啟示錄
Chapter 12
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1天上現出大異象來:有一個婦人身披日頭,腳踏月亮,頭戴十二星的冠冕。
1Kaj granda signo vidiĝis en la ĉielo: virino vestita per la suno, kaj la luno sub ŝiaj piedoj, kaj sur ŝia kapo krono el dek du steloj;
2她懷了孕,在生產的艱難中疼痛呼叫。
2kaj estante graveda, ŝi ekkriis, naskodolorigate kaj suferante por naski.
3天上又現出異象來:有一條大紅龍,七頭十角;七頭上戴着七個冠冕。
3Kaj vidiĝis alia signo en la ĉielo; kaj jen granda ruĝa drako, havanta sep kapojn kaj dek kornojn, kaj sur siaj kapoj sep diademojn.
4牠的尾巴拖拉着天上星辰的三分之一,摔在地上。龍就站在那將要生產的婦人面前,等她生產之後,要吞吃她的孩子。
4Kaj ĝia vosto trenis trionon de la steloj de la ĉielo, kaj ĵetis ilin sur la teron; kaj la drako staris antaŭ la virino naskonta, por ke, kiam ŝi estos naskinta, ĝi formanĝu ŝian infanon.
5婦人生了一個男孩子,是將來要用鐵杖轄管萬國的;她的孩子被提到上帝寶座那裏去了。
5Kaj ŝi naskis filon, viran infanon, kiu regos ĉiujn naciojn per fera sceptro; kaj ŝia infano estis forkaptita supren al Dio kaj al Lia trono.
6婦人就逃到曠野,在那裏有上帝給她預備的地方,使她被養活一千二百六十天。
6Kaj la virino forkuris en la dezerton, kie ŝi havis lokon pretigitan de Dio, por ke tie oni nutru ŝin mil ducent sesdek tagojn.
7在天上就有了爭戰。 米迦勒 同他的使者與龍爭戰,龍也同牠的使者去爭戰,
7Kaj fariĝis milito en la ĉielo: Miĥael kaj liaj anĝeloj ekmilitis kontraŭ la drako; kaj militis la drako kaj ĝiaj anĝeloj;
8並沒有得勝,天上再沒有牠們的地方。
8kaj ne prosperis al ili, kaj ne plu troviĝis ilia loko en la ĉielo.
9大龍就是那古蛇,名叫魔鬼,又叫撒但,是迷惑普天下的。牠被摔在地上,牠的使者也一同被摔下去。
9Kaj ĵetiĝis malsupren la granda drako, la antikva serpento, nomata Diablo kaj Satano, la trompanto de la tuta mondo; ĝi ĵetiĝis sur la teron, kaj ĝiaj anĝeloj ĵetiĝis kun ĝi.
10我聽見在天上有大聲音說:「我上帝的救恩、能力、國度,並他基督的權柄,現在都來到了!因為那在我們上帝面前晝夜控告我們弟兄的,已經被摔下去了。
10Kaj mi aŭdis grandan voĉon en la ĉielo, dirantan: Nun fariĝis la savo kaj la potenco kaj la reĝeco de nia Dio, kaj la aŭtoritato de Lia Kristo; ĉar ĵetiĝis malsupren la akuzanto de niaj fratoj, kiu tage kaj nokte akuzas ilin antaŭ nia Dio.
11弟兄勝過牠,是因羔羊的血和自己所見證的道。他們雖至於死,也不愛惜性命。
11Kaj ili venkis ĝin pro la sango de la Ŝafido, kaj pro la vorto de sia atesto; kaj ili ne amis sian vivon ĝis morto mem.
12所以,諸天和住在其中的,你們都快樂吧!只是地與海有禍了!因為魔鬼知道自己的時候不多,就氣忿忿地下到你們那裏去了。」
12Pro tio ĝoju, ho ĉieloj, kaj vi, kiuj en ili loĝas. Ve al la tero kaj al la maro! ĉar la diablo malsupreniris en vin, havante grandan koleron, sciante, ke li havas nur mallongan tempon.
13龍見自己被摔在地上,就逼迫那生男孩子的婦人。
13Kaj kiam la drako vidis, ke ĝi estas ĵetita sur la teron, ĝi persekutis la virinon, kiu naskis la viran infanon.
14於是有大鷹的兩個翅膀賜給婦人,叫她能飛到曠野,到自己的地方,躲避那蛇;她在那裏被養活一載二載半載。
14Kaj al la virino estis donitaj la du flugiloj de la granda aglo, por ke ŝi flugu en la dezerton, sur sian lokon, kie ŝi estas nutrata tempon kaj tempojn kaj duontempon, for de la vizaĝo de la serpento.
15蛇就在婦人身後,從口中吐出水來,像河一樣,要將婦人沖去。
15Kaj la serpento elĵetis el sia buŝo, post la virinon, akvon kvazaŭ riveron, por ke ĝi igu ŝin forportiĝi de la fluo.
16地卻幫助婦人,開口吞了從龍口吐出來的水。
16Kaj la tero helpis la virinon, kaj la tero malfermis sian buŝon, kaj englutis la riveron, kiun la drako elĵetis el sia buŝo.
17龍向婦人發怒,去與她其餘的兒女爭戰,這兒女就是那守上帝誡命、為耶穌作見證的。
17Kaj la drako furiozis kontraŭ la virino, kaj foriris, por fari militon kontraŭ la restintojn de ŝia idaro, kiuj observas la ordonojn de Dio kaj havas la ateston de Jesuo;
18那時龍就站在海邊的沙上。
no verse 18 in this text

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.