撒母耳记上
Chapter 26
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1西弗 人到 基比亚 见 扫罗 ,说:「 大卫 不是在旷野前的 哈基拉山 藏着吗?」
1Venis la Zifanoj al Saul en Gibean, kaj diris: David ja kaŝas sin sur la monteto Ĥaĥila, kiu estas antaŭ la dezerto.
2扫罗 就起身,带领 以色列 人中挑选的三千精兵下到 西弗 的旷野,要在那里寻索 大卫 。
2Tiam Saul leviĝis kaj ekiris al la dezerto Zif, kaj kun li estis tri mil viroj elektitaj el Izrael, por serĉi Davidon en la dezerto Zif.
3扫罗 在旷野前的 哈基拉山 ,在道路上安营。 大卫 住在旷野,听说 扫罗 到旷野来追寻他,
3Kaj Saul starigis sian tendaron sur la monteto Ĥaĥila, kiu estas antaŭ la dezerto, apud la vojo. Kaj David estis en la dezerto, kaj vidis, ke Saul venis en la dezerton, por lin serĉi.
4就打发人去探听,便知道 扫罗 果然来到。
4Kaj David sendis esplorrigardantojn, kaj konvinkiĝis, ke Saul efektive venis.
5大卫 起来,到 扫罗 安营的地方,看见 扫罗 和他的元帅 尼珥 的儿子 押尼珥 睡卧之处; 扫罗 睡在辎重营里,百姓安营在他周围。
5Tiam David leviĝis, kaj venis al la loko, kie staris tendare Saul, kaj David rigardis la lokon, kie kuŝis Saul, kaj Abner, filo de Ner, lia militestro. Saul kuŝis en la centro de la tendaro, kaj la tuta popolo ĉirkaŭ li.
6大卫 对 赫 人 亚希米勒 和 洗鲁雅 的儿子 约押 的兄弟 亚比筛 说:「谁同我下到 扫罗 营里去?」 亚比筛 说:「我同你下去。」
6Kaj David ekparolis kaj diris al Aĥimeleĥ la Ĥetido, kaj al Abiŝaj, filo de Ceruja, frato de Joab, jene: Kiu iros kun mi al Saul en la tendaron? Kaj Abiŝaj diris: Mi iros kun vi.
7于是 大卫 和 亚比筛 夜间到了百姓那里,见 扫罗 睡在辎重营里;他的枪在头旁,插在地上。 押尼珥 和百姓睡在他周围。
7Kaj David kaj Abiŝaj venis al la popolo nokte; kaj jen Saul kuŝas kaj dormas en la centro de la tendaro, kaj lia lanco estas enfiksita en la tero apud lia kaploko, kaj Abner kaj la popolo kuŝas ĉirkaŭe.
8亚比筛 对 大卫 说:「现在 神将你的仇敌交在你手里,求你容我拿枪将他刺透在地,一刺就成,不用再刺。」
8Tiam Abiŝaj diris al David: Dio transdonis hodiaŭ vian malamikon en viajn manojn; nun permesu, ke mi trapiku lin per la lanco al la tero unu fojon; duan fojon mi tion ne faros al li.
9大卫 对 亚比筛 说:「不可害死他。有谁伸手害耶和华的受膏者而无罪呢?」
9Sed David diris al Abiŝaj: Ne pereigu lin; ĉar kiu povas senpune etendi sian manon kontraŭ la sanktoleiton de la Eternulo?
10大卫 又说:「我指着永生的耶和华起誓,他或被耶和华击打,或是死期到了,或是出战阵亡;
10Kaj David diris: Mi ĵuras per la Eternulo, ke nur la Eternulo lin frapos; aŭ venos lia tago kaj li mortos, aŭ li iros en militon kaj pereos.
11我在耶和华面前,万不敢伸手害耶和华的受膏者。现在你可以将他头旁的枪和水瓶拿来,我们就走。」
11La Eternulo gardu min, ke mi ne etendu mian manon kontraŭ sanktoleiton de la Eternulo! nun prenu la lancon, kiu estas apud lia kaploko, kaj la vazon kun la akvo, kaj ni foriru.
12大卫 从 扫罗 的头旁拿了枪和水瓶,二人就走了,没有人看见,没有人知道,也没有人醒起,都睡着了,因为耶和华使他们沉沉地睡了。
12Kaj David prenis la lancon kaj la vazon kun la akvo de la kaploko de Saul, kaj ili foriris; kaj neniu vidis, neniu rimarkis, kaj neniu vekiĝis, sed ĉiuj dormis; ĉar dormego venanta de la Eternulo falis sur ilin.
13大卫 过到那边去,远远地站在山顶上,与他们相离甚远。
13Kaj David transiris sur la alian flankon, kaj stariĝis sur la supro de la monto, malproksime, tiel ke granda interspaco estis inter ili.
