列王纪下 2
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1耶和华要用旋风接 以利亚 升天的时候, 以利亚 与 以利沙 从 吉甲 前往。
1Kiam la Eternulo volis levi Elijan en ventego en la ĉielon, Elija estis iranta kun Eliŝa el Gilgal.
2以利亚 对 以利沙 说:「耶和华差我往 伯特利 去,你可以在这里等候。」 以利沙 说:「我指着永生的耶和华,又敢在你面前起誓,我必不离开你。」于是二人下到 伯特利 。
2Kaj Elija diris al Eliŝa: Restu do ĉi tie, ĉar la Eternulo sendas min al Bet-El. Sed Eliŝa diris: Mi ĵuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi vin ne forlasos. Kaj ili ekiris al Bet-El.
3住 伯特利 的先知门徒出来见 以利沙 ,对他说:「耶和华今日要接你的师傅离开你,你知道不知道?」他说:「我知道,你们不要作声。」
3Kaj eliris la profetidoj, kiuj estis en Bet-El, al Eliŝa, kaj diris al li: Ĉu vi scias, ke hodiaŭ la Eternulo forprenos vian sinjoron de super via kapo? Li diris: Mi ankaŭ scias, silentu.
4以利亚 对 以利沙 说:「耶和华差遣我往 耶利哥 去,你可以在这里等候。」 以利沙 说:「我指着永生的耶和华,又敢在你面前起誓,我必不离开你。」于是二人到了 耶利哥 。
4Kaj Elija diris al li: Eliŝa, restu do ĉi tie, ĉar la Eternulo sendas min al Jeriĥo. Sed li diris: Mi ĵuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi ne forlasos vin. Kaj ili venis en Jeriĥon.
5住 耶利哥 的先知门徒就近 以利沙 ,对他说:「耶和华今日要接你的师傅离开你,你知道不知道?」他说:「我知道,你们不要作声。」
5Kaj la profetidoj, kiuj estis en Jeriĥo, aliris al Eliŝa, kaj diris al li: Ĉu vi scias, ke hodiaŭ la Eternulo forprenos vian sinjoron de super via kapo? Li diris: Mi ankaŭ scias, silentu.
6以利亚 对 以利沙 说:「耶和华差遣我往 约旦河 去,你可以在这里等候。」 以利沙 说:「我指着永生的耶和华,又敢在你面前起誓,我必不离开你。」于是二人一同前往。
6Kaj Elija diris al li: Restu do ĉi tie, ĉar la Eternulo sendas min al Jordan. Sed li diris: Mi ĵuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi vin ne forlasos. Kaj ili ambaŭ iris.
7有先知门徒去了五十人,远远地站在他们对面;二人在 约旦河 边站住。
7Kaj kvindek homoj el la profetidoj iris kaj stariĝis malproksime kontraŭ ili; sed ili ambaŭ staris ĉe Jordan.
8以利亚 将自己的外衣卷起来,用以打水,水就左右分开,二人走干地而过。
8Tiam Elija prenis sian mantelon kaj kunvolvis ĝin, kaj frapis la akvon, kaj ĝi dividiĝis duflanken, kaj ili ambaŭ trapasis sur sekaĵo.
9过去之后, 以利亚 对 以利沙 说:「我未曾被接去离开你,你要我为你做什么,只管求我。」 以利沙 说:「愿 感动 你的灵加倍地感动我。」
9Kiam ili trapasis, Elija diris al Eliŝa: Petu, kion mi faru al vi, antaŭ ol mi estos prenita for de vi. Kaj Eliŝa diris: Duobla parto de via spirito estu do sur mi.
10以利亚 说:「你所求的难得。 虽然如此 ,我被接去离开你的时候,你若看见我,就必得着;不然,必得不着了。」
10Kaj tiu diris: Vi petas ion malfacilan; se vi vidos min, kiam mi estos prenata for de vi, estos al vi tiel; kaj se ne, tiam ne estos.
11他们正走着说话,忽有火车火马将二人隔开, 以利亚 就乘旋风升天去了。
11Dum ili estis irantaj kaj parolantaj, subite aperis fajra ĉaro kaj fajraj ĉevaloj kaj disigis ilin; kaj Elija en ventego suprenflugis en la ĉielon.
12以利沙 看见,就呼叫说:「我父啊!我父啊! 以色列 的战车马兵啊!」以后不再见他了。于是 以利沙 把自己的衣服撕为两片。
12Eliŝa vidis, kaj ekkriis: Mia patro, mia patro, ĉaro de Izrael kaj liaj rajdistoj! Kaj li ne plu lin vidis. Kaj li kaptis siajn vestojn kaj disŝiris ilin en du pecojn.
