列王纪下 21
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1玛拿西 登基的时候年十二岁,在 耶路撒冷 作王五十五年。他母亲名叫 协西巴 。
1La aĝon de dek du jaroj havis Manase, kiam li fariĝis reĝo, kaj kvindek kvin jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Ĥefci-Ba.
2玛拿西 行耶和华眼中看为恶的事,效法耶和华在 以色列 人面前赶出的外邦人所行可憎的事。
2Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, simile al la abomenindaĵoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis de antaŭ la Izraelidoj.
3重新建筑他父 希西家 所毁坏的邱坛,又为 巴力 筑坛,做 亚舍拉 像,效法 以色列 王 亚哈 所行的,且敬拜事奉天上的万象;
3Li konstruis denove la altaĵojn, kiujn forigis lia patro Ĥizkija; kaj li starigis altarojn al Baal kaj faris sanktan stangon, kiel faris Aĥab, reĝo de Izrael, kaj adorkliniĝis antaŭ la tuta armeo de la ĉielo kaj servis al ĝi.
4在耶和华殿宇中筑坛。耶和华曾指着这殿说:「我必立我的名在 耶路撒冷 。」
4Li konstruis ankaŭ altarojn en la domo de la Eternulo, pri kiu la Eternulo diris: En Jerusalem Mi estigos Mian nomon.
5他在耶和华殿的两院中为天上的万象筑坛,
5Kaj li konstruis altarojn al la tuta armeo de la ĉielo, sur la du kortoj de la domo de la Eternulo.
6并使他的儿子经火,又观兆,用法术,立交鬼的和行巫术的,多行耶和华眼中看为恶的事,惹动他的怒气;
6Kaj li trairigis sian filon tra fajro, kaj li aŭguradis kaj sorĉadis, kaj starigis antaŭdiristojn kaj magiistojn; li multe agadis malbone antaŭ la Eternulo, kolerigante Lin.
7又在殿内立雕刻的 亚舍拉 像。耶和华曾对 大卫 和他儿子 所罗门 说:「我在 以色列 众支派中所选择的 耶路撒冷 和这殿,必立我的名,直到永远。
7Ankaŭ la idolon por Aŝtar, kiun li faris, li starigis en la domo, pri kiu la Eternulo diris al David kaj al lia filo Salomono: En ĉi tiu domo kaj en Jerusalem, kiun Mi elektis inter ĉiuj triboj de Izrael, Mi estigos Mian nomon por eterne,
8以色列 人若谨守遵行我一切所吩咐他们的和我仆人 摩西 所吩咐他们的一切律法,我就不再使他们挪移离开我所赐给他们列祖之地。」
8kaj Mi ne plu elvagigos la piedon de Izrael el la tero, kiun Mi donis al iliaj patroj, se ili nur observos, por agadi konforme al ĉio, kion Mi ordonis al ili, kaj al la tuta instruo, kiun donis al ili Mia servanto Moseo.
9他们却不听从。 玛拿西 引诱他们行恶,比耶和华在 以色列 人面前所灭的列国更甚。
9Sed ili ne obeis; kaj Manase forlogis ilin tiel, ke ili agis pli malbone, ol la nacioj, kiujn la Eternulo ekstermis antaŭ la Izraelidoj.
10耶和华借他仆人众先知说:
10Kaj la Eternulo ekparolis per Siaj servantoj, la profetoj, dirante:
11「因 犹大 王 玛拿西 行这些可憎的恶事比先前 亚摩利 人所行的更甚,使 犹大 人拜他的偶像,陷在罪里;
11Pro tio, ke Manase, reĝo de Judujo, faris tiujn abomenindaĵojn, kiuj estas pli malbonaj, ol ĉio, kion faris la Amoridoj, kiuj estis antaŭ li, kaj li pekigis ankaŭ la Judojn per siaj idoloj,
12所以耶和华— 以色列 的 神如此说:我必降祸与 耶路撒冷 和 犹大 ,叫一切听见的人无不耳鸣。
12tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Jen Mi venigos sur Jerusalemon kaj Judujon tian malbonon, ke ĉe ĉiu, kiu tion aŭdos, ektintos en ambaŭ liaj oreloj.
