Ester 2
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Post tiu afero, kiam kvietiĝis la kolero de la reĝo Aĥaŝveroŝ, li rememoris pri Vaŝti, kaj pri tio, kion ŝi faris kaj kio estis dekretita pri ŝi.
1这事以后, 亚哈随鲁 王的忿怒止息,就想念 瓦实提 和她所行的,并怎样降旨办她。
2Kaj diris la junuloj de la reĝo, kiuj servadis al li: Oni serĉu por la reĝo belajn junajn virgulinojn;
2于是王的侍臣对王说:「不如为王寻找美貌的处女。
3kaj la reĝo starigu en ĉiuj landoj de sia regno oficistojn, kiuj kolektus ĉiujn belajn junajn virgulinojn en la kastelurbon Ŝuŝan, en la virinejon, sub la inspektadon de Hegaj, la reĝa eŭnuko, gardisto de la virinoj, kaj oni donu al ili iliajn beligaĵojn;
3王可以派官在国中的各省招聚美貌的处女到 书珊 城的女院,交给掌管女子的太监 希该 ,给她们当用的香品。
4kaj la junulino, kiu plaĉos al la okuloj de la reĝo, fariĝos reĝino anstataŭ Vaŝti. Kaj la afero plaĉis al la reĝo, kaj li tiel faris.
4王所喜爱的女子可以立为王后,代替 瓦实提 。」王以这事为美,就如此行。
5En la kastelurbo Ŝuŝan estis Judo, kies nomo estis Mordeĥaj, filo de Jair, filo de Ŝimei, filo de Kiŝ, Benjamenido;
5书珊 城有一个 犹大 人,名叫 末底改 ,是 便雅悯 人 基士 的曾孙, 示每 的孙子, 睚珥 的儿子。
6kiu estis transloĝigita el Jerusalem kune kun la transloĝigitoj, kiuj estis forkondukitaj kun Jeĥonja, reĝo de Judujo, kaj kiujn transloĝigis Nebukadnecar, reĝo de Babel.
6从前 巴比伦 王 尼布甲尼撒 将 犹大 王 耶哥尼雅 和百姓从 耶路撒冷 掳去, 末底改 也在其内。
7Li estis prizorganto de Hadasa, kiu ankaŭ estis nomata Ester, filino de lia onklo, ĉar ŝi ne havis patron nek patrinon. La junulino estis belstatura kaj belvizaĝa. Kiam mortis ŝiaj gepatroj, Mordeĥaj prenis ŝin al si kiel filinon.
7末底改 抚养他叔叔的女儿 哈大沙 (后名 以斯帖 ),因为她没有父母。这女子又容貌俊美;她父母死了, 末底改 就收她为自己的女儿。
8Kiam estis aŭdigita la ordono de la reĝo kaj lia leĝo, kaj kiam oni kolektis multe da knabinoj en la kastelurbon Ŝuŝan sub la inspekton de Hegaj, tiam ankaŭ Ester estis prenita en la reĝan domon sub la inspekton de Hegaj, la gardisto de la virinoj.
8王的谕旨传出,就招聚许多女子到 书珊 城,交给掌管女子的 希该 ; 以斯帖 也送入王宫,交付 希该 。
9La knabino plaĉis al li kaj akiris lian favoron, kaj li rapide donis al ŝi ŝiajn beligaĵojn kaj ŝian destinitaĵon, kaj sep knabinojn elektitajn el la domo de la reĝo; kaj li transloĝigis ŝin kun ŝiaj knabinoj en la plej bonan parton de la virinejo.
9希该 喜悦 以斯帖 ,就恩待她,急忙给她需用的香品和她所当得的分,又派所当得的七个宫女服事她,使她和她的宫女搬入女院上好的房屋。
10Ester ne diris pri sia popolo nek pri sia patrujo, ĉar Mordeĥaj ordonis al ŝi, ke ŝi ne diru.
10以斯帖 未曾将籍贯宗族告诉人,因为 末底改 嘱咐她不可叫人知道。
11Ĉiutage Mordeĥaj iradis antaŭ la korto de la virinejo, por sciiĝi pri la farto de Ester, kaj pri tio, kio okazas al ŝi.
