エペソ人への手紙
Chapter 5

エペソ人への手紙

Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers

エペソ人への手紙 5

Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1ですから、愛されている子どもとして、神にならう者となりなさい。
1Estu do imitantoj de Dio, kiel infanoj amataj;
2キリストが私たちを愛し、私たちのためにご自分を、芳しい香りとなる神への供え物といけにえとして献げられたように、あなたがたも愛のうちに歩みなさい。
2kaj iradu en amo, kiel Kristo nin amis kaj sin donis pro ni, donaĵon kaj oferaĵon al Dio por agrabla odoraĵo.
3性的不品行、あらゆる汚れ、また貪欲は、聖徒にふさわしく、あなたがたの間にその名さえ挙がらないようにしなさい。
3Sed malĉasteco kaj ĉia malpureco kaj avideco ne eĉ estu nomataj inter vi, kiel decas por sanktuloj;
4恥ずべきこと、愚かな話、下品な冗談もふさわしくありません。むしろ、感謝の言葉を語りなさい。
4nek ia hontindaĵo, nek sensenca parolado, nek tro libera babilado, kiuj ne konvenas; sed prefere dankesprimo.
5このことを確かに知っておきなさい。性的不品行を行う者、汚れた者、貪欲な者、すなわち偶像を礼拝する者はだれも、キリストと神の王国には何の相続分も持っていません。
5Ĉar vi ja scias, ke ĉiu malĉastulo kaj malpurulo kaj avidulo, kiu estas idolano, havas nenian heredon en la regno de Kristo kaj Dio.
6むなしい言葉でだれにも欺かれてはなりません。このようなことのために、神の怒りは不従順の子らの上に下るからです。
6Neniu vin trompu per vantaj vortoj; ĉar pro tiuj aferoj venas sur la infanojn de malobeo la kolero de Dio.
7ですから、彼らと行いをともにしてはなりません。
7Ne estu do partoprenantoj kun ili;
8あなたがたは以前は闇そのものでしたが、今は主にあって光です。光の子どもとして歩みなさい。
8ĉar iam vi estis mallumo, sed jam vi estas lumo en la Sinjoro; iru kiel infanoj de lumo
9聖霊の実は、あらゆる善と義と真理のうちに現れるからです。
9(ĉar la frukto de la lumo estas en ĉia boneco kaj justeco kaj vero),
10何が主に喜ばれるかを見極めなさい。
10provante, kio bone plaĉas al la Sinjoro;
11実を結ばない闇の行いに加わらず、むしろそれを責めて明るみに出しなさい。
11kaj ne partoprenu kun la senfruktaj faroj de mallumo, sed prefere refutu ilin;
12彼らが隠れて行っていることは、口にすることさえ恥ずべきことだからです。
12ĉar estas hontinde eĉ paroli pri tio, kion ili faras sekrete.
13しかし、すべてのものは光に照らされると明るみに出され、その正体が現れます。すべてを明るみに出すのは光だからです。
13Sed ĉio, kio estas refutata, estas elmontrata per la lumo, ĉar ĉio elmontrata estas lumo.
14そのため、こう言われています。「眠っている者よ、目を覚ませ。死者の中から立ち上がれ。そうすれば、キリストがあなたを照らす。」
14Tial estas dirite: Vekiĝu, dormanto, kaj releviĝu el la mortintoj, kaj Kristo al vi lumos.
15ですから、自分がどのように歩んでいるかに細心の注意を払いなさい。知恵のない者としてではなく、知恵のある者として歩み、
15Zorgu do, ke vi atente iradu, ne kiel malsaĝaj, sed kiel saĝaj;
16時を有効に使いなさい。今は悪い時代だからです。
16elaĉetante la tempon, ĉar malbonaj estas la tagoj.
17ですから、愚かな者にならず、主の御心が何であるかを理解しなさい。
17Ne estu do senprudentaj, sed komprenu, kio estas la volo de la Sinjoro.
18酒に酔ってはなりません。それは放蕩につながるからです。むしろ、聖霊に満たされなさい。
18Kaj ne ebriiĝu per vino, en kio estas diboĉo, sed pleniĝu per la Spirito;
19詩篇と賛美歌と霊の歌をもって互いに語り合い、心から主に歌い、賛美を奏でなさい。
19parolante unu al alia per psalmoj kaj himnoj kaj kantoj spiritaj, kantante kaj psalmante en viaj koroj al la Sinjoro,
20いつでも、すべてのことについて、私たちの主イエス・キリストの名によって、父なる神に感謝しなさい。
20dankante Dion, la Patron, ĉiam pro ĉio en la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo;
21キリストを恐れ敬う心で、互いに従い合いなさい。
21submetiĝante unu al alia en la timo al Kristo.
22妻たちよ、主に従うように、自分の夫に従いなさい。
22Edzinoj, submetiĝu al viaj edzoj tiel same, kiel al la Sinjoro.
23夫は妻のかしらだからです。それは、キリストが教会のかしらであり、ご自身がその体の救い主であるのと同じです。
23Ĉar edzo estas kapo de edzino, kiel ankaŭ Kristo estas kapo de la eklezio; kaj li estas la savanto de la korpo.
24教会がキリストに従っているように、妻もすべてのことにおいて自分の夫に従いなさい。
24Sed kiel la eklezio sin submetas al Kristo, tiel ankaŭ edzinoj al edzoj en ĉio.
25夫たちよ、キリストが教会を愛し、教会のためにご自分を献げられたように、妻を愛しなさい。
25Edzoj, amu viajn edzinojn, kiel Kristo amis la eklezion kaj pro ĝi sin donis,
26キリストがご自分を献げられたのは、言葉による水の洗いをもって教会を清め、聖なるものとするため、
26por ke li sanktigu ĝin per akvolavo, kun la vorto,
27また、しみやしわ、そのほかそのようなものが何もなく、聖なる、傷のない、栄光に輝く教会として、ご自分の前に立たせるためでした。
27por ke li starigu ĝin antaŭ si glora eklezio, ne havanta makulon, nek malglataĵon, nek ion tian, sed por ke ĝi estu sankta kaj sendifekta.
28同じように、夫も自分の体を愛するように妻を愛すべきです。自分の妻を愛する人は、自分自身を愛しているのです。
28Tiel same devas edzoj ami siajn edzinojn kiel siajn proprajn korpojn. Kiu amas sian edzinon, tiu amas sin mem;
29自分の肉体を憎んだ人は一人もいません。むしろ、それを養い、いたわります。主が教会に対してなさるのも同じです。
29ĉar oni neniam malamas sian propran karnon, sed nutras kaj prizorgas ĝin, kiel ankaŭ la Sinjoro la eklezion;
30私たちはキリストの体の一部、すなわち、その肉と骨だからです。
30ĉar ni estas membroj de lia korpo.
31「このため、男は父と母を離れて妻と結ばれ、二人は一つの肉体となる。」
31Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino, kaj ili du estos unu karno.
32この奥義は偉大です。私はキリストと教会について語っています。
32Ĉi tiu mistero estas granda, sed mi parolas pri Kristo kaj la eklezio.
33いずれにしても、あなたがたも一人一人、自分自身を愛するように妻を愛しなさい。また、妻は夫を敬うようにしなさい。
33Tamen ankaŭ ĉiu el vi individue amu sian edzinon, kiel sin mem; kaj la edzino timu sian edzon.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.