耶利米书 42
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1众军长和 加利亚 的儿子 约哈难 ,并 何沙雅 的儿子 耶撒尼亚 以及众百姓,从最小的到至大的都进前来,
1Kaj aliris ĉiuj militestroj, kaj Joĥanan, filo de Kareaĥ, kaj Jezanja, filo de Hoŝaja, kaj la tuta popolo, de la malgrandaj ĝis la grandaj,
2对先知 耶利米 说:「求你准我们在你面前祈求,为我们这剩下的人祷告耶和华—你的 神。我们本来众多,现在剩下的极少,这是你亲眼所见的。
2kaj diris al la profeto Jeremia: Ni humile petegas vin, preĝu por ni al la Eternulo, via Dio, por ĉi tiu tuta restaĵo; ĉar el multaj ni restis malmultaj, kiel viaj okuloj nin vidas.
3愿耶和华—你的 神指示我们所当走的路,所当做的事。」
3Kaj la Eternulo, via Dio, sciigu al ni la vojon, kiun ni devas iri, kaj kion ni devas fari.
4先知 耶利米 对他们说:「我已经听见你们了,我必照着你们的话祷告耶和华—你们的 神。耶和华无论回答什么,我必都告诉你们,毫不隐瞒。」
4Kaj la profeto Jeremia diris al ili: Mi aŭdis; jen mi preĝos al la Eternulo, via Dio, konforme al viaj vortoj, kaj ĉion, kion la Eternulo respondos al vi, mi raportos al vi; mi nenion kaŝos antaŭ vi.
5于是他们对 耶利米 说:「我们若不照耶和华—你的 神差遣你来说的一切话行,愿耶和华在我们中间作真实诚信的见证。
5Kaj ili diris al Jeremia: La Eternulo estu inter ni atestanto vera kaj fidela, ke ni agos konforme al ĉio, kun kio la Eternulo, via Dio, sendos vin al ni;
6我们现在请你到耶和华—我们的 神面前,他说的无论是好是歹,我们都必听从;我们听从耶和华—我们 神的话,就可以得福。」
6ĉu estos bone, ĉu estos malbone, ni aŭskultos la voĉon de la Eternulo, nia Dio, al kiu ni vin sendas, por ke estu al ni bone, se ni aŭskultos la voĉon de la Eternulo, nia Dio.
7过了十天,耶和华的话临到 耶利米 。
7Post dek tagoj aperis la vorto de la Eternulo al Jeremia;
8他就将 加利亚 的儿子 约哈难 和同着他的众军长,并众百姓,从最小的到至大的都叫了来,
8kaj li vokis Joĥananon, filon de Kareaĥ, kaj ĉiujn militestrojn, kiuj estis kun li, kaj la tutan popolon, de la malgrandaj ĝis la grandaj,
9对他们说:「耶和华— 以色列 的 神,就是你们请我在他面前为你们祈求的 主 ,如此说:
9kaj diris al ili: Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, al kiu vi min sendis, por faligi vian petegon antaŭ Li:
10『你们若仍住在这地,我就建立你们,必不拆毁,栽植你们,并不拔出,因我为降与你们的灾祸后悔了。
10Se vi restos en ĉi tiu lando, Mi vin aranĝos kaj ne ruinigos, Mi vin plantos kaj ne elradikigos; ĉar Mi pentas pri la malbono, kiun Mi faris al vi.
11不要怕你们所怕的 巴比伦 王。』」耶和华说:「不要怕他!因为我与你们同在,要拯救你们脱离他的手。
11Ne timu la reĝon de Babel, kiun vi nun timas; ne timu lin, diras la Eternulo, ĉar Mi estas kun vi, por helpi vin kaj por savi vin el lia mano.
12我也要使他发怜悯,好怜悯你们,叫你们归回本地。
12Mi estos favorkora al vi, ke li vin kompatu kaj vin loĝigu sur via tero.
