列王纪下 16
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1利玛利 的儿子 比加 十七年, 犹大 王 约坦 的儿子 亚哈斯 登基。
1En la dek-sepa jaro de Pekaĥ, filo de Remalja, ekreĝis Aĥaz, filo de Jotam, reĝo de Judujo.
2他登基的时候年二十岁,在 耶路撒冷 作王十六年;不像他祖 大卫 行耶和华—他 神眼中看为正的事,
2La aĝon de dudek jaroj havis Aĥaz, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek ses jarojn li reĝis en Jerusalem; kaj li ne agadis bone antaŭ la Eternulo, lia Dio, kiel lia patro David.
3却效法 以色列 诸王所行的,又照着耶和华从 以色列 人面前赶出的外邦人所行可憎的事,使他的儿子经火,
3Li iradis laŭ la vojo de la reĝoj de Izrael, kaj eĉ sian filon li trairigis tra fajro, simile al la abomenindaĵoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis de antaŭ la Izraelidoj.
4并在邱坛上、山冈上、各青翠树下献祭烧香。
4Li oferadis kaj incensadis sur la altaĵoj kaj sur la montetoj kaj sub ĉiu verda arbo.
5亚兰 王 利汛 和 以色列 王 利玛利 的儿子 比加 上来攻打 耶路撒冷 ,围困 亚哈斯 ,却不能胜他。
5Tiam Recin, reĝo de Sirio, kaj Pekaĥ, filo de Remalja, reĝo de Izrael, iris milite kontraŭ Jerusalemon; ili sieĝis Aĥazon, sed ne povis venkopreni.
6当时 亚兰 王 利汛 收回 以拉他 归与 亚兰 ,将 犹大 人从 以拉他 赶出去。 亚兰 人就来到 以拉他 ,住在那里,直到今日。
6En tiu tempo Recin, reĝo de Sirio, revenigis Elaton al Sirio kaj elpelis la Judojn el Elat; la Sirianoj eniris Elaton kaj ekloĝis tie ĝis la nuna tago.
7亚哈斯 差遣使者去见 亚述 王 提革拉·毗列色 ,说:「我是你的仆人、你的儿子。现在 亚兰 王和 以色列 王攻击我,求你来救我脱离他们的手。」
7Aĥaz sendis senditojn al Tiglat-Pileser, reĝo de Asirio, por diri: Mi estas via servanto kaj via filo; venu, kaj savu min kontraŭ la mano de la reĝo de Sirio kaj kontraŭ la mano de la reĝo de Izrael, kiuj leviĝis kontraŭ mi.
8亚哈斯 将耶和华殿里和王宫府库里所有的金银都送给 亚述 王为礼物。
8Kaj Aĥaz prenis la arĝenton kaj oron, kiuj troviĝis en la domo de la Eternulo kaj en la trezorejoj de la reĝa domo, kaj sendis tion donace al la reĝo de Asirio.
9亚述 王应允了他,就上去攻打 大马士革 ,将城攻取,杀了 利汛 ,把 居民 掳到 吉珥 。
9Kaj la reĝo de Asirio obeis lin, kaj la reĝo de Asirio iris kontraŭ Damaskon kaj prenis ĝin kaj transkondukis ĝiajn loĝantojn en Kiron, kaj Recinon li mortigis.
10亚哈斯 王上 大马士革 去迎接 亚述 王 提革拉·毗列色 ,在 大马士革 看见一座坛,就照坛的规模样式作法 画了图样 ,送到祭司 乌利亚 那里。
10La reĝo Aĥaz iris Damaskon renkonte al Tiglat-Pileser, reĝo de Asirio, kaj li vidis la altaron, kiu estis en Damasko; kaj la reĝo Aĥaz sendis al la pastro Urija la bildon de la altaro kaj la desegnon de ĝia tuta konstruo.
11祭司 乌利亚 照着 亚哈斯 王从 大马士革 送来的图样,在 亚哈斯 王没有从 大马士革 回来之先,建筑一座坛。
11Kaj la pastro Urija konstruis altaron. Konforme al ĉio, kion la reĝo Aĥaz sendis el Damasko, la pastro Urija aranĝis, antaŭ ol la reĝo Aĥaz venis el Damasko.
12王从 大马士革 回来看见坛,就近前来,在坛上献祭;
12Kiam la reĝo venis el Damasko, la reĝo ekvidis la altaron, kaj la reĝo aliris al la altaro kaj faris sur ĝi oferon
13烧燔祭、素祭、浇奠祭,将平安祭牲的血洒在坛上,
13kaj bruligis sian bruloferon kaj sian farunoferon kaj verŝis sian verŝoferon kaj aspergis la altaron per la sango de sia pacofero.
14又将耶和华面前的铜坛从耶和华殿和 新 坛的中间搬到 新 坛的北边。
14Kaj la kupran altaron, kiu staris antaŭ la Eternulo, li forŝovis de la antaŭa flanko de la domo, de la loko inter la altaro kaj la domo de la Eternulo, kaj starigis ĝin flanke de la altaro norde.
15亚哈斯 王吩咐祭司 乌利亚 说:「早晨的燔祭、晚上的素祭,王的燔祭、素祭,国内众民的燔祭、素祭、奠祭都要烧在大坛上。燔祭牲和 平安 祭牲的血也要洒在这坛上,只是铜坛我要用以求问 耶和华 。」
15Kaj la reĝo Aĥaz ordonis al la pastro Urija, dirante: Sur la granda altaro bruligu la matenan bruloferon, la vesperan farunoferon, la bruloferon de la reĝo kaj lian farunoferon, la bruloferon de la tuta popolo, ilian farunoferon kaj ilian verŝoferon, kaj per la tuta sango de brulofero kaj per la tuta sango de buĉofero aspergu ĝin; sed la kupra altaro restu, ĝis mi pripensos pri ĝi.
16祭司 乌利亚 就照着 亚哈斯 王所吩咐的行了。
16Kaj la pastro Urija faris ĉion konforme al tio, kiel ordonis la reĝo Aĥaz.
17亚哈斯 王打掉盆座 四面镶着 的心子,把盆从座上挪下来,又将铜海从驮海的铜牛上搬下来,放在铺石地;
17La reĝo Aĥaz derompis la muretojn de la bazaĵoj kaj deprenis de ili la lavujon, kaj la maron li deprenis de la kupraj bovoj, kiuj estis sub ĝi, kaj metis ĝin sur ŝtonan plankon.
18又因 亚述 王的缘故,将耶和华殿为安息日所盖的廊子和王从外入殿的廊子挪移,围绕耶和华的殿。
18Kaj la kovritan sabatan halon, kiun oni konstruis ĉe la domo, kaj la eksteran enirejon de la reĝo li turnis al la domo de la Eternulo, pro la reĝo de Asirio.
19亚哈斯 其余所行的事都写在 犹大 列王记上。
19La cetera historio de Aĥaz, kion li faris, estas priskribita en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo.
20亚哈斯 与他列祖同睡,葬在 大卫城 他列祖的坟地里。他儿子 希西家 接续他作王。
20Kaj Aĥaz ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Ĥizkija.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.