啟示錄
Chapter 3
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1「你要寫信給 撒狄 教會的使者,說:『那有上帝的七靈和七星的,說:我知道你的行為,按名你是活的,其實是死的。
1Kaj al la anĝelo de la eklezio en Sardes skribu: Tiele diras tiu, kiu havas la sep Spiritojn de Dio, kaj la sep stelojn: Mi scias viajn farojn, ke vi estas nomata viva, kaj estas malviva.
2你要警醒,堅固那剩下將要衰微的;因我見你的行為,在我上帝面前,沒有一樣是完全的。
2Fariĝu vigla, kaj firmigu la restaĵojn, kiuj estis preskaŭ mortantaj; ĉar mi ne trovis viajn farojn plenumitaj antaŭ mia Dio.
3所以要回想你是怎樣領受、怎樣聽見的,又要遵守,並要悔改。若不警醒,我必臨到你那裏,如同賊一樣。我幾時臨到,你也決不能知道。
3Memoru do, kiel vi ricevis kaj aŭdis; kaj observu, kaj pentu. Se do vi ne viglos, mi venos, kvazaŭ ŝtelisto, kaj vi ne scios, je kiu horo mi venos al vi.
4然而在 撒狄 ,你還有幾名是未曾污穢自己衣服的,他們要穿白衣與我同行,因為他們是配得過的。
4Sed vi havas en Sardes kelkajn nomojn, kiuj ne makulis siajn vestojn; kaj ili promenos kun mi en blankaĵoj; ĉar ili estas indaj.
5凡得勝的必這樣穿白衣,我也必不從生命冊上塗抹他的名;且要在我父面前,和我父眾使者面前,認他的名。
5La venkanto estos tiel vestita per blankaj vestoj; kaj mi ja ne elstrekos lian nomon el la libro de vivo, kaj mi konfesos lian nomon antaŭ mia Patro kaj antaŭ Liaj anĝeloj.
6聖 靈向眾教會所說的話,凡有耳的,就應當聽!』」
6Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj.
7「你要寫信給 非拉鐵非 教會的使者,說:『那聖潔、真實、拿着 大衛 的鑰匙、開了就沒有人能關、關了就沒有人能開的,說:
7Kaj al la anĝelo de la eklezio en Filadelfia skribu: Tiele diras la sanktulo, la verulo, kiu havas la ŝlosilon de David, tiu, kiu malfermas, kaj neniu fermas; kiu fermas, kaj neniu malfermas:
8我知道你的行為,你略有一點力量,也曾遵守我的道,沒有棄絕我的名。看哪,我在你面前給你一個敞開的門,是無人能關的。
8Mi scias viajn farojn (jen mi donis antaŭ vi pordon malfermitan, kiun neniu povas fermi), ke vi havas kelkan potencon, kaj observis mian vorton, kaj ne malkonfesis mian nomon.
9那撒但一會的,自稱是 猶太 人,其實不是 猶太 人,乃是說謊話的,我要使他們來,在你腳前下拜,也使他們知道我是已經愛你了。
9Jen mi donas el la sinagogo de Satano, kiuj sin nomas Judoj, kaj estas ne tiaj, sed mensogas; jen mi igos ilin veni kaj adorkliniĝi antaŭ viaj piedoj, kaj scii, ke mi vin amis.
10你既遵守我忍耐的道,我必在普天下人受試煉的時候,保守你免去你的試煉。
10Ĉar vi observis la vorton de mia pacienco, mi ankaŭ vin konservos el tiu horo de provo, kiu venos sur la tutan mondon, por provi la loĝantojn sur la tero.
11我必快來,你要持守你所有的,免得人奪去你的冠冕。
11Mi venos rapide; tenadu tion, kion vi havas, por ke neniu forprenu vian kronon.
12得勝的,我要叫他在我上帝殿中作柱子,他也必不再從那裏出去。我又要將我上帝的名和我上帝城的名(這城就是從天上、從我上帝那裏降下來的新 耶路撒冷 ),並我的新名,都寫在他上面。
12La venkanton mi faros kolono en la templo de mia Dio, kaj li ne plu eliros el ĝi; kaj mi skribos sur li la nomon de mia Dio, kaj la nomon de la urbo de mia Dio, la nova Jerusalem, kiu venas malsupren de mia Dio el la ĉielo, kaj mian novan nomon.
13聖 靈向眾教會所說的話,凡有耳的,就應當聽!』」
13Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj.
14「你要寫信給 老底嘉 教會的使者,說:『那為阿們的,為誠信真實見證的,在上帝創造萬物之上為元首的,說:
14Kaj al la anĝelo de la eklezio en Laodikea skribu: Tiele diras la Amen, la atestanto fidela kaj vera, la komenco de la kreo de Dio:
15我知道你的行為,你也不冷也不熱;我巴不得你或冷或熱。
15Mi scias viajn farojn, ke vi estas nek malvarma, nek varmega; mi volus, ke vi estu aŭ malvarma aŭ varmega.
16你既 如 溫 水 ,也不冷也不熱,所以我必從我口中把你吐出去。
16Tial, ĉar vi estas varmeta, kaj nek malvarma nek varmega, mi elsputos vin el mia buŝo.
17你說:我是富足,已經發了財,一樣都不缺;卻不知道你是那困苦、可憐、貧窮、瞎眼、赤身的。
17Ĉar vi diras: Mi estas riĉa kaj akiris riĉon, kaj nenion mi bezonas; kaj vi ne scias, ke vi estas la mizera kaj kompatinda kaj malriĉa kaj blinda kaj nuda;
18我勸你向我買火煉的金子,叫你富足;又買白衣穿上,叫你赤身的羞恥不露出來;又買眼藥擦你的眼睛,使你能看見。
18mi konsilas al vi aĉeti de mi oron rafinitan per fajro, por ke vi riĉiĝu; kaj blankajn vestojn, por ke vi vin vestu, kaj por ke ne aperu la honto de via nudeco; kaj kolirion, por ŝmiri viajn okulojn, por ke vi vidu.
19凡我所疼愛的,我就責備管教他;所以你要發熱心,也要悔改。
19Ĉiujn, kiujn mi amas, mi riproĉas kaj punas; estu do fervora, kaj pentu.
20看哪,我站在門外叩門,若有聽見我聲音就開門的,我要進到他那裏去,我與他,他與我一同坐席。
20Jen mi staras ĉe la pordo kaj frapas; se iu aŭdas mian voĉon kaj malfermas la pordon, mi eniros al li kaj manĝos kun li, kaj li kun mi.
21得勝的,我要賜他在我寶座上與我同坐,就如我得了勝,在我父的寶座上與他同坐一般。
21Al la venkanto mi donos sidiĝi kun mi sur mia trono, kiel mi ankaŭ venkis kaj sidiĝis kun mia Patro sur Lia trono.
22聖 靈向眾教會所說的話,凡有耳的,就應當聽!』」
22Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.