13他拾起 以利亚 身上掉下来的外衣,回去站在 约旦河 边。
13Kaj li levis la mantelon de Elija, kiu defalis de li, kaj reiris kaj stariĝis sur la bordo de Jordan.
14他用 以利亚 身上掉下来的外衣打水,说:「耶和华— 以利亚 的 神在哪里呢?」打水之后,水也左右分开, 以利沙 就过来了。
14Kaj li prenis la mantelon de Elija, kiu defalis de li, kaj frapis la akvon, kaj diris: Kie estas la Eternulo, Dio de Elija? Kaj li frapis la akvon, kaj ĝi dividiĝis duflanken, kaj Eliŝa trapasis.
15住 耶利哥 的先知门徒从对面看见他,就说:「 感动 以利亚 的灵感动 以利沙 了。」他们就来迎接他,在他面前俯伏于地,
15Kiam la profetidoj, kiuj estis kontraŭe en Jeriĥo, lin ekvidis, ili diris: La spirito de Elija transiris sur Eliŝan. Kaj ili iris al li renkonte kaj adorkliniĝis antaŭ li ĝis la tero.
16对他说:「仆人们这里有五十个壮士,求你容他们去寻找你师傅,或者耶和华的灵将他提起来,投在某山某谷。」 以利沙 说:「你们不必打发人去。」
16Kaj ili diris al li: Jen kun viaj servantoj troviĝas kvindek homoj, viroj fortaj; ili iru kaj serĉu vian sinjoron; eble la spirito de la Eternulo forportis lin kaj ĵetis lin sur unu el la montoj aŭ en unu el la valoj. Sed li diris: Ne sendu.
17他们再三催促他,他难以推辞,就说:「你们打发人去吧!」他们便打发五十人去,寻找了三天,也没有找着。
17Tamen ili insistis tiel longe, ĝis li hontis, kaj li diris: Sendu. Kaj ili sendis kvindek homojn kaj serĉis dum tri tagoj, sed ne trovis lin.
18以利沙 仍然在 耶利哥 等候他们回到他那里;他对他们说:「我岂没有告诉你们不必去吗?」
18Kaj ili revenis al li, dum li estis en Jeriĥo. Kaj li diris al ili: Mi diris ja al vi, ke vi ne iru.
19耶利哥 城的人对 以利沙 说:「这城的地势美好,我主看见了;只是水恶劣,土产不熟而落。」
19Kaj la loĝantoj de tiu urbo diris al Eliŝa: Jen do la loĝado en ĉi tiu urbo estas bona, kiel nia sinjoro vidas; sed la akvo estas malbona, kaj la tero estas senfrukta.
20以利沙 说:「你们拿一个新瓶来,装盐给我」;他们就拿来给他。
20Tiam li diris: Alportu al mi novan pladon, kaj metu tien salon. Kaj oni alportis al li.
21他出到水源,将盐倒在水中,说:「耶和华如此说:『我治好了这水,从此必不再使人死,也不再使地土不生产。』」
21Kaj li eliris al la fonto de la akvo kaj ĵetis tien salon, kaj diris: Tiele diras la Eternulo: Mi resanigas ĉi tiun akvon, ĝi ne kaŭzos plu morton nek senfruktecon.
22于是那水治好了,直到今日,正如 以利沙 所说的。
22Kaj la akvo fariĝis sana ĝis la nuna tempo, konforme al la vorto de Eliŝa, kiun li diris.
23以利沙 从那里上 伯特利 去,正上去的时候,有些童子从城里出来,戏笑他说:「秃头的上去吧!秃头的上去吧!」
23Kaj li foriris de tie en Bet-Elon. Dum li estis iranta sur la vojo, malgrandaj knaboj eliris el la urbo kaj mokis lin, kaj parolis al li: Iru, kalvulo, iru, kalvulo!
24他回头看见,就奉耶和华的名咒诅他们。于是有两只母熊从林中出来,撕裂他们中间四十二个童子。
24Li returnis sin kaj ekvidis ilin, kaj malbenis ilin en la nomo de la Eternulo. Kaj eliris du ursinoj el la arbaro kaj disŝiris el ili kvardek du infanojn.
25以利沙 从 伯特利 上 迦密山 ,又从 迦密山 回到 撒马利亚 。
25Kaj li iris de tie al la monto Karmel, kaj de tie li revenis en Samarion.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.