Ester
Chapter 9
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1En la dek-dua monato, tio estas en la monato Adar, en ĝia dek-tria tago, kiam venis la tempo de plenumo de la reĝa ordono kaj dekreto — en la tago, kiam la malamikoj de la Judoj esperis superforti ilin — la afero turniĝis, kaj la Judoj superfortis siajn malamikojn.
1十二月,乃亚达月十三日,王的谕旨将要举行,就是 犹大 人的仇敌盼望辖制他们的日子, 犹大 人反倒辖制恨他们的人。
2La Judoj kolektiĝis en siaj urboj en ĉiuj landoj de la reĝo Aĥaŝveroŝ, por etendi la manon kontraŭ siajn malbondezirantojn; kaj neniu povis kontraŭstari al ili, ĉar timo antaŭ ili falis sur ĉiujn popolojn.
2犹大 人在 亚哈随鲁 王各省的城里聚集,下手击杀那要害他们的人。无人能敌挡他们,因为各族都惧怕他们。
3Kaj ĉiuj landestroj, satrapoj, regionestroj, kaj oficistoj de la reĝo favoris la Judojn, ĉar falis sur ilin timo antaŭ Mordeĥaj.
3各省的首领、总督、省长,和办理王事的人,因惧怕 末底改 ,就都帮助 犹大 人。
4Ĉar Mordeĥaj estis granda en la domo de la reĝo, kaj la famo pri li iris tra ĉiuj landoj, ĉar la viro Mordeĥaj fariĝadis ĉiam pli kaj pli granda.
4末底改 在朝中为大,名声传遍各省,日渐昌盛。
5Kaj la Judoj batis ĉiujn siajn malamikojn, frapante per glavo, mortigante kaj ekstermante, kaj ili faris al siaj malamikoj, kion ili volis.
5犹大 人用刀击杀一切仇敌,任意杀灭恨他们的人。
6En la kastelurbo Ŝuŝan la Judoj mortigis kaj pereigis kvincent homojn;
6在 书珊 城, 犹大 人杀灭了五百人;
7ankaŭ Parŝandatan, Dalfonon, Aspatan,
7又杀 巴珊大他 、 达分 、 亚斯帕他 、
8Poratan, Adaljan, Aridatan,
8破拉他 、 亚大利雅 、 亚利大他 、
9Parmaŝtan, Arisajon, Aridajon, kaj Vajzatan,
9帕玛斯他 、 亚利赛 、 亚利代 、 瓦耶撒他 ;
10la dek filojn de Haman, filo de Hamedata kaj persekutanto de la Judoj, ili mortigis; sed sur la havaĵon ili ne metis sian manon.
10这十人都是 哈米大他 的孙子、 犹大 人仇敌 哈曼 的儿子。 犹大 人却没有下手夺取财物。
11En la sama tago la nombro de la mortigitoj en la kastelurbo Ŝuŝan estis raportita al la reĝo.
11当日,将 书珊 城被杀的人数呈在王前。
12Kaj la reĝo diris al la reĝino Ester: En la kastelurbo Ŝuŝan la Judoj mortigis kaj pereigis kvincent homojn kaj ankaŭ la dek filojn de Haman; kion ili faris en la ceteraj regionoj de la reĝo? Kion vi petas? tio estos donita al vi; kion vi ankoraŭ deziras? tio estos plenumita.
12王对王后 以斯帖 说:「 犹大 人在 书珊 城杀灭了五百人,又杀了 哈曼 的十个儿子,在王的各省不知如何呢?现在你要什么,我必赐给你;你还求什么,也必 为你 成就。」
13Ester respondis: Se al la reĝo plaĉas, estu permesite al la Judoj en Ŝuŝan ankaŭ morgaŭ fari tion saman, kion hodiaŭ, kaj la dek filojn de Haman oni pendigu.
13以斯帖 说:「王若以为美,求你准 书珊 的 犹大 人,明日也照今日的旨意行,并将 哈曼 十个儿子的尸首挂在木架上。」
14Kaj la reĝo diris, ke oni faru tiel. Kaj estis donita dekreto pri tio en Ŝuŝan, kaj la dek filojn de Haman oni pendigis.
14王便允准如此行。旨意传在 书珊 ,人就把 哈曼 十个儿子的尸首挂起来了。
15La Judoj, kiuj estis en Ŝuŝan, kolektiĝis ankaŭ en la dek-kvara tago de la monato Adar, kaj mortigis en Ŝuŝan tricent homojn; sed sur la havaĵon ili ne metis sian manon.
15亚达月十四日, 书珊 的 犹大 人又聚集在 书珊 ,杀了三百人,却没有下手夺取财物。
16Ankaŭ la ceteraj Judoj, kiuj estis en la landoj de la reĝo, kolektiĝis kaj stariĝis, por defendi sian vivon kaj por akiri trankvilecon antaŭ siaj malamikoj, kaj ili mortigis el siaj malamikoj sepdek kvin mil, sed sur la havaĵon ili ne metis sian manon.
16在王各省其余的 犹大 人也都聚集保护性命,杀了恨他们的人七万五千,却没有下手夺取财物。这样,就脱离仇敌,得享平安。
17Tio estis en la dek-tria tago de la monato Adar. Kaj en ĝia dek-kvara tago estis ripozo, kaj oni faris ĝin tago de festeno kaj de gajeco.
