Daniel 5
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1La reĝo Belŝacar faris grandan festenon por siaj mil eminentuloj kaj multe drinkis kun tiuj mil.
1伯沙撒 王为他的一千大臣设摆盛筵,与这一千人对面饮酒。
2Fariĝinte ebria, Belŝacar ordonis alporti la orajn kaj arĝentajn vazojn, kiujn lia patro Nebukadnecar venigis el la templo de Jerusalem, por ke el ili trinku la reĝo kaj liaj eminentuloj, liaj edzinoj kaj kromvirinoj.
2伯沙撒 欢饮之间,吩咐人将他父 尼布甲尼撒 从 耶路撒冷 殿中所掠的金银器皿拿来,王与大臣、皇后、妃嫔好用这器皿饮酒。
3Tiam oni alportis la orajn vazojn, kiuj estis prenitaj el la sanktejo de la domo de Dio en Jerusalem; kaj trinkis el ili la reĝo kaj liaj eminentuloj, liaj edzinoj kaj kromvirinoj.
3于是他们把 耶路撒冷 神殿 库 房中所掠的金器皿拿来,王和大臣、皇后、妃嫔就用这器皿饮酒。
4Ili trinkis vinon, kaj gloris la diojn orajn kaj arĝentajn, kuprajn, ferajn, lignajn, kaj ŝtonajn.
4他们饮酒,赞美金、银、铜、铁、木、石所造的神。
5En tiu momento aperis fingroj de homa mano kaj komencis skribi kontraŭ la kandelabro sur la kalkita muro de la reĝa salono; kaj la reĝo vidis la manon, kiu skribis.
5当时, 忽 有人的指头显出,在王宫与灯台相对的粉墙上写字。王看见写字的指头
6Tiam ŝanĝiĝis la vizaĝaspekto de la reĝo, liaj pensoj konfuziĝis, la ligiloj de liaj lumboj malstreĉiĝis, kaj liaj genuoj tremante kunfrapiĝadis.
6就变了脸色,心意惊惶,腰骨 好像 脱节,双膝彼此相碰,
7La reĝo laŭtege ekkriis, ke oni venigu la magiistojn, Ĥaldeojn, kaj divenistojn. La reĝo ekparolis, kaj diris al la saĝuloj de Babel: Kiu ajn tralegos ĉi tiun surskribon kaj klarigos al mi ĝian signifon, tiu ricevos purpuran veston, ora ĉeno estos sur lia kolo, kaj li estos la tria reganto en la regno.
7大声吩咐将用法术的和 迦勒底 人并观兆的领进来,对 巴比伦 的哲士说,谁能读这文字,把讲解告诉我,他必身穿紫袍,项带金链,在我国中位列第三。
8Tiam venis ĉiuj saĝuloj de la reĝo; sed ili ne povis tralegi la surskribon, nek klarigi al la reĝo ĝian signifon.
8于是王的一切哲士都进来,却不能读那文字,也不能把讲解告诉王。
9La reĝo Belŝacar forte maltrankviliĝis, kaj lia vizaĝaspekto ŝanĝiĝis, kaj antaŭ liaj eminentuloj konfuziĝis.
9伯沙撒 王就甚惊惶,脸色改变,他的大臣也都惊奇。
10Ĉe tiu okazintaĵo, kiu fariĝis al la reĝo kaj al liaj altranguloj, en la salonon de la festeno eniris la reĝino. La reĝino ekparolis, kaj diris: Ho reĝo, vivu eterne! Ne konsternu vin viaj pensoj, kaj ne ŝanĝiĝu via vizaĝaspekto.
10太后因王和他大臣所说的话,就进入宴宫,说:「愿王万岁!你心意不要惊惶,脸面不要变色。
11En via regno ekzistas viro, kiu havas en si la spiriton de la sanktaj dioj; en la tempo de via patro oni trovis en li lumon, prudenton, kaj saĝon, similan al la saĝo de la dioj; kaj la reĝo Nebukadnecar, via patro, la reĝo mem, via patro, faris lin ĉefo de la astrologoj, sorĉistoj, Ĥaldeoj, kaj divenistoj;
11在你国中有一人,他里头有圣神的灵,你父在世的日子,这人心中光明,又有聪明智慧,好像神的智慧。你父 尼布甲尼撒 王,就是王的父,立他为术士、用法术的,和 迦勒底 人,并观兆的领袖。
12ĉar en li oni trovis altan spiriton, scion, kaj prudenton, por klarigi sonĝojn, komentarii sentencojn, kaj malkaŝi kaŝitaĵojn. Tio estas Daniel, al kiu la reĝo donis la nomon Beltŝacar. Tial oni voku Danielon, kaj li klarigos la signifon.
12在他里头有美好的灵性,又有知识聪明,能圆梦,释谜语,解疑惑。这人名叫 但以理 , 尼布甲尼撒 王又称他为 伯提沙撒 ,现在可以召他来,他必解明这意思。」
13Tiam oni alkondukis Danielon antaŭ la reĝon; kaj la reĝo ekparolis, kaj diris al Daniel: Ĉu vi estas Daniel, unu el la forkaptitaj filoj de Judujo, kiujn mia patro, la reĝo, venigis el Judujo?
13但以理 就被领到王前。王问 但以理 说:「你是被掳之 犹大 人中的 但以理 吗?就是我父王从 犹大 掳来的吗?
14Mi aŭdis pri vi, ke la spirito de la dioj estas en vi, kaj ke lumo, prudento, kaj eksterordinara saĝo troviĝas en vi.
