列王纪下 23
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1王差遣人招聚 犹大 和 耶路撒冷 的众长老来。
1La reĝo sendis, kaj oni kunvenigis al li ĉiujn plejaĝulojn de Judujo kaj Jerusalem.
2王和 犹大 众人与 耶路撒冷 的居民,并祭司、先知,和所有的百姓,无论大小,都一同上到耶和华的殿;王就把耶和华殿里所得的约书念给他们听。
2Kaj la reĝo iris en la domon de la Eternulo, kaj kune kun li ĉiuj Judoj kaj ĉiuj loĝantoj de Jerusalem, kaj la pastroj kaj la profetoj kaj la tuta popolo, de la malgrandaj ĝis la grandaj; kaj oni voĉlegis antaŭ ili ĉiujn vortojn de la libro de interligo, kiu estis trovita en la domo de la Eternulo.
3王站在柱旁,在耶和华面前立约,要尽心尽性地顺从耶和华,遵守他的诫命、法度、律例,成就这书上所记的约言。众民都服从这约。
3Kaj la reĝo stariĝis ĉe la kolono, kaj faris interligon antaŭ la Eternulo, por sekvi la Eternulon kaj observi Liajn ordonojn kaj Liajn atestojn kaj Liajn leĝojn, per la tuta koro kaj per la tuta animo, por restarigi la vortojn de tiu interligo, skribitajn en tiu libro. Kaj la tuta popolo aliĝis al la interligo.
4王吩咐大祭司 希勒家 和副祭司,并把门的,将那为 巴力 和 亚舍拉 ,并天上万象所造的器皿,都从耶和华殿里搬出来,在 耶路撒冷 外 汲沦溪 旁的田间烧了,把灰拿到 伯特利 去。
4Kaj la reĝo ordonis al la ĉefpastro Ĥilkija kaj al la duagradaj pastroj kaj al la pordogardistoj, ke oni elportu el la templo de la Eternulo ĉiujn objektojn, faritajn por Baal kaj por Aŝtar kaj por la tuta armeo de la ĉielo; kaj oni forbruligis ilin ekster Jerusalem sur la kampo Kidron, kaj oni forportis ilian cindron en Bet-Elon.
5从前 犹大 列王所立拜偶像的祭司,在 犹大 城邑的邱坛和 耶路撒冷 的周围烧香,现在王都废去,又废去向 巴力 和日、月、行星,并天上万象烧香的人;
5Kaj li forigis la idolpastrojn, kiujn starigis la reĝoj de Judujo, por incensi sur la altaĵoj en la urboj de Judujo kaj en la ĉirkaŭaĵo de Jerusalem, kaj tiujn, kiuj incensadis al Baal, al la suno, al la luno, al la stelaroj, kaj al la tuta armeo de la ĉielo.
6又从耶和华殿里将 亚舍拉 搬到 耶路撒冷 外 汲沦溪 边焚烧,打碎成灰,将灰撒在平民的坟上;
6Kaj li elportigis la sanktan stangon el la domo de la Eternulo ekster Jerusalemon al la torento Kidron; kaj oni forbruligis ĝin ĉe la torento Kidron kaj disfrotis ĝin ĝis cindreco, kaj oni ĵetis la cindron sur la tombejon de la simpla popolo.
7又拆毁耶和华殿里娈童的屋子,就是妇女为 亚舍拉 织帐子的屋子,
7Kaj li detruis la domojn de malĉastistoj, kiuj estis ĉe la domo de la Eternulo kaj en kiuj la virinoj teksadis tendojn por Aŝtar.
8并且从 犹大 的城邑带众祭司来,污秽祭司烧香的邱坛,从 迦巴 直到 别是巴 ,又拆毁城门旁的邱坛,这邱坛在邑宰 约书亚 门前,进城门的左边。
8Kaj li venigis ĉiujn pastrojn el la urboj de Judujo, kaj malpurigis la altaĵojn, sur kiuj la pastroj incensadis, de Geba ĝis Beer-Ŝeba; kaj li detruis la altaĵojn ĉe la pordegoj; tiun, kiu estis antaŭ la pordego de la urbestro Josuo, kaj tiun, kiu estis maldekstre ĉe la enirado en la urbon.
