撒母耳记上
Chapter 19
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1扫罗 对他儿子 约拿单 和众臣仆说,要杀 大卫 ; 扫罗 的儿子 约拿单 却甚喜爱 大卫 。
1Saul diris al sia filo Jonatan kaj al ĉiuj siaj servantoj, ke ili mortigu Davidon.
2约拿单 告诉 大卫 说:「我父 扫罗 想要杀你,所以明日早晨你要小心,到一个僻静地方藏身。
2Sed Jonatan, filo de Saul, tre amis Davidon. Kaj Jonatan sciigis al David, dirante: Mia patro Saul intencas mortigi vin; tial gardu vin, mi petas, morgaŭ matene: iru en sekretan lokon kaj kaŝu vin.
3我就出到你所藏的田里,站在我父亲旁边与他谈论。我看他情形怎样,我必告诉你。」
3Kaj mi eliros kaj stariĝos apud mia patro sur tiu kampo, kie vi estos, kaj mi parolos pri vi al mia patro; kaj kiam mi vidos, kiel la afero staras, mi diros al vi.
4约拿单 向他父亲 扫罗 替 大卫 说好话,说:「王不可得罪王的仆人 大卫 ;因为他未曾得罪你,他所行的都与你大有益处。
4Kaj Jonatan parolis pri David bonon al sia patro Saul, kaj diris al li: La reĝo ne peku kontraŭ sia sklavo David, ĉar li ne pekis kontraŭ vi kaj ĉar liaj agoj estas tre bonaj por vi;
5他拚命杀那 非利士 人,耶和华为 以色列 众人大行拯救;那时你看见,甚是欢喜,现在为何无故要杀 大卫 ,流无辜人的血,自己取罪呢?」
5li riskis sian vivon kaj mortigis la Filiŝton, kaj la Eternulo faris grandan savon al la tuta Izrael; vi tion vidis, kaj vi ĝojis; kial do vi volas peki kontraŭ senkulpa sango kaj mortigi Davidon senkaŭze?
6扫罗 听了 约拿单 的话,就指着永生的耶和华起誓说:「我必不杀他。」
6Kaj Saul aŭskultis la voĉon de Jonatan, kaj Saul ĵuris: Mi ĵuras per la Eternulo, li ne mortos.
7约拿单 叫 大卫 来,把这一切事告诉他,带他去见 扫罗 。他就仍然侍立在 扫罗 面前。
7Tiam Jonatan alvokis Davidon, kaj Jonatan rakontis al li ĉion ĉi tion; kaj Jonatan alkondukis Davidon al Saul, ke li estu antaŭ ĉi tiu kiel antaŭe.
8此后又有争战的事。 大卫 出去与 非利士 人打仗,大大杀败他们,他们就在他面前逃跑。
8Komenciĝis denove milito; kaj David eliris kaj batalis kontraŭ la Filiŝtoj, kaj frapis ilin per granda frapo, kaj ili forkuris de li.
9从耶和华那里来的恶魔又降在 扫罗 身上( 扫罗 手里拿枪坐在屋里), 大卫 就用手弹琴。
9Sed la malbona spirito, sendita de la Eternulo, denove venis sur Saulon, kiam li sidis en sia domo kaj lia lanco estis en lia mano kaj David ludis per la mano.
10扫罗 用枪想要刺透 大卫 ,钉在墙上,他却躲开, 扫罗 的枪刺入墙内。当夜 大卫 逃走,躲避了。
10Kaj Saul intencis alpiki per la lanco Davidon al la muro; sed David forsaltis de Saul, kaj la lanco enpikiĝis en la muron, kaj David forkuris kaj saviĝis en tiu nokto.
11扫罗 打发人到 大卫 的房屋那里窥探他,要等到天亮杀他。 大卫 的妻 米甲 对他说:「你今夜若不逃命,明日你要被杀。」
11Tiam Saul sendis senditojn al la domo de David, por fari gardon kontraŭ li kaj mortigi lin matene. Sed al David diris lia edzino Miĥal jene: Se vi ne savos vian animon en ĉi tiu nokto, vi morgaŭ estos mortigita.
