耶利米书 21
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1耶和华的话临到 耶利米 。那时, 西底家 王打发 玛基雅 的儿子 巴施户珥 和 玛西雅 的儿子祭司 西番雅 去见 耶利米 ,说:
1Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo, kiam la reĝo Cidkija sendis al li Paŝĥuron, filon de Malkija, kaj la pastron Cefanja, filo de Maaseja, por diri:
2「请你为我们求问耶和华;因为 巴比伦 王 尼布甲尼撒 来攻击我们,或者耶和华照他一切奇妙的作为待我们,使 巴比伦 王离开我们上去。」
2Volu demandi pri ni la Eternulon, ĉar Nebukadnecar, reĝo de Babel, militas kontraŭ ni; eble la Eternulo faros al ni ion similan al ĉiuj Liaj mirakloj, kaj tiu foriros de ni.
3耶利米 对他们说:「你们当对 西底家 这样说:
3Kaj Jeremia diris al ili: Tiele diru al Cidkija:
4『耶和华— 以色列 的 神如此说:我要使你们手中的兵器,就是你们在城外与 巴比伦 王和围困你们的 迦勒底 人打仗的兵器翻转过来,又要使这些都聚集在这城中。
4Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Jen Mi returnos la batalilojn, kiuj estas en viaj manoj kaj per kiuj vi batalas kontraŭ la reĝo de Babel, kaj kontraŭ la Ĥaldeoj, kiuj sieĝas vin ekstere de la murego, kaj Mi kolektos ilin meze de ĉi tiu urbo.
5并且我要在怒气、忿怒,和大恼恨中,用伸出来的手,并大能的膀臂,亲自攻击你们;
5Kaj Mi batalos kontraŭ vi per mano etendita kaj per forta brako, en kolero, furiozo, kaj granda indigno.
6又要击打这城的居民,连人带牲畜都必遭遇大瘟疫死亡。
6Kaj Mi frapos la loĝantojn de ĉi tiu urbo, la homojn kaj la brutojn; de granda pesto ili mortos.
7以后我要将 犹大 王 西底家 和他的臣仆百姓,就是在城内,从瘟疫、刀剑、饥荒中剩下的人,都交在 巴比伦 王 尼布甲尼撒 的手中和他们仇敌,并寻索其命的人手中。 巴比伦 王必用刀击杀他们,不顾惜,不可怜,不怜悯。这是耶和华说的。』
7Kaj post tio, diras la Eternulo, Cidkijan, reĝon de Judujo, kaj liajn servantojn, kaj la popolon, kaj tiujn, kiuj en ĉi tiu urbo restis de la pesto, de la glavo, kaj de la malsato, Mi transdonos en la manon de Nebukadnecar, reĝo de Babel, en la manon de iliaj malamikoj, kaj en la manon de tiuj, kiuj deziras ilian morton; kaj li mortigos ilin per glavo; li ne hezitos, ne indulgos, kaj ne kompatos.
8「你要对这百姓说:『耶和华如此说:看哪,我将生命的路和死亡的路摆在你们面前。
8Kaj al ĉi tiu popolo diru: Tiele diras la Eternulo: Jen Mi proponas al vi vojon de vivo kaj vojon de morto:
9住在这城里的必遭刀剑、饥荒、瘟疫而死;但出去归降围困你们 迦勒底 人的必得存活,要以自己的命为掠物。
9kiu restos en ĉi tiu urbo, tiu mortos de glavo aŭ de malsato aŭ de pesto; kaj kiu eliros kaj transdonos sin al la Ĥaldeoj, kiuj vin sieĝas, tiu restos vivanta, kaj lia animo estos lia akiro.
10耶和华说:我向这城变脸,降祸不降福;这城必交在 巴比伦 王的手中,他必用火焚烧。』」
10Ĉar Mi turnis Mian vizaĝon kontraŭ ĉi tiun urbon por malbono, ne por bono, diras la Eternulo; en la manon de la reĝo de Babel ĝi estos transdonita, kaj li forbruligos ĝin per fajro.
11「至于 犹大 王的家,你们当听耶和华的话。
11Kaj koncerne la domon de la reĝo de Judujo aŭskultu la vorton de la Eternulo:
12大卫 家啊,耶和华如此说: 你们每早晨要施行公平, 拯救被抢夺的脱离欺压人的手, 恐怕我的忿怒因你们的恶行发作, 如火着起,甚至无人能以熄灭。
12Domo de David! diras la Eternulo: Frue matene faru juĝon kaj savu prematon el la mano de premanto, por ke Mia kolero ne aperu kiel fajro kaj ĝi ne ekflamu pro viaj malbonagoj tiel, ke neniu povos ĝin estingi.
13耶和华说:住山谷和平原磐石上的居民, 你们说:谁能下来攻击我们? 谁能进入我们的住处呢? 看哪,我与你们为敌。
13Jen Mi iras kontraŭ vin, kiu staras en la valo, roko sur la ebenaĵo, diras la Eternulo, kontraŭ vin, kiuj diras: Kiu atakos nin? kaj kiu eniros en niajn loĝejojn?
14耶和华又说: 我必按你们做事的结果刑罚你们; 我也必使火在 耶路撒冷 的林中着起, 将她四围所有的尽行烧灭。」
14Kaj Mi punos vin laŭ la fruktoj de viaj agoj, diras la Eternulo; kaj Mi ekbruligos fajron en ĝia arbaro, por ke ĝi ekstermu ĝian tutan ĉirkaŭaĵon.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.