啟示錄 8
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1羔羊揭開第七印的時候,天上寂靜約有二刻。
1Kaj kiam li malfermis la sepan sigelon, fariĝis silento en la ĉielo por ĉirkaŭ duono de horo.
2我看見那站在上帝面前的七位天使,有七枝號賜給他們。
2Kaj mi vidis la sep anĝelojn, kiuj staras antaŭ Dio; kaj estis donitaj al ili sep trumpetoj.
3另有一位天使,拿着金香爐來,站在祭壇旁邊。有許多香賜給他,要和眾聖徒的祈禱一同獻在寶座前的金壇上。
3Kaj alia anĝelo venis, kaj staris apud la altaro, havante incensilon oran; kaj estis donita al li multe da incenso, por ke li aldonu ĝin al la preĝoj de ĉiuj sanktuloj sur la altaro ora, kiu estis antaŭ la trono.
4那香的煙和眾聖徒的祈禱從天使的手中一同升到上帝面前。
4Kaj la fumo de la incenso, kun la preĝoj de la sanktuloj, leviĝis antaŭ Dio el la mano de la anĝelo.
5天使拿着香爐,盛滿了壇上的火,倒在地上;隨有雷轟、大聲、閃電、地震。
5Kaj la anĝelo prenis la incensilon, kaj li plenigis ĝin per la fajro de la altaro, kaj ĵetis ĝin sur la teron; kaj fariĝis tondroj kaj voĉoj kaj fulmoj kaj tertremo.
6拿着七枝號的七位天使就預備要吹。
6Kaj la sep anĝeloj, havantaj la sep trumpetojn, sin pretigis, por trumpeti.
7第一位天使吹號,就有雹子與火攙着血丟在地上;地的三分之一和樹的三分之一被燒了,一切的青草也被燒了。
7Kaj la unua trumpetis, kaj fariĝis hajlo kaj fajro, miksitaj kun sango, kaj ili estis ĵetitaj sur la teron; kaj triono de la tero forbrulis, kaj triono de la arboj forbrulis, kaj la tuta verda herbo forbrulis.
8第二位天使吹號,就有彷彿火燒着的大山扔在海中;海的三分之一變成血,
8Kaj la dua anĝelo trumpetis, kaj kvazaŭ granda monto, per fajro brulanta, estis ĵetita en la maron; kaj triono de la maro fariĝis sango;
9海中的活物死了三分之一,船隻也壞了三分之一。
9kaj mortis triono de la kreitaĵoj en la maro, kiuj havis vivon; kaj triono de la ŝipoj pereis.
10第三位天使吹號,就有燒着的大星,好像火把從天上落下來,落在江河的三分之一和眾水的泉源上。
10Kaj la tria anĝelo trumpetis, kaj falis el la ĉielo granda stelo, brulanta kiel torĉo, kaj ĝi falis sur trionon de la riveroj kaj sur la fontojn de la akvoj;
11(這星名叫「茵蔯」。)眾水的三分之一變為茵蔯,因水變苦,就死了許多人。
11kaj la nomo de la stelo estas Absinto; kaj triono de la akvoj fariĝis absintaĵo; kaj multe da homoj mortis de la akvoj, ĉar ili maldolĉiĝis.
12第四位天使吹號,日頭的三分之一、月亮的三分之一、星辰的三分之一都被擊打,以致日月星的三分之一黑暗了,白晝的三分之一沒有光,黑夜也是這樣。
12Kaj la kvara anĝelo trumpetis, kaj estis frapita triono de la suno kaj triono de la luno kaj triono de la steloj, por ke mallumiĝu triono de ili, kaj ke ne lumu dum triono de la tago, kaj por la nokto tiel same.
13我又看見一個鷹飛在空中,並聽見牠大聲說:「三位天使要吹那其餘的號。你們住在地上的民,禍哉!禍哉!禍哉!」
13Kaj mi rigardis, kaj mi aŭdis unu aglon, flugantan en meza ĉielo, dirantan per granda voĉo: Ve! ve! ve al la loĝantoj sur la tero, pro la ceteraj voĉoj trumpetaj de la tri anĝeloj ankoraŭ trumpetontaj!
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.