Daniel
Chapter 4
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1La reĝo Nebukadnecar al ĉiuj popoloj, gentoj, kaj lingvoj, kiuj estas sur la tuta tero: Kresku via bonstato!
1尼布甲尼撒 王晓谕住在全地各方、各国、各族的人说:「愿你们大享平安!
2Mi trovas bona konigi la pruvosignojn kaj miraklojn, kiujn faris sur mi Dio la Plejalta.
2我乐意将至高的 神向我所行的神迹奇事宣扬出来。
3Kiel grandaj estas Liaj pruvosignoj, kaj kiel potencaj estas Liaj mirakloj! Lia reĝado estas eterna, kaj Lia regado estas en ĉiuj generacioj.
3他的神迹何其大! 他的奇事何其盛! 他的国是永远的; 他的权柄存到万代!
4Mi, Nebukadnecar, estis trankvila en mia domo kaj bonfarta en mia palaco.
4「我— 尼布甲尼撒 安居在宫中,平顺在殿内。
5Sed mi vidis sonĝon, kiu teruris min, kaj la meditado sur mia lito kaj la vizioj de mia kapo min konsternis.
5我做了一梦,使我惧怕。我在床上的思念,并脑中的异象,使我惊惶。
6Kaj mi donis ordonon venigi al mi ĉiujn saĝulojn de Babel, por ke ili diru al mi la signifon de la sonĝo.
6所以我降旨召 巴比伦 的一切哲士到我面前,叫他们把梦的讲解告诉我。
7Tiam venis la astrologoj, sorĉistoj, Ĥaldeoj, kaj divenistoj; mi rakontis al ili la sonĝon, sed ili ne povis klarigi al mi ĝian signifon.
7于是那些术士、用法术的、 迦勒底 人、观兆的都进来,我将那梦告诉了他们,他们却不能把梦的讲解告诉我。
8Fine venis al mi Daniel, al kiu estis donita la nomo Beltŝacar, laŭ la nomo de mia dio, kaj kiu havas en si la spiriton de la sanktaj dioj; mi rakontis al li la sonĝon:
8末后那照我神的名,称为 伯提沙撒 的 但以理 来到我面前,他里头有圣神的灵,我将梦告诉他 说 :
9Ho Beltŝacar, ĉefo de la astrologoj, pri kiu mi scias, ke en vi estas la spirito de la sanktaj dioj kaj nenia kaŝitaĵo vin embarasas: klarigu al mi la vizion de mia sonĝo kaj ĝian signifon.
9『术士的领袖 伯提沙撒 啊,因我知道你里头有圣神的灵,什么奥秘的事都不能使你为难。现在要把我梦中所见的异象和梦的讲解告诉我。』
10La vizio de mia kapo sur mia lito estis jena: mi vidis, ke jen meze de la tero staras arbo tre alta;
10「我在床上脑中的异象是这样:我看见地当中有一棵树,极其高大。
11tiu arbo estas bonkreska kaj forta, kaj ĝia alto atingas la ĉielon, kaj oni ĝin vidas ĝis la randoj de la tuta tero;
11那树渐长,而且坚固,高得顶天,从地极都能看见,
12ĝia foliaro estas bela, kaj multe da fruktoj estas sur ĝi, kaj sur ĝi troviĝas manĝaĵo por ĉiuj; en la ombro sub ĝi kaŝas sin bestoj de la kampo, kaj sur ĝiaj branĉoj sidas birdoj de la ĉielo, kaj ĉiu karno nutras sin de ĝi.
12叶子华美,果子甚多,可作众生的食物;田野的走兽卧在荫下,天空的飞鸟宿在枝上;凡有血气的都从这树得食。
13Kaj mi vidis en la vizioj de mia kapo sur mia lito, ke jen sankta prizorganto malsupreniris de la ĉielo,
13「我在床上脑中的异象,见有一位守望的圣者从天而降。
14kaj per laŭta voĉo li diris: Dehaku ĉi tiun arbon, ĉirkaŭhaku ĝiajn branĉojn, deprenu de ĝi la foliaron, kaj disĵetu ĝiajn fruktojn, por ke foriĝu la bestoj, kiuj estas sub ĝi, kaj la birdoj forflugu de ĝiaj branĉoj.
14大声呼叫说:『伐倒这树!砍下枝子!摇掉叶子!抛散果子!使走兽离开树下,飞鸟躲开树枝。
15Sed ĝian ĉefan radikon restigu en la tero, en ĉenoj feraj kaj kupraj, meze de la herbo de la kampo; ĝin trinkigu la roso de la ĉielo, kaj kune kun la bestoj ĝi nutru sin per la herboj de la tero.