13倘若你们说:『我们不住在这地』,以致不听从耶和华—你们 神的话,
13Sed se vi diros: Ni ne volas loĝi en ĉi tiu lando, kaj vi ne obeos la voĉon de la Eternulo, via Dio,
14说:『我们不住这地,却要进入 埃及 地,在那里看不见争战,听不见角声,也不致无食饥饿。我们必住在那里。』
14dirante: Ne, ni iros en la landon Egiptan, kie ni ne vidos militon kaj ne aŭdos sonon de trumpeto kaj ne malsatos koncerne panon, kaj tie ni restos:
15你们所剩下的 犹大 人哪,现在要听耶和华的话。万军之耶和华— 以色列 的 神如此说:『你们若定意要进入 埃及 ,在那里寄居,
15tiam aŭskultu la vorton de la Eternulo, ho restaĵo de Jehuda: tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Se vi turnos vian vizaĝon, por iri en Egiptujon, kaj vi iros, por tie ekloĝi:
16你们所惧怕的刀剑在 埃及 地必追上你们!你们所惧怕的饥荒在 埃及 要紧紧地跟随你们!你们必死在那里!
16tiam la glavo, kiun vi timas, atingos vin tie, en la lando Egipta, kaj la malsato, pri kiu vi zorgas, persekutos vin tie en Egiptujo, kaj tie vi mortos.
17凡定意要进入 埃及 在那里寄居的必遭刀剑、饥荒、瘟疫而死,无一人存留,逃脱我所降与他们的灾祸。』
17Tiamaniere ĉiuj homoj, kiuj turnis sian vizaĝon, por iri en Egiptujon, por tie ekloĝi, mortos de glavo, de malsato, kaj de pesto, kaj neniu el ili restos, nek forsaviĝos de la malbono, kiun Mi venigos sur ilin.
18「万军之耶和华— 以色列 的 神如此说:『我怎样将我的怒气和忿怒倾在 耶路撒冷 的居民身上,你们进入 埃及 的时候,我也必照样将我的忿怒倾在你们身上,以致你们令人辱骂、惊骇、咒诅、羞辱,你们不得再见这地方。』
18Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Kiel elverŝiĝis Mia kolero kaj indigno sur la loĝantojn de Jerusalem, tiel Mia kolero elverŝiĝos sur vin, kiam vi venos en Egiptujon, kaj vi fariĝos objekto de ĵuro, de teruro, de malbeno, kaj de honto, kaj vi ne plu vidos ĉi tiun lokon.
19所剩下的 犹大 人哪,耶和华论到你们说:『不要进入 埃及 去。』你们要确实地知道我今日警教你们了。
19Pri vi, ho restaĵo de Jehuda, la Eternulo parolis: Ne iru en Egiptujon; sciu, ke Mi avertis vin hodiaŭ.
20你们行诡诈自害;因为你们请我到耶和华—你们的 神那里,说:『求你为我们祷告耶和华—我们 神,照耶和华—我们的 神一切所说的告诉我们,我们就必遵行。』
20Vi fariĝis kulpaj kontraŭ viaj propraj animoj; ĉar vi sendis min al la Eternulo, via Dio, dirante: Preĝu por ni al la Eternulo, nia Dio, kaj ĉion, kion diros la Eternulo, nia Dio, sciigu al ni, por ke ni tion faru.
21我今日将这话告诉你们,耶和华—你们的 神为你们的事差遣我到你们那里说的,你们却一样没有听从。
21Kaj mi sciigis al vi hodiaŭ, sed vi ne aŭskultis la voĉon de la Eternulo, via Dio, nek ĉion, kun kio Li sendis min al vi;
22现在你们要确实地知道,你们在所要去寄居之地必遭刀剑、饥荒、瘟疫而死。」
22sciu do, ke vi mortos de glavo, de malsato, kaj de pesto, sur la loko, kien vi volas iri, por tie ekloĝi.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.