17亚达月十三日, 行了这事 ;十四日安息,以这日为设筵欢乐的日子。
18Sed la Judoj, kiuj estis en Ŝuŝan, kolektiĝis en la dek-tria kaj en la dek-kvara tagoj; ripozo estis en la dek-kvina tago, kaj ili faris ĝin tago de festeno kaj de gajeco.
18但 书珊 的 犹大 人,这十三日、十四日聚集 杀戮仇敌 ;十五日安息,以这日为设筵欢乐的日子。
19Tial la Judoj, kiuj loĝas en loĝlokoj kaj urboj ne fortikigitaj, faras la dek-kvaran tagon de la monato Adar tago de ĝojo kaj de festeno, festotago, kaj ili sendas donacojn unuj al aliaj.
19所以住无城墙乡村的 犹大 人,如今都以亚达月十四日为设筵欢乐的吉日,彼此馈送礼物。
20Mordeĥaj priskribis ĉiujn tiujn okazintaĵojn, kaj sendis leterojn al ĉiuj Judoj, kiuj estis en ĉiuj landoj de la reĝo Aĥaŝveroŝ, la proksimaj kaj la malproksimaj,
20末底改 记录这事,写信与 亚哈随鲁 王各省远近所有的 犹大 人,
21ke ili akceptu por si, ke ili festados ĉiujare la dek-kvaran tagon de la monato Adar kaj ĝian dek-kvinan tagon,
21嘱咐他们每年守亚达月十四、十五两日,
22kiel tagojn, en kiuj la Judoj ricevis trankvilecon kontraŭ siaj malamikoj, kaj kiel monaton, kiu turnis por ili malĝojon en ĝojon, funebron en feston; ke ili faradu ilin tagoj de festeno kaj de gajeco, de sendado de donacoj unuj al aliaj kaj de donacado al malriĉuloj.
22以这月的两日为 犹大 人脱离仇敌得平安、转忧为喜、转悲为乐的吉日。在这两日设筵欢乐,彼此馈送礼物,周济穷人。
23Kaj la Judoj akceptis tion, kion ili jam mem komencis fari kaj pri kio skribis al ili Mordeĥaj.
23于是, 犹大 人按着 末底改 所写与他们的信,应承照初次所守的守为永例;
24Ĉar Haman, filo de Hamedata, la Agagido, kaj malamiko de ĉiuj Judoj, intencis pereigi la Judojn kaj ĵetis pur’on, tio estas loton, por ekstermi kaj pereigi ilin;
24是因 犹大 人的仇敌 亚甲 族 哈米大他 的儿子 哈曼 设谋杀害 犹大 人,掣普珥,就是掣签,为要杀尽灭绝他们;
25sed kiam ŝi venis antaŭ la reĝon, ĉi tiu ordonis skribe, ke lia malbona entrepreno, kiun li preparis por la Judoj, turniĝu sur lian kapon; kaj ke oni pendigu lin kaj liajn filojn sur arbo.
25这事报告于王,王便降旨使 哈曼 谋害 犹大 人的恶事归到他自己的头上,并吩咐把他和他的众子都挂在木架上。
26Pro tio oni donis al tiuj tagoj la nomon Purim, laŭ la vorto pur . Tial, konforme al ĉiuj vortoj de tiu letero, kaj al tio, kion ili mem vidis koncerne tion kaj kio trafis ilin,
26照着普珥的名字, 犹大 人就称这两日为「普珥日」。他们因这信上的话,又因所看见所遇见的事,
27la Judoj decidis kaj akceptis por si, por sia idaro, kaj por ĉiuj, kiuj aliĝos al ili, ke ili nepre festados tiujn du tagojn laŭ la preskribo kaj en la difinita tempo ĉiujare.
27就应承自己与后裔,并归附他们的人,每年按时必守这两日,永远不废。
28Tiuj tagoj devas esti memorataj kaj festataj en ĉiuj generacioj, en ĉiu familio, en ĉiu lando, kaj en ĉiu urbo; kaj tiuj tagoj de Purim ne devas esti forigitaj ĉe la Judoj, kaj la memoro pri ili ne devas malaperi inter ilia idaro.
28各省各城、家家户户、世世代代纪念遵守这两日,使这「普珥日」在 犹大 人中不可废掉,在他们后裔中也不可忘记。
29Kaj la reĝino Ester, filino de Abiĥail, kaj la Judo Mordeĥaj skribis kun plena insisto, ke oni plenumu tiun duan leteron pri Purim.
29亚比孩 的女儿—王后 以斯帖 和 犹大 人 末底改 以全权写第二封信,坚嘱 犹大 人守这「普珥日」,
30Kaj ili sendis leterojn al ĉiuj Judoj en la cent dudek sep landojn de la regno de Aĥaŝveroŝ, kun vortoj de paco kaj de vero,
30用和平诚实话写信给 亚哈随鲁 王 国中一百二十七省所有的 犹大 人,
31ke ili festadu tiujn tagojn de Purim en ilia tempo, kiel decidis pri ili la Judo Mordeĥaj kaj la reĝino Ester, kaj kiel ili mem akceptis por si kaj por sia idaro koncerne la fastadon kaj preĝadon.
31劝他们按时守这「普珥日」,禁食呼求,是照 犹大 人 末底改 和王后 以斯帖 所嘱咐的,也照 犹大 人为自己与后裔所应承的。
32Kaj laŭ la ordono de Ester oni konfirmis tiun historion de Purim kaj enskribis en libron.
32以斯帖 命定守「普珥日」,这事也记录在书上。

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.