Psalmaro
Chapter 1
Londona Biblio (Esperant…
vs Old Persian Versio…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Old Persian Version (ترجمه قدیم)
1Feliĉa estas la homo, kiu ne iras laŭ konsilo de malpiuloj, Nek staras sur vojo de pekuloj, Nek sidas en kunsido de blasfemantoj;
1خوشابحال کسی‌که به مشورت شریران نرود و به راه گناهکاران نایستد، و درمجلس استهزاکنندگان ننشیند؛
2Sed li nur havas deziron por la leĝo de la Eternulo, Kaj pri Lia leĝo li pensas tage kaj nokte.
2بلکه رغبت اودر شریعت خداوند است و روز و شب درشریعت او تفکر می‌کند.
3Kaj li estos kiel arbo, plantita apud akvaj torentoj, Donanta sian frukton en sia tempo, Kaj kies folio ne velkas; Kaj en ĉio, kion li faras, li sukcesos.
3پس مثل درختی نشانده نزد نهرهای آب خواهد بود، که میوه خودرا در موسمش می‌دهد، و برگش پژمرده نمی گردد و هر‌آنچه می‌کند نیک انجام خواهدبود.
4Ne tiel estas la malpiuloj; Sed ili estas kiel grenventumaĵo, kiun disblovas la vento.
4شریران چنین نیستند، بلکه مثل کاهند که بادآن را پراکنده می‌کند.
5Tial ne staros fortike la malpiuloj ĉe la juĝo, Nek la pekuloj en societo de piuloj.
5لهذا شریران در داوری نخواهند ایستاد و نه گناهکاران در جماعت عادلان.
6Ĉar la Eternulo konas la vojon de piuloj; Sed la vojo de malpiuloj pereos.
6زیرا خداوند طریق عادلان را می‌داند، ولی طریق گناهکاران هلاک خواهد شد.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.