15树丕却要留在地内,用铁圈和铜圈箍住,在田野的青草中让天露滴湿,使他与地上的兽一同吃草,
16La homa koro estos prenita for de ĝi, kaj ĝi ricevos koron bestan, kaj tiel pasos super ĝi sep jaroj.
16使他的心改变,不如人心,给他一个兽心,使他经过七期。
17Per la ordono de la prizorgantoj tio estas decidita, kaj per la dekreto de la sanktuloj tio estas destinita, por ke la vivantoj sciu, ke la Plejaltulo regas en la regno de la homoj, kaj donas ĝin al tiu, al kiu Li volas, kaj starigas super ĝi la plej humilan el la homoj.
17这是守望者所发的命,圣者所出的令,好叫世人知道至高者在人的国中掌权,要将国赐与谁就赐与谁, 或 立极卑微的人执掌国权。』
18Tian sonĝon vidis mi, reĝo Nebukadnecar. Kaj vi, ho Beltŝacar, diru ĝian signifon; ĉar neniu el la saĝuloj en mia regno povas klarigi ĝian signifon, sed vi povas, ĉar vi havas en vi la spiriton de la sanktaj dioj.
18「这是我— 尼布甲尼撒 王所做的梦。 伯提沙撒 啊,你要说明这 梦的 讲解;因为我国中的一切哲士都不能将 梦 的讲解告诉我,惟独你能,因你里头有圣神的灵。」
19Tiam Daniel, kiu havis la nomon Beltŝacar, en la daŭro de unu horo staris konsternite, kaj liaj pensoj lin malĝojigis. La reĝo ekparolis, kaj diris: Ho Beltŝacar, ne embarasu vin la sonĝo kaj ĝia signifo. Beltŝacar respondis kaj diris: Ho mia sinjoro, por viaj malamikoj estu tiu sonĝo, kaj por viaj malamantoj estu ĝia signifo.
19于是称为 伯提沙撒 的 但以理 惊讶片时,心意惊惶。王说:「 伯提沙撒 啊,不要因梦和梦的讲解惊惶。」 伯提沙撒 回答说:「我主啊,愿这梦归与恨恶你的人,讲解归与你的敌人。
20La arbo, kiun vi vidis, kiu elkreskis alte kaj forte, atingis per sia pinto la ĉielon, kaj estis videbla sur la tuta tero,
20你所见的树渐长,而且坚固,高得顶天,从地极都能看见;
21kaj sur kiu estis bela foliaro, multe da fruktoj kaj manĝaĵo por ĉiuj, sub kiu sidis bestoj de la kampo, kaj sur kies branĉoj sidis birdoj de la ĉielo —
21叶子华美,果子甚多,可作众生的食物;田野的走兽住在其下;天空的飞鸟宿在枝上。
22tio estas vi, ho reĝo altiĝinta; via grandeco kreskis kaj atingis ĝis la ĉielo, kaj via potenco ĝis la randoj de la tero.
22「王啊,这渐长又坚固的树就是你。你的威势渐长及天,你的权柄管到地极。
23Kaj ke la reĝo vidis sanktan prizorganton, kiu malsupreniris de la ĉielo, kaj diris: Dehaku la arbon kaj ekstermu ĝin, sed nur ĝian ĉefan radikon restigu en la tero, en ĉenoj feraj kaj kupraj, meze de la herbo de la kampo, ĝin trinkigu la roso de la ĉielo, kaj ĝi havu la sorton de la bestoj de la kampo, ĝis pasos super ĝi sep jaroj —
23王既看见一位守望的圣者从天而降,说:『将这树砍伐毁坏,树丕却要留在地内,用铁圈和铜圈箍住;在田野的青草中,让天露滴湿,使他与地上的兽一同吃草,直到经过七期。』
24jen estas la signifo de tio, ho reĝo: tio estas dekreto de la Plejaltulo, kiu trafos mian sinjoron, la reĝon.
24「王啊,讲解就是这样:临到我主我王的事是出于至高者的命。
25Vi estos elpuŝita el meze de la homoj, kaj vi vivos kun la bestoj de la kampo; per herbo oni vin nutros, kiel bovojn; roson de la ĉielo oni trinkigos al vi; kaj sep jaroj pasos super vi, ĝis vi ekscios, ke super la regno de homoj regas la Plejaltulo, kaj donas ĝin al tiu, al kiu Li volas.
25你必被赶出离开世人,与野地的兽同居,吃草如牛,被天露滴湿,且要经过七期。等你知道至高者在人的国中掌权,要将国赐与谁就赐与谁。
26Kaj ke estas ordonite restigi la ĉefan radikon de la arbo — tio signifas, ke via regno estos redonita al vi, kiam vi konfesos la potencon de la ĉielo.
