啟示錄
Chapter 13
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1我又看見一個獸從海中上來,有十角七頭,在十角上戴着十個冠冕,七頭上有褻瀆的名號。
1kaj ĝi staris sur la sablo de la maro. Kaj mi vidis beston suprenirantan el la maro, havantan dek kornojn kaj sep kapojn, kaj sur siaj kornoj dek diademojn, kaj sur siaj kapoj nomojn de blasfemo.
2我所看見的獸,形狀像豹,腳像熊的腳,口像獅子的口。那龍將自己的能力、座位,和大權柄都給了牠。
2Kaj la besto, kiun mi vidis, estis simila al leopardo, kaj ĝiaj piedoj estis kiel de urso, kaj ĝia buŝo kiel buŝo de leono; kaj la drako donis al ĝi sian potencon kaj sian tronon kaj grandan aŭtoritaton.
3我看見獸的七頭中,有一個似乎受了死傷,那死傷卻醫好了。全地的人都希奇跟從那獸,
3Kaj mi vidis unu el ĝiaj kapoj kvazaŭ morte vunditan; kaj la morta vundo saniĝis; kaj la tuta tero miris post la besto;
4又拜那龍-因為牠將自己的權柄給了獸,也拜獸,說:「誰能比這獸,誰能與牠交戰呢?」
4kaj ili adorkliniĝis al la drako, ĉar ĝi donis sian aŭtoritaton al la besto; kaj ili adorkliniĝis al la besto, dirante: Kiu estas simila al la besto? kaj kiu povas militi kontraŭ ĝi?
5又賜給牠說誇大褻瀆話的口,又有權柄賜給牠,可以任意而行四十二個月。
5kaj estis donita al ĝi buŝo, parolanta grandaĵojn kaj blasfemaĵojn; kaj estis donita al ĝi aŭtoritato agadi dum kvardek du monatoj.
6獸就開口向上帝說褻瀆的話,褻瀆上帝的名並他的帳幕,以及那些住在天上的。
6Kaj ĝi malfermis la buŝon por blasfemoj kontraŭ Dio, por blasfemi Lian nomon kaj Lian tabernaklon kaj la loĝantojn de la ĉielo.
7又任憑牠與聖徒爭戰,並且得勝;也把權柄賜給牠,制伏各族、各民、各方、各國。
7Kaj estis donite al ĝi fari militon kontraŭ la sanktuloj, kaj venki ilin; kaj estis donita al ĝi aŭtoritato sur ĉiu tribo kaj popolo kaj lingvo kaj nacio.
8凡住在地上、名字從創世以來沒有記在被殺之羔羊生命冊上的人,都要拜牠。
8Kaj adorkliniĝos al ĝi ĉiuj loĝantoj de la tero, kies nomo ne estas skribita en la libro de vivo, libro de la Ŝafido oferita jam de la fondo de la mondo.
9凡有耳的,就應當聽!
9Se iu havas orelon, tiu aŭskultu.
10擄掠人的,必被擄掠; 用刀殺人的,必被刀殺。 聖徒的忍耐和信心就是在此。
10Se iu malliberigas, en malliberecon li iras; se iu per la glavo mortigos, li devas per la glavo esti mortigita. Ĉi tie estas la pacienco kaj la fido de la sanktuloj.
11我又看見另有一個獸從地中上來,有兩角如同羊羔,說話好像龍。
11Kaj mi vidis alian beston suprenirantan el la tero; kaj ĝi havis du kornojn, simile al ŝafido, kaj ĝi parolis kiel drako.
12牠在頭一個獸面前,施行頭一個獸所有的權柄,並且叫地和住在地上的人拜那死傷醫好的頭一個獸。
12Kaj ĝi ekzercas la tutan aŭtoritaton de la unua besto antaŭ ĝi. Kaj ĝi devigas la teron kaj la loĝantojn sur ĝi adorkliniĝi al la unua besto, kies morta vundo saniĝis.
13又行大奇事,甚至在人面前,叫火從天降在地上。
13Kaj ĝi faras grandajn signojn, devigante eĉ fajron malsupreniri el la ĉielo sur la teron antaŭ la homoj.
14牠因賜給牠權柄在獸面前能行奇事,就迷惑住在地上的人,說:「要給那受刀傷還活着的獸作個像。」
14Kaj ĝi trompas la loĝantojn de la tero per la signoj, kiujn estis donite al ĝi fari antaŭ la besto; dirante al la loĝantoj sur la tero, ke ili faru bildon al la besto, kiu havis la glavovundon kaj vivis.
15又有權柄賜給牠,叫獸像有生氣,並且能說話,又叫所有不拜獸像的人都被殺害。
15Kaj estis donite, ke ĝi donu spiron al la bildo de la besto, por ke eĉ parolu la bildo de la besto, kaj faru, ke ĉiuj, kiuj ne volas adorkliniĝi al la bildo de la besto, estu mortigitaj.
16牠又叫眾人,無論大小、貧富、自主的、為奴的,都在右手上或是在額上受一個印記。
16Kaj ĝi devigas ĉiujn, la malgrandajn kaj la grandajn, la riĉajn kaj la malriĉajn, la liberajn kaj la sklavajn, ricevi markon sur la dekstra mano aŭ sur la frunto;
17除了那受印記、有了獸名或有獸名數目的,都不得做買賣。
17por ke neniu povu aĉeti aŭ vendi, krom tiuj, kiuj havas la markon, la nomon de la besto, aŭ la numeron de ĝia nomo.
18在這裏有智慧:凡有聰明的,可以算計獸的數目;因為這是人的數目,它的數目是六百六十六。
18Ĉi tie estas saĝeco. Kiu havas prudenton, tiu kalkulu la numeron de la besto; ĉar ĝi estas la numero de homo; kaj ĝia numero estas sescent sesdek ses.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.