耶利米书 11
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1耶和华的话临到 耶利米 说:
1Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo:
2「当听这约的话,告诉 犹大 人和 耶路撒冷 的居民,
2Aŭskultu la vortojn de ĉi tiu interligo, kaj raportu ilin al la Judoj kaj al la loĝantoj de Jerusalem.
3对他们说,耶和华— 以色列 的 神如此说:不听从这约之话的人必受咒诅。
3Kaj diru al ili: Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Malbenita estu la homo, kiu ne aŭskultos la vortojn de ĉi tiu interligo,
4这约是我将你们列祖从 埃及 地领出来、脱离铁炉的那日所吩咐他们的,说:『你们要听从我的话,照我一切所吩咐的去行。』这样,你们就作我的子民,我也作你们的 神;
4kiun Mi donis al viaj patroj, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta, el la fera forno, dirante: Obeu Mian voĉon, kaj faru ĉion, kion Mi ordonas al vi; kaj vi estos Mia popolo, kaj Mi estos via Dio;
5我好坚定向你们列祖所起的誓,给他们流奶与蜜之地,正如今日一样。」我就回答说:「耶和华啊,阿们!」
5por ke plenumiĝu la ĵuro, kiun Mi ĵuris al viaj patroj, ke Mi donos al ili landon, kie fluas lakto kaj mielo, kiel tio estas nun. Kaj mi respondis kaj diris: Tiel estu, ho Eternulo.
6耶和华对我说:「你要在 犹大 城邑中和 耶路撒冷 街市上,宣告这一切话说:你们当听从遵行这约的话。
6Kaj la Eternulo diris al mi: Proklamu ĉiujn ĉi tiujn vortojn en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem, dirante: Aŭskultu la vortojn de ĉi tiu interligo kaj plenumu ilin.
7因为我将你们列祖从 埃及 地领出来的那日,直到今日,都是从早起来,切切告诫他们说:『你们当听从我的话。』
7Ĉar Mi klare avertis viajn patrojn, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta, ĝis la nuna tago, Mi konstante avertadis ilin, dirante: Aŭskultu Mian voĉon.
8他们却不听从,不侧耳而听,竟随从自己顽梗的恶心去行。所以我使这约中一切 咒诅 的话临到他们身上;这约是我吩咐他们行的,他们却不去行。」
8Sed ili ne aŭskultis kaj ne alklinis sian orelon, ĉiu sekvis la obstinecon de sia malbona koro; kaj tial Mi venigis sur ilin ĉion, kio estas dirita en ĉi tiu interligo, kiun Mi ordonis plenumi, sed kiun ili ne plenumis.
9耶和华对我说:「在 犹大 人和 耶路撒冷 居民中有同谋背叛的事。
9Kaj la Eternulo diris al mi: Fariĝis ribelo ĉe la Judoj kaj ĉe la loĝantoj de Jerusalem;
10他们转去效法他们的先祖,不肯听我的话,犯罪作孽,又随从别神,事奉它。 以色列 家和 犹大 家背了我与他们列祖所立的约。」
10ili returnis sin al la malbonagoj de siaj prapatroj, kiuj ne volis obei Miajn vortojn kaj sekvis aliajn diojn, servante al ili; la domo de Izrael kaj la domo de Jehuda rompis Mian interligon, kiun Mi faris kun iliaj patroj.
11所以耶和华如此说:「我必使灾祸临到他们,是他们不能逃脱的。他们必向我哀求,我却不听。
11Tial tiele diras la Eternulo: Jen Mi venigos sur ilin malfeliĉon, el kiu ili ne povos liberiĝi; kaj ili krios al Mi, sed Mi ne aŭskultos ilin.
12那时, 犹大 城邑的人和 耶路撒冷 的居民要去哀求他们烧香所供奉的神;只是遭难的时候,这些神毫不拯救他们。
12Tiam la urboj de Judujo kaj la loĝantoj de Jerusalem iros kaj krios al tiuj dioj, al kiuj ili incensas, sed tiuj ne helpos ilin en la tempo de ilia malfeliĉo.
