列王纪下
Chapter 5
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1亚兰 王的元帅 乃缦 在他主人面前为尊为大,因耶和华曾借他使 亚兰 人得胜;他又是大能的勇士,只是长了大麻风。
1Naaman, la militestro de la reĝo de Sirio, estis granda homo antaŭ sia sinjoro kaj tre estimata, ĉar per li la Eternulo donis venkon al Sirio. Tiu homo estis forta militisto, sed leprulo.
2先前 亚兰 人成群地出去,从 以色列 国掳了一个小女子,这女子就服事 乃缦 的妻。
2La Sirianoj unu fojon eliris taĉmente kaj kaptis el la Izraela lando malgrandan knabinon, kaj ŝi fariĝis servantino de la edzino de Naaman.
3她对主母说:「巴不得我主人去见 撒马利亚 的先知,必能治好他的大麻风。」
3Kaj ŝi diris al sia sinjorino: Ho, se mia sinjoro estus ĉe la profeto, kiu loĝas en Samario! tiu forigus de li la lepron.
4乃缦 进去,告诉他主人说, 以色列 国的女子如此如此说。
4Kaj iu iris kaj rakontis al sia sinjoro, dirante: Tiel kaj tiel diris la knabino, kiu estas el la lando Izraela.
5亚兰 王说:「你可以去,我也达信于 以色列 王。」于是 乃缦 带银子十他连得,金子六千 舍客勒 ,衣裳十套,就去了;
5Kaj la reĝo de Sirio diris: Iru, kaj mi sendos leteron al la reĝo de Izrael. Kaj li iris, kaj li prenis kun si dek kikarojn da arĝento kaj ses mil siklojn da oro kaj dek kompletojn da vestoj.
6且带信给 以色列 王,信上说:「我打发臣仆 乃缦 去见你,你接到这信,就要治好他的大麻风。」
6Kaj li alportis al la reĝo de Izrael la leteron, en kiu estis skribite: Kune kun ĉi tiu letero mi sendas al vi mian servanton Naaman, por ke vi liberigu lin de lia lepro.
7以色列 王看了信就撕裂衣服,说:「我岂是 神,能使人死使人活呢?这人竟打发人来,叫我治好他的大麻风。你们看一看,这人何以寻隙攻击我呢?」
7Kiam la reĝo de Izrael tralegis la leteron, li disŝiris siajn vestojn, kaj diris: Ĉu mi estas Dio, por mortigi kaj vivigi, ke tiu sendas al mi, por ke mi liberigu homon de lia lepro? nun sciu kaj vidu, ke li serĉas pretekston kontraŭ mi.
8神人 以利沙 听见 以色列 王撕裂衣服,就打发人去见王,说:「你为什么撕了衣服呢?可使那人到我这里来,他就知道 以色列 中有先知了。」
8Kiam Eliŝa, la homo de Dio, aŭdis, ke la reĝo de Izrael disŝiris siajn vestojn, li sendis al la reĝo, por diri: Kial vi disŝiris viajn vestojn? li venu al mi, kaj li ekscios, ke ekzistas profeto en Izrael.
9于是, 乃缦 带着车马到了 以利沙 的家,站在门前。
9Kaj venis Naaman kun siaj ĉevaloj kaj ĉaroj, kaj haltis ĉe la pordo de la domo de Eliŝa.
10以利沙 打发一个使者,对 乃缦 说:「你去在 约旦河 中沐浴七回,你的肉就必复原,而得洁净。」
10Kaj Eliŝa sendis al li senditon, por diri: Iru kaj lavu vin sep fojojn en Jordan, kaj renoviĝos via korpo kaj vi fariĝos pura.
11乃缦 却发怒走了,说:「我想他必定出来见我,站着求告耶和华—他 神的名,在患处以上摇手,治好这大麻风。
11Tiam Naaman ekkoleris kaj foriris, kaj diris: Jen mi pensis, ke li eliros kaj stariĝos, kaj alvokos la nomon de la Eternulo, sia Dio, kaj metos sian manon sur la lokon kaj forigos la lepron.
12大马士革 的河 亚罢拿 和 法珥法 岂不比 以色列 的一切水更好吗?我在那里沐浴不得洁净吗?」于是气忿忿地转身去了。
12Ĉu Amana kaj Parpar, la riveroj de Damasko, ne estas pli bonaj, ol ĉiuj akvoj de Izrael? ĉu mi ne povas lavi min en ili kaj fariĝi pura? Kaj li forturnis sin kaj foriris kun kolero.
13他的仆人进前来,对他说:「我父啊,先知若吩咐你做一件大事,你岂不做吗?何况说你去沐浴而得洁净呢?」
13Sed liaj servantoj aliris, kaj ekparolis al li, kaj diris: Nia patro! se ion grandan la profeto ordonus al vi, ĉu vi tion ne farus? des pli, se li diris al vi: Lavu vin, kaj vi estos pura!
14于是 乃缦 下去,照着神人的话,在 约旦河 里沐浴七回;他的肉复原,好像小孩子的肉,他就洁净了。
14Kaj li iris kaj enakvigis sin en Jordan sep fojojn, konforme al la vorto de la homo de Dio; kaj lia korpo renoviĝis kiel la korpo de malgranda infano, kaj li fariĝis pura.
15乃缦 带着一切跟随他的人,回到神人那里,站在他面前,说:「如今我知道,除了 以色列 之外,普天下没有 神。现在求你收点仆人的礼物。」
15Kaj li revenis al la homo de Dio, li kaj lia tuta akompanantaro, kaj li venis kaj stariĝis antaŭ li, kaj diris: Nun mi eksciis, ke sur la tuta tero ne ekzistas Dio krom ĉe Izrael; prenu do nun donacon de via servanto.
16以利沙 说:「我指着所事奉永生的耶和华起誓,我必不受。」 乃缦 再三地求他,他却不受。
16Sed tiu diris: Kiel vivas la Eternulo, antaŭ kiu mi staras, mi ne prenos. Li insistis ĉe li, ke li prenu, sed tiu ne volis.
17乃缦 说:「你若不肯受,请将两骡子驮的土赐给仆人。从今以后,仆人必不再将燔祭或 平安 祭献与别神,只献给耶和华。
17Tiam Naaman diris: Se ne, tiam mi petas, oni donu al via servanto tiom da tero, kiom povas porti paro da muloj; ĉar via servanto ne alportados plu bruloferojn nek buĉoferojn al aliaj dioj krom la Eternulo.
18惟有一件事,愿耶和华饶恕你仆人:我主人进 临门 庙叩拜的时候,我用手搀他在 临门 庙,我也屈身。我在 临门 庙屈身的这事,愿耶和华饶恕我。」
18Nur en jena afero la Eternulo pardonu vian servanton: kiam mia sinjoro iros en la templon de Rimon, por tie adorkliniĝi, kaj li apogos sin sur mia brako kaj mi adorkliniĝos en la templo de Rimon, tiam la Eternulo pardonu vian servanton pri tiu afero.
19以利沙 对他说:「你可以平平安安地回去!」 乃缦 就离开他去了;走了不远,
19Tiu diris al li: Iru en paco. Kaj kiam li foriris de li certan spacon da tero,
20神人 以利沙 的仆人 基哈西 心里 说:「我主人不愿从这 亚兰 人 乃缦 手里受他带来的礼物,我指着永生的耶和华起誓,我必跑去追上他,向他要些。」
20Geĥazi, la junulo de Eliŝa, de la homo de Dio, diris al si: Jen mia sinjoro domaĝis la Sirianon Naaman, kaj ne prenis el lia mano tion, kion tiu alportis; kiel vivas la Eternulo, mi kuros post li kaj prenos ion de li.
21于是 基哈西 追赶 乃缦 。 乃缦 看见有人追赶,就急忙下车迎着他,说:「都平安吗?」
21Kaj Geĥazi postkuris Naamanon. Kiam Naaman vidis, ke li kuras post li, li desaltis de la ĉaro renkonte al li, kaj diris: Ĉu la farto estas bona?
22说:「都平安。我主人打发我来说:『刚才有两个少年人,是先知门徒,从 以法莲 山地来见我,请你赐他们一他连得银子,两套衣裳。』」
22Tiu respondis: Bona; mia sinjoro sendis min, por diri: Jen nun venis al mi de la monto de Efraim du junuloj el la profetidoj; donu por ili, mi petas, kikaron da arĝento kaj du kompletojn da vestoj.
23乃缦 说:「请受二他连得」;再三地请受,便将二他连得银子装在两个口袋里,又将两套衣裳交给两个仆人;他们就在 基哈西 前头抬着走。
23Kaj Naaman diris: Pli bone prenu du kikarojn. Kaj li insistis ĉe li, kaj ligis du kikarojn da arĝento en du paketoj kaj du kompletojn da vestoj kaj donis al siaj du junuloj, kaj ili portis antaŭ li.
24到了山冈, 基哈西 从他们手中接过来,放在屋里,打发他们回去。
24Kiam li venis al la monteto, li prenis el iliaj manoj kaj kaŝis en la domo. Kaj li forliberigis la homojn, kaj ili foriris.
25基哈西 进去,站在他主人面前。 以利沙 问他说:「 基哈西 你从哪里来?」回答说:「仆人没有往哪里去。」
25Kiam li venis kaj aperis antaŭ sia sinjoro, Eliŝa diris al li: De kie vi venas, Geĥazi? Ĉi tiu respondis: Via servanto nenien iris.
26以利沙 对他说:「那人下车转回迎你的时候,我的心岂没有去呢?这岂是受银子、衣裳、 买 橄榄园、葡萄园、牛羊、仆婢的时候呢?
26Sed tiu diris al li: Mia koro ne forestis, kiam la homo returnis sin de sia ĉaro renkonte al vi. Ĉu nun estas la tempo, por preni arĝenton aŭ preni vestojn aŭ olivarbojn, vinberĝardenojn, ŝafojn, bovojn, sklavojn, aŭ sklavinojn?
27因此, 乃缦 的大麻风必沾染你和你的后裔,直到永远。」 基哈西 从 以利沙 面前退出去,就长了大麻风,像雪 那样白 。
27La lepro de Naaman aliĝu do al vi kaj al via idaro por eterne. Kaj tiu foriris de li, leprokovrita kiel neĝo.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.