耶利米书
Chapter 32
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1犹大 王 西底家 第十年,就是 尼布甲尼撒 十八年,耶和华的话临到 耶利米 。
1Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo en la deka jaro de Cidkija, reĝo de Judujo, tio estas en la dek-oka jaro de Nebukadnecar.
2那时 巴比伦 王的军队围困 耶路撒冷 ,先知 耶利米 囚在护卫兵的院内,在 犹大 王的宫中;
2Tiam la militistaro de la reĝo de Babel sieĝis Jerusalemon, kaj la profeto Jeremia estis malliberigita sur la korto de la malliberejo, kiu estis apud la domo de la reĝo de Judujo.
3因为 犹大 王 西底家 已将他囚禁,说:「你为什么预言说,耶和华如此说:『我必将这城交在 巴比伦 王的手中,他必攻取这城。
3Tie malliberigis lin Cidkija, reĝo de Judujo, dirante: Kial vi profetas, parolante, ke tiele diras la Eternulo: Jen Mi transdonos ĉi tiun urbon en la manon de la reĝo de Babel, kiu ĝin venkoprenos;
4犹大 王 西底家 必不能逃脱 迦勒底 人的手,定要交在 巴比伦 王的手中,要口对口彼此说话,眼对眼彼此相看。
4kaj Cidkija, reĝo de Judujo, ne saviĝos el la manoj de la Ĥaldeoj, sed li estos transdonita en la manon de la reĝo de Babel, kies buŝo parolos kun lia buŝo kaj kies okuloj rigardos liajn okulojn;
5巴比伦 王必将 西底家 带到 巴比伦 ; 西底家 必住在那里,直到我眷顾他的时候。你们虽与 迦勒底 人争战,却不顺利。这是耶和华说的。』」
5kaj en Babelon li forkondukos Cidkijan, kaj ĉi tiu restos tie, ĝis Mi vizitos lin, diras la Eternulo; se vi militos kontraŭ la Ĥaldeoj, vi ne sukcesos?
6耶利米 说:「耶和华的话临到我说:
6Kaj Jeremia diris: Aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante:
7『你叔叔 沙龙 的儿子 哈拿篾 必来见你,说:我在 亚拿突 的那块地,求你买来;因你买这地是合乎赎回之理。』」
7Jen Ĥanamel, filo de via onklo Ŝalum, iras al vi, por diri: Aĉetu al vi mian kampon, kiu estas en Anatot, ĉar al vi apartenas la rajto de parenco, por aĉeti.
8我叔叔的儿子 哈拿篾 果然照耶和华的话来到护卫兵的院内,对我说:「我在 便雅悯 境内、 亚拿突 的那块地,求你买来;因你买来是合乎承受之理,是你当赎的。你为自己买来吧!」我— 耶利米 就知道这是耶和华的话。
8Kaj venis al mi Ĥanamel, filo de mia onklo, konforme al la vorto de la Eternulo, sur la korton de la malliberejo, kaj li diris al mi: Aĉetu, mi petas, mian kampon, kiu estas en Anatot, en la lando de Benjamen; ĉar al vi apartenas la rajto de heredo kaj la rajto de elaĉeto; aĉetu al vi. Tiam mi komprenis, ke tio estas vorto de la Eternulo.
9我便向我叔叔的儿子 哈拿篾 买了 亚拿突 的那块地,平了十七舍客勒银子给他。
9Kaj mi aĉetis de Ĥanamel, filo de mia onklo, la kampon, kiu estis en Anatot, kaj mi pesis al li la monon, dek sep siklojn da arĝento.
10我在契上画押,将契封缄,又请见证人来,并用天平将银子平给他。
10Kaj mi skribis dokumenton kaj sigelis; kaj mi invitis atestantojn, kaj pesis la arĝenton per pesilo.
11我便将 照 例 按 规 所立的 买契,就是封缄的那一张和敞着的那一张,
11Kaj mi prenis la dokumenton de aĉeto, la sigelitan laŭ juro kaj leĝo, kaj la nefermitan.
