撒母耳记上
Chapter 8
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1撒母耳 年纪老迈,就立他儿子作 以色列 的士师。
1Kiam Samuel maljuniĝis, li faris siajn filojn juĝistoj de Izrael.
2长子名叫 约珥 ,次子名叫 亚比亚 ;他们在 别是巴 作士师。
2La nomo de lia unuenaskita filo estis Joel, kaj la nomo de lia dua filo estis Abija; ili juĝadis en Beer-Ŝeba.
3他儿子不行他的道,贪图财利,收受贿赂,屈枉正直。
3Sed liaj filoj ne iris laŭ lia vojo; ili serĉis profiton, ili prenadis subaĉeton kaj juĝadis maljuste.
4以色列 的长老都聚集,来到 拉玛 见 撒母耳 ,
4Kaj kolektiĝis ĉiuj plejaĝuloj de Izrael kaj venis al Samuel en Raman,
5对他说:「你年纪老迈了,你儿子不行你的道。现在求你为我们立一个王治理我们,像列国一样。」
5kaj diris al li: Jen vi maljuniĝis, kaj viaj filoj ne iras laŭ via vojo; starigu do al ni reĝon, por ke li juĝadu nin, kiel ĉe ĉiuj popoloj.
6撒母耳 不喜悦他们说「立一个王治理我们」,他就祷告耶和华。
6Ne plaĉis la afero al Samuel, kiam ili diris: Starigu al ni reĝon, por ke li juĝadu nin. Kaj Samuel ekpreĝis al la Eternulo.
7耶和华对 撒母耳 说:「百姓向你说的一切话,你只管依从;因为他们不是厌弃你,乃是厌弃我,不要我作他们的王。
7Kaj la Eternulo diris al Samuel: Obeu la voĉon de la popolo en ĉio, kion ili diros al vi; ĉar ne vin ili forpuŝis, sed Min ili forpuŝis de regado super ili.
8自从我领他们出 埃及 到如今,他们常常离弃我,事奉别神。现在他们向你所行的,是照他们素来所行的。
8Simile al ĉiuj agoj, kiujn ili faris de la tempo, kiam Mi elkondukis ilin el Egiptujo, ĝis nun, kaj kiel ili forlasis Min kaj servis al aliaj dioj, tiel ili agas ankaŭ kun vi.
9故此你要依从他们的话,只是当警戒他们,告诉他们将来那王怎样管辖他们。」
9Nun obeu ilian voĉon, tamen klarigu al ili kaj sciigu al ili la rajtojn de la reĝo, kiu reĝos super ili.
10撒母耳 将耶和华的话都传给求他立王的百姓,说:
10Kaj Samuel raportis ĉiujn vortojn de la Eternulo al la popolo, kiu petis de li reĝon.
11「管辖你们的王必这样行:他必派你们的儿子为他赶车、跟马,奔走在车前;
11Kaj li diris: Tiaj estos la rajtoj de la reĝo, kiu reĝos super vi: viajn filojn li prenos por siaj ĉaroj kaj por siaj ĉevaloj, kaj ili kurados antaŭ lia ĉaro;
12又派他们作千夫长、五十夫长,为他耕种田地,收割庄稼,打造军器和车上的器械;
12kaj li faros ilin milestroj kaj kvindekestroj, kaj devigos ilin plugi lian kampon kaj rikolti lian rikolton kaj fari liajn batalilojn kaj la apartenaĵojn de lia ĉaro;
13必取你们的女儿为他制造香膏,做饭烤饼;
13kaj viajn filinojn li prenos kiel ŝmiraĵistinojn, kuiristinojn, kaj bakistinojn.
14也必取你们最好的田地、葡萄园、橄榄园赐给他的臣仆。
14Kaj viajn plej bonajn kampojn kaj vinberĝardenojn kaj olivĝardenojn li prenos, kaj donos al siaj servantoj.
15你们的粮食和葡萄园所出的,他必取十分之一给他的太监和臣仆;
15Kaj el viaj semitaĵoj kaj vinberĝardenoj li prenos dekonaĵon, kaj donos al siaj korteganoj kaj al siaj servantoj.
16又必取你们的仆人婢女,健壮的少年人和你们的驴,供他的差役。
16Kaj viajn servantojn kaj servantinojn kaj viajn plej bonajn junulojn kaj viajn azenojn li prenos, kaj uzos por siaj laboroj.
17你们的羊群他必取十分之一,你们也必作他的仆人。
17El viaj ŝafoj li prenos dekonon, kaj vi fariĝos por li sklavoj.
18那时你们必因所选的王哀求耶和华,耶和华却不应允你们。」
18Tiam vi ekkrios pro via reĝo, kiun vi elektis al vi, sed la Eternulo tiam ne aŭskultos vin.
19百姓竟不肯听 撒母耳 的话,说:「不然!我们定要一个王治理我们,
19Sed la popolo ne volis obei la voĉon de Samuel kaj diris: Ne, reĝo estu super ni;
20使我们像列国一样,有王治理我们,统领我们,为我们争战。」
20kaj ni ankaŭ estu kiel ĉiuj popoloj, kaj nia reĝo juĝadu nin kaj iradu antaŭ ni kaj kondukadu niajn militojn.
21撒母耳 听见百姓这一切话,就将这话陈明在耶和华面前。
21Kaj Samuel aŭskultis ĉiujn vortojn de la popolo, kaj raportis ilin al la Eternulo.
22耶和华对 撒母耳 说:「你只管依从他们的话,为他们立王。」 撒母耳 对 以色列 人说:「你们各归各城去吧!」
22Kaj la Eternulo diris al Samuel: Obeu ilian voĉon, kaj starigu super ili reĝon. Kaj Samuel diris al la viroj de Izrael: Iru ĉiu en sian urbon.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.