羅馬書
Chapter 7
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1弟兄們,我現在對明白律法的人說,你們豈不曉得律法管人是在活着的時候嗎?
1Aŭ ĉu vi ne scias, fratoj (ĉar mi parolas al konantoj de la leĝo), ke la leĝo regas la homon tiel longe, kiel li vivas?
2就如女人有了丈夫,丈夫還活着,就被律法約束;丈夫若死了,就脫離了丈夫的律法。
2Ĉar la edzinigita virino estas leĝe alligita al sia edzo dum lia vivo; sed se la edzo mortas, ŝi liberiĝas el la leĝo de la edzo.
3所以丈夫活着,她若歸於別人,便叫淫婦;丈夫若死了,她就脫離了丈夫的律法,雖然歸於別人,也不是淫婦。
3Se do, dum la edzo vivas, ŝi kuniĝas kun alia viro, ŝi estos nomata adultulino; sed se la edzo mortis, ŝi estas libera de la leĝo, kaj ne estas adultulino, kvankam kuniĝinte kun alia viro.
4我的弟兄們,這樣說來,你們藉着基督的身體,在律法上也是死了,叫你們歸於別人,就是歸於那從死裏復活的,叫我們結果子給上帝。
4Tiel, miaj fratoj, vi same mortis al la leĝo per la korpo de Kristo, por kuniĝi kun alia, nome kun tiu, kiu leviĝis el la mortintoj, por ke ni donu frukton al Dio.
5因為我們屬肉體的時候,那因律法而生的惡慾就在我們肢體中發動,以致結成死亡的果子。
5Ĉar dum ni estis en karno, la laŭpekaj pasioj, kiuj estis per la leĝo, energiis en niaj membroj, por doni frukton al morto.
6但我們既然在捆我們的律法上死了,現今就脫離了律法,叫我們服事 主 ,要按着心靈的新樣,不按着儀文的舊樣。
6Sed ni jam liberiĝis el la leĝo, mortinte rilate tion, en kio ni estis tenataj, por ke ni servu en noveco de spirito, kaj ne en malnoveco de litero.
7這樣,我們可說甚麼呢?律法是罪嗎?斷乎不是!只是非因律法,我就不知何為罪。非律法說「不可起貪心」,我就不知何為貪心。
7Kion do ni diru? Ĉu la leĝo estas peko? Nepre ne! Tamen mi ne konus pekon, krom per la leĝo; ĉar mi ne konus deziron, se la leĝo ne dirus: Ne deziru;
8然而,罪趁着機會, 就藉着誡命叫諸般的貪心在我裏頭發動;因為沒有律法,罪是死的。
8sed la peko, trovante pretekston, estigis en mi per la ordono ĉian deziremon, ĉar ekster leĝo la peko estas senviva.
9我以前沒有律法是活着的;但是誡命來到,罪又活了,我就死了。
9Kaj iam mi vivadis ekster la leĝo; sed kiam la ordono venis, la peko viviĝis, kaj mi mortis;
10那本來叫人活的誡命,反倒叫我死;
10kaj tiun ordonon, kiu estas por vivo, mi trovis por morto;
11因為罪趁着機會, 就藉着誡命引誘我,並且殺了我。
11ĉar la peko, trovinte pretekston, per la ordono min trompis, kaj per ĝi min mortigis.
12這樣看來,律法是聖潔的,誡命也是聖潔、公義、良善的。
12Tiel la leĝo estas sankta, kaj la ordono estas sankta kaj justa kaj bona.
13既然如此,那良善的是叫我死嗎?斷乎不是! 叫我死的乃是罪 。但罪藉着那良善的叫我死,就顯出真是罪,叫罪因着誡命更顯出是惡極了。
13Ĉu do tio, kio estas bona, fariĝis morto por mi? Nepre ne! Sed la peko, por ke ĝi montriĝu peko, estigante morton en mi per la bono — por ke per la ordono la peko fariĝu treege peka.
14我們原曉得律法是屬乎靈的,但我是屬乎肉體的,是已經賣給罪了。
14Ĉar ni scias, ke la leĝo estas spirita; sed mi estas karna, vendite sub pekon.
15因為我所做的,我自己不明白;我所願意的,我並不做;我所恨惡的,我倒去做。
15Ĉar mi ne havas certecon pri tio, kion mi faradas; ĉar mi ne agas laŭ tio, kion mi volas; sed kion mi malamas, tion mi faras.
16若我所做的,是我所不願意的,我就應承律法是善的。
16Sed se mi faras tion, kion mi ne volas fari, mi konsentas al la leĝo, ke ĝi estas bona.
17既是這樣,就不是我做的,乃是住在我裏頭的罪做的。
17La faranto do estas jam ne mi, sed la peko, loĝanta en mi.
18我也知道,在我裏頭,就是我肉體之中,沒有良善。因為,立志為善由得我,只是行出來由不得我。
18Ĉar mi scias, ke en mi (tio estas, en mia karno) bono ne loĝas; ĉar ĉe mi estas la volo, sed ne la elfaro de la bono.
19故此,我所願意的善,我反不做;我所不願意的惡,我倒去做。
19Ĉar la bonon, kiun mi volas fari, mi ne faras; sed la malbonon, kiun mi ne volas fari, mi faradas.
20若我去做所不願意做的,就不是我做的,乃是住在我裏頭的罪做的。
20Sed se mi faras tion, kion mi ne volas fari, faras ĝin jam ne mi, sed la peko, loĝanta en mi.
21我覺得有個律,就是我願意為善的時候,便有惡與我同在。
21Mi do trovas leĝon, ke kiam mi volas fari bonon, la malbono estas ĉe mi.
22因為按着我裏面的意思,我是喜歡上帝的律;
22Ĉar mi ĝojas en la leĝo de Dio laŭ la interna homo;
23但我覺得肢體中另有個律和我心中的律交戰,把我擄去,叫我附從那肢體中犯罪的律。
23sed mi vidas alian leĝon en miaj membroj, militantan kontraŭ la leĝo de mia menso, kaj forkaptantan min sub la leĝon de la peko, kiu estas en miaj membroj.
24我真是苦啊!誰能救我脫離這取死的身體呢?
24Ho ve, mi malfeliĉulo! kiu min liberigos el la korpo de ĉi tiu morto?
25感謝上帝,靠着我們的主耶穌基督 就能脫離了 。這樣看來,我以內心順服上帝的律,我肉體卻順服罪的律了。
25Danko estu al Dio, per Jesuo Kristo, nia Sinjoro. Per la menso do mi mem servas al la leĝo de Dio, sed per la karno al la leĝo de peko.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.