14我听说你里头有神的灵,心中光明,又有聪明和美好的智慧。
15Nun estis alkondukitaj al mi la saĝuloj kaj magiistoj, por tralegi ĉi tiun surskribon kaj klarigi al mi ĝian signifon; sed ili ne povis klarigi al mi la sencon de ĉi tiuj vortoj.
15现在哲士和用法术的都领到我面前,为叫他们读这文字,把讲解告诉我,无奈他们都不能把讲解说出来。
16Sed mi aŭdis pri vi, ke vi povoscias klarigi signifon kaj malkaŝi kaŝitaĵon. Tial, se vi povas tralegi ĉi tiun surskribon kaj klarigi al mi ĝian signifon, vi ricevos purpuran veston, ora ĉeno estos sur via kolo, kaj vi estos la tria reganto en la regno.
16我听说你善于讲解,能解疑惑;现在你若能读这文字,把讲解告诉我,就必身穿紫袍,项戴金链,在我国中位列第三。」
17Tiam Daniel respondis kaj diris al la reĝo: Viaj donacoj restu ĉe vi, viajn rekompencojn donu al iu alia; mi tamen tralegos al la reĝo la surskribon, kaj mi klarigos al li la signifon.
17但以理 在王面前回答说:「你的赠品可以归你自己,你的赏赐可以归给别人;我却要为王读这文字,把讲解告诉王。
18Ho reĝo! Dio la Plejalta donis al via patro Nebukadnecar regnon, potencon, honoron, kaj gloron.
18王啊,至高的 神曾将国位、大权、荣耀、威严赐与你父 尼布甲尼撒 ;
19Pro la potenco, kiun Li donis al li, ĉiuj popoloj, gentoj, kaj lingvoj tremis kaj havis timon antaŭ li; kiun li volis, li mortigis, kaj kiun li volis, li lasis vivi; kiun li volis, li altigis, kaj kiun li volis, li malaltigis.
19因 神所赐他的大权,各方、各国、各族的人都在他面前战兢恐惧。他可以随意生杀,随意升降。
20Sed kiam lia koro fieriĝis kaj lia spirito malhumiliĝis, li estis deĵetita el sia reĝa trono kaj senigita je sia gloro;
20但他心高气傲,灵也刚愎,甚至行事狂傲,就被革去王位,夺去荣耀。
21kaj li estis elpuŝita el meze de la homoj, kaj lia koro fariĝis simila al koro de besto, kaj li vivis kun sovaĝaj azenoj; li manĝis herbon, kiel la bovoj, kaj lia korpo estis trinkigata per la roso de la ĉielo; ĝis li eksciis, ke super la regno de homoj regas Dio la Plejalta, kaj donas ĝin al tiu, al kiu Li volas.
21他被赶出离开世人,他的心变如兽心,与野驴同居,吃草如牛,身被天露滴湿,等他知道至高的 神在人的国中掌权,凭自己的意旨立人治国。
22Vi, lia filo, ho Belŝacar, ne humiligis vian koron, kvankam vi sciis ĉion tion;
22伯沙撒 啊,你是他的儿子,你虽知道这一切,你心仍不自卑,
23sed vi levis vin kontraŭ la Reganton de la ĉielo, tiel, ke la vazojn el Lia domo oni alportis al vi, kaj vi kun viaj eminentuloj, kun viaj edzinoj kaj kromvirinoj, trinkis vinon el ili; kaj vi gloris la diojn arĝentajn kaj orajn, kuprajn, ferajn, lignajn, kaj ŝtonajn, kiuj ne vidas, ne aŭdas, kaj ne pensas; kaj Dion, en kies mano estas la spiro de via vivo kaj ĉiuj viaj vojoj, vi ne gloris.
23竟向天上的主自高,使人将他殿中的器皿拿到你面前,你和大臣、皇后、妃嫔用这器皿饮酒。你又赞美那不能看、不能听、无知无识、金、银、铜、铁、木、石所造的神,却没有将荣耀归与那手中有你气息,管理你一切行动的 神。
24Pro tio estas sendita de Li la mano kaj skribita ĉi tiu surskribo.
24因此从 神那里显出指头来写这文字。
25Jen estas la surskribo, kiu estas desegnita: MENE, MENE, TEKEL, UFARSIN.
25「所写的文字是:『弥尼,弥尼,提客勒,乌法珥新。』
26Jen estas la signifo de la vortoj: MENE: Dio kalkulis la tempon de via reĝado kaj metis al ĝi finon;
26讲解是这样:弥尼,就是 神已经数算你国的年日到此完毕。
27TEKEL: vi estas pesita sur pesilo kaj trovita tro malpeza;
27提客勒,就是你被称在天平里,显出你的亏欠。
28PERES: via regno estas dividita kaj donita al la Medoj kaj Persoj.
28毗勒斯,就是你的国分裂,归与 米底亚 人和 波斯 人。」
29Tiam laŭ ordono de Belŝacar oni metis purpuran veston sur Danielon kaj oran ĉenon sur lian kolon, kaj oni proklamis lin la tria reganto en la regno.
29伯沙撒 下令,人就把紫袍给 但以理 穿上,把金链给他戴在颈项上,又传令使他在国中位列第三。
30En tiu sama nokto Belŝacar, reĝo de la Ĥaldeoj, estis mortigita.
30当夜, 迦勒底 王 伯沙撒 被杀。
31Dario, la Medo, ricevis la regnon, havante la aĝon de sesdek du jaroj.
31米底亚 人 大流士 年六十二岁,取了 迦勒底 国。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.