啟示錄
Chapter 9
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1第五位天使吹號,我就看見一個星從天落到地上,有無底坑的鑰匙賜給它。
1Kaj la kvina anĝelo trumpetis, kaj mi vidis stelon el la ĉielo falintan sur la teron; kaj al li estis donita la ŝlosilo de la puto de la abismo.
2它開了無底坑,便有煙從坑裏往上冒,好像大火爐的煙;日頭和天空都因這煙昏暗了。
2Kaj li malfermis la puton de la abismo; kaj el la puto leviĝadis fumo, kiel fumo el granda forno; kaj mallumiĝis la suno kaj la aero pro la fumo de la puto.
3有蝗蟲從煙中出來,飛到地上;有能力賜給牠們,好像地上蠍子的能力一樣,
3Kaj el la fumo eliris akridoj sur la teron; kaj al ili estis donita povo, kiel havas povon la skorpioj de la tero.
4並且吩咐牠們說,不可傷害地上的草和各樣青物,並一切樹木,惟獨要傷害額上沒有上帝印記的人。
4Kaj estis ordonite al ili, ke ili ne difektu la herbon de la tero, nek ian verdaĵon, nek ian arbon, sed nur tiujn homojn, kiuj ne havas sur la frunto la sigelon de Dio.
5但不許蝗蟲害死他們,只叫他們受痛苦五個月。這痛苦就像蠍子螫人的痛苦一樣。
5Kaj al ili estis komisiite, ke ili ne mortigu ilin, sed ke ili estu turmentataj kvin monatojn; kaj ilia turmento estis kiel turmento de skorpio, kiam ĝi pikvundas homon.
6在那些日子,人要求死,決不得死;願意死,死卻遠避他們。
6Kaj en tiuj tagoj la homoj serĉos morton, kaj ĝin tute ne trovos; kaj ili deziregos morti, kaj morto forflugos de ili.
7蝗蟲的形狀,好像預備出戰的馬一樣,頭上戴的好像金冠冕,臉面好像 男 人的臉面,
7Kaj la formoj de la akridoj similis ĉevalojn, pretigitajn por milito; kaj sur iliaj kapoj estis kvazaŭ kronoj similaj al oro, kaj iliaj vizaĝoj estis kiel vizaĝoj de homoj.
8頭髮像女人的頭髮,牙齒像獅子的牙齒。
8Kaj ili havis harojn kiel haroj de virinoj, kaj iliaj dentoj estis kiel de leonoj.
9胸前有甲,好像鐵甲。牠們翅膀的聲音,好像許多車馬奔跑上陣的聲音。
9Kaj ili havis kirasojn, kiel kirasoj el fero; kaj la sono de iliaj flugiloj estis kiel la sono de ĉaroj, de multe da ĉevaloj kurantaj en militon.
10有尾巴像蠍子, 尾巴上 的毒鉤能傷人五個月。
10Kaj ili havis vostojn similajn al vostoj de skorpioj, kaj pikilojn; kaj en iliaj vostoj estas ilia kapablo difekti la homojn kvin monatojn.
11有無底坑的使者作牠們的王,按着希伯來話,名叫 亞巴頓 ,希臘話,名叫 亞玻倫 。
11Ili havis super si reĝon, la anĝelon de la abismo; lia nomo estas en la Hebrea lingvo Abadon, kaj en la Greka lingvo li havas la nomon Apolion.
12第一樣災禍過去了,還有兩樣災禍要來。
12La unua Veo jam pasis; jen post tio venas ankoraŭ du Veoj.
13第六位天使吹號,我就聽見有聲音從上帝面前金壇的四角出來,
13Kaj la sesa anĝelo trumpetis, kaj mi aŭdis voĉon el la kornoj de la ora altaro, kiu staras antaŭ Dio,
14吩咐那吹號的第六位天使,說:「把那捆綁在 幼發拉底 大河的四個使者釋放了。」
14dirantan al la sesa anĝelo, kiu havis la trumpeton: Malligu la kvar anĝelojn, ligitajn apud la granda rivero Eŭfrato.
15那四個使者就被釋放;他們原是預備好了,到某年某月某日某時,要殺人的三分之一。
15Kaj malligiĝis la kvar anĝeloj, pretigitaj por la horo kaj tago kaj monato kaj jaro, por ke ili mortigu trionon de la homoj.
16馬軍有二萬萬;他們的數目我聽見了。
16Kaj la nombro de la armeoj de la kavalerio estis ducent milionoj; mi aŭdis ilian nombron.
17我在異象中看見那些馬和騎馬的,騎馬的胸前有甲如火,與紫瑪瑙並硫磺。馬的頭好像獅子頭,有火、有煙、有硫磺從馬的口中出來。
17Kaj tiel mi vidis la ĉevalojn en la vizio, kaj la sidantajn sur ili, havantajn kirasojn kiel el fajro kaj el jacinto kaj el sulfuro; kaj la kapoj de la ĉevaloj estis kiel kapoj de leonoj, kaj el iliaj buŝoj eliris fajro kaj fumo kaj sulfuro.
18口中所出來的火與煙並硫磺,這三樣災殺了人的三分之一。
18Per tiuj tri plagoj triono de la homoj estis mortigita, per la fajro kaj la fumo kaj la sulfuro elirantaj el iliaj buŝoj.
19這馬的能力是在口裏和尾巴上;因這尾巴像蛇,並且有頭用以害人。
19Ĉar la kapablo de la ĉevaloj estas en iliaj buŝoj kaj en iliaj vostoj; ĉar iliaj vostoj similas serpentojn kaj havas kapojn; kaj per ĉi tiuj ili vundas.
20其餘未曾被這些災所殺的人仍舊不悔改自己手所做的,還是去拜鬼魔和那些不能看、不能聽、不能走,金、銀、銅、木、石的偶像,
20Kaj la ceteraj homoj, kiuj ne estis mortigitaj per tiuj plagoj, ne pentis pri la faroj de siaj manoj, por ne adorkliniĝi al demonoj, kaj al la idoloj oraj kaj arĝentaj kaj kupraj kaj ŝtonaj kaj lignaj, kiuj povas nek vidi, nek aŭdi, nek marŝi;
21又不悔改他們那些凶殺、邪術、姦淫、偷竊的事。
21kaj ili ne pentis pri siaj mortigoj, nek pri siaj sorĉoj, nek pri sia malĉastado, nek pri siaj ŝteloj.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.