列王纪下
Chapter 18
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1以色列 王 以拉 的儿子 何细亚 第三年, 犹大 王 亚哈斯 的儿子 希西家 登基。
1En la tria jaro de Hoŝea, filo de Ela, reĝo de Izrael, ekreĝis Ĥizkija, filo de Aĥaz, reĝo de Judujo.
2他登基的时候年二十五岁,在 耶路撒冷 作王二十九年。他母亲名叫 亚比 ,是 撒迦利雅 的女儿。
2Li havis la aĝon de dudek kvin jaroj, kiam li fariĝis reĝo, kaj dudek naŭ jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Abi, filino de Zeĥarja.
3希西家 行耶和华眼中看为正的事,效法他祖 大卫 一切所行的。
3Li agadis bone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro David.
4他废去邱坛,毁坏柱像,砍下木偶,打碎 摩西 所造的铜蛇,因为到那时 以色列 人仍向铜蛇烧香。 希西家 叫铜蛇为铜块。
4Li forigis la altaĵojn, rompis la statuojn, dehakis la sanktajn stangojn, kaj disbatis la kupran serpenton, kiun faris Moseo; ĉar ĝis tiu tempo la Izraelidoj incensadis al ĝi, kaj oni nomis ĝin Neĥuŝtan.
5希西家 倚靠耶和华— 以色列 的 神,在他前后的 犹大 列王中没有一个及他的。
5La Eternulon, Dion de Izrael, li fidis; kaj simila al li ne ekzistis inter ĉiuj reĝoj de Judujo post li, nek inter tiuj, kiuj estis antaŭ li.
6因为他专靠耶和华,总不离开,谨守耶和华所吩咐 摩西 的诫命。
6Li forte tenis sin al la Eternulo, ne deturnis sin de Li, kaj li observadis Liajn ordonojn, kiujn la Eternulo donis al Moseo.
7耶和华与他同在,他无论往何处去尽都亨通。他背叛、不肯事奉 亚述 王。
7Kaj la Eternulo estis kun li; ĉie, kien li iris, li agis prudente. Li defalis de la reĝo de Asirio kaj ĉesis servi al li.
8希西家 攻击 非利士 人,直到 迦萨 ,并 迦萨 的四境,从了望楼到坚固城。
8Li venkobatis la Filiŝtojn ĝis Gaza kaj ĝia regiono, de la gardostara turo ĝis la fortikigita urbo.
9希西家 王第四年,就是 以色列 王 以拉 的儿子 何细亚 第七年, 亚述 王 撒缦以色 上来围困 撒马利亚 ;
9En la kvara jaro de la reĝo Ĥizkija, tio estas en la sepa jaro de Hoŝea, filo de Ela, reĝo de Izrael, iris Ŝalmaneser, reĝo de Asirio, kontraŭ Samarion kaj eksieĝis ĝin.
10过了三年就攻取了城。 希西家 第六年, 以色列 王 何细亚 第九年, 撒马利亚 被攻取了。
10Kaj li venkoprenis ĝin post tri jaroj; en la sesa jaro de Ĥizkija, tio estas en la naŭa jaro de Hoŝea, reĝo de Izrael, Samario estis prenita.
11亚述 王将 以色列 人掳到 亚述 ,把他们安置在 哈腊 与 歌散 的 哈博河 边,并 米底亚 人的城邑;
11Kaj la reĝo de Asirio transkondukis la Izraelidojn en Asirion, kaj loĝigis ilin en Ĥalaĥ, kaj en Ĥabor, ĉe la rivero Gozan, kaj en la urboj de la Medoj;
12都因他们不听从耶和华—他们 神的话,违背他的约,就是耶和华仆人 摩西 吩咐他们所当守的。
12pro tio, ke ili ne obeis la voĉon de la Eternulo, sia Dio, kaj malobeis Lian interligon, ĉion, kion ordonis Moseo, servanto de la Eternulo, ili ne obeis kaj ne plenumis.
13希西家 王十四年, 亚述 王 西拿基立 上来攻击 犹大 的一切坚固城,将城攻取。
13En la dek-kvara jaro de la reĝo Ĥizkija eliris Sanĥerib, reĝo de Asirio, kontraŭ ĉiujn fortikigitajn urbojn de Judujo, kaj venkoprenis ilin.
14犹大 王 希西家 差人往 拉吉 去见 亚述 王,说:「我有罪了,求你离开我;凡你罚我的,我必承当。」于是 亚述 王罚 犹大 王 希西家 银子三百他连得,金子三十他连得。
14Tiam Ĥizkija, reĝo de Judujo, sendis al la reĝo de Asirio en Laĥiŝon, por diri: Mi pekis; returnu vin de mi; kion vi metos sur min, tion mi plenumos. Kaj la reĝo de Asirio metis sur Ĥizkijan, reĝon de Judujo, tributon de tricent kikaroj da arĝento kaj tridek kikaroj da oro.
