Plorkanto
Chapter 2

Plorkanto

Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers

Plorkanto 2

Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Kiele la Sinjoro en Sia kolero kovris per mallumo la filinon de Cion! De la ĉielo sur la teron Li ĵetegis la belecon de Izrael, Kaj ne rememoris Sian piedbenketon en la tago de Sia kolero.
1主何竟發怒,使黑雲遮蔽 錫安 城! 他將 以色列 的華美從天扔在地上; 在他發怒的日子並不記念自己的腳凳。
2Senindulge ekstermis la Sinjoro ĉiujn loĝejojn de Jakob; Li detruis en Sia kolero la fortikaĵojn de la filino de Jehuda, alniveligis ilin al la tero; Li frapis la regnon kaj ĝiajn regantojn.
2主吞滅 雅各 一切的住處,並不顧惜。 他發怒傾覆 猶大 民的保障, 使這保障坍倒在地; 他辱沒這國和其中的首領。
3En flama kolero Li rompis ĉiujn kornojn de Izrael; Li tiris Sian dekstran manon malantaŭen, kiam venis la malamiko; Kaj Li ekbruligis en Jakob kvazaŭ flamantan fajron, kiu ekstermas ĉion ĉirkaŭe.
3他發烈怒,把 以色列 的角全然砍斷, 在仇敵面前收回右手。 他像火焰四圍吞滅,將 雅各 燒毀。
4Li streĉis Sian pafarkon kiel malamiko, direktis Sian dekstran manon kiel atakanto, Kaj mortigis ĉion, kio estis ĉarma por la okuloj; En la tendo de la filino de Cion Li elverŝis Sian koleron kiel fajron.
4他張弓好像仇敵; 他站着舉起右手, 如同敵人將悅人眼目的,盡行殺戮。 在 錫安 百姓的帳棚上 倒出他的忿怒,像火一樣。
5La Sinjoro fariĝis kiel malamiko, Li ekstermis Izraelon, ekstermis ĉiujn liajn palacojn, detruis liajn fortikaĵojn; Kaj al la filino de Jehuda Li donis multe da plorado kaj ĝemado.
5主如仇敵吞滅 以色列 和 錫安 的一切宮殿, 拆毀百姓的保障; 在 猶大 民中加增悲傷哭號。
6Kiel ĝardenon Li ruinigis lian tendon, detruis lian kunvenejon; La Eternulo forgesigis en Cion feston kaj sabaton, Kaj forpuŝis en la indigno de Sia kolero reĝon kaj pastron.
6他強取自己的帳幕,好像是園中的 窩 棚, 毀壞他的聚會之處。 耶和華使聖節和安息日在 錫安 都被忘記, 又在怒氣的憤恨中藐視君王和祭司。
7La Sinjoro forlasis Sian altaron, abomenis Sian sanktejon, Transdonis en la manojn de malamikoj la murojn de ĝiaj palacoj; Ili faris bruon en la domo de la Eternulo kiel en tago de festo.
7耶和華丟棄自己的祭壇, 憎惡自己的聖所, 將宮殿的牆垣交付仇敵。 他們在耶和華的殿中喧嚷, 像在聖會之日一樣。
8La Eternulo decidis ekstermi la muregon de la filino de Cion; Li eltiris la mezurŝnuron, ne detenis Sian manon de ekstermado; Li funebrigis la fortikaĵon kaj muregon, ambaŭ havas nun mizeran aspekton.
8耶和華定意拆毀 錫安 的城牆; 他拉了準繩, 不將手收回,定要毀滅。 他使外郭和城牆都悲哀, 一同衰敗。
9Enprofundiĝis en la teron ĝiaj pordegoj; Li detruis kaj rompis ĝiajn riglilojn; Ĝia reĝo kaj ĝiaj princoj estas inter la nacioj; La leĝoj jam ne ekzistas, kaj ĝiaj profetoj ne plu ricevas vizion de la Eternulo.
9錫安 的門都陷入地內; 主將她的門閂毀壞,折斷。 她的君王和首領落在沒有律法的列國中; 她的先知不得見耶和華的異象。
10Silente sidas sur la tero la plejaĝuloj de la filino de Cion; Polvon ili metis sur sian kapon, zonis sin per sakaĵo; Al la tero klinis sian kapon la virgulinoj de Jerusalem.
10錫安 城的長老坐在地上默默無聲; 他們揚起塵土落在頭上,腰束麻布; 耶路撒冷 的處女垂頭至地。
11Konsumiĝis de larmoj miaj okuloj, ŝvelis miaj internaĵoj, Elverŝiĝis sur la teron mia hepato, pro la pereo de la filino de mia popolo, Kiam infanoj kaj suĉinfanoj senfortiĝis de malsato sur la stratoj de la urbo.
11我眼中流淚,以致失明; 我的心腸擾亂,肝 膽 塗地, 都因我眾民遭毀滅, 又因孩童和吃奶的在城內街上發昏。