9但是邱坛的祭司不登 耶路撒冷 耶和华的坛,只在他们弟兄中间吃无酵饼。
9Tamen la pastroj de la altaĵoj ne oferadis sur la altaro de la Eternulo en Jerusalem, sed ili manĝadis macojn kune kun siaj fratoj.
10又污秽 欣嫩子谷 的 陀斐特 ,不许人在那里使儿女经火献给 摩洛 ;
10Kaj li malpurigis ankaŭ Tofeton, kiu estis en la valo de la filoj de Hinom, por ke neniu trairigu sian filon aŭ sian filinon tra fajro al Moleĥ.
11又将 犹大 列王在耶和华殿门旁、太监 拿单·米勒 靠近游廊的屋子、向日头所献的马废去,且用火焚烧日车。
11Kaj li forigis la ĉevalojn, kiujn la reĝoj de Judujo starigis al la suno ĉe la enirejo de la domo de la Eternulo, apud la ĉambro de la eŭnuko Netan-Meleĥ en Parvarim, kaj la ĉarojn de la suno li forbruligis per fajro.
12犹大 列王在 亚哈斯 楼顶上所筑的坛和 玛拿西 在耶和华殿两院中所筑的坛,王都拆毁打碎了,就把灰倒在 汲沦溪 中。
12Kaj la altarojn, kiuj estis sur la tegmento de la supra ĉambro de Aĥaz, kiujn faris la reĝoj de Judujo, kaj la altarojn, kiujn faris Manase en la du kortoj de la domo de la Eternulo, la reĝo detruis, kaj li kuris de tie kaj ĵetis ilian cindron en la torenton Kidron.
13从前 以色列 王 所罗门 在 耶路撒冷 前、邪僻山右边为 西顿 人可憎的神 亚斯她录 、 摩押 人可憎的神 基抹 、 亚扪 人可憎的神 米勒公 所筑的邱坛,王都污秽了,
13Ankaŭ la altaĵojn, kiuj estis antaŭ Jerusalem, dekstre de la monto de pereo, kaj kiujn aranĝis Salomono, reĝo de Izrael, por Aŝtar, abomenindaĵo de la Cidonanoj, kaj por Kemoŝ, abomenindaĵo de la Moabidoj, kaj por Milkom, abomenindaĵo de la Amonidoj, la reĝo malpurigis.
14又打碎柱像,砍下木偶,将人的骨头充满了那地方。
14Kaj li disrompis la statuojn kaj dehakis la sanktajn stangojn, kaj plenigis ilian lokon per ostoj de homoj.
15他将 伯特利 的坛,就是叫 以色列 人陷在罪里、 尼八 的儿子 耶罗波安 所筑的那坛,都拆毁焚烧,打碎成灰,并焚烧了 亚舍拉 。
15Ankaŭ la altaron, kiu estis en Bet-El, kaj la altaĵon, kiun aranĝis Jerobeam, filo de Nebat, kiu pekigis Izraelon, ankaŭ tiun altaron kaj la altaĵon li detruis, kaj li forbruligis la altaĵon kaj faris el ĝi polvon kaj forbruligis la sanktan stangon.
16约西亚 回头,看见山上的坟墓,就打发人将坟墓里的骸骨取出来,烧在坛上,污秽了坛,正如从前神人宣传耶和华的话。
16Joŝija sin turnis, kaj ekvidis la tombojn, kiuj estis tie sur la monto, kaj li sendis, kaj prenigis la ostojn el la tomboj kaj forbruligis ilin sur la altaro kaj malpurigis ĝin, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun proklamis tiu homo de Dio, kiu antaŭdiris tiun fariĝon.