15希西家 就把耶和华殿里和王宫府库里所有的银子都给了 他 。
15Kaj Ĥizkija fordonis la tutan arĝenton, kiu troviĝis en la domo de la Eternulo kaj en la trezorejoj de la reĝa domo.
16那时, 犹大 王 希西家 将耶和华殿门上的 金子 和他自己包在柱上的 金子 都刮下来,给了 亚述 王。
16En tiu tempo Ĥizkija dehakis la pordojn de la templo de la Eternulo, kaj la kolonojn, kiujn Ĥizkija, reĝo de Judujo, estis teginta, kaj donis ilin al la reĝo de Asirio.
17亚述 王从 拉吉 差遣他珥探、拉伯撒利,和拉伯沙基率领大军往 耶路撒冷 ,到 希西家 王那里去。他们上到 耶路撒冷 ,就站在上池的水沟旁,在漂布地的大路上。
17La reĝo de Asirio sendis Tartanon kaj Rab-Sarison kaj Rabŝaken el Laĥiŝ al la reĝo Ĥizkija kun granda militistaro al Jerusalem. Ili iris kaj venis en Jerusalemon. Kiam ili venis, ili stariĝis ĉe la akvotubo de la supra lageto, kiu estas ĉe la vojo de la kampo de fulistoj.
18他们呼叫王的时候,就有 希勒家 的儿子家宰 以利亚敬 ,并书记 舍伯那 和 亚萨 的儿子史官 约亚 ,出来见他们。
18Ili vokis la reĝon. Kaj eliris al ili Eljakim, filo de Ĥilkija, la palacestro, kaj Ŝebna, la skribisto, kaj Joaĥ, filo de Asaf, la kronikisto.
19拉伯沙基说:「你们去告诉 希西家 说, 亚述 大王如此说:『你所倚靠的有什么可仗赖的呢?
19Kaj Rabŝake diris al ili: Diru al Ĥizkija: Tiele diras la granda reĝo, la reĝo de Asirio: Kio estas la fido, kiun vi fidas?
20你说有打仗的计谋和能力, 我看 不过是虚话。你到底倚靠谁才背叛我呢?
20Vi diris nur buŝan babiladon; por milito oni bezonas konsilon kaj forton. Nun kiun vi fidas, ke vi ribelis kontraŭ mi?
21看哪,你所倚靠的 埃及 是那压伤的苇杖;人若靠这杖,就必刺透他的手。 埃及 王法老向一切倚靠他的人也是这样。
21Jen vi fidas la apogon de Egiptujo, tiu kano rompita, kiu, se iu sin apogas sur ĝi, eniras en lian manon kaj trapikas ĝin. Tia estas Faraono, reĝo de Egiptujo, por ĉiuj, kiuj fidas lin.
22你们若对我说:我们倚靠耶和华—我们的 神, 希西家 岂不是将 神的邱坛和祭坛废去,且对 犹大 和 耶路撒冷 的人说:你们当在 耶路撒冷 这坛前敬拜吗?
22Eble vi diros al mi: La Eternulon, nian Dion, ni fidas? sed Li estas ja Tiu, kies altaĵojn kaj altarojn Ĥizkija forigis, dirante al Judujo kaj Jerusalem: Antaŭ ĉi tiu altaro adorkliniĝu en Jerusalem.
23现在你把当头给我主 亚述 王,我给你二千匹马,看你这一面骑马的人够不够。
23Nun provu konkuri kun mia sinjoro, la reĝo de Asirio; mi donos al vi du mil ĉevalojn — ĉu vi povas trovi rajdantojn por ili?
24若不然,怎能打败我主臣仆中最小的军长呢?你竟倚靠 埃及 的战车马兵吗?
24Kiel vi povas forigi estron, unu el la plej malgrandaj servantoj de mia sinjoro, kaj fidi Egiptujon pro la ĉaroj kaj rajdistoj?
25现在我上来攻击毁灭这地,岂没有耶和华的意思吗?耶和华吩咐我说:你上去攻击毁灭这地吧!』」
25Cetere, ĉu sen la volo de la Eternulo mi iris kontraŭ ĉi tiun lokon, por ruinigi ĝin? La Eternulo diris al mi: Iru kontraŭ ĉi tiun landon kaj ruinigu ĝin.