12当着我叔叔的儿子 哈拿篾 和画押作见证的人,并坐在护卫兵院内的一切 犹大 人眼前,交给 玛西雅 的孙子 尼利亚 的儿子 巴录 。
12Kaj mi donis la dokumenton de aĉeto al Baruĥ, filo de Nerija, filo de Maĥseja, antaŭ la okuloj de mia kuzo Ĥanamel, kaj antaŭ la okuloj de la atestantoj, kiuj subskribis la dokumenton de aĉeto, kaj antaŭ la okuloj de ĉiuj Judoj, kiuj sidis sur la korto de la malliberejo.
13当着他们众人眼前,我嘱咐 巴录 说:
13Kaj mi ordonis al Baruĥ antaŭ iliaj okuloj, dirante:
14「万军之耶和华— 以色列 的 神如此说:要将这封缄的和敞着的两张契放在瓦器里,可以存留多日。
14Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Prenu ĉi tiujn dokumentojn, ĉi tiun dokumenton de aĉeto, la sigelitan, kaj ĉi tiun nefermitan, kaj metu ilin en argilan vazon, por ke ili konserviĝu dum longa tempo.
15因为万军之耶和华— 以色列 的 神如此说:将来在这地必有人再买房屋、田地,和葡萄园。」
15Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Oni denove aĉetos domojn, kampojn, kaj vinberĝardenojn en ĉi tiu lando.
16我将买契交给 尼利亚 的儿子 巴录 以后,便祷告耶和华说:
16Kaj, transdoninte la dokumentojn de aĉeto al Baruĥ, filo de Nerija, mi ekpreĝis al la Eternulo, dirante:
17「主耶和华啊,你曾用大能和伸出来的膀臂创造天地,在你没有难成的事。
17Ho Sinjoro, ho Eternulo! Vi kreis la ĉielon kaj la teron per Via granda forto kaj per Via etendita brako; nenia afero estas nefarebla por Vi;
18你施慈爱与千万人,又将父亲的罪孽报应在他后世子孙的怀中,是至大全能的 神,万军之耶和华是你的名。
18Vi faras favorkoraĵon al miloj, kaj pro la malbonagoj de la patroj Vi repagas al iliaj filoj post ili. Vi, Dio granda, potenca, kies nomo estas Eternulo Cebaot,
19谋事有大略,行事有大能,注目观看世人一切的举动,为要照各人所行的和他做事的结果报应他。
19granda en Siaj decidoj kaj potenca en Siaj agoj; Vi, kies okuloj estas malfermitaj super ĉiuj vojoj de la homidoj, por redoni al ĉiu laŭ lia konduto kaj laŭ la fruktoj de liaj agoj;
20在 埃及 地显神迹奇事,直到今日在 以色列 和 别 人中间也是如此,使自己得了名声,正如今日一样。
20Vi, kiu faris signojn kaj miraklojn en la lando Egipta ĝis la nuna tago super Izrael kaj super la aliaj homoj, kaj faris al Vi gloran nomon, kiel ĝi estas nune;
21用神迹奇事和大能的手,并伸出来的膀臂与大可畏的事,领你的百姓 以色列 出了 埃及 。
21kaj Vi elkondukis Vian popolon Izrael el la lando Egipta per signoj kaj per mirakloj, per forta mano, per etendita brako, kaj per granda teruro;
22将这地赐给他们,就是你向他们列祖起誓应许赐给他们流奶与蜜之地。
22kaj Vi donis al ili ĉi tiun landon, pri kiu Vi ĵuris al iliaj patroj, ke Vi donos al ili, landon, en kiu fluas lakto kaj mielo;
23他们进入这地得了为业,却不听从你的话,也不遵行你的律法;你一切所吩咐他们行的,他们一无所行,因此你使这一切的灾祸临到他们。
23kaj ili venis kaj ekposedis ĝin, tamen ili ne aŭskultis Vian voĉon kaj ne sekvis Vian instruon, ne faris ĉion, kion Vi ordonis al ili; kaj Vi venigis sur ilin ĉi tiun tutan malfeliĉon.