17约西亚 问说:「我所看见的是什么碑?」那城里的人回答说:「先前有神人从 犹大 来,预先说王现在向 伯特利 坛所行的事,这就是他的墓碑。」
17Kaj li diris: Kio estas tiu monumento, kiun mi vidas? Kaj la loĝantoj de la urbo diris al li: Tio estas la tombo de la homo de Dio, kiu venis el Judujo, kaj antaŭdiris tiujn farojn, kiujn vi faris koncerne la altaron de Bet-El.
18约西亚 说:「由他吧!不要挪移他的骸骨。」他们就不动他的骸骨,也不动从 撒马利亚 来那先知的骸骨。
18Kaj li diris: Lasu lin kuŝi, neniu tuŝu liajn ostojn. Tiamaniere liaj ostoj estis savitaj kun la ostoj de la profeto, kiu venis el Samario.
19从前 以色列 诸王在 撒马利亚 的城邑建筑邱坛的殿,惹动 耶和华 的怒气,现在 约西亚 都废去了,就如他在 伯特利 所行的一般;
19Ankaŭ ĉiujn domojn de la altaĵoj, kiuj estis en la urboj de Samario kaj kiujn konstruis la reĝoj de Izrael, por inciti la Eternulon, Joŝija detruis, kaj agis kun ili simile al tio, kion li faris en Bet-El.
20又将邱坛的祭司都杀在坛上,并在坛上烧人的骨头,就回 耶路撒冷 去了。
20Kaj li buĉis ĉiujn pastrojn de la altaĵoj, kiuj tie estis, sur la altaroj, kaj bruligis sur ili homajn ostojn; kaj li revenis en Jerusalemon.
21王吩咐众民说:「你们当照这约书上所写的,向耶和华—你们的 神守逾越节。」
21Kaj la reĝo ordonis al la tuta popolo, dirante: Faru Paskon al la Eternulo, via Dio, kiel estas skribite en tiu libro de la interligo.
22自从士师治理 以色列 人和 以色列 王、 犹大 王的时候, 直到如今 ,实在没有守过这样的逾越节;
22Ĉar simila Pasko ne estis farita de post la tempo de la juĝistoj, kiuj juĝadis Izraelon, kaj en la tuta tempo de la reĝoj de Izrael kaj de la reĝoj de Judujo;
23只有 约西亚 王十八年在 耶路撒冷 向耶和华守这逾越节。
23nur en la dek-oka jaro de la reĝo Joŝija estis farita tiu Pasko al la Eternulo en Jerusalem.
24凡 犹大 国和 耶路撒冷 所有交鬼的、行巫术的,与家中的神像和偶像,并一切可憎之物, 约西亚 尽都除掉,成就了祭司 希勒家 在耶和华殿里所得律法书上所写的话。
24Kaj la aŭguristojn kaj la sorĉistojn kaj la domajn diojn kaj la idolojn kaj ĉiujn abomenindaĵojn, kiuj montriĝis en la Juda lando kaj en Jerusalem, Joŝija ekstermis, por plenumi la vortojn de la instruo, skribitajn en la libro, kiun la pastro Ĥilkija trovis en la domo de la Eternulo.
25在 约西亚 以前没有王像他尽心、尽性、尽力地归向耶和华,遵行 摩西 的一切律法;在他以后也没有兴起一个王像他。
25Ne estis antaŭ li reĝo simila al li, kiu turnis sin al la Eternulo per sia tuta koro kaj per sia tuta animo kaj per sia tuta forto, konforme al la tuta instruo de Moseo; kaj post li ne aperis simila al li.
26然而,耶和华向 犹大 所发猛烈的怒气仍不止息,是因 玛拿西 诸事惹动他。
26Tamen la Eternulo ne deturnis Sin de la granda furiozo de Sia kolero, per kiu Lia kolero ekflamis kontraŭ Judujo pro ĉiuj incitoj, per kiuj incitis Lin Manase.