14大卫 呼叫百姓和 尼珥 的儿子 押尼珥 说:「 押尼珥 啊,你为何不答应呢?」 押尼珥 说:「你是谁?竟敢呼叫王呢?」
14Kaj David ekkriis al la popolo, kaj al Abner, filo de Ner, jene: Ĉu vi ne respondos, Abner? Kaj Abner respondis kaj diris: Kiu vi estas, kiu krias kontraŭ la reĝo?
15大卫 对 押尼珥 说:「你不是个勇士吗? 以色列 中谁能比你呢?民中有人进来要害死王—你的主,你为何没有保护王—你的主呢?
15Tiam David diris al Abner: Ĉu vi ne estas viro? kaj kiu estas egala al vi en Izrael? kial do vi ne gardis vian sinjoron, la reĝon? ĉar venis unu el la popolo, por pereigi la reĝon, vian sinjoron.
16你这样是不好的!我指着永生的耶和华起誓,你们都是该死的;因为没有保护你们的主,就是耶和华的受膏者。现在你看看王头旁的枪和水瓶在哪里。」
16Ne bona estas tio, kion vi faris. Kiel vivas la Eternulo, vi meritas la morton pro tio, ke vi ne gardis vian sinjoron, la sanktoleiton de la Eternulo. Nun rigardu, kie estas la lanco de la reĝo, kaj la vazo kun la akvo, kiu estis apud lia kaploko.
17扫罗 听出是 大卫 的声音,就说:「我儿 大卫 ,这是你的声音吗?」 大卫 说:「主—我的王啊,是我的声音」;
17Tiam Saul rekonis la voĉon de David, kaj diris: Ĉu tio estas via voĉo, mia filo David? Kaj David diris: Ĝi estas mia voĉo, mia sinjoro, ho reĝo.
18又说:「我做了什么?我手里有什么恶事?我主竟追赶仆人呢?
18Kaj li diris plue: Kial mia sinjoro persekutas sian sklavon? kion mi faris? kaj kia malbono estas en mia mano?
19求我主我王听仆人的话:若是耶和华激发你攻击我,愿耶和华收纳祭物;若是人激发你,愿他在耶和华面前受咒诅;因为他现今赶逐我,不容我在耶和华的产业上有分,说:『你去事奉别神吧!』
19Nun mia sinjoro la reĝo volu aŭskulti la vortojn de sia sklavo: se la Eternulo incitas vin kontraŭ mi, ekodoru farunofero; sed se homoj, tiam ili estu malbenitaj antaŭ la Eternulo; ĉar ili elpelis min nun, ke mi ne partoprenu en la heredaĵo de la Eternulo, kaj ili diras: Iru, servu al aliaj dioj.
20现在求王不要使我的血流在离耶和华远的地方。 以色列 王出来是寻找一个虼蚤,如同人在山上猎取一个鹧鸪一般。」
20Nun mia sango ne falu sur la teron malproksime de la vizaĝo de la Eternulo; la reĝo de Izrael eliris ja, por serĉi iun pulon, kiel oni postkuras perdrikon en la montoj.
21扫罗 说:「我有罪了!我儿 大卫 ,你可以回来,因你今日看我的性命为宝贵;我必不再加害于你。我是糊涂人,大大错了。」
21Tiam Saul diris: Mi pekis; revenu, mia filo David, ĉar mi ne plu faros al vi malbonon, pro tio, ke mia animo estis kara antaŭ viaj okuloj hodiaŭ. Jen mi agis malsaĝe kaj tre multe eraris.
22大卫 说:「王的枪在这里,可以吩咐一个仆人过来拿去。
22Kaj David respondis kaj diris: Jen estas la lanco de la reĝo; unu el la servantoj venu kaj prenu ĝin;
23今日耶和华将王交在我手里,我却不肯伸手害耶和华的受膏者。耶和华必照各人的公义诚实报应他。
23kaj la Eternulo repagu al ĉiu laŭ lia justeco kaj fideleco. La Eternulo transdonis vin hodiaŭ en miajn manojn, sed mi ne volis etendi mian manon kontraŭ sanktoleiton de la Eternulo.
24我今日重看你的性命,愿耶和华也重看我的性命,并且拯救我脱离一切患难。」
24Jen, kiel via animo havis hodiaŭ grandan valoron en miaj okuloj, tiel mia animo havu grandan valoron en la okuloj de la Eternulo, kaj Li savu min de ĉia mizero.
25扫罗 对 大卫 说:「我儿 大卫 ,愿你得福!你必做大事,也必得胜。」于是 大卫 起行, 扫罗 回他的本处去了。
25Kaj Saul diris al David: Benata vi estu, mia filo David; vi faros vian faron, kaj vi venkos. Kaj David iris sian vojon, kaj Saul reiris al sia loko.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.