Joel
Chapter 2

Joel

Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Blovu per korno en Cion, kaj kriu alarmon sur Mia sankta monto; ektremu ĉiuj loĝantoj de la lando; ĉar venas la tago de la Eternulo, ĝi estas jam proksima;
1你們要在 錫安 吹角, 在我聖山吹出大聲。 國中的居民都要發顫; 因為耶和華的日子將到, 已經臨近。
2tago de mallumo kaj senlumeco, tago de nuboj kaj nebulo; simile al la matena ĉielruĝo disvastiĝas sur la montoj popolo grandnombra kaj forta; tia neniam ekzistis ĝis nun, kaj ankaŭ post ĝi ne plu ekzistos tia, en iu ajn generacio.
2那日是黑暗、幽冥、 密雲、烏黑的日子, 好像晨光鋪滿山嶺。 有一隊蝗蟲又大又強; 從來沒有這樣的, 以後直到萬代也必沒有。
3Antaŭ ĝi ekstermas fajro, kaj post ĝi bruligas flamo; antaŭ ĝi la lando estas kiel la Edena ĝardeno, kaj post ĝi absoluta dezerto; kaj neniu saviĝos de ĝi.
3牠們前面如火燒滅, 後面如火焰燒盡。 未到以前,地如 伊甸園 ; 過去以後,成了荒涼的曠野; 沒有一樣能躲避牠們的。
4Ili aspektas kiel ĉevaloj, ili kuras kiel rajdantoj.
4牠們的形狀如馬, 奔跑如馬兵。
5Ili saltas sur la montoj, kiel bruantaj ĉaroj, kiel krakado de fajro, kiam ĝi ekstermas pajlon, kiel popolo potenca, pretiĝinta por batalo.
5在山頂蹦跳的響聲如車輛的響聲, 又如火焰燒碎稭的響聲, 好像強盛的民擺陣預備打仗。
6Popoloj tremas antaŭ ĝi, ĉiuj vizaĝoj paliĝas.
6牠們一來,眾民傷慟, 臉都變色。
7Kiel herooj ili kuras, kiel kuraĝaj batalistoj ili grimpas sur la muregon; ĉiu iras sian vojon, ne foreraras de sia vojo.
7牠們如勇士奔跑, 像戰士爬城; 各都步行,不亂隊伍。
8Unu alian ne puŝas, ĉiu iras en sia vico; sur la glavojn ili sin ĵetas, sed restas sendifektaj.
8彼此並不擁擠,向前各行其路, 直闖兵器,不偏左右。
9Ili trakuras la urbon, kuras sur la muregoj, eniras en la domojn, grimpas tra la fenestroj, kiel ŝtelisto.
9牠們蹦上城,躥上牆, 爬上房屋, 進入窗戶如同盜賊。
10Antaŭ ili skuiĝas la tero, tremas la ĉielo; la suno kaj la luno senlumiĝas, kaj la steloj perdas sian brilon.
10牠們一來, 地震天動, 日月昏暗, 星宿無光。
11Kaj la Eternulo ektondras per Sia voĉo antaŭ Sia armeo; ĉar Lia militistaro estas tre granda, kaj la plenumantoj de Lia vorto estas potencaj; ĉar granda kaj tre timinda estos la tago de la Eternulo; kiu povos ĝin elteni?
11耶和華在他軍旅前發聲, 他的隊伍甚大; 成就他命的是強盛者。 因為耶和華的日子大而可畏, 誰能當得起呢?
12Sed eĉ nun ankoraŭ la Eternulo diras: Returnu vin al Mi per via tuta koro, kun fastado, plorado, kaj ĝemegado;
12耶和華說:雖然如此, 你們應當禁食、哭泣、悲哀, 一心歸向我。
13disŝiru vian koron, ne viajn vestojn, kaj returnu vin al la Eternulo, via Dio; ĉar Li estas favorkora kaj kompatema, longepacienca kaj indulgema, kaj Li bedaŭras malfeliĉon.
13你們要撕裂心腸, 不撕裂衣服。 歸向耶和華-你們的上帝; 因為他有恩典,有憐憫, 不輕易發怒, 有豐盛的慈愛, 並且後悔不降所說的災。
14Kiu scias? eble Li denove bedaŭros, eble Li restigos post Si benon, farunoferojn kaj verŝoferojn al la Eternulo, via Dio.
14或者他轉意後悔,留下餘福, 就是留下獻給耶和華-你們上帝的素祭和奠祭, 也未可知。
15Blovu per korno en Cion, sanktigu faston, proklamu solenan kunvenon.
15你們要在 錫安 吹角, 分定禁食的日子, 宣告嚴肅會。
16Kunvenigu la popolon, sanktigu la komunumon, invitu la maljunulojn, kolektu la malgrandajn infanojn kaj suĉinfanojn; fianĉo eliru el sia ĉambro, kaj fianĉino el sub sia baldakeno.
16聚集眾民,使會眾自潔: 招聚老者, 聚集孩童和吃奶的; 使新郎出離洞房, 新婦出離內室。
17Inter la portiko kaj la altaro ploru la pastroj, servistoj de la Eternulo, kaj ili diru: Indulgu, ho Eternulo, Vian popolon, kaj ne kovru per honto Vian heredaĵon, la nacioj ne moku ilin; por kio oni diru inter la popoloj: Kie estas ilia Dio?
