耶利米书
Chapter 37
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1约西亚 的儿子 西底家 代替 约雅敬 的儿子 哥尼雅 为王,是 巴比伦 王 尼布甲尼撒 立在 犹大 地作王的。
1Kaj ekreĝis la reĝo Cidkija, filo de Joŝija, anstataŭ Konja, filo de Jehojakim, ĉar Nebukadnecar, reĝo de Babel, faris lin reĝo en la Juda lando.
2但 西底家 和他的臣仆,并国中的百姓,都不听从耶和华借先知 耶利米 所说的话。
2Li kaj liaj servantoj kaj la popolo de la lando ne obeis la vortojn de la Eternulo, kiujn Li diris per la profeto Jeremia.
3西底家 王打发 示利米雅 的儿子 犹甲 和祭司 玛西雅 的儿子 西番雅 去见先知 耶利米 ,说:「求你为我们祷告耶和华—我们的 神。」
3Tamen la reĝo Cidkija sendis Jehuĥalon, filon de Ŝelemja, kaj Cefanjan, filon de la pastro Maaseja, al la profeto Jeremia, por diri: Preĝu, mi petas, por ni al la Eternulo, nia Dio.
4那时 耶利米 在民中出入,因为他们还没有把他囚在监里。
4Jeremia tiam iradis libere inter la popolo, kaj oni ne metis lin en malliberejon.
5法老的军队已经从 埃及 出来,那围困 耶路撒冷 的 迦勒底 人听见他们的风声,就拔营离开 耶路撒冷 去了。
5Dume la militistaro de Faraono eliris el Egiptujo, kaj kiam la Ĥaldeoj, kiuj sieĝis Jerusalemon, tion aŭdis, ili foriris de Jerusalem.
6耶和华的话临到先知 耶利米 说:
6Kaj aperis vorto de la Eternulo al la profeto Jeremia, dirante:
7「耶和华— 以色列 的 神如此说: 犹大 王打发你们来求问我,你们要如此对他说:『那出来帮助你们法老的军队必回 埃及 本国去。
7Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Tiele diru al la reĝo de Judujo, kiu sendis vin al Mi, por demandi Min: Jen la militistaro de Faraono, kiu eliris kun helpo al vi, iros returne en sian landon Egiptujo.
8迦勒底 人必再来攻打这城,并要攻取,用火焚烧。
8Kaj la Ĥaldeoj revenos kaj militos kontraŭ ĉi tiu urbo, kaj prenos ĝin kaj forbruligos ĝin per fajro.
9耶和华如此说:你们不要自欺说「 迦勒底 人必定离开我们」,因为他们必不离开。
9Tiele diras la Eternulo: Ne trompu vin mem, dirante: La Ĥaldeoj foriros de ni; ĉar ili ne foriros.
10你们即便杀败了与你们争战的 迦勒底 全军,但剩下受伤的人也必各人从帐棚里起来,用火焚烧这城。』」
10Ĉar se vi eĉ venkobatus la tutan militistaron de la Ĥaldeoj, kiu militas kontraŭ vi, kaj restus el ili nur kelkaj vunditoj, ĉi tiuj leviĝus ĉiu el sia tendo kaj forbruligus ĉi tiun urbon per fajro.
11迦勒底 的军队因怕法老的军队,拔营离开 耶路撒冷 的时候,
11Kiam la militistaro de la Ĥaldeoj, timante la militistaron de Faraono, foriris de Jerusalem,
12耶利米 就杂在民中出离 耶路撒冷 ,要往 便雅悯 地去,在那里得自己的地业。
12tiam Jeremia eliris el Jerusalem, por iri en la landon de Benjamen, por ricevi sian tiean heredaĵon inter la popolo.
13他到了 便雅悯门 那里,有守门官名叫 伊利雅 ,是 哈拿尼亚 的孙子、 示利米雅 的儿子,他就拿住先知 耶利米 ,说:「你是投降 迦勒底 人哪!」
13Sed kiam li estis ĉe la Pordego de Benjamen, tie estis la gardistestro, kies nomo estis Jirija, filo de Ŝelemja, filo de Ĥananja; li kaptis la profeton Jeremia, dirante: Vi volas transkuri al la Ĥaldeoj.
14耶利米 说:「你这是谎话,我并不是投降 迦勒底 人。」 伊利雅 不听他的话,就拿住他,解到首领那里。
14Jeremia diris: Tio estas malvero, mi ne volas transkuri al la Ĥaldeoj. Sed tiu ne aŭskultis lin; kaj Jirija kaptis Jeremian kaj alkondukis lin al la eminentuloj.
15首领恼怒 耶利米 ,就打了他,将他囚在文士 约拿单 的房屋中,因为他们以这房屋当作监牢。
15La eminentuloj ekkoleris kontraŭ Jeremia, kaj batis lin, kaj metis lin en malliberejon, en la domo de la skribisto Jonatan, ĉar tiun domon oni faris malliberejo.
16耶利米 来到狱中,进入牢房,在那里囚了多日。
16Post kiam Jeremia venis en la malliberejon kaj en karceron, kaj Jeremia estis sidinta tie longan tempon,
17西底家 王打发人提出他来,在自己的宫内私下问他说:「从耶和华有什么话临到没有?」 耶利米 说:「有!」又说:「你必交在 巴比伦 王手中。」
17la reĝo Cidkija sendis kaj prenis lin, kaj la reĝo sekrete en sia domo demandis lin, dirante: Ĉu estas ia vorto de la Eternulo? Kaj Jeremia diris: Estas: vi estos transdonita en la manon de la reĝo de Babel.
18耶利米 又对 西底家 王说:「我在什么事上得罪你,或你的臣仆,或这百姓,你竟将我囚在监里呢?
18Kaj Jeremia diris al la reĝo Cidkija: Per kio mi pekis antaŭ vi aŭ antaŭ viaj servantoj aŭ antaŭ ĉi tiu popolo, ke vi metis min en malliberejon?
19对你们预言 巴比伦 王必不来攻击你们和这地的先知,现今在哪里呢?
19Kaj kie estas viaj profetoj, kiuj profetis al vi, ke la reĝo de Babel ne venos kontraŭ vin kaj kontraŭ ĉi tiun landon?
20主—我的王啊,求你现在垂听,准我在你面前的恳求:不要使我回到文士 约拿单 的房屋中,免得我死在那里。」
20Nun aŭskultu, mia sinjoro, ho reĝo, mia petego falu antaŭ vi: ne revenigu min en la domon de la skribisto Jonatan, mi ne mortu tie.
21于是, 西底家 王下令,他们就把 耶利米 交在护卫兵的院中,每天从饼铺街取一个饼给他,直到城中的饼用尽了。这样, 耶利米 仍在护卫兵的院中。
21Tiam la reĝo Cidkija ordonis, ke oni tenu Jeremian sur la korto de la malliberejo; kaj oni donadis al li bulon da pano ĉiutage el la strato de la bakistoj, ĝis konsumiĝis la tuta pano en la urbo. Tiamaniere Jeremia restis sur la korto de la malliberejo.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.