列王纪下
Chapter 8
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1以利沙 曾对所救活之子的那妇人说:「你和你的全家要起身往你可住的地方去住,因为耶和华命饥荒降在这地七年。」
1Eliŝa diris al la virino, kies filon li revivigis, jene: Leviĝu kaj iru, vi kaj via domo, kaj loĝu kelkan tempon tie, kie vi povos loĝi; ĉar la Eternulo alvokos malsaton, kaj ĝi venos en la landon por sep jaroj.
2妇人就起身,照神人的话带着全家往 非利士 地去,住了七年。
2Kaj la virino leviĝis kaj faris laŭ la vorto de la homo de Dio, kaj ŝi iris, ŝi kaj ŝia domo, kaj loĝis en la lando de la Filiŝtoj sep jarojn.
3七年完了,那妇人从 非利士 地回来,就出去为自己的房屋田地哀告王。
3Post la paso de la sep jaroj la virino revenis el la lando de la Filiŝtoj, kaj ŝi iris, por klopodi ĉe la reĝo pri sia domo kaj pri sia kampo.
4那时王正与神人的仆人 基哈西 说:「请你将 以利沙 所行的一切大事告诉我。」
4La reĝo tiam parolis kun Geĥazi, la junulo de la homo de Dio, dirante: Rakontu al mi ĉiujn grandajn farojn, kiujn faris Eliŝa.
5基哈西 告诉王 以利沙 如何使死人复活,恰巧 以利沙 所救活、她儿子的那妇人为自己的房屋田地来哀告王。 基哈西 说:「我主我王,这就是那妇人,这是她的儿子,就是 以利沙 所救活的。」
5Dum li estis rakontanta al la reĝo, ke tiu revivigis mortinton, jen la virino, kies filon li revivigis, ekpetis la reĝon pri sia domo kaj pri sia kampo. Kaj Geĥazi diris: Mia sinjoro, ho reĝo, jen estas tiu virino, kaj jen estas ŝia filo, kiun Eliŝa revivigis.
6王问那妇人,她就把那事告诉王。于是王为她派一个太监,说:「凡属这妇人的都还给她,自从她离开本地直到今日,她田地的出产也都还给她。」
6Kaj la reĝo demandis la virinon, kaj ŝi rakontis al li. Kaj la reĝo donis al ŝi unu korteganon, dirante: Redonu al ŝi ĉion, kio apartenas al ŝi, kaj ĉiujn enspezojn de la kampo de post la tago, kiam ŝi forlasis la landon, ĝis nun.
7以利沙 来到 大马士革 , 亚兰 王 便·哈达 正患病。有人告诉王说:「神人来到这里了。」
7Eliŝa venis en Damaskon. Ben-Hadad, reĝo de Sirio, tiam estis malsana. Kaj oni raportis al li, dirante: La homo de Dio venis ĉi tien.
8王就吩咐 哈薛 说:「你带着礼物去见神人,托他求问耶和华,我这病能好不能好?」
8Tiam la reĝo diris al Ĥazael: Prenu en vian manon donacon, kaj iru renkonte al la homo de Dio, kaj demandu per li la Eternulon, ĉu mi resaniĝos de ĉi tiu malsano.
9于是 哈薛 用四十个骆驼,驮着 大马士革 的各样美物为礼物,去见 以利沙 。到了他那里,站在他面前,说:「你儿子 亚兰 王 便·哈达 打发我来见你,他问说:『我这病能好不能好?』」
9Kaj Ĥazael iris renkonte al li, kaj prenis donacon en sian manon kaj da ĉio plej bona en Damasko tiom, kiom povas porti kvardek kameloj, kaj li venis kaj stariĝis antaŭ li, kaj diris: Via filo Ben-Hadad, reĝo de Sirio, sendis min al vi, por demandi: Ĉu mi resaniĝos de ĉi tiu malsano?
10以利沙 对 哈薛 说:「你回去告诉他说,这病必能好;但耶和华指示我,他必要死。」
10Kaj Eliŝa diris al li: Iru, diru al li: Vi resaniĝos. Sed la Eternulo montris al mi, ke li mortos.
11神人定睛看着 哈薛 ,甚至他惭愧。神人就哭了;
11Kaj li fikse rigardis lin, ĝis li hontiĝis, kaj la homo de Dio ploris.
12哈薛 说:「我主为什么哭?」回答说:「因为我知道你必苦害 以色列 人,用火焚烧他们的保障,用刀杀死他们的壮丁,摔死他们的婴孩,剖开他们的孕妇。」
12Ĥazael diris: Kial mia sinjoro ploras? Tiu respondis: Ĉar mi scias, kian malbonon vi faros al la Izraelidoj: iliajn fortikaĵojn vi forbruligos, iliajn junulojn vi mortigos per glavo, iliajn suĉinfanojn vi frakasos, kaj iliajn gravedulinojn vi disfendos.
13哈薛 说:「你仆人算什么,不过是一条狗,焉能行这大事呢?」 以利沙 回答说:「耶和华指示我,你必作 亚兰 王。」
13Ĥazael diris: Kio estas via servanto, la hundo, ke li faru tiun grandan faron? Kaj Eliŝa diris: La Eternulo montris al mi, ke vi estos reĝo de Sirio.
