Neĥemja
Chapter 13
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers

Neĥemja 13

Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1En tiu tago oni legis el la libro de Moseo antaŭ la oreloj de la popolo; kaj troviĝis, ke estas skribite en ĝi, ke Amonido kaj Moabido neniam devas eniri en la komunumon de Dio;
1當日,人念 摩西 的 律法 書給百姓聽,遇見書上寫着說, 亞捫 人和 摩押 人永不可入上帝的會;
2ĉar ili ne venis renkonte al la Izraelidoj kun pano kaj akvo, kaj dungis kontraŭ ili Bileamon, por malbeni ilin; sed nia Dio ŝanĝis la malbenon en benon.
2因為他們沒有拿食物和水來迎接 以色列 人,且雇了 巴蘭 咒詛他們,但我們的上帝使那咒詛變為祝福。
3Kiam ili aŭdis tiun leĝon, ili apartigis de Izrael ĉiun aligentulon.
3以色列 民聽見這律法,就與一切閒雜人絕交。
4Antaŭ ĉi tio la pastro Eljaŝib, administranto de la ĉambroj de la domo de nia Dio, parenco de Tobija,
4先是蒙派管理我們上帝殿中庫房的祭司 以利亞實 與 多比雅 結親,
5aranĝis por li grandan ĉambron, en kiu oni antaŭe deponadis la farunoferon, olibanon, vazojn, dekonaĵon el la greno, mosto, kaj oleo, kiuj estis destinitaj por la Levidoj, kantistoj, kaj pordegistoj, kaj la oferdonojn por la pastroj.
5便為他預備一間大屋子,就是從前收存素祭、乳香、器皿,和照命令供給 利未 人、歌唱的、守門的五穀、新酒,和油的十分之一,並歸祭司舉祭的屋子。
6Dum ĉio ĉi tio mi ne estis en Jerusalem, ĉar en la tridek-dua jaro de Artaĥŝast, reĝo de Babel, mi iris al la reĝo, kaj nur post kelka tempo mi forpetis min de la reĝo.
6那時我不在 耶路撒冷 ;因為 巴比倫 王 亞達薛西 三十二年,我回到王那裏。過了多日,我向王告假。
7Kiam mi venis en Jerusalemon, mi eksciis pri la malbono, kiun Eljaŝib faris pro Tobija, aranĝante por li ĉambron en la kortoj de la domo de Dio.
7我來到 耶路撒冷 ,就知道 以利亞實 為 多比雅 在上帝殿的院內預備屋子的那件惡事。
8Tio min forte ĉagrenis, kaj mi elĵetis ĉiujn domobjektojn de Tobija for el la ĉambro.
8我甚惱怒,就把 多比雅 的一切家具從屋裏都拋出去,
9Kaj mi diris, ke oni purigu la ĉambrojn; kaj mi revenigis tien la vazojn de la domo de Dio, la farunoferon kaj la olibanon.
9吩咐人潔淨這屋子,遂將上帝殿的器皿和素祭、乳香又搬進去。
10Mi ankaŭ eksciis, ke la partoj de la Levidoj ne estis donataj al ili, ke la Levidoj kaj kantistoj, kiuj devis fari la servadon, forkuris ĉiu al sia kampo.
10我見 利未 人所當得的分無人供給他們,甚至供職的 利未 人與歌唱的俱各奔回自己的田地去了。
11Tiam mi faris pro tio severan riproĉon al la estroj, kaj diris: Kial la domo de Dio estas forlasita? Kaj mi kunvenigis ilin kaj starigis ilin sur iliaj lokoj.
11我就斥責官長說:「為何離棄上帝的殿呢?」我便招聚 利未 人,使他們照舊供職。
12Kaj ĉiuj Judoj alportadis dekonaĵon el la greno, el la mosto, kaj el la oleo por la provizejoj.
12猶大 眾人就把五穀、新酒,和油的十分之一送入庫房。
13Kaj mi starigis super la provizejoj la pastron Ŝelemja, la skribiston Cadok, el la Levidoj Pedajan, kaj al ili Ĥananon, filon de Zakur, filo de Matanja; ĉar ili estis opiniataj fidindaj. Kaj ili havis la devon distribui la partojn al siaj fratoj.
13我派祭司 示利米雅 、文士 撒督 ,和 利未 人 毗大雅 作庫官管理庫房;副官是 哈難 。 哈難 是 撒刻 的兒子; 撒刻 是 瑪他尼 的兒子。這些人都是忠信的,他們的職分是將 所供給的 分給他們的弟兄。
14Memoru tion pri mi, ho mia Dio, kaj ne forviŝu miajn bonajn agojn, kiujn mi faris koncerne la domon de mia Dio kaj la servadon al Li.
14我的上帝啊,求你因這事記念我,不要塗抹我為上帝的殿與其中的禮節所行的善。
15En tiu tempo mi vidis en Judujo, ke oni tretas vinpremilojn en sabato kaj portas garbojn kaj ŝarĝas sur azenoj, ankaŭ vinon, vinberojn, figojn, kaj ĉiaspecan ŝarĝon, kaj veturigas tion en Jerusalemon en tago sabata. Kaj mi faris al ili riproĉon en la tago, kiam ili vendis manĝaĵon.
15那些日子,我在 猶大 見有人在安息日醡酒,搬運禾捆馱在驢上,又把酒、葡萄、無花果,和各樣的擔子在安息日擔入 耶路撒冷 ,我就在他們賣食物的那日警戒他們。
