列王纪下 15
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1以色列 王 耶罗波安 二十七年, 犹大 王 亚玛谢 的儿子 亚撒利雅 登基,
1En la dudek-sepa jaro de Jerobeam, reĝo de Izrael, ekreĝis Azarja, filo de Amacja, reĝo de Judujo.
2他登基的时候年十六岁,在 耶路撒冷 作王五十二年。他母亲名叫 耶可利雅 ,是 耶路撒冷 人。
2Li havis la aĝon de dek ses jaroj, kiam li fariĝis reĝo, kaj kvindek du jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jeĥolja, el Jerusalem.
3亚撒利雅 行耶和华眼中看为正的事,效法他父亲 亚玛谢 一切所行的;
3Li agadis bone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro Amacja.
4只是邱坛还没有废去,百姓仍在那里献祭烧香。
4Nur la altaĵoj ne estis senfunkciigitaj; la popolo ĉiam ankoraŭ oferadis kaj incensadis sur la altaĵoj.
5耶和华降灾与王,使他长大麻风,直到死日,他就住在别的宫里。他的儿子 约坦 管理家事,治理国民。
5La Eternulo frapis la reĝon, kaj li fariĝis lepra ĝis la tago de sia morto, kaj li loĝis en izolita domo. Kaj Jotam, filo de la reĝo, estis ĉefo de la domo kaj regis la popolon de la lando.
6亚撒利雅 其余的事,凡他所行的都写在 犹大 列王记上。
6La cetera historio de Azarja, kaj ĉio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo.
7亚撒利雅 与他列祖同睡,葬在 大卫城 他列祖的坟地里。他儿子 约坦 接续他作王。
7Kaj Azarja ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Jotam.
8犹大 王 亚撒利雅 三十八年, 耶罗波安 的儿子 撒迦利雅 在 撒马利亚 作 以色列 王六个月。
8En la tridek-oka jaro de Azarja, reĝo de Judujo, Zeĥarja, filo de Jerobeam, fariĝis reĝo super Izrael en Samario, kaj li reĝis ses monatojn.
9他行耶和华眼中看为恶的事,效法他列祖所行的,不离开 尼八 的儿子 耶罗波安 使 以色列 人陷在罪里的那罪。
9Li faradis malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kiel faradis liaj patroj; li ne deturnis sin de la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon.
10雅比 的儿子 沙龙 背叛他,在百姓面前击杀他,篡了他的位。
10Kontraŭ li faris konspiron Ŝalum, filo de Jabeŝ, kaj frapis lin antaŭ la popolo kaj mortigis lin kaj ekreĝis anstataŭ li.
11撒迦利雅 其余的事都写在 以色列 诸王记上。
11La cetera historio de Zeĥarja estas priskribita en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.
12这是从前耶和华应许 耶户 说:「你的子孙必坐 以色列 的国位直到四代。」这话果然应验了。
12Tio estas la vorto de la Eternulo, kiun Li diris al Jehu, nome: Viaj filoj sidos sur la trono de Izrael ĝis la kvara generacio. Tiel fariĝis.
13犹大 王 乌西雅 三十九年, 雅比 的儿子 沙龙 登基在 撒马利亚 作王一个月。
13Ŝalum, filo de Jabeŝ, fariĝis reĝo en la tridek-naŭa jaro de Uzija, reĝo de Judujo. Kaj li reĝis unu monaton en Samario.
14迦底 的儿子 米拿现 从 得撒 上 撒马利亚 ,杀了 雅比 的儿子 沙龙 ,篡了他的位。
14Kaj iris Menaĥem, filo de Gadi, el Tirca, kaj venis en Samarion kaj frapis Ŝalumon, filon de Jabeŝ, en Samario, kaj mortigis lin kaj ekreĝis anstataŭ li.
15沙龙 其余的事和他背叛的情形都写在 以色列 诸王记上。
15La cetera historio de Ŝalum, kaj lia konspiro, kiun li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.
16那时 米拿现 从 得撒 起攻打 提斐萨 和其四境,击杀城中一切的人,剖开其中所有的孕妇,都因他们没有给他开城。
16Tiam Menaĥem frapis Tifsaĥon, kaj ĉion, kio estis en ĝi, kaj ĝian regionon, komencante de Tirca, pro tio, ke ĝi ne malfermis al li la pordegon. Kaj li mortigis ĉiujn ĝiajn gravedulinojn, disfendinte ilin.
17犹大 王 亚撒利雅 三十九年, 迦底 的儿子 米拿现 登基,在 撒马利亚 作 以色列 王十年。
17En la tridek-naŭa jaro de Azarja, reĝo de Judujo, Menaĥem, filo de Gadi, fariĝis reĝo super Izrael, kaj li reĝis dek jarojn en Samario.
18他行耶和华眼中看为恶的事,终身不离开 尼八 的儿子 耶罗波安 使 以色列 人陷在罪里的那罪。
18Li faradis malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo; dum sia tuta vivo li ne deturnis sin de ĉiuj pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon.
19亚述 王 普勒 来攻击 以色列 国, 米拿现 给他一千他连得银子,请 普勒 帮助他坚定国位。
19Pul, reĝo de Asirio, venis en la landon. Kaj Menaĥem donis al Pul mil kikarojn da arĝento, por ke li helpu lin, por fortikigi la reĝecon en lia mano.
