羅馬書 6
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1這樣,怎麼說呢?我們可以仍在罪中、叫恩典顯多嗎?
1Kion do ni diru? Ĉu ni restu en peko, por ke graco abundu?
2斷乎不可!我們在罪上死了的人豈可仍在罪中活着呢?
2Nepre ne! Ĉu ni, kiuj mortis al peko, ankoraŭ vivus en ĝi?
3豈不知我們這受洗歸入基督耶穌的人是受洗歸入他的死嗎?
3Ĉu vi ne scias, ke ni ĉiuj, kiuj baptiĝis al Jesuo Kristo, baptiĝis al lia morto?
4所以,我們藉着洗禮歸入死,和他一同埋葬,原是叫我們一舉一動有新生的樣式,像基督藉着父的榮耀從死裏復活一樣。
4Ni do estas entombigitaj kun li per bapto al morto, por ke, kiel Kristo estas levita el la mortintoj per la gloro de la Patro, tiel same ni ankaŭ iradu en noveco de vivo.
5我們若在他死的形狀上與他聯合,也要在他復活的形狀上與他聯合;
5Ĉar se ni jam kuniĝis al la simileco de lia morto, ni tiel same kuniĝos al la simileco de lia releviĝo,
6因為知道我們的舊人和他同釘十字架,使罪身滅絕,叫我們不再作罪的奴僕;
6sciante, ke nia malnova homo estas kun li krucumita, por ke la korpo de peko estu neniigita, por ke ni jam ne estu sklavoj al peko;
7因為已死的人是脫離了罪。
7ĉar tiu, kiu mortis, estas pravigita pri peko.
8我們若是與基督同死,就信必與他同活。
8Sed se ni mortis kun Kristo, ni kredas, ke ni ankaŭ vivos kun li;
9因為知道基督既從死裏復活,就不再死,死也不再作他的主了。
9sciante, ke Kristo, levite el la mortintoj, ne plu mortas; la morto ne plu lin regas.
10他死是向罪死了,只有一次;他活是向上帝活着。
10Ĉar mortante, li mortis al peko unufoje por ĉiam; sed vivante, li vivas al Dio.
11這樣,你們向罪也當看自己是死的;向上帝在基督耶穌裏,卻當看自己是活的。
11Tial ankaŭ vi vin kalkulu mortintoj al peko, sed vivantoj al Dio en Kristo Jesuo.
12所以,不要容罪在你們必死的身上作王,使你們順從身子的私慾。
12Tial peko ne reĝu en via morta korpo tiel, ke vi obeu al ĝiaj deziroj;
13也不要將你們的肢體獻給罪作不義的器具;倒要像從死裏復活的人,將自己獻給上帝,並將肢體作義的器具獻給上帝。
13ankaŭ ne prezentu viajn membrojn iloj de maljusteco al peko, sed prezentu vin al Dio vivantoj el la mortintoj, kaj viajn membrojn iloj de justeco por Dio.
14罪必不能作你們的主;因你們不在律法之下,乃在恩典之下。
14Ĉar peko ne regos vin, ĉar vi estas ne sub la leĝo, sed sub graco.
15這卻怎麼樣呢?我們在恩典之下,不在律法之下,就可以犯罪嗎?斷乎不可!
15Kio do? ĉu ni peku, pro tio, ke ni estas ne sub leĝo, sed sub graco? Nepre ne!
16豈不曉得你們獻上自己作奴僕,順從誰,就作誰的奴僕嗎?或作罪的奴僕,以至於死;或作順命的奴僕,以致成義。
16Ĉu vi ne scias, ke kiam vi vin prezentas, kiel sklavoj al iu por obeado, vi estas sklavoj de tiu, al kiu vi obeas, ĉu de peko por morto, aŭ de obeemeco por justeco?
17感謝上帝!因為你們從前雖然作罪的奴僕,現今卻從心裏順服了所傳給你們道理的模範。
17Sed danko estu al Dio, ke kvankam vi estis la sklavoj de peko, vi tamen fariĝis kore obeemaj al tiu tipo de instruado, al kiu vi estas kondukitaj;
18你們既從罪裏得了釋放,就作了義的奴僕。
18kaj liberigite el peko, vi sklaviĝis al justeco.
19我因你們肉體的軟弱,就照人的常話對你們說。你們從前怎樣將肢體獻給不潔不法作奴僕,以至於不法;現今也要照樣將肢體獻給義作奴僕,以至於成聖。
19Mi parolas home pro la malforteco de via karno; ĉar kiel vi prezentis viajn membrojn sklavoj al malpureco kaj al maljusteco ĝis maljusteco, tiel nun prezentu viajn membrojn sklavoj al justeco ĝis sanktigo.
20因為你們作罪之奴僕的時候,就不被義約束了。
20Ĉar kiam vi estis sklavoj de peko, vi estis liberaj de justeco.
21你們現今所看為羞恥的事,當日有甚麼果子呢?那些事的結局就是死。
21Kian frukton do vi havis tiam el tio, pri kio vi nun hontas? ĉar la fino de tio estas morto.
22但現今,你們既從罪裏得了釋放,作了上帝的奴僕,就有成聖的果子,那結局就是永生。
22Sed nun, liberigite el peko, kaj sklaviĝinte al Dio, vi havas vian frukton ĝis sanktiĝo, kaj por fino eternan vivon.
23因為罪的工價乃是死;惟有上帝的恩賜,在我們的主基督耶穌裏,乃是永生。
23Ĉar la salajro de peko estas morto; sed la donaco de Dio estas eterna vivo en Kristo Jesuo, nia Sinjoro.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.