12于是 米甲 将 大卫 从窗户里缒下去, 大卫 就逃走,躲避了。
12Kaj Miĥal malsuprenigis Davidon per la fenestro, kaj li foriris, forkuris, kaj saviĝis.
13米甲 把家中的神像放在床上,头枕在山羊毛装的枕头上,用被遮盖。
13Poste Miĥal prenis doman dion, metis ĝin sur la liton, ĉirkaŭ ĝian kapon ŝi metis tapiŝon el kapra felo, kaj kovris ĝin per vesto.
14扫罗 打发人去捉拿 大卫 , 米甲 说:「他病了。」
14Kiam Saul sendis senditojn, por preni Davidon, ŝi diris: Li estas malsana.
15扫罗 又打发人去看 大卫 ,说:「当连床将他抬来,我好杀他。」
15Saul sendis la senditojn, ke ili rigardu Davidon, kaj li diris al ili: Alportu lin al mi kun la lito, por ke oni mortigu lin.
16使者进去,看见床上有神像,头枕在山羊毛装的枕头上。
16La senditoj venis, kaj vidis, ke sur la lito estas doma dio kaj ĉirkaŭ ĝia kapo estas tapiŝo el kapra felo.
17扫罗 对 米甲 说:「你为什么这样欺哄我,放我仇敌逃走呢?」 米甲 回答说:「他对我说:『你放我走,不然我要杀你。』」
17Kaj Saul diris al Miĥal: Kial vi tiel trompis min kaj foririgis mian malamikon, ke li saviĝu? Kaj Miĥal diris al Saul: Li diris al mi: Foririgu min, ĉar alie mi vin mortigos.
18大卫 逃避,来到 拉玛 见 撒母耳 ,将 扫罗 向他所行的事述说了一遍。他和 撒母耳 就往 拿约 去居住。
18Dume David forkuris kaj saviĝis, kaj venis al Samuel en Raman, kaj rakontis al li ĉion, kion faris al li Saul. Kaj li kaj Samuel iris kaj restis en Najot.
19有人告诉 扫罗 ,说 大卫 在 拉玛 的 拿约 。
19Kaj oni raportis al Saul, dirante: Jen David estas nun en Najot, en la regiono de Rama.
20扫罗 打发人去捉拿 大卫 。去的人见有一班先知都受感说话, 撒母耳 站在其中监管他们;打发去的人也受 神的灵感动说话。
20Tiam Saul sendis senditojn, por preni Davidon. Sed ili ekvidis aron da profetoj, kiuj estis profetantaj, kaj Samuelon, kiu staris super ili; kaj venis sur la senditojn de Saul la spirito de Dio, kaj ili ankaŭ ekprofetis.
21有人将这事告诉 扫罗 ,他又打发人去,他们也受感说话。 扫罗 第三次打发人去,他们也受感说话。
21Kiam oni tion raportis al Saul, li sendis aliajn senditojn; sed ankaŭ ili ekprofetis. Kaj Saul plue sendis triajn senditojn, sed ankaŭ ili ekprofetis.
22然后 扫罗 自己往 拉玛 去,到了 西沽 的大井,问人说:「 撒母耳 和 大卫 在哪里呢?」有人说:「在 拉玛 的 拿约 。」
22Tiam li mem iris en Raman, kaj venis al la granda puto, kiu estas en Seĥu, kaj demandis: Kie estas Samuel kaj David? Kaj oni respondis: En Najot, en la regiono de Rama.
23他就往 拉玛 的 拿约 去。 神的灵也感动他,一面走一面说话,直到 拉玛 的 拿约 。
23Kaj li iris tien, en Najoton en la Rama regiono; sed tiam ankaŭ sur lin venis la spirito de Dio, kaj li iris ĉiam profetante, ĝis li venis en Najoton en la Rama regiono.
24他就脱了衣服,在 撒母耳 面前受感说话,一昼一夜露体躺卧。因此有句俗语说:「 扫罗 也列在先知中吗?」
24Kaj li ankaŭ demetis siajn vestojn, kaj li ankaŭ profetis antaŭ Samuel, kaj li kuŝis senveste dum tiu tuta tago kaj dum la tuta nokto. Tial oni diras: Ĉu ankaŭ Saul estas inter la profetoj?

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.