20米拿现 向 以色列 一切大富户索要银子,使他们各出五十舍客勒,就给了 亚述 王。于是 亚述 王回去,不在国中停留。
20Kaj Menaĥem impostigis la arĝenton sur Izrael, sur ĉiuj riĉuloj, sur ĉiu po kvindek sikloj da arĝento, por doni al la reĝo de Asirio. Kaj la reĝo de Asirio iris returne kaj ne restis tie en la lando.
21米拿现 其余的事,凡他所行的都写在 以色列 诸王记上。
21La cetera historio de Menaĥem, kaj ĉio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.
22米拿现 与他列祖同睡。他儿子 比加辖 接续他作王。
22Menaĥem ekdormis kun siaj patroj; kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Pekaĥja.
23犹大 王 亚撒利雅 五十年, 米拿现 的儿子 比加辖 在 撒马利亚 登基作 以色列 王二年。
23En la kvindeka jaro de Azarja, reĝo de Judujo, Pekaĥja, filo de Menaĥem, fariĝis reĝo super Izrael en Samario, kaj li reĝis du jarojn.
24他行耶和华眼中看为恶的事,不离开 尼八 的儿子 耶罗波安 使 以色列 人陷在罪里的那罪。
24Li faradis malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo; li ne deturnis sin de la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon.
25比加辖 的将军、 利玛利 的儿子 比加 背叛他,在 撒马利亚 王宫里的卫所杀了他。 亚珥歌伯 和 亚利耶 并 基列 的五十人帮助 比加 ; 比加 击杀他,篡了他的位。
25Kaj faris kontraŭ li konspiron Pekaĥ, filo de Remalja, lia altrangulo, kaj frapis lin en Samario, en la salono de la reĝa domo, kune kun Argob kaj Arje, kaj kun li estis kvindek viroj el la Gileadanoj. Kaj li mortigis lin kaj ekreĝis anstataŭ li.
26比加辖 其余的事,凡他所行的都写在 以色列 诸王记上。
26La cetera historio de Pekaĥja, kaj ĉio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.
27犹大 王 亚撒利雅 五十二年, 利玛利 的儿子 比加 在 撒马利亚 登基作 以色列 王二十年。
27En la kvindek-dua jaro de Azarja, reĝo de Judujo, Pekaĥ, filo de Remalja, fariĝis reĝo super Izrael en Samario, kaj li reĝis dudek jarojn.
28他行耶和华眼中看为恶的事,不离开 尼八 的儿子 耶罗波安 使 以色列 人陷在罪里的那罪。
28Li faradis malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo; li ne deturnis sin de la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon.
29以色列 王 比加 年间, 亚述 王 提革拉·毗列色 来夺了 以云 、 亚伯·伯·玛迦 、 亚挪 、 基低斯 、 夏琐 、 基列 、 加利利 ,和 拿弗他利 全地,将这些地方的居民都掳到 亚述 去了。
29En la tempo de Pekaĥ, reĝo de Izrael, venis Tiglat-Pileser, reĝo de Asirio, kaj prenis Ijonon, Abel-Bet-Maaĥan, Janoaĥon, Kedeŝon, Ĥacoron, Gileadon, Galileon, la tutan landon de Naftali; kaj forkondukis ilin en Asirion.
30乌西雅 的儿子 约坦 二十年, 以拉 的儿子 何细亚 背叛 利玛利 的儿子 比加 ,击杀他,篡了他的位。
30Hoŝea, filo de Ela, faris konspiron kontraŭ Pekaĥ, filo de Remalja, kaj frapis lin kaj mortigis lin, kaj ekreĝis anstataŭ li en la dudeka jaro de Jotam, filo de Uzija.
31比加 其余的事,凡他所行的都写在 以色列 诸王记上。
31La cetera historio de Pekaĥ, kaj ĉio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.
32以色列 王 利玛利 的儿子 比加 第二年, 犹大 王 乌西雅 的儿子 约坦 登基。
32En la dua jaro de Pekaĥ, filo de Remalja, reĝo de Izrael, ekreĝis Jotam, filo de Uzija, reĝo de Judujo.
33他登基的时候年二十五岁,在 耶路撒冷 作王十六年。他母亲名叫 耶路沙 ,是 撒督 的女儿。
33Li havis la aĝon de dudek kvin jaroj, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek ses jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jeruŝa, filino de Cadok.
34约坦 行耶和华眼中看为正的事,效法他父亲 乌西雅 一切所行的;
34Li agadis bone antaŭ la Eternulo; li agadis tiel same, kiel agadis lia patro Uzija.
35只是邱坛还没有废去,百姓仍在那里献祭烧香。 约坦 建立耶和华殿的上门。
35Sed la altaĵoj ne estis senfunkciigitaj; la popolo ĉiam ankoraŭ oferadis kaj incensadis sur la altaĵoj. Li konstruis la supran pordegon ĉe la domo de la Eternulo.
36约坦 其余的事,凡他所行的都写在 犹大 列王记上。
36La cetera historio de Jotam, kaj ĉio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo.
37在那些日子,耶和华才使 亚兰 王 利汛 和 利玛利 的儿子 比加 去攻击 犹大 。
37En tiu tempo la Eternulo komencis sendadi sur Judujon Recinon, reĝon de Sirio, kaj Pekaĥon, filon de Remalja.
38约坦 与他列祖同睡,葬在他祖 大卫城 他列祖的坟地里。他儿子 亚哈斯 接续他作王。
38Kaj Jotam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de lia patro David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Aĥaz.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.