24看哪,敌人已经来到,筑垒要攻取这城;城也因刀剑、饥荒、瘟疫交在攻城的 迦勒底 人手中。你所说的话都成就了,你也看见了。
24Jen remparoj alproksimiĝas al la urbo, por venkopreni ĝin, kaj la urbo pro la glavo, malsato, kaj pesto estas transdonata en la manojn de la Ĥaldeoj, kiuj militas kontraŭ ĝi; kion Vi diris, tio fariĝas, kaj Vi tion vidas.
25主耶和华啊,你对我说:要用银子为自己买那块地,又请见证人。其实这城已交在 迦勒底 人的手中了。」
25Kaj Vi, Sinjoro, ho Eternulo, diris al mi: Aĉetu al vi la kampon pro mono, kaj starigu atestantojn; dume la urbo estas transdonata en la manojn de la Ĥaldeoj.
26耶和华的话临到 耶利米 说:
26Tiam la vorto de la Eternulo aperis al Jeremia, dirante:
27「我是耶和华,是凡有血气者的 神,岂有我难成的事吗?
27Jen Mi, la Eternulo, estas Dio de ĉiu karno; ĉu ekzistas por Mi io nefarebla?
28耶和华如此说:我必将这城交付 迦勒底 人的手和 巴比伦 王 尼布甲尼撒 的手,他必攻取这城。
28Tial tiele diras la Eternulo: Jen Mi transdonas ĉi tiun urbon en la manojn de la Ĥaldeoj, kaj en la manon de Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj li venkoprenos ĝin.
29攻城的 迦勒底 人必来放火焚烧这城和其中的房屋。在这房屋上,人曾向 巴力 烧香,向别神浇奠,惹我发怒。
29Kaj venos la Ĥaldeoj, kiuj militas kontraŭ ĉi tiu urbo, kaj ekbruligos ĉi tiun urbon per fajro, kaj forbruligos ĝin, kaj la domojn, sur kies tegmentoj oni incensadis al Baal kaj faradis verŝoferojn al aliaj dioj, por kolerigi Min.
30以色列 人和 犹大 人自从幼年以来,专行我眼中看为恶的事; 以色列 人尽以手所做的惹我发怒。这是耶和华说的。
30Ĉar la Izraelidoj kaj la Judoj faradis nur malbonon antaŭ Miaj okuloj detempe de sia juneco; ĉar la Izraelidoj nur kolerigadis Min per la faroj de siaj manoj, diras la Eternulo.
31这城自从建造的那日直到今日,常惹我的怒气和忿怒,使我将这城从我面前除掉;
31Ĉar nur por Mia kolero kaj por Mia ĉagreno ekzistis ĉi tiu urbo de la tago, kiam oni konstruis ĝin, ĝis la nuna tago, tiel, ke Mi devas forpuŝi ĝin de antaŭ Mia vizaĝo,
32是因 以色列 人和 犹大 人一切的邪恶,就是他们和他们的君王、首领、祭司、先知,并 犹大 的众人,以及 耶路撒冷 的居民所行的,惹我发怒。
32pro ĉiuj malbonaĵoj de la Izraelidoj kaj Jehudaidoj, kiujn ili faris, por Min kolerigi, ili, iliaj reĝoj, iliaj princoj, iliaj pastroj, iliaj profetoj, la Judoj, kaj la loĝantoj de Jerusalem.
33他们以背向我,不以面向我;我虽从早起来教训他们,他们却不听从,不受教训,
33Ili turnis al Mi la dorson, ne la vizaĝon; Mi instruadis ilin, konstante instruadis, sed ili ne aŭskultis, ne akceptis admonon.
