撒母耳记上 24
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1扫罗 追赶 非利士 人回来,有人告诉他说:「 大卫 在 隐·基底 的旷野。」
1Kiam Saul revenis de sia iro kontraŭ la Filiŝtoj, oni raportis al li, dirante: Jen David estas en la dezerto En-Gedi.
2扫罗 就从 以色列 人中挑选三千精兵,率领他们往野羊的磐石去,寻索 大卫 和跟随他的人。
2Tiam Saul prenis tri mil virojn, elektitajn el la tuta Izrael, kaj iris serĉi Davidon kaj liajn homojn sur la rokoj de la ibeksoj.
3到了路旁的羊圈,在那里有洞, 扫罗 进去大解。 大卫 和跟随他的人正藏在洞里的深处。
3Kaj li venis al la baraĵoj de la ŝafoj ĉe la vojo; tie estis kaverno; kaj Saul eniris tien por natura bezono. Kaj David kun siaj homoj estis en la profundo de la kaverno.
4跟随的人对 大卫 说:「耶和华曾应许你说:『我要将你的仇敌交在你手里,你可以任意待他。』如今时候到了!」 大卫 就起来,悄悄地割下 扫罗 外袍的衣襟。
4Tiam la homoj de David diris al li: Jen estas la tago, pri kiu la Eternulo diris al vi: Jen Mi transdonos vian malamikon en viajn manojn, por ke vi faru al li tion, kio plaĉos al vi. Sed David leviĝis, kaj nerimarkite detranĉis anguleton de la vesto de Saul.
5随后 大卫 心中自责,因为割下 扫罗 的衣襟;
5Tamen post tio la koro de David ekbatis en li pro tio, ke li detranĉis la vestanguleton de Saul.
6对跟随他的人说:「我的主乃是耶和华的受膏者,我在耶和华面前万不敢伸手害他,因他是耶和华的受膏者。」
6Kaj li diris al siaj homoj: La Eternulo gardu min, ke mi ne faru tian faron al mia sinjoro, al la sanktoleito de la Eternulo, etendante mian manon kontraŭ lin; li estas ja sanktoleito de la Eternulo.
7大卫 用这话拦住跟随他的人,不容他们起来害 扫罗 。 扫罗 起来,从洞里出去行路。
7Kaj David repuŝis siajn homojn per la vortoj, kaj ne permesis al ili leviĝi kontraŭ Saulon. Kaj Saul leviĝis el la kaverno kaj iris sur la vojon.
8随后 大卫 也起来,从洞里出去,呼叫 扫罗 说:「我主,我王!」 扫罗 回头观看, 大卫 就屈身、脸伏于地下拜。
8Post tio leviĝis David kaj eliris el la kaverno, kaj kriis post Saul jene: Mia sinjoro, ho reĝo! Saul ekrigardis malantaŭen, kaj tiam David klinis sian vizaĝon al la tero kaj adorkliniĝis.
9大卫 对 扫罗 说:「你为何听信人的谗言,说 大卫 想要害你呢?
9Kaj David diris al Saul: Kial vi aŭskultas la vortojn de homoj, kiuj diras: Jen David serĉas malbonon kontraŭ vi?
10今日你亲眼看见在洞中,耶和华将你交在我手里;有人叫我杀你,我却爱惜你,说:『我不敢伸手害我的主,因为他是耶和华的受膏者。』
10Jen hodiaŭ viaj okuloj vidis, ke la Eternulo transdonis vin hodiaŭ en mian manon en la kaverno, kaj oni diris, ke mi mortigu vin; sed mi indulgis vin, kaj mi diris: Mi ne etendos mian manon kontraŭ mian sinjoron, ĉar li estas sanktoleito de la Eternulo.
11我父啊,看看你外袍的衣襟在我手中。我割下你的衣襟,没有杀你;你由此可以知道我没有恶意叛逆你。你虽然猎取我的命,我却没有得罪你。
11Mia patro, rigardu kaj vidu la anguleton de via vesto en mia mano; el tio, ke mi detranĉis la anguleton de via vesto, sed ne mortigis vin, sciu kaj vidu, ke mi ne havas malbonon nek krimon en mia mano kaj mi ne pekis kontraŭ vi; sed vi postkuras mian animon, por preni ĝin.
12愿耶和华在你我中间判断是非,在你身上为我伸冤,我却不亲手加害于你。
12La Eternulo juĝu inter mi kaj vi, kaj la Eternulo venĝu al vi pro mi; sed mia mano ne estos sur vi.
13古人有句俗语说:『恶事出于恶人。』我却不亲手加害于你。
13Kiel diras antikva proverbo: De malpiuloj eliras malpiaĵo; sed mia mano ne estos sur vi.
14以色列 王出来要寻找谁呢?追赶谁呢?不过追赶一条死狗,一个虼蚤就是了。
14Post kiu eliris la reĝo de Izrael? kiun vi postkuras? malvivan hundon, unu pulon.
15愿耶和华在你我中间施行审判,断定是非,并且鉴察,为我伸冤,救我脱离你的手。」
15La Eternulo estu juĝanto kaj juĝu inter mi kaj vi, kaj Li rigardu kaj prizorgu mian proceson kaj defendu min kontraŭ via mano.
16大卫 向 扫罗 说完这话, 扫罗 说:「我儿 大卫 ,这是你的声音吗?」就放声大哭,
16Kaj kiam David finis la paroladon de tiuj vortoj al Saul, Saul diris: Ĉu tio estas via voĉo, mia filo David? Kaj Saul levis sian voĉon kaj ekploris.
17对 大卫 说:「你比我公义;因为你以善待我,我却以恶待你。
17Kaj li diris al David: Vi estas pli justa ol mi; ĉar vi repagis al mi per bono, dum mi repagis al vi per malbono.
18你今日显明是以善待我;因为耶和华将我交在你手里,你却没有杀我。
18Kaj hodiaŭ vi montris al mi, kiel vi agis bone kun mi; ĉar la Eternulo transdonis min en vian manon, kaj vi ne mortigis min.
19人若遇见仇敌,岂肯放他平安无事地去呢?愿耶和华因你今日向我所行的,以善报你。
19Kiam homo trovas sian malamikon, ĉu li forliberigas lin en bona maniero? La Eternulo repagu al vi per bono pro tio, kