列王纪下 20
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1那时, 希西家 病得要死。 亚摩斯 的儿子先知 以赛亚 去见他,对他说:「耶和华如此说:『你当留遗命与你的家,因为你必死,不能活了。』」
1En tiu tempo Ĥizkija morte malsaniĝis; kaj venis al li la profeto Jesaja, filo de Amoc, kaj diris al li: Tiele diras la Eternulo: Faru testamenton pri via domo, ĉar vi mortos kaj ne vivos.
2希西家 就转脸朝墙,祷告耶和华说:
2Tiam Ĥizkija turnis sian vizaĝon al la muro, kaj ekpreĝis al la Eternulo, dirante:
3「耶和华啊,求你记念我在你面前怎样存完全的心,按诚实行事,又做你眼中所看为善的。」 希西家 就痛哭了。
3Mi petas, ho Eternulo, rememoru, ke mi iradis antaŭ Vi kun vero kaj koro fidela, kaj mi faradis tion, kio plaĉas al Vi. Kaj Ĥizkija laŭte ekploris.
4以赛亚 出来,还没有到中院,耶和华的话就临到他,说:
4Kiam Jesaja ankoraŭ ne eliris el la interna korto, aperis al li la vorto de la Eternulo jene:
5「你回去告诉我民的君 希西家 说:耶和华—你祖 大卫 的 神如此说:『我听见了你的祷告,看见了你的眼泪,我必医治你;到第三日,你必上到耶和华的殿。
5Reiru, kaj diru al Ĥizkija, la estro de Mia popolo: Tiele diras la Eternulo, Dio de via patro David: Mi aŭdis vian preĝon, Mi vidis viajn larmojn; jen Mi resanigos vin; en la tria tago vi iros en la domon de la Eternulo.
6我必加增你十五年的寿数,并且我要救你和这城脱离 亚述 王的手。我为自己和我仆人 大卫 的缘故,必保护这城。』」
6Kaj Mi aldonos al via vivo dek kvin jarojn; kaj kontraŭ la mano de la reĝo de Asirio Mi savos vin kaj ĉi tiun urbon, kaj Mi defendos ĉi tiun urbon pro Mi kaj pro Mia servanto David.
7以赛亚 说:「当取一块无花果饼来。」人就取了来,贴在疮上,王便痊愈了。
7Kaj Jesaja diris: Oni alportu dispremitan figon. Kaj oni alportis kaj metis sur la ŝvelaĵon, kaj li resaniĝis.
8希西家 问 以赛亚 说:「耶和华必医治我,到第三日,我能上耶和华的殿,有什么兆头呢?」
8Kaj Ĥizkija diris al Jesaja: Kia estas la signo, ke la Eternulo min resanigos kaj mi iros en la tria tago en la domon de la Eternulo?
9以赛亚 说:「耶和华必成就他所说的。这是他给你的兆头:你要日影向前进十度呢?是要往后退十度呢?」
9Jesaja respondis: Tio estos por vi la pruvosigno de la Eternulo, ke la Eternulo plenumos tion, kion Li diris: ĉu la hormontra ombro iru antaŭen je dek gradoj, aŭ ĉu ĝi iru returne je dek gradoj?
10希西家 回答说:「日影向前进十度容易,我要日影往后退十度。」
10Kaj Ĥizkija diris: Facile estas por la ombro iri antaŭen je dek gradoj; ne, la ombro iru returne je dek gradoj.
11先知 以赛亚 求告耶和华,耶和华就使 亚哈斯 的日晷向前进的日影,往后退了十度。
11Tiam la profeto Jesaja vokis al la Eternulo, kaj Li retiris la hormontran ombron malantaŭen je dek gradoj sur la hormontrilo de Aĥaz, sur kiu ĝi malsupriĝis.
12那时, 巴比伦 王 巴拉但 的儿子 米罗达·巴拉但 听见 希西家 病而痊愈,就送书信和礼物给他。
12En tiu tempo Berodaĥ-Baladan, filo de Baladan, reĝo de Babel, sendis leterojn kaj donacojn al Ĥizkija; ĉar li aŭdis, ke Ĥizkija estis malsana.
13希西家 听从使者的话,就把他宝库的金子、银子、香料、贵重的膏油,和他武库的一切军器,并他所有的财宝,都给他们看。他家中和他全国之内, 希西家 没有一样不给他们看的。
13Kaj Ĥizkija elaŭdis ilin, kaj montris al ili sian tutan trezorejon, la arĝenton kaj la oron kaj la aromaĵojn kaj la karan oleon kaj sian armilejon, kaj ĉion, kio troviĝis en liaj trezorejoj; estis nenio, kion Ĥizkija ne montrus al ili en sia domo kaj en sia tuta posedaĵo.
14于是先知 以赛亚 来见 希西家 王,问他说:「这些人说什么?他们从哪里来见你?」 希西家 说:「他们从远方的 巴比伦 来。」
14Kaj venis la profeto Jesaja al la reĝo Ĥizkija, kaj diris al li: Kion parolis tiuj homoj? kaj de kie ili venis al vi? Kaj Ĥizkija diris: El lando malproksima ili venis, el Babel.
15以赛亚 说:「他们在你家里看见了什么?」 希西家 说:「凡我家中所有的,他们都看见了;我财宝中没有一样不给他们看的。」
15Kaj li diris: Kion ili vidis en via domo? Kaj Ĥizkija respondis: Ĉion, kio estas en mia domo, ili vidis; estis nenio, kion mi ne montrus al ili en miaj trezorejoj.
16以赛亚 对 希西家 说:「你要听耶和华的话,
16Tiam Jesaja diris al Ĥizkija: Aŭskultu la diron de la Eternulo:
17日子必到,凡你家里所有的,并你列祖积蓄到如今的,都要被掳到 巴比伦 去,不留下一样。这是耶和华说的。
17Jen venos tagoj, kaj ĉio, kio estas en via domo kaj kion kolektis viaj patroj ĝis la nuna tago, estos forportata en Babelon; nenio restos, diras la Eternulo.
18并且从你本身所生的众子,其中必有被掳去在 巴比伦 王宫里当太监的。」
18Kaj el viaj filoj, kiuj devenos de vi, kiujn vi naskigos, oni prenos; kaj ili estos korteganoj en la palaco de la reĝo de Babel.
19希西家 对 以赛亚 说:「你所说耶和华的话甚好!若在我的年日中有太平和稳固的景况,岂不是好吗?」
19Kaj Ĥizkija diris al Jesaja: Bona estas la vorto de la Eternulo, kiun vi diris. Kaj li diris plue: Estu nur paco kaj vero en mia tempo.
20希西家 其余的事和他的勇力,他怎样挖池、挖沟、引水入城,都写在 犹大 列王记上。
20La cetera historio de Ĥizkija, kaj lia tuta forto, kaj kiel li faris la lageton kaj la akvotubon kaj enkondukis la akvon en la urbon, ĉio estas priskribita en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo.
21希西家 与他列祖同睡。他儿子 玛拿西 接续他作王。
21Kaj Ĥizkija ekdormis kun siaj patroj, kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Manase.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.