34竟把可憎之物设立在称为我名下的殿中,污秽了这殿。
34Siajn abomenindaĵojn ili metis en la domon, kiu estas nomata per Mia nomo, kaj ili malpurigis ĝin.
35他们在 欣嫩子谷 建筑 巴力 的邱坛,好使自己的儿女经火归 摩洛 ;他们行这可憎的事,使 犹大 陷在罪里,这并不是我所吩咐的,也不是我心所起的意。」
35Kaj ili aranĝis la altaĵojn de Baal, kiuj estas en la valo de la filo de Hinom, por bruligi siajn filojn kaj filinojn al Moleĥ, kion Mi ne ordonis al ili, kaj pri kio ne venis al Mi en la kapon, ke ili faros tiun abomenindaĵon, por pekigi Judujon.
36现在论到这城,就是你们所说、已经因刀剑、饥荒、瘟疫交在 巴比伦 王手中的,耶和华— 以色列 的 神如此说:
36Kaj tamen tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, pri ĉi tiu urbo, pri kiu vi diras, ke ĝi estas transdonata en la manon de la reĝo de Babel per glavo, malsato, kaj pesto:
37「我在怒气、忿怒,和大恼恨中,将 以色列 人赶到各国。日后我必从那里将他们招聚出来,领他们回到此地,使他们安然居住。
37Jen Mi kolektos ilin el ĉiuj landoj, kien Mi dispelis ilin en Mia kolero, en Mia furiozo, kaj en granda indigno; kaj Mi revenigos ilin sur ĉi tiun lokon kaj loĝigos ilin sendanĝere.
38他们要作我的子民,我要作他们的 神。
38Kaj ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio.
39我要使他们彼此同心同道,好叫他们永远敬畏我,使他们和他们后世的子孙得福乐,
39Kaj Mi donos al ili unu koron kaj unu vojon, ke ili ĉiam timu Min, por ke estu bone al ili kaj al iliaj idoj post ili.
40又要与他们立永远的约,必随着他们施恩,并不离开他们,且使他们有敬畏我的心,不离开我。
40Kaj Mi faros kun ili interligon eternan, ke Mi ne dekliniĝos de ili en Mia bonfarado al ili; kaj timon je Mi Mi metos en ilian koron, ke ili ne forturniĝu de Mi.
41我必欢喜施恩与他们,要尽心尽意、诚诚实实将他们栽于此地。
41Kaj Mi ĝojos pri ili, bonfarante al ili, kaj Mi plantos ilin en ĉi tiu lando fidele, per Mia tuta koro kaj per Mia tuta animo.
42「因为耶和华如此说:我怎样使这一切大祸临到这百姓,我也要照样使我所应许他们的一切福乐都临到他们。
42Ĉar tiele diras la Eternulo: Kiel Mi venigis sur ĉi tiun popolon tiun tutan grandan malbonon, tiel Mi venigos sur ilin la tutan bonon, kiun Mi eldiris pri ili.
43你们说,这地是荒凉、无人民、无牲畜,是交付 迦勒底 人手之地。日后在这境内,必有人置买田地。
43Kaj kampoj estos aĉetataj en ĉi tiu lando, pri kiu vi diras, ke ĝi estas dezerta, ke ne troviĝas en ĝi homoj nek brutoj, ke ĝi estas transdonita en la manojn de la Ĥaldeoj.
44在 便雅悯 地、 耶路撒冷 四围的各处、 犹大 的城邑、山地的城邑、高原的城邑,并南地的城邑,人必用银子买田地,在契上画押,将契封缄,请出见证人,因为我必使被掳的人归回。这是耶和华说的。」
44Oni aĉetos kampojn per mono, oni enskribos en dokumentojn kaj sigelos, kaj starigos atestantojn, en la lando en Benjamen, en la ĉirkaŭaĵo de Jerusalem, en la urboj de Judujo, en la urboj de la montoj, en la urboj de la valoj, kaj en la urboj de la sudo; ĉar Mi revenigos ilin el la kaptiteco, diras la Eternulo.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.