27耶和华说:「我必将 犹大 人从我面前赶出,如同赶出 以色列 人一般;我必弃掉我从前所选择的这城— 耶路撒冷 和我所说立我名的殿。」
27Kaj la Eternulo diris: Ankaŭ Judujon Mi forigos de antaŭ Mia vizaĝo, kiel Mi forigis Izraelon, kaj Mi forpuŝos ĉi tiun urbon, kiun Mi elektis, Jerusalemon, kaj la domon, pri kiu Mi diris, ke Mia nomo tie estos.
28约西亚 其余的事,凡他所行的都写在 犹大 列王记上。
28La cetera historio de Joŝija, kaj ĉio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo.
29约西亚 年间, 埃及 王法老 尼哥 上到 幼发拉底河 攻击 亚述 王; 约西亚 王去抵挡他。 埃及 王遇见 约西亚 在 米吉多 ,就杀了他。
29En lia tempo Faraono Neĥo, reĝo de Egiptujo, iris kontraŭ la reĝon de Asirio al la rivero Eŭfrato. La reĝo Joŝija iris renkonte al li, kaj ĉi tiu mortigis lin en Megido, kiam li ekvidis lin.
30他的臣仆用车将他的尸首从 米吉多 送到 耶路撒冷 ,葬在他自己的坟墓里。国民膏 约西亚 的儿子 约哈斯 接续他父亲作王。
30Kaj liaj servantoj forveturigis lin mortintan el Megido kaj venigis lin en Jerusalemon kaj enterigis lin en lia tombo. Kaj la popolo de la lando prenis Jehoaĥazon, filon de Joŝija, kaj sanktoleis lin kaj faris lin reĝo anstataŭ lia patro.
31约哈斯 登基的时候年二十三岁,在 耶路撒冷 作王三个月。他母亲名叫 哈慕她 ,是 立拿 人 耶利米 的女儿。
31La aĝon de dudek tri jaroj havis Jehoaĥaz, kiam li fariĝis reĝo, kaj tri monatojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Ĥamutal, filino de Jeremia, el Libna.
32约哈斯 行耶和华眼中看为恶的事,效法他列祖一切所行的。
32Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, tiel same kiel agadis liaj patroj.
33法老 尼哥 将 约哈斯 锁禁在 哈马 地的 利比拉 ,不许他在 耶路撒冷 作王,又罚 犹大 国银子一百他连得,金子一他连得。
33Kaj Faraono Neĥo malliberigis lin en Ribla en la lando Ĥamat, por ke li ne reĝu en Jerusalem, kaj li metis sur la landon monpunon de cent kikaroj da arĝento kaj unu kikaro da oro.
34法老 尼哥 立 约西亚 的儿子 以利亚敬 接续他父亲 约西亚 作王,给他改名叫 约雅敬 ,却将 约哈斯 带到 埃及 ,他就死在那里。
34Kaj Faraono Neĥo ekreĝigis Eljakimon, filon de Joŝija, anstataŭ lia patro Joŝija, kaj ŝanĝis lian nomon je Jehojakim; sed Jehoaĥazon li prenis kaj venigis en Egiptujon, kaj tie li mortis.
35约雅敬 将金银给法老,遵着法老的命向国民征取金银,按着各人的力量派定,索要金银,好给法老 尼哥 。
35La arĝenton kaj oron Jehojakim donis al Faraono; sed li metis tion sur la landon, ke oni donu la arĝenton laŭ la ordono de Faraono: de ĉiu laŭ taksado li prenis la arĝenton kaj la oron de la popolo de la lando, por doni al Faraono Neĥo.
36约雅敬 登基的时候年二十五岁,在 耶路撒冷 作王十一年。他母亲名叫 西布大 ,是 鲁玛 人 毗大雅 的女儿。
36La aĝon de dudek kvin jaroj havis Jehojakim, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek unu jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Zebuda, filino de Pedaja, el Ruma.
37约雅敬 行耶和华眼中看为恶的事,效法他列祖一切所行的。
37Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis liaj patroj.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.