啟示錄 6
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1我看見羔羊揭開七印中第一印的時候,就聽見四活物中的一個活物,聲音如雷,說:「你來!」
1Kaj mi rigardis, kiam la Ŝafido malfermis unu el la sep sigeloj, kaj mi aŭdis unu el la kvar kreitaĵoj dirantan kvazaŭ per voĉo de tondro: Venu.
2我就觀看,見有一匹白馬;騎在馬上的,拿着弓,並有冠冕賜給他。他便出來,勝了又要勝。
2Kaj mi rigardis, kaj jen blanka ĉevalo, kaj la sidanta sur ĝi havis pafarkon; kaj estis donita al li krono; kaj li eliris venkanta, kaj por venki.
3揭開第二印的時候,我聽見第二個活物說:「你來!」
3Kaj kiam li malfermis la duan sigelon, mi aŭdis la duan kreitaĵon dirantan: Venu.
4就另有一匹馬出來,是紅的,有權柄給了那騎馬的,可以從地上奪去太平,使人彼此相殺;又有一把大刀賜給他。
4Kaj eliris alia ĉevalo, flamkolora; kaj al la sidanta sur ĝi estis donite forpreni pacon de la tero, kaj ke oni mortigu unu la alian; kaj al li estis donita granda glavo.
5揭開第三印的時候,我聽見第三個活物說:「你來!」我就觀看,見有一匹黑馬;騎在馬上的,手裏拿着天平。
5Kaj kiam li malfermis la trian sigelon, mi aŭdis la trian kreitaĵon dirantan: Venu. Kaj mi rigardis, kaj jen nigra ĉevalo; kaj la sidanta sur ĝi havis en la mano pesilon.
6我聽見在四活物中似乎有聲音說:「一錢銀子買一升麥子,一錢銀子買三升大麥;油和酒不可糟蹋。」
6Kaj mi aŭdis kvazaŭ voĉon, meze de la kvar kreitaĵoj, dirantan: Mezuro da tritiko por denaro, kaj tri mezuroj da hordeo por denaro; kaj la oleon kaj la vinon ne difektu.
7揭開第四印的時候,我聽見第四個活物說:「你來!」
7Kaj kiam li malfermis la kvaran sigelon, mi aŭdis la voĉon de la kvara kreitaĵo dirantan: Venu.
8我就觀看,見有一匹灰色馬;騎在馬上的,名字叫作死,陰府也隨着他;有權柄賜給他們,可以用刀劍、饑荒、瘟疫、野獸,殺害地上四分之一的人。
8Kaj mi rigardis, kaj jen pala ĉevalo; kaj la nomo de la sidanta sur ĝi estis Morto; kaj Hades sekvis kun li. Kaj estis donita al ili aŭtoritato super kvarono de la tero, por mortigi per glavo kaj per malsato kaj per morto kaj per la sovaĝaj bestoj de la tero.
9揭開第五印的時候,我看見在祭壇底下,有為上帝的道、並為作見證被殺之人的靈魂,
9Kaj kiam li malfermis la kvinan sigelon, mi vidis sub la altaro la animojn de la mortigitaj pro la vorto de Dio kaj pro la atesto, kiun ili havadis;
10大聲喊着說:「聖潔真實的主啊,你不審判住在地上的人,給我們伸流血的冤,要等到幾時呢?」
10kaj ili kriis per granda voĉo, dirante: Ĝis kiam, ho Estro, la sankta kaj vera, Vi ne juĝas kaj ne venĝas nian sangon al la loĝantoj sur la tero?
11於是有白衣賜給他們各人;又有話對他們說,還要安息片時,等着一同作僕人的和他們的弟兄也像他們被殺,滿足了數目。
11Kaj estis donita al ĉiu el ili blanka robo; kaj estis dirite al ili, ke ili atendu ankoraŭ kelkan tempon, ĝis ankaŭ iliaj kunservistoj kaj iliaj fratoj, mortigotaj kiel ili mem, plensumiĝos.
12揭開第六印的時候,我又看見地大震動,日頭變黑像毛布,滿月變 紅 像血,
12Kaj mi rigardis, kiam li malfermis la sesan sigelon, kaj fariĝis granda tertremo; kaj la suno fariĝis nigra kiel sakaĵo el haroj, kaj la tuta luno fariĝis kiel sango;
13天上的星辰墜落於地,如同無花果樹被大風搖動,落下未熟的果子一樣。
13kaj la steloj de la ĉielo falis sur la teron, kiel figarbo, skuate de forta vento, ĵetas siajn nematurajn figojn.
14天就挪移,好像書卷被捲起來;山嶺海島都被挪移離開本位。
14Kaj la ĉielo formoviĝis, kvazaŭ kunvolvata libro; kaj ĉiu monto kaj ĉiu insulo formoviĝis de sia loko.
15地上的君王、臣宰、將軍、富戶、壯士,和一切為奴的、自主的,都藏在山洞和巖石穴裏,
15Kaj la reĝoj de la tero kaj la granduloj kaj la milestroj kaj la riĉuloj kaj la fortuloj kaj ĉiu sklavo kaj ĉiu liberulo sin kaŝis en la kavernoj kaj inter la rokoj de la montoj;
16向山和巖石說:「倒在我們身上吧!把我們藏起來,躲避坐寶座者的面目和羔羊的忿怒;
16kaj ili diris al la montoj kaj al la rokoj: Falu sur nin, kaj nin kaŝu for de la vizaĝo de la Sidanto sur la trono, kaj for de la kolero de la Ŝafido;
17因為他們忿怒的大日到了,誰能站得住呢?」
17ĉar venis la granda tago de ilia kolero; kaj kiu povas stari?
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.