1 Tesalonikanoj
Chapter 3

1 Tesalonikanoj

Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers

1 Tesalonikanoj 3

Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Kiam do ni jam ne povis resti trankvilaj, ni decidis esti lasitaj solaj en Ateno;
1我们既不能再忍,就愿意独自等在 雅典 ,
2kaj ni sendis Timoteon, nian fraton kaj servanton de Dio en la evangelio de Kristo, por firmigi vin kaj konsoli vin pri via fido,
2打发我们的兄弟在基督福音上作 神执事的 提摩太 前去,坚固你们,并在你们所信的道上劝慰你们,
3por ke neniu estu ŝancelita de tiuj afliktoj; ĉar vi mem scias, ke ili apartenas al nia sorto.
3免得有人被诸般患难摇动。因为你们自己知道,我们受患难原是命定的。
4Ĉar kiam ni estis ĉe vi, ni antaŭdiris al vi, ke ni nepre suferos; kaj tio efektive okazis, kiel vi ja scias.
4我们在你们那里的时候,预先告诉你们,我们必受患难,以后果然应验了,你们也知道。
5Pro tio mi ankaŭ, kiam mi jam ne povis resti trankvila, sendis, por ke mi certiĝu pri via fido, pro timo, ke eble la tentanto vin tentis kaj ke nia laboro fariĝos senutila.
5为此,我既不能再忍,就打发人去,要晓得你们的信心如何,恐怕那诱惑人的到底诱惑了你们,叫我们的劳苦归于徒然。
6Sed kiam Timoteo, ĵus veninte al ni de vi, donis al ni bonajn sciigojn pri via fido kaj via amo, kaj ke vi ĉiam memoras nin bonkore, sopirante vidi nin, kiel ni ankaŭ vin,
6但 提摩太 刚才从你们那里回来,将你们信心和爱心的好消息报给我们,又说你们常常记念我们,切切地想见我们,如同我们想见你们一样。
7pro tio ni konsoliĝis, fratoj, pri vi, en ĉia nia malĝojo kaj aflikto, per via fido;
7所以,弟兄们,我们在一切困苦患难之中,因着你们的信心就得了安慰。
8ĉar nun ni vivas, se vi staras firme en la Sinjoro.
8你们若靠主站立得稳,我们就活了。
9Ĉar kian dankon ni povas repagi al Dio pri vi, pro la tuta ĝojo, per kiu ni ĝojas pro vi antaŭ Dio;
9我们在 神面前,因着你们甚是喜乐;为这一切喜乐,可用何等的感谢为你们报答 神呢?
10nokte kaj tage preĝante fervore, ke ni povu vidi vian vizaĝon kaj perfektigi la mankojn de via fido?
10我们昼夜切切地祈求,要见你们的面,补满你们信心的不足。
11Nia Dio kaj Patro mem kaj nia Sinjoro Jesuo direktu nian vojon al vi;
11愿 神—我们的父和我们的主耶稣一直引领我们到你们那里去。
12kaj la Sinjoro pligrandigu kaj abundigu ĉe vi la amon de unu al la alia kaj al ĉiuj, kiel ni amas vin;
12又愿主叫你们彼此相爱的心,并爱众人的心都能增长,充足,如同我们爱你们一样,
13por ke li faru viajn korojn senkulpaj kaj sanktaj antaŭ nia Dio kaj Patro, ĉe la alveno de nia Sinjoro Jesuo kun ĉiuj liaj sanktuloj.
13好使你们当我们主耶稣同他众圣徒来的时候,在我们父 神面前,心里坚固,成为圣洁,无可责备。

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.