求我,祷告我,我就应允你们。
12Vi vokos al Mi, kaj vi iros, kaj vi preĝos al Mi; kaj Mi aŭskultos vin.
13你们寻求我,若专心寻求我,就必寻见。
13Vi serĉos Min, kaj trovos, se vi serĉos Min per via tuta koro.
14耶和华说:我必被你们寻见,我也必使你们被掳的人归回,将你们从各国中和我所赶你们到的各处招聚了来,又将你们带回我使你们被掳掠离开的地方。这是耶和华说的。
14Kaj Mi estos trovita de vi, diras la Eternulo, kaj Mi revenigos viajn kaptitojn, kaj Mi kolektos vin el ĉiuj popoloj kaj de ĉiuj lokoj, kien Mi forpelis vin, diras la Eternulo; kaj Mi revenigos vin sur la lokon, de kiu Mi transloĝigis vin.
15「你们说:『耶和华在 巴比伦 为我们兴起先知』;
15Vane vi diras: La Eternulo starigis al ni profetojn en Babel.
16所以耶和华论到坐 大卫 宝座的王和住在这城里的一切百姓,就是未曾与你们一同被掳的弟兄,
16Ĉar tiele diras la Eternulo pri la reĝo, kiu sidas sur la trono de David, kaj pri la tuta popolo, kiu loĝas en ĉi tiu urbo, pri viaj fratoj, kiuj ne iris kun vi en ekzilon;
17万军之耶和华如此说:『看哪,我必使刀剑、饥荒、瘟疫临到他们,使他们像极坏的无花果,坏得不可吃。
17tiele diras la Eternulo Cebaot: Jen Mi sendos sur ilin glavon kaj malsaton kaj peston, kaj Mi similigos ilin al malbonaj figoj, kiujn oni ne povas manĝi pro ilia malboneco;
18我必用刀剑、饥荒、瘟疫追赶他们,使他们在天下万国抛来抛去,在我所赶他们到的各国中,令人咒诅、惊骇、嗤笑、羞辱。
18Mi persekutos ilin per glavo, per malsato, kaj per pesto, kaj Mi faros ilin objekto de teruro por ĉiuj regnoj de la tero, objekto de malbeno, mirego, moko, kaj malhonoro inter ĉiuj popoloj, kien Mi dispelos ilin;
19耶和华说:这是因为他们没有听从我的话,就是我从早起来差遣我仆人众先知去说的,无奈他们不听。这是耶和华说的。
19pro tio, ke ili ne aŭskultis Miajn vortojn, diras la Eternulo; Mi sendadis al ili Miajn servantojn, la profetojn, Mi konstante sendadis, sed vi ne aŭskultis, diras la Eternulo.
20所以你们一切被掳去的,就是我从 耶路撒冷 打发到 巴比伦 去的,当听耶和华的话。』」
20Kaj vi, ĉiuj forkondukitoj, kiujn Mi foririgis el Jerusalem en Babelon, aŭskultu la vorton de la Eternulo.
21万军之耶和华— 以色列 的 神论到 哥赖雅 的儿子 亚哈 ,并 玛西雅 的儿子 西底家 ,如此说:「他们是托我名向你们说假预言的,我必将他们交在 巴比伦 王 尼布甲尼撒 的手中;他要在你们眼前杀害他们。
21Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, pri Aĥab, filo de Kolaja, kaj pri Cidkija, filo de Maaseja, kiuj profetis al vi en Mia nomo malveraĵon: Jen Mi transdonos ilin en la manon de Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj li mortigos ilin antaŭ viaj okuloj.
22住 巴比伦 一切被掳的 犹大 人必借这二人赌咒说:『愿耶和华使你像 巴比伦 王在火中烧的 西底家 和 亚哈 一样。』
22Kaj ĉe ĉiuj ekzilitoj de Judujo, kiuj estas en Babel, ilia nomo fariĝos objekto de malbeno, kaj oni dirados: La Eternulo faru al vi tion, kion, kion al Cidkija kaj Aĥab, kiujn la reĝo de Babel rostigis sur fajro —
23这二人是在 以色列 中行了丑事,与邻舍的妻行淫,又假托我名说我未曾吩咐他们的话。知道的是我,作见证的也是我。这是耶和华说的。」
23pro tio, ke ili faris abomenindaĵon en Izrael, adultis kun la edzinoj de siaj proksimuloj, kaj parolis en Mia nomo malveraĵon, kiun Mi ne ordonis al ili. Tion Mi scias kaj atestas, diras la Eternulo.
24「论到 尼希兰 人 示玛雅 ,你当说,
24Kaj al Ŝemaja, la Neĥelamano, diru jene:
25万军之耶和华— 以色列 的 神如此说:你曾用自己的名寄信给 耶路撒冷 的众民和祭司 玛西雅 的儿子 西番雅 ,并众祭司,说:
25Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Pro tio, ke vi sendis en via nomo leterojn al la tuta popolo, kiu estas en Jerusalem, kaj al la pastro Cefanja, filo de Maaseja, kaj al ĉiuj pastroj, kun la sekvanta enhavo:
26『耶和华已经立你 西番雅 为祭司,代替祭司 耶何耶大 ,使耶和华殿中有官长,好将一切狂妄自称为先知的人用枷枷住,用锁锁住。
26La Eternulo starigis vin pastro anstataŭ la pastro Jehojada, por ke vi estu kontrolanto en la domo de la Eternulo super ĉiu frenezulo, kiu prezentas sin kiel profeto, kaj vi metu lin en malliberejon kaj karceron;
27现在 亚拿突 人 耶利米 向你们自称为先知,你们为何没有责备他呢?
27kial do vi ne faris punparolon al Jeremia, la Anatotano, kiu prezentas sin al vi kiel profeto?
28因为他寄信给我们在 巴比伦 的人说: 被掳的事 必长久。你们要盖造房屋,住在其中;栽种田园,吃其中所产的。』」
28Ĉar ankaŭ al ni en Babelon li sendis, por diri: La kaptiteco estos longa; konstruu domojn kaj loĝu, plantu ĝardenojn kaj manĝu iliajn fruktojn.
29祭司 西番雅 就把这信念给先知 耶利米 听。
29Kaj la pastro Cefanja tralegis tiun leteron en la orelojn de la profeto Jeremia.
30于是耶和华的话临到 耶利米 说:
30Tial aperis jena vorto de la Eternulo al Jeremia:
31「你当寄信给一切被掳的人说:『耶和华论到 尼希兰 人 示玛雅 说:因为 示玛雅 向你们说预言,我并没有差遣他,他使你们倚靠谎言;
31Sendu al ĉiuj ekzilitoj, por diri: Tiele diras la Eternulo pri Ŝemaja, la Neĥelamano: Pro tio, ke Ŝemaja profetis al vi, kvankam Mi ne sendis lin, kaj li fidigis vin per malveraĵo —
32所以耶和华如此说:我必刑罚 尼希兰 人 示玛雅 和他的后裔,他必无一人存留住在这民中,也不得见我所要赐与我百姓的福乐,因为他向耶和华说了叛逆的话。这是耶和华说的。』」
32pro tio tiele diras la Eternulo: Jen Mi punos Ŝemajan, la Neĥelamanon, kaj lian idaron: neniu restos ĉe li meze de ĉi tiu popolo, kaj li ne vidos la bonon, kiun Mi faros al Mia popolo, diras la Eternulo; ĉar li parolis kontraŭ la volo de la Eternulo.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.