14哈薛 离开 以利沙 ,回去见他的主人。主人问他说:「 以利沙 对你说什么?」回答说:「他告诉我你必能好。」
14Li foriris de Eliŝa kaj venis al sia sinjoro. Ĉi tiu diris al li: Kion diris al vi Eliŝa? Kaj li respondis: Li diris al mi, ke vi resaniĝos.
15次日, 哈薛 拿被窝浸在水中,蒙住王的脸,王就死了。于是 哈薛 篡了他的位。
15Sed la sekvantan tagon li prenis la litkovrilon, kaj trempis ĝin en akvo kaj etendis ĝin sur lia vizaĝo, kaj li mortis. Kaj anstataŭ li ekreĝis Ĥazael.
16以色列 王 亚哈 的儿子 约兰 第五年, 犹大 王 约沙法 还在位的时候, 约沙法 的儿子 约兰 登基作了 犹大 王。
16En la kvina jaro de Joram, filo de Aĥab, reĝo de Izrael, post Jehoŝafat, reĝo de Judujo, ekreĝis Jehoram, filo de Jehoŝafat, reĝo de Judujo.
17约兰 登基的时候年三十二岁,在 耶路撒冷 作王八年。
17Li havis la aĝon de tridek du jaroj, kiam li fariĝis reĝo, kaj ok jarojn li reĝis en Jerusalem.
18他行 以色列 诸王所行的,与 亚哈 家一样;因为他娶了 亚哈 的女儿为妻,行耶和华眼中看为恶的事。
18Li iradis laŭ la vojo de la reĝoj de Izrael, kiel faris la domo de Aĥab, ĉar filino de Aĥab estis lia edzino, kaj li faradis malbonon antaŭ la Eternulo.
19耶和华却因他仆人 大卫 的缘故,仍不肯灭绝 犹大 ,照他所应许 大卫 的话,永远赐灯光与他的子孙。
19Tamen la Eternulo ne volis pereigi Judujon, pro Sia servanto David, ĉar Li promesis al li doni lumilon al li kaj al liaj filoj por ĉiam.
20约兰 年间, 以东 人背叛 犹大 ,脱离他的权下,自己立王。
20En lia tempo la Edomidoj defalis de Judujo kaj starigis super si reĝon.
21约兰 率领所有的战车往 撒益 去,夜间起来,攻打围困他的 以东 人和车 兵 长; 犹大 兵就逃跑,各回各家去了。
21Joram iris Cairon kune kun ĉiuj siaj ĉaroj; kaj li leviĝis nokte, kaj venkobatis la Edomidojn, kiuj estis ĉirkaŭ li, kaj la ĉarestrojn; kaj la popolo forkuris al siaj tendoj.
22这样, 以东 人背叛 犹大 ,脱离他的权下,直到今日。那时 立拿 人也背叛了。
22Tamen la Edomidoj restis defalintaj de Judujo ĝis la nuna tago. Tiam defalis ankaŭ Libna en la sama tempo.
23约兰 其余的事,凡他所行的,都写在 犹大 列王记上。
23La cetera historio de Joram, kaj ĉio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo.
24约兰 与他列祖同睡,葬在 大卫城 他列祖的坟地里。他儿子 亚哈谢 接续他作王。
24Kaj Joram ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Aĥazja.
25以色列 王 亚哈 的儿子 约兰 十二年, 犹大 王 约兰 的儿子 亚哈谢 登基。
25En la dek-dua jaro de Joram, filo de Aĥab, reĝo de Izrael, ekreĝis Aĥazja, filo de Jehoram, reĝo de Judujo.
26他登基的时候年二十二岁,在 耶路撒冷 作王一年。他母亲名叫 亚她利雅 ,是 以色列 王 暗利 的孙女。
26La aĝon de dudek du jaroj havis Aĥazja, kiam li fariĝis reĝo, kaj unu jaron li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Atalja, filino de Omri, reĝo de Izrael.
27亚哈谢 效法 亚哈 家行耶和华眼中看为恶的事,与 亚哈 家一样,因为他是 亚哈 家的女婿。
27Kaj li iradis laŭ la vojo de la domo de Aĥab, kaj faradis malbonon antaŭ la Eternulo, kiel la domo de Aĥab, ĉar li estis boparenco de la domo de Aĥab.
28他与 亚哈 的儿子 约兰 同往 基列 的 拉末 去,与 亚兰 王 哈薛 争战。 亚兰 人打伤了 约兰 ,
28Li iris kun Joram, filo de Aĥab, milite kontraŭ Ĥazaelon, reĝon de Sirio, al Ramot en Gilead; kaj la Sirianoj vundis Joramon.
29约兰 王回到 耶斯列 ,医治在 拉末 与 亚兰 王 哈薛 打仗的时候所受的伤。 犹大 王 约兰 的儿子 亚哈谢 因为 亚哈 的儿子 约兰 病了,就下到 耶斯列 看望他。
29Kaj la reĝo Joram revenis, por kuraci sin en Jizreel de la vundoj, kiujn faris al li la Sirianoj en Ramot, kiam li batalis kontraŭ Ĥazael, reĝo de Sirio. Kaj Aĥazja, filo de Jehoram, reĝo de Judujo, iris, por viziti Joramon, filon de Aĥab, en Jizreel, ĉar ĉi tiu estis malsana.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.