16Ankaŭ Tiranoj loĝis tie, kaj ili alveturigadis fiŝojn kaj ĉiaspecajn komercaĵojn, kaj vendadis en sabato al la loĝantoj de Judujo kaj de Jerusalem.
16又有 泰爾 人住在 耶路撒冷 ;他們把魚和各樣貨物運進來,在安息日賣給 猶大 人。
17Kaj mi faris mallaŭdon al la eminentuloj de la Judoj, kaj diris al ili: Kial vi faras tian malbonon kaj malsanktigas la tagon sabatan?
17我就斥責 猶大 的貴冑說:「你們怎麼行這惡事犯了安息日呢?
18Tiel agis ja viaj patroj, kaj pro tio nia Dio venigis sur nin kaj sur ĉi tiun urbon ĉi tiun tutan malfeliĉon! Kaj vi pligrandigas la koleron kontraŭ Izrael, malsanktigante la sabaton!
18從前你們列祖豈不是這樣行,以致我們上帝使一切災禍臨到我們和這城嗎?現在你們還犯安息日,使忿怒越發臨到 以色列 !」
19Kiam ĉe la pordegoj de Jerusalem fariĝis krepusko, antaŭ sabato, mi ordonis ŝlosi la pordojn kaj ne malfermi ilin ĝis post sabato. Kaj kelkajn el miaj servantoj mi starigis ĉe la pordegoj, por ke oni ne enportu ŝarĝon en la tago sabata.
19在安息日的前一日, 耶路撒冷 城門有黑影的時候,我就吩咐人將門關鎖,不過安息日不准開放。我又派我幾個僕人管理城門,免得有人在安息日擔甚麼擔子進城。
20Kaj la komercistoj kaj vendistoj de ĉiaspeca vendeblaĵo noktis ekstere de Jerusalem unu fojon kaj duan fojon.
20於是商人和販賣各樣貨物的,一兩次住宿在 耶路撒冷 城外。
21Kaj mi faris al ili riproĉon, kaj diris al ili: Kial vi noktas apud la murego? se vi faros tion duan fojon, mi metos la manon sur vin. De tiu tempo ili ne venadis en sabato.
21我就警戒他們說:「你們為何在城外住宿呢?若再這樣,我必下手拿辦你們。」從此以後,他們在安息日不再來了。
22Kaj mi diris al la Levidoj, ke ili sin purigu, kaj venu stari garde ĉe la pordegoj, por ke oni tenu sankte la tagon sabatan. Ankaŭ ĉi tion memoru pri mi, ho mia Dio, kaj indulgu min laŭ Via granda favorkoreco.
22我吩咐 利未 人潔淨自己,來守城門,使安息日為聖。我的上帝啊,求你因這事記念我,照你的大慈愛憐恤我。
23Ankaŭ en tiu tempo mi vidis Judojn, kiuj prenis al si edzinojn Aŝdodaninojn, Amonidinojn, kaj Moabidinojn;
23那些日子,我也見 猶大 人娶了 亞實突 、 亞捫 、 摩押 的女子為妻。
24kaj iliaj infanoj duone parolis Aŝdode, kaj ne povosciis paroli Jude, sed nur la lingvon de tiu aŭ alia popolo.
24他們的兒女說話,一半是 亞實突 的話,不會說 猶大 的話,所說的是照着各族的方言。
25Mi faris al ili severan riproĉon kaj malbenis ilin, kaj batis kelkajn virojn el ili kaj ŝiris al ili la harojn, kaj devigis ilin ĵuri per Dio: Vi ne donos viajn filinojn al iliaj filoj kaj ne prenos iliajn filinojn por viaj filoj aŭ por vi mem.
25我就斥責他們,咒詛他們,打了他們幾個人,拔下他們的頭髮,叫他們指着上帝起誓,必不將自己的女兒嫁給外邦人的兒子,也不為自己和兒子娶他們的女兒。
26Per tio pekis ja Salomono, reĝo de Izrael; inter la multaj nacioj ne estis reĝo simila al li, kaj li estis amata de sia Dio, kaj Dio faris lin reĝo super la tuta Izrael; tamen eĉ lin pekigis la aligentaj edzinoj.
26我 又說 :「 以色列 王 所羅門 不是在這樣的事上犯罪嗎?在多國中並沒有一王像他,且蒙他上帝所愛,上帝立他作 以色列 全國的王;然而連他也被外邦女子引誘犯罪。
27Kaj ĉu pri vi oni povas aŭdi, ke vi faras ĉi tiun tutan grandan malbonon, pekante kontraŭ nia Dio kaj prenante aligentajn edzinojn?
27如此,我豈聽你們行這大惡,娶外邦女子干犯我們的上帝呢?」
28El la filoj de Jojada, filo de la ĉefpastro Eljaŝib, unu estis bofilo de la Ĥoronano Sanbalat. Mi forpelis lin de mi.
28大祭司 以利亞實 的孫子、 耶何耶大 的一個兒子是 和倫 人 參巴拉 的女婿,我就從我這裏把他趕出去。
29Memoru pri ili, ho mia Dio, ke ili makulis la pastrecon kaj la interligon pastran kaj Levidan.
29我的上帝啊,求你記念他們的罪;因為他們玷污了祭司的職任,違背你與祭司 利未 人所立的約。
30Tiamaniere mi purigis ilin de ĉio aligenta, kaj mi restarigis la servoregulojn de la pastroj kaj Levidoj, de ĉiu en lia ofico,
30這樣,我潔淨他們,使他們離絕一切外邦人,派定祭司和 利未 人的班次,使他們各盡其職。
31kaj por la oferliverado de ligno en difinitaj tempoj, kaj por la unuaaĵoj. Memoru min, ho mia Dio, al bono.
31我又派 百姓 按定期獻柴和初熟的土產。我的上帝啊,求你記念我,施恩與我。

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.