12Al siaj patrinoj ili diris: Kie estas pano kaj vino? Ili falis kiel vunditaj sur la stratoj de la urbo, Kaj eligis sian animon sur la brusto de siaj patrinoj.
12那時,他們在城內街上發昏,好像受傷的, 在母親的懷裏,將要喪命; 對母親說:穀、酒在哪裏呢?
13Kiun mi povas montri al vi, kun kiu mi povas kompari vin, ho filino de Jerusalem? Kiun similan mi povas montri al vi, por konsoli vin, ho virgulino-filino de Cion? Ĉar granda kiel la maro estas via malfeliĉo; kiu vin resanigos?
13耶路撒冷 的民哪,我可用甚麼向你證明呢? 我可用甚麼與你相比呢? 錫安 的民哪,我可拿甚麼和你比較,好安慰你呢? 因為你的裂口大如海, 誰能醫治你呢?
14Viaj profetoj profetis al vi malveraĵon kaj sensencaĵon, Kaj ne montris al vi viajn malbonagojn, por antaŭgardi vin kontraŭ kaptiteco; Ili predikis al vi viziojn malverajn, kiuj alportis al vi elpelon.
14你的先知為你見虛假和愚昧的異象, 並沒有顯露你的罪孽, 使你被擄的歸回; 卻為你見虛假的默示 和使你被趕出本境的緣故。
15Kunfrapas pri vi siajn manojn ĉiuj preterirantoj; Ili fajfas kaj balancas la kapon pri la filino de Jerusalem, dirante: Ĉu tio estas la urbo, kiun oni nomis perfektaĵo de beleco, ĝojo de la tuta tero?
15凡過路的都向你拍掌。 他們向 耶路撒冷 城嗤笑,搖頭, 說 : 難道人所稱為全美的, 稱為全地所喜悅的,就是這城嗎?
16Malfermegas kontraŭ vi sian buŝon ĉiuj viaj malamikoj; Ili fajfas kaj grincigas la dentojn, dirante: Ni englutis ŝin; Ĉi tiun tagon ni atendis, ni ĝin atingis, ni ĝin vidas.
16你的仇敵都向你大大張口; 他們嗤笑,又切齒說: 我們吞滅她。 這真是我們所盼望的日子臨到了! 我們親眼看見了!
17La Eternulo plenumis tion, kion Li intencis; Li plenumis Sian vorton, kiun Li eldiris antaŭ longa tempo; Li detruis senindulge, Li ĝojigis pri vi la malamikon, Li altigis la kornon de viaj kontraŭuloj.
17耶和華成就了他所定的, 應驗了他古時所命定的。 他傾覆了,並不顧惜, 使你的仇敵向你誇耀; 使你敵人的角也被高舉。
18Ilia koro krias al la Sinjoro: Ho murego de la filino de Cion, verŝu larmojn kiel torento tage kaj nokte; Ne ripozu, la pupilo de via okulo ne silentu.
18錫安 民的心哀求主。 錫安 的城牆啊,願你流淚如河, 晝夜不息; 願你眼中的瞳人淚流不止。
19Leviĝu, ploregu en la nokto en la komenco de ĉiu gardoparto; Elverŝu kiel akvon vian koron antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro; Levu al Li viajn manojn pro la animo de viaj infanoj, kiuj senfortiĝas de malsato en la komenco de ĉiuj stratoj.
19夜間,每逢交更的時候要起來呼喊, 在主面前傾心如水。 你的孩童在各市口上受餓發昏; 你要為他們的性命向主舉手禱告。
20Rigardu, ho Eternulo, kaj vidu, kun kiu Vi agis tiamaniere! Ĉu ie aliloke manĝis virinoj sian frukton, siajn dorlotitajn infanojn? Ĉu ie estis mortigataj en la sanktejo de la Sinjoro pastroj kaj profetoj?
20耶和華啊,求你觀看! 見你向誰這樣行? 婦人豈可吃自己所生育手裏所搖弄的嬰孩嗎? 祭司和先知豈可在主的聖所中被殺戮嗎?
21Surtere sur la stratoj kuŝis junuloj kaj maljunuloj; Miaj junulinoj kaj junuloj falis de glavo; Vi mortigis en la tago de Via kolero, buĉis kaj ne kompatis.
21少年人和老年人都在街上躺臥; 我的處女和壯丁都倒在刀下; 你發怒的日子殺死他們。 你殺了,並不顧惜。
22Kiel por festa tago Vi kunvokis de ĉirkaŭe miajn terurajn najbarojn, Kaj en la tago de la kolero de la Eternulo neniu saviĝis, neniu restis; Tiujn, kiujn mi dorlotis kaj edukis, ĉiujn ekstermis mia malamiko.
22你招聚四圍驚嚇我的, 像在大會的日子招聚 人 一樣。 耶和華發怒的日子, 無人逃脫,無人存留。 我所搖弄所養育的嬰孩, 仇敵都殺淨了。

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.