13犹大 啊,你神的数目与你城的数目相等;你为那可耻的 巴力 所筑烧香的坛也与 耶路撒冷 街道的数目相等。
13Ĉar kiom da urboj, tiom da dioj vi havas, ho Jehuda; kaj kiom da stratoj estas en Jerusalem, tiom da hontindaj altaroj vi starigis, por incensi al Baal.
14「所以你不要为这百姓祈祷,不要为他们呼求祷告;因为他们遭难向我哀求的时候,我必不应允。
14Kaj vi ne preĝu por ĉi tiu popolo kaj ne direktu por ili supren peton kaj preĝon; ĉar Mi ne aŭskultos, kiam ili vokos al Mi en la tempo de sia malfeliĉo.
15我所亲爱的,既行许多淫乱,圣肉也离了你,你在我殿中做什么呢?你作恶就喜乐。
15Por kio, Mia kara, vi faras en Mia domo la multajn artifikojn kaj alportas la sanktan viandon, se vi fariĝas ĉiam pli malbona kaj ankoraŭ ĝojas pri tio?
16从前耶和华给你起名叫青橄榄树,又华美又结好果子;如今他用哄嚷之声,点火在其上,枝子也被折断。
16La Eternulo nomis vin verda, bela, fruktoriĉa olivarbo; sed kun granda bruo ekbruligis ĝin fajro, kaj ĝiaj branĉoj difektiĝis.
17原来栽培你的万军之耶和华已经说,要降祸攻击你,是因 以色列 家和 犹大 家行恶,向 巴力 烧香,惹我发怒,是自作自受。」
17La Eternulo Cebaot, kiu plantis vin, dekretis por vi malbonon pro la malbono de la domo de Izrael kaj de la domo de Jehuda, kiun ili faris, kolerigante Min per la incensado al Baal.
18耶和华指示我,我就知道; 你将他们所行的给我指明。
18Vi, ho Eternulo, sciigis tion al mi, por ke mi sciu; Vi montris al mi iliajn farojn.
19我却像柔顺的羊羔被牵到宰杀之地; 我并不知道他们设计谋害我, 说 :我们把树连果子都灭了吧! 将他从活人之地剪除, 使他的名不再被纪念。
19Kaj mi, kiel milda ŝafido, kondukata al la buĉo, ne sciis, ke ili havas malbonajn intencojn kontraŭ mi, dirante: Ni ekstermu la arbon kun ĝiaj fruktoj, ni elhaku ĝin el la tero de la vivo, por ke lia nomo ne plu estu rememorata.
20按公义判断、察验人肺腑心肠的万军之耶和华啊, 我却要见你在他们身上报仇, 因我将我的案件向你禀明了。
20Sed Vi, ho Eternulo Cebaot, kiu juĝas juste, kiu esploras la internon kaj la koron, vidigu al mi Vian venĝon kontraŭ ili, ĉar al Vi mi transdonis mian proceson.
21所以,耶和华论到寻索你命的 亚拿突 人如此说:「他们说:你不要奉耶和华的名说预言,免得你死在我们手中。
21Tial tiele diras la Eternulo pri la loĝantoj de Anatot, kiuj serĉas vian animon, kaj diras: Ne profetu al ni en la nomo de la Eternulo, por ke vi ne mortu de niaj manoj;
22所以万军之耶和华如此说:看哪,我必刑罚他们;他们的少年人必被刀剑杀死,他们的儿女必因饥荒灭亡,
22tiele diras la Eternulo Cebaot: Jen Mi punvizitos ilin; la junuloj mortos de glavo, iliaj filoj kaj filinoj mortos de malsato.
23并且没有余剩的人留给他们;因为在追讨之年,我必使灾祸临到 亚拿突 人。」
23Kaj neniu restos el ili, ĉar Mi venigos malfeliĉon sur la loĝantojn de Anatot en la jaro, kiam Mi punvizitos ilin.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.