11末底改 天天在女院前边行走,要知道 以斯帖 平安不平安,并后事如何。
12Kiam por ĉiu knabino venis la vico iri al la reĝo Aĥaŝveroŝ, post kiam dum dek du monatoj estis farata al ŝi la beligado destinita por la virinoj (ĉar tiel longe daŭris la tempo de ilia beligado: ses monatoj per mirha oleo, kaj ses monatoj per aromaĵoj kaj per aliaj ŝmiraĵoj),
12众女子照例先洁净身体十二个月:六个月用没药油,六个月用香料和洁身之物。满了日期,然后挨次进去见 亚哈随鲁 王。
13tiam la knabino eniris al la reĝo. Ĉion, kion ŝi diris, oni donis al ŝi, por ke ŝi iru kun tio el la virinejo en la reĝan domon.
13女子进去见王是这样:从女院到王宫的时候,凡她所要的都必给她。
14Vespere ŝi eniris, kaj matene ŝi revenis en la virinejon duan, sub la inspekton de Ŝaaŝgaz, reĝa eŭnuko, gardisto de la kromvirinoj; ŝi jam ne plu iris al la reĝo, krom en la okazo, se la reĝo ŝin deziris kaj se ŝi estis vokita laŭnome.
14晚上进去,次日回到女子第二院,交给掌管妃嫔的太监 沙甲 ;除非王喜爱她,再提名召她,就不再进去见王。
15Kiam por Ester, filino de Abiĥail, onklo de Mordeĥaj, kiu prenis ŝin al si kiel filinon, venis la vico iri al la reĝo, ŝi nenion petis, krom nur tio, kion diris Hegaj, la reĝa eŭnuko, gardisto de la virinoj. Kaj Ester akiris la favoron de ĉiuj, kiuj ŝin vidis.
15末底改 叔叔 亚比孩 的女儿,就是 末底改 收为自己女儿的 以斯帖 ,按次序当进去见王的时候,除了掌管女子的太监 希该 所派定给她的,她别无所求。凡看见 以斯帖 的都喜悦她。
16Ester estis prenita al la reĝo Aĥaŝveroŝ en lian reĝan domon en la deka monato, tio estas en la monato Tebet, en la sepa jaro de lia reĝado.
16亚哈随鲁 王第七年十月,就是提别月, 以斯帖 被引入宫见王。
17Kaj la reĝo ekamis Esteron pli ol ĉiujn edzinojn, kaj ŝi akiris ĉe li simpation kaj favoron pli ol ĉiuj virgulinoj; kaj li metis reĝan kronon sur ŝian kapon kaj faris ŝin reĝino anstataŭ Vaŝti.
17王爱 以斯帖 过于爱众女,她在王眼前蒙宠爱比众处女更甚。王就把王后的冠冕戴在她头上,立她为王后,代替 瓦实提 。
18Kaj la reĝo faris grandan festenon por ĉiuj siaj princoj kaj servantoj, festenon je la honoro de Ester; kaj li donis ripozon al la landoj kaj disdonis reĝajn donacojn.
18王因 以斯帖 的缘故给众首领和臣仆设摆大筵席,又豁免各省的 租税 ,并照王的厚意大颁赏赐。
19Kaj kiam oni la duan fojon kolektis junulinojn, Mordeĥaj sidis ĉe la pordego de la reĝo.
19第二次招聚处女的时候, 末底改 坐在朝门。
20Ester ankoraŭ ne diris pri sia patrujo kaj pri sia popolo, kiel ordonis al ŝi Mordeĥaj; kaj la dirojn de Mordeĥaj Ester plenumadis tiel same, kiel tiam, kiam ŝi estis sub lia prizorgado.
20以斯帖 照着 末底改 所嘱咐的,还没有将籍贯宗族告诉人;因为 以斯帖 遵 末底改 的命,如抚养她的时候一样。
21En tiu tempo, kiam Mordeĥaj sidadis ĉe la pordego de la reĝo, ekkoleris Bigtan kaj Tereŝ, du korteganoj de la reĝo el la sojlogardistoj, kaj ili intencis meti manon sur la reĝon Aĥaŝveroŝ.
21当那时候, 末底改 坐在朝门,王的太监中有两个守门的, 辟探 和 提列 ,恼恨 亚哈随鲁 王,想要下手害他。
22Pri tio eksciis Mordeĥaj, kaj li diris al la reĝino Ester, kaj Ester diris tion al la reĝo en la nomo de Mordeĥaj.
22末底改 知道了,就告诉王后 以斯帖 。 以斯帖 奉 末底改 的名,报告于王;
23La afero estis esplorita kaj trovita vera, kaj oni pendigis ambaŭ sur arbo. Kaj tio estis enskribita en la kronikon ĉe la reĝo.
23究察这事,果然是实,就把二人挂在木头上,将这事在王面前写于历史上。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.