Plorkanto 4
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Kiele senbriliĝis la oro, ŝanĝiĝis la bonega metalo! La ŝtonoj de la sanktejo kuŝas disĵetitaj en la komenco de ĉiuj stratoj!
1黃金何其失光! 純金何其變色! 聖所的石頭倒在各市口上。
2La karaj filoj de Cion, havantaj la valoron de plej pura oro, Kiele ili similiĝis al argilaj potoj, faritaĵo de potisto!
2錫安 寶貴的眾子好比精金, 現在何竟算為窯匠手所做的瓦瓶?
3Eĉ ŝakaloj donas siajn mamojn kaj nutras siajn idojn; Sed la filino de mia popolo fariĝis kruela, kiel strutoj en la dezerto.
3野狗尚且把奶乳哺其子, 我民的婦人倒成為殘忍, 好像曠野的鴕鳥一般。
4La lango de suĉinfano algluiĝis al ĝia palato pro soifo; Infanoj petas panon, sed neniu donas al ili.
4吃奶孩子的舌頭因乾渴貼住上膛; 孩童求餅,無人擘給他們。
5Kiuj antaŭe manĝadis frandaĵojn, tiuj senfortiĝas nun pro malsato sur la stratoj; Kiuj estis edukitaj sur purpuro, tiuj ruliĝas nun sur sterko.
5素來吃美好食物的, 現今在街上變為孤寒; 素來臥朱紅褥子的, 現今躺臥糞堆。
6La pekoj de la filino de mia popolo estas pli grandaj, ol la pekoj de Sodom, Kiu estis renversita momente, kaj manoj ĝin ne turmentis.
6都因我眾民的罪孽比 所多瑪 的罪還大; 所多瑪 雖然無人加手於她, 還是轉眼之間被傾覆。
7Ŝiaj princoj estis pli puraj ol neĝo, pli klaraj ol lakto; Ilia vizaĝo estis pli ruĝa ol koraloj, ili aspektis kiel safiro;
7錫安 的貴冑素來比雪純淨, 比奶更白; 他們的身體比紅寶玉更紅, 像光潤的藍寶石一樣。
8Nun ilia vizaĝo estas pli nigra ol karbo; oni ne rekonas ilin sur la stratoj; Ilia haŭto alpendiĝis al iliaj ostoj, velksekiĝis kiel ligno.
8現在他們的面貌比煤炭更黑, 以致在街上無人認識; 他們的皮膚緊貼骨頭, 枯乾如同槁木。
9Pli bone estis al tiuj, kiuj mortis de glavo, ol al tiuj, kiuj mortas de malsato, Kiuj senfortiĝas kaj pereas pro manko de produktaĵoj de kampo.
9餓死的不如被刀殺的, 因為這是缺了田間的土產, 就身體衰弱,漸漸消滅。
10La manoj de kompatemaj virinoj kuiris iliajn infanojn; Kaj ĉi tiuj fariĝis ilia manĝaĵo en la mizerego de la filino de mia popolo.
10慈心的婦人,當我眾民被毀滅的時候, 親手煮自己的兒女作為食物。
11La Eternulo plene elĉerpis Sian koleron, Li elverŝis la flamon de Sia indigno; Li ekbruligis en Cion fajron, kiu ekstermis ĝiajn fundamentojn.
11耶和華發怒成就他所定的, 倒出他的烈怒; 在 錫安 使火着起, 燒毀 錫安 的根基。
12Ne kredis la reĝoj de la tero, nek ĉiuj loĝantoj de la mondo, Ke malamiko kaj kontraŭulo eniros en la pordegojn de Jerusalem.
12地上的君王和世上的居民都不信 敵人和仇敵能進 耶路撒冷 的城門。
13Tio fariĝis pro la pekoj de ĝiaj profetoj, pro la malbonagoj de ĝiaj pastroj, Kiuj verŝadis en ĝi sangon de virtuloj.
13這都因她先知的罪惡和祭司的罪孽; 他們在城中流了義人的血。
14Kiel blinduloj ili vagadis sur la stratoj, Malpurigis sin per sango tiel, ke oni ne povis tuŝi iliajn vestojn.
14他們在街上如瞎子亂走, 又被血玷污, 以致人不能摸他們的衣服。
15Oni kriis al ili: For, malpuruloj! for, for, ne altuŝiĝu! Kiam ili foriĝadis kaj vagadis, oni diradis inter la nacioj: Ili ne plu loĝos tie.
15人向他們喊着說: 不潔淨的,躲開,躲開! 不要挨近我! 他們逃走飄流的時候, 列國中有人說: 他們不可仍 在這裏 寄居。
16La vizaĝo de la Eternulo ilin disĵetis, kaj jam ne volas rigardi ilin; Pastrojn ili ne respektis, plejaĝulojn ili ne kompatis.
16耶和華發怒,將他們分散, 不再眷顧他們; 人不重看祭司,也不厚待長老。
17Ankoraŭ laciĝadis niaj okuloj, atendante senvaloran helpon; Streĉe ni atendis nacion, kiu ne povas helpi.
17我們 仰望 人來幫助, 以致眼目失明,還是枉然; 我們所盼望的,竟盼望一個不能救人的國!
18Ili glitigis niajn paŝojn, ke ni ne povu iri sur niaj stratoj. Alproksimiĝis nia fino; pleniĝis nia tempo, ĉar venis nia fino.
18仇敵追趕我們的腳步像打獵的, 以致我們不敢在自己的街上行走。 我們的結局臨近; 我們的日子滿足; 我們的結局來到了。
19Pli rapidaj ol agloj de la ĉielo estis niaj persekutantoj; Sur la montoj ili postkuris nin, en la dezerto ili faris embuskojn kontraŭ ni.
19追趕我們的比空中的鷹更快; 他們在山上追逼我們, 在曠野埋伏,等候我們。
20La spiro de nia vivo, la sanktoleito de la Eternulo, kaptiĝis en iliajn kavojn, Pri kiu ni diris: Sub lia ombro ni vivos inter la nacioj.
20耶和華的受膏者好比我們鼻中的氣, 在他們的坑中被捉住; 我們曾論到他說: 我們必在他蔭下, 在列國中存活。
21Ĝoju kaj estu gaja, ho filino de Edom, kiu loĝas en la lando Uc; Ankaŭ al vi venos la kaliko, vi ebriiĝos kaj nudiĝos.
21住 烏斯 地的 以東 民哪,只管歡喜快樂; 苦 杯也必傳到你那裏; 你必喝醉,以致露體。
22Finiĝis viaj malbonagoj, ho filino de Cion; Li vin ne plu forkondukigos; Sed viajn malbonagojn, ho filino de Edom, Li punos, Li malkovros viajn pekojn.
22錫安 的民哪,你罪孽的刑罰受足了, 耶和華必不使你再被擄去。 以東 的民哪,他必追討你的罪孽, 顯露你的罪惡。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.