1 Tesalonikanoj 2
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Ĉar vi mem scias, fratoj, ke nia alveno al vi ne montriĝis senfrukta;
1弟兄們,你們自己原曉得我們進到你們那裏並不是徒然的。
2sed suferinte kaj insultite en Filipi, kiel vi scias, ni kuraĝiĝis en nia Dio prediki al vi la evangelion de Dio meze de granda konflikto.
2我們從前在 腓立比 被害受辱,這是你們知道的;然而還是靠我們的上帝放開膽量,在大爭戰中把上帝的福音傳給你們。
3Ĉar nia instruado ne devenis de eraro, nek de malpureco, kaj ĝi ne estas kun ruzo;
3我們的勸勉不是出於錯誤,不是出於污穢,也不是用詭詐。
4sed kiel Dio nin aprobis, por konfidi al ni la evangelion, tiel ni parolas, por plaĉi ne al homoj, sed al Dio, kiu esploras niajn korojn.
4但上帝既然驗中了我們,把福音託付我們,我們就照樣講,不是要討人喜歡,乃是要討那察驗我們心的上帝喜歡。
5Ĉar, kiel vi scias, ni neniam troviĝis kun vortoj flataj, nek kun avideca preteksto (Dio estas atestanto),
5因為我們從來沒有用過諂媚的話,這是你們知道的;也沒有藏着貪心,這是上帝可以作見證的。
6nek celante homan gloron ĉe vi aŭ ĉe iu alia, kvankam ni povis esti al vi ŝarĝaj, kiel apostoloj de Kristo.
6我們作基督的使徒,雖然可以叫人尊重,卻沒有向你們或向別人求榮耀;
7Sed ni estis mildaj inter vi, kiel vartistino, fleganta siajn proprajn infanojn;
7只在你們中間存心溫柔,如同母親乳養自己的孩子。
8tiel same ni, sentante por vi koran inklinon, volonte tiam dividus kun vi, ne nur la evangelion de Dio, sed ankaŭ niajn proprajn animojn, ĉar vi fariĝis por ni tre karaj.
8我們既是這樣愛你們,不但願意將上帝的福音給你們,連自己的性命也願意給你們,因你們是我們所疼愛的。
9Ĉar vi memoras, fratoj, nian penadon kaj laboregon: nokte kaj tage laborante, por ke ni ne fariĝu ŝarĝo por iu el vi, ni predikadis al vi la evangelion de Dio.
9弟兄們,你們記念我們的辛苦勞碌,晝夜做工,傳上帝的福音給你們,免得叫你們一人受累。
10Vi estas atestantoj, kaj Dio ankaŭ, kiel sankte kaj juste kaj senkulpe ni kondutis ĉe vi kredantoj;
10我們向你們信 主 的人,是何等聖潔、公義、無可指摘,有你們作見證,也有上帝作見證。
11kiel vi scias, ke por ĉiu el vi ni estis kiel patro ĉe siaj infanoj, vin admonante kaj kuraĝigante, kaj petegante,
11你們也曉得,我們怎樣勸勉你們,安慰你們,囑咐你們各人,好像父親待自己的兒女一樣,
12ke vi iradu inde je Dio, kiu vin vokas en Sian regnon kaj gloron.
12要叫你們行事對得起那召你們進他國、得他榮耀的上帝。
13Pro ĉi tio ankaŭ ni senĉese dankas Dion, ke ricevinte per nia parolo la vorton de Dio, vi akceptis ne la homan vorton, sed, kiel ĝi vere estas, la Dian vorton, kiu ankaŭ energias en vi, kiuj kredas.
13為此,我們也不住地感謝上帝,因你們聽見我們所傳上帝的道就領受了;不以為是人的道,乃以為是上帝的道。這道實在是上帝的,並且運行在你們信 主 的人心中。
14Ĉar vi, fratoj, fariĝis imitantoj de la eklezioj de Dio en Kristo Jesuo, kiuj estas en Judujo; ĉar tiajn samajn suferojn vi ankaŭ spertis ĉe viaj samlandanoj, kiajn tiuj ĉe la Judoj,
14弟兄們,你們曾效法 猶太 中在基督耶穌裏上帝的各教會;因為你們也受了本地人的苦害,像他們受了 猶太 人的苦害一樣。
15kiuj mortigis la Sinjoron Jesuo kaj la profetojn, kaj nin elpelis, kaj ne plaĉas al Dio, kaj estas kontraŭuloj al ĉiuj homoj;
15這 猶太 人殺了主耶穌和先知,又把我們趕出去。他們不得上帝的喜悅,且與眾人為敵,
16ili malhelpis al ni prediki al la nacianoj, por ke ili saviĝu, por kompletigi ĉiam la sumon de siaj pekoj; kaj sur ilin venis la kolero ĝis ekstrema mezuro.
16不許我們傳道給外邦人使外邦人得救,常常充滿自己的罪惡。 上帝的 忿怒臨在他們身上已經到了極處。
17Sed, fratoj, ni, senigite je vi dum kelka tempo, persone, ne kore, des pli fervore klopodis vidi vian vizaĝon kun multa sopiro;
17弟兄們,我們暫時與你們離別,是面目離別,心裏卻不離別;我們極力地想法子,很願意見你們的面。
18ĉar ni deziris veni al vi; mi, Paŭlo, tion deziris pli ol unufoje; sed malhelpis nin Satano.
18所以我們有意到你們那裏;我- 保羅 有一兩次要去,只是撒但阻擋了我們。
19Ĉar kio estas nia espero, aŭ ĝojo, aŭ krono de singratulado? Ĉu ĝi ja ne estas vi, antaŭ nia Sinjoro Jesuo Kristo ĉe lia alveno?
19我們的盼望和喜樂,並所誇的冠冕是甚麼呢?豈不是我們主耶穌來的時候、你們在他面前站 立得住 嗎?
20Ĉar vi estas nia gloro kaj nia ĝojo.
20因為你們就是我們的榮耀,我們的喜樂。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.