羅馬書 10
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1弟兄們,我心裏所願的,向上帝所求的,是要 以色列 人得救。
1Fratoj, la deziro de mia koro kaj mia preĝo al Dio pri ili estas por ilia savado.
2我可以證明,他們向上帝有熱心,但不是按着真知識;
2Ĉar mi atestas pri ili, ke ili havas fervoron al Dio, sed ne laŭ scio.
3因為不知道上帝的義,想要立自己的義,就不服上帝的義了。
3Ĉar nesciante la justecon de Dio, kaj penante starigi sian propran justecon, ili ne subiĝis al la justeco de Dio.
4律法的總結就是基督,使凡信他的都得着義。
4Ĉar Kristo estas la fino de la leĝo por justeco por ĉiu, kiu kredas.
5摩西 寫着說:「人若行那出於律法的義,就必因此活着。」
5Ĉar Moseo skribis, ke tiu, kiu plenumas la justecon de la leĝo, vivos per ĝi.
6惟有出於信心的義如此說:「你不要心裏說:誰要升到天上去呢?(就是要領下基督來;)
6Sed la justeco, kiu estas el fido, diras jene: Ne diru en via koro: Kiu suprenirus en la ĉielon? (tio estas, por malsuprenigi Kriston),
7誰要下到陰間去呢?(就是要領基督從死裏上來。)」
7nek: Kiu malsuprenirus en la abismon? (tio estas, por suprenkonduki Kriston el la mortintoj).
8他到底怎麼說呢?他說: 這道離你不遠, 正在你口裏,在你心裏- (就是我們所傳信 主 的道。)
8Sed kion ĝi diras? La afero estas proksime de vi, en via buŝo kaj en via koro; tio estas, la vorto de fido, kiun ni predikas;
9你若口裏認耶穌為主,心裏信上帝叫他從死裏復活,就必得救。
9ĉar se vi per via buŝo konfesas Jesuon Sinjoro, kaj kredas en via koro, ke Dio lin levis el la mortintoj, vi saviĝos;
10因為,人心裏相信就可以稱義,口裏承認就可以得救。
10ĉar per la koro la homo kredas ĝis justeco, kaj per la buŝo konfesas ĝis savo.
11經上說:「凡信他的人必不至於羞愧。」
11Ĉar la Skribo diras: Ĉiu, kiu fidas al li, ne estos hontigita.
12猶太 人和 希臘 人並沒有分別,因為眾人同有一位主;他也厚待一切求告他的人。
12Ĉar estas nenia diferencigo inter Judo kaj Greko, ĉar unu sama estas Sinjoro de ĉiuj, kaj estas riĉa por ĉiuj, kiuj lin vokas;
13因為「凡求告主名的就必得救」。
13ĉar: Ĉiu, kiu vokos la nomon de la Eternulo, saviĝos.
14然而,人未曾信他,怎能求他呢?未曾聽見他,怎能信他呢?沒有傳道的,怎能聽見呢?
14Kiel do ili vokos Tiun, al kiu ili ne kredis? kaj kiel ili kredos al Tiu, pri kiu ili ne aŭdis? kaj kiel ili aŭdos sen predikanto?
15若沒有奉差遣,怎能傳道呢?如 經 上所記:「報福音、傳喜信的人,他們的腳 蹤 何等佳美! 」
15kaj kiel oni predikos, se ili ne estos senditaj? kiel estas skribite: Kiel ĉarmaj estas la piedoj de la anoncantoj de la evangelio de bono!
16只是人沒有都聽從福音,因為 以賽亞 說:「主啊,我們所傳的有誰信呢?」
16Sed ne ĉiuj aŭskultis la evangelion. Ĉar Jesuo diris: Ho Eternulo! kiu kredus al tio, kion ni aŭdis?
17可見,信道是從聽道來的,聽道是從基督的話來的。
17La fido venas do per aŭdado, kaj aŭdado per la vorto de Kristo.
18但我說,人沒有聽見嗎?誠然聽見了。 他們的聲音傳遍天下; 他們的言語傳到地極。
18Sed mi diras: Ĉu ili ne aŭdis? Certe: Tra la tuta mondo iris ilia sono, Kaj ĝis la finoj de la tero iris iliaj vortoj.
19我再說, 以色列 人不知道嗎?先有 摩西 說: 我要用那不成子民的惹動你們的憤恨; 我要用那無知的民觸動你們的怒氣。
19Sed mi diras: Ĉu Izrael ne sciis? Unue Moseo diris: Mi incitos vin per ne-popolo, Per popolo malnobla Mi vin kolerigos.
20又有 以賽亞 放膽說: 沒有尋找我的,我叫他們遇見; 沒有訪問我的,我向他們顯現。
20Kaj Jesaja estis tre kuraĝa, kaj diris: Mi estas trovebla por tiuj, kiuj Min ne serĉis; Mi montris Min al tiuj, kiuj pri Mi ne demandis.
21至於 以色列 人,他說:「我整天伸手招呼那悖逆頂嘴的百姓。」
21Sed pri Izrael li diris: Ĉiutage Mi etendis Miajn manojn al popolo malobeema kaj obstina.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.