26希勒家 的儿子 以利亚敬 和 舍伯那 ,并 约亚 ,对拉伯沙基说:「求你用 亚兰 言语和仆人说话,因为我们懂得;不要用 犹大 言语和我们说话,达到城上百姓的耳中。」
26Tiam Eljakim, filo de Ĥilkija, kaj Ŝebna kaj Joaĥ diris al Rabŝake: Volu paroli al viaj sklavoj en la lingvo Siria, ĉar ni komprenas; sed ne parolu kun ni Jude antaŭ la oreloj de la popolo, kiu estas sur la murego.
27拉伯沙基说:「我主差遣我来,岂是单对你和你的主说这些话吗?不也是对这些坐在城上、要与你们一同吃自己粪、喝自己尿的人说吗?」
27Sed Rabŝake diris al ili: Ĉu al via sinjoro kaj al vi sendis min mia sinjoro, por diri tiujn vortojn? ĉu ne al la homoj, kiuj sidas sur la murego, por manĝi sian ekskrementon kaj trinki sian urinon kune kun vi?
28于是拉伯沙基站着,用 犹大 言语大声喊着说:「你们当听 亚述 大王的话!
28Kaj Rabŝake stariĝis, kaj ekkriis per laŭta voĉo Jude, kaj li ekparolis, dirante: Aŭskultu la vortojn de la granda reĝo, la reĝo de Asirio.
29王如此说:『你们不要被 希西家 欺哄了;因他不能救你们脱离我的手。
29Tiele diras la reĝo: Ĥizkija ne forlogu vin, ĉar li ne povos savi vin el lia mano.
30也不要听 希西家 使你们倚靠耶和华,说耶和华必要拯救我们,这城必不交在 亚述 王的手中。』
30Kaj Ĥizkija ne fidigu vin per la Eternulo, dirante: La Eternulo certe nin savos, kaj ĉi tiu urbo ne estos transdonita en la manojn de la reĝo de Asirio.
31不要听 希西家 的话!因 亚述 王如此说:『你们要与我和好,出来投降我,各人就可以吃自己葡萄树和无花果树的果子,喝自己井里的水。
31Ne aŭskultu Ĥizkijan; ĉar tiele diras la reĝo de Asirio: Faru kun mi pacon kaj eliru al mi, kaj manĝu ĉiu el sia vinberĝardeno kaj ĉiu de sia figarbo kaj trinku ĉiu la akvon el sia puto,
32等我来领你们到一个地方与你们本地一样,就是有五谷和新酒之地,有粮食和葡萄园之地,有橄榄树和蜂蜜之地,好使你们存活,不至于死。 希西家 劝导你们,说耶和华必拯救我们;你们不要听他的话。
32ĝis mi venos kaj prenos vin en landon similan al via lando, en landon de greno kaj mosto, en landon de pano kaj vinberĝardenoj, en landon de olivoj kaj de mielo, kaj vi vivos kaj ne mortos. Kaj ne aŭskultu Ĥizkijan, kiam li forlogas vin per la vortoj: La Eternulo nin savos.
33列国的神有哪一个救他本国脱离 亚述 王的手呢?
33Ĉu la dioj de la nacioj savis ĉiu sian landon el la manoj de la reĝo de Asirio?
34哈马 、 亚珥拔 的神在哪里呢? 西法瓦音 、 希拿 、 以瓦 的神在哪里呢?他们曾救 撒马利亚 脱离我的手吗?
34Kie estas la dioj de Ĥamat kaj de Arpad? kie estas la dioj de Sefarvaim, de Hena kaj Iva? ĉu ili savis Samarion el miaj manoj?
35这些国的神有谁曾救自己的国脱离我的手呢?难道耶和华能救 耶路撒冷 脱离我的手吗?』」
35Kiu el ĉiuj dioj de tiuj landoj savis sian landon el miaj manoj, ke la Eternulo savu Jerusalemon el miaj manoj?
36百姓静默不言,并不回答一句,因为王曾吩咐说:「不要回答他。」
36Kaj la popolo silentis kaj nenion respondis al li; ĉar estis ordono de la reĝo: Ne respondu al li.
37当下, 希勒家 的儿子家宰 以利亚敬 和书记 舍伯那 ,并 亚萨 的儿子史官 约亚 ,都撕裂衣服,来到 希西家 那里,将拉伯沙基的话告诉了他。
37Kaj Eljakim, filo de Ĥilkija, la palacestro, kaj Ŝebna, la skribisto, kaj Joaĥ, filo de Asaf, la kronikisto, venis al Ĥizkija en disŝiritaj vestoj, kaj raportis al li la vortojn de Rabŝake.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.