13我必用量 撒马利亚 的准绳和 亚哈 家的线铊拉在 耶路撒冷 上,必擦净 耶路撒冷 ,如人擦盘,将盘倒扣。
13Mi etendos super Jerusalem la mezurŝnuron de Samario kaj la vertikalon de la domo de Aĥab, kaj Mi elviŝos Jerusalemon tiel, kiel oni elviŝas pladon, elviŝos kaj renversos.
14我必弃掉所余剩的子民,把他们交在仇敌手中,使他们成为一切仇敌掳掠之物;
14Kaj Mi forpuŝos la restaĵon de Mia heredaĵo, kaj Mi transdonos ilin en la manojn de iliaj malamikoj, kaj ili fariĝos kaptaĵo kaj rabaĵo por ĉiuj siaj malamikoj;
15是因他们自从列祖出 埃及 直到如今,常行我眼中看为恶的事,惹动我的怒气。」
15pro tio, ke ili faradis malbonon antaŭ Miaj okuloj kaj incitadis Min, de post la tago, kiam iliaj patroj eliris el Egiptujo, ĝis la nuna tago.
16玛拿西 行耶和华眼中看为恶的事,使 犹大 人陷在罪里,又流许多无辜人的血,充满了 耶路撒冷 ,从这边直到那边。
16Ankaŭ da senkulpa sango Manase elverŝis tre multe, ĝis li plenigis Jerusalemon de unu rando ĝis la alia, krom sia peko, per kiu li pekigis Judujon, por fari malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo.
17玛拿西 其余的事,凡他所行的和他所犯的罪都写在 犹大 列王记上。
17La cetera historio de Manase, kaj ĉio, kion li faris, kaj la pekoj, kiujn li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo.
18玛拿西 与他列祖同睡,葬在自己宫院 乌撒 的园内;他儿子 亚们 接续他作王。
18Kaj Manase ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la ĝardeno ĉe lia domo, en la ĝardeno de Uza. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Amon.
19亚们 登基的时候年二十二岁,在 耶路撒冷 作王二年。他母亲名叫 米舒利密 ,是 约提巴 人 哈鲁斯 的女儿。
19La aĝon de dudek du jaroj havis Amon, kiam li fariĝis reĝo, kaj du jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Meŝulemet, filino de Ĥaruc, el Jotba.
20亚们 行耶和华眼中看为恶的事,与他父亲 玛拿西 所行的一样;
20Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, kiel agadis lia patro Manase.
21行他父亲一切所行的,敬奉他父亲所敬奉的偶像,
21Li iradis laŭ tute la sama vojo, laŭ kiu iradis lia patro, kaj li servadis al la idoloj, al kiuj servadis lia patro, kaj adorkliniĝadis antaŭ ili.
22离弃耶和华—他列祖的 神,不遵行耶和华的道。
22Li forlasis la Eternulon, Dion de liaj patroj, kaj ne iradis laŭ la vojo de la Eternulo.
23亚们 王的臣仆背叛他,在宫里杀了他。
23Kaj la servantoj de Amon konspiris kontraŭ li, kaj mortigis la reĝon en lia domo.
24但国民杀了那些背叛 亚们 王的人,立他儿子 约西亚 接续他作王。
24Sed la popolo de la lando mortigis ĉiujn, kiuj faris konspiron kontraŭ la reĝo Amon; kaj la popolo de la lando faris reĝo anstataŭ li lian filon Joŝija.
25亚们 其余所行的事都写在 犹大 列王记上。
25La cetera historio de Amon, kion li faris, estas priskribita en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo.
26亚们 葬在 乌撒 的园内自己的坟墓里。他儿子 约西亚 接续他作王。
26Kaj oni enterigis lin en lia tombo, en la ĝardeno de Uza. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Joŝija.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.