26守望者既吩咐存留树丕,等你知道诸天掌权,以后你的国必定归你。
27Tial, ho reĝo, volu favore akcepti mian konsilon: liberigu vin de viaj pekoj per justeco kaj de viaj malbonagoj per favorkoreco al malriĉuloj; per tio via bonstato fariĝos longedaŭra.
27王啊,求你悦纳我的谏言,以施行公义断绝罪过,以怜悯穷人除掉罪孽,或者你的平安可以延长。」
28Ĉio ĉi tio efektiviĝis sur la reĝo Nebukadnecar.
28这事都临到 尼布甲尼撒 王。
29Post paso de dek du monatoj, promenante tra la reĝa palaco en Babel,
29过了十二个月,他游行在 巴比伦 王宫里。
30la reĝo ekparolis, kaj diris: Ĉu tio ne estas la majesta Babel, kiun por restado de la reĝo mi aranĝis per la forto de mia potenco kaj por la gloro de mia majesto?
30他说:「这大 巴比伦 不是我用大能大力建为京都,要显我威严的荣耀吗?」
31Kiam ĉi tiu parolo estis ankoraŭ en la buŝo de la reĝo, eksonis voĉo el la ĉielo: Al vi, ho reĝo Nebukadnecar, estas dirate: La regno estas prenata for de vi;
31这话在王口中尚未说完,有声音从天降下, 说 :「 尼布甲尼撒 王啊,有话对你说,你的国位离开你了。
32kaj vi estas elpuŝata el meze de la homoj, kaj vi vivos kun la bestoj de la kampo; per herbo oni vin nutros, kiel bovojn; kaj sep jaroj pasos super vi, ĝis vi ekscios, ke super la regno de homoj regas la Plejaltulo, kaj donas ĝin al tiu, al kiu Li volas.
32你必被赶出离开世人,与野地的兽同居,吃草如牛,且要经过七期。等你知道至高者在人的国中掌权,要将国赐与谁就赐与谁。」
33Tuj plenumiĝis tiu verdikto sur Nebukadnecar; li estis elpuŝita el meze de la homoj, li komencis manĝis herbon, kiel bovoj, lia korpo estis trinkigata de la roso de la ĉielo, tiel, ke liaj haroj kreskis kiel la plumoj de aglo kaj liaj ungoj fariĝis kiel ĉe birdo.
33当时这话就应验在 尼布甲尼撒 的身上,他被赶出离开世人,吃草如牛,身被天露滴湿,头发长长,好像鹰 毛 ;指甲长长,如同鸟 爪 。
34Post paso de la difinita tempo, mi, Nebukadnecar, levis miajn okulojn al la ĉielo, kaj mia prudento revenis al mi; kaj mi benis la Plejaltulon, mi laŭdis kaj gloris Tiun, kiu vivas eterne, kies regado estas regado eterna kaj kies regno daŭras en ĉiuj generacioj.
34日子满足,我— 尼布甲尼撒 举目望天,我的聪明复归于我,我便称颂至高者,赞美尊敬活到永远的 神 。 他的权柄是永有的; 他的国存到万代。
35Ĉiuj, kiuj vivas sur la tero, estas kalkuleblaj kiel nenio. Laŭ Sia volo Li agas, kiel kun la armeo de la ĉielo, tiel kun la vivantoj sur la tero; kaj ekzistas neniu, kiu povus kontraŭstari al Lia mano, aŭ demandi Lin: Kion Vi faras?
35世上所有的居民都算为虚无; 在天上的万军和世上的居民中, 他都凭自己的意旨行事。 无人能拦住他手, 或问他说,你做什么呢?
36En tiu tempo revenis al mi mia prudento, kaj mi ricevis denove mian reĝan honoron, mian majeston, kaj mian antaŭan aspekton; tiam elserĉis min miaj konsilistoj kaj miaj altranguloj, mi estis denove starigita super mia regno, kaj mia majesto fariĝis ankoraŭ pli granda.
36那时,我的聪明复归于我,为我国的荣耀、威严,和光耀也都复归于我;并且我的谋士和大臣也来朝见我。我又得坚立在国位上,至大的权柄加增于我。
37Nun mi, Nebukadnecar, laŭdas, altigas, kaj gloras la Reĝon de la ĉielo, kies ĉiuj faroj estas veraj kaj kies vojoj estas ĝustaj, kaj kiu la fierulojn povas humiligi.
37现在我— 尼布甲尼撒 赞美、尊崇、恭敬天上的王;因为他所做的全都诚实,他所行的也都公平。那行动骄傲的,他能降为卑。

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.