17事奉耶和華的祭司 要在廊子和祭壇中間哭泣,說: 耶和華啊,求你顧惜你的百姓, 不要使你的產業受羞辱, 列邦管轄他們。 為何容列國的人說: 「他們的上帝在哪裏」呢?
18Tiam la Eternulo fariĝos fervora por Sia lando kaj indulgos Sian popolon.
18耶和華就為自己的地發熱心, 憐恤他的百姓。
19Kaj la Eternulo respondos kaj diros al Sia popolo: Jen Mi sendas al vi grenon kaj moston kaj oleon, kaj vi satiĝu per ili; kaj Mi ne plu permesos al la nacioj malhonori vin.
19耶和華應允他的百姓說: 我必賜給你們五穀、新酒,和油, 使你們飽足; 我也不再使你們受列國的羞辱;
20Kaj la nordulon Mi malproksimigos de vi, kaj forpelos lin en landon senakvan kaj dezertan, lian antaŭan parton al la maro orienta, kaj lian malantaŭan parton al la maro okcidenta; kaj li putros kaj malbonodoros, ĉar li faris multe da malbono.
20卻要使北方來的 軍隊 遠離你們, 將他們趕到乾旱荒廢之地: 前隊趕入東海, 後隊趕入西海; 因為他們所行的大惡, 臭氣上升,腥味騰空。
21Ne timu, ho tero, ĝoju kaj estu gaja, ĉar la Eternulo faros ion grandan.
21地土啊,不要懼怕; 要歡喜快樂, 因為耶和華行了大事。
22Ne timu, ho bestoj de la kampo, ĉar verdiĝos la paŝtejoj de la stepoj; la arboj portos siajn fruktojn, la figarbo kaj vinberujo donos sian riĉaĵon.
22田野的走獸啊,不要懼怕; 因為,曠野的草發生, 樹木結果, 無花果樹、葡萄樹也都效力。
23Kaj vi, ho infanoj de Cion, ĝoju kaj estu gajaj pri la Eternulo, via Dio; ĉar Li donos al vi instruanton pri virteco, kaj Li sendos al vi pluvon, fruan kaj malfruan, kiel antaŭe.
23錫安 的民哪,你們要快樂, 為耶和華-你們的上帝歡喜; 因他賜給你們合宜的秋雨, 為你們降下甘霖, 就是秋雨、春雨,和先前一樣。
24La grenejoj pleniĝos de greno, kaj la premejoj superpleniĝos de mosto kaj de oleo.
24禾場必滿了麥子; 酒醡與油醡必有新酒和油盈溢。
25Kaj Mi rekompencos vin pro tiuj jaroj, kiam ĉion formanĝis la akridoj, skaraboj, vermoj, kaj raŭpoj, Mia granda armeo, kiun Mi sendis sur vin.
25我打發到你們中間的大軍隊, 就是蝗蟲、蝻子、螞蚱、剪蟲, 那些年所吃的,我要補還你們。
26Kaj vi povos manĝi sate, kaj vi gloros la nomon de la Eternulo, via Dio, kiu agis kun vi mirinde; kaj Mia popolo neniam plu havos malhonoron.
26你們必多吃而得飽足, 就讚美為你們行奇妙事之耶和華-你們上帝的名。 我的百姓必永遠不致羞愧。
27Kaj vi ekscios, ke Mi estas meze de Izrael, ke Mi, la Eternulo, estas via Dio, kaj alia ne ekzistas; kaj Mia popolo neniam plu havos malhonoron.
27你們必知道我是在 以色列 中間, 又知道我是耶和華-你們的上帝; 在我以外並無別神。 我的百姓必永遠不致羞愧。
28Post tio Mi elverŝos Mian spiriton sur ĉiun karnon; viaj filoj kaj viaj filinoj profetos, viaj maljunuloj havos sonĝojn, viaj junuloj havos viziojn.
28以後,我要將我的靈澆灌凡有血氣的。 你們的兒女要說預言; 你們的老年人要做異夢, 少年人要見異象。
29Eĉ sur la sklavojn kaj sur la sklavinojn Mi en tiu tempo elverŝos Mian spiriton.
29在那些日子, 我要將我的靈澆灌我的僕人和使女。
30Kaj Mi donos miraklajn signojn en la ĉielo kaj sur la tero: sangon, fajron, kaj kolonojn da fumo.
30「在天上地下,我要顯出奇事,有血,有火,有煙柱。
31La suno fariĝos malluma, kaj la luno fariĝos sanga, antaŭ ol venos la granda kaj timinda tago de la Eternulo.
31日頭要變為黑暗,月亮要變為血,這都在耶和華大而可畏的日子未到以前。
32Kaj ĉiu, kiu vokos la nomon de la Eternulo, saviĝos; ĉar sur la monto Cion kaj en Jerusalem estos savo, kiel diris la Eternulo, ankaŭ por la restintoj, kiujn la Eternulo alvokos.
32到那時候,凡求告耶和華名的就必得救;因為照耶和華所說的,在 錫安山 , 耶路撒冷 必有逃脫的人,在剩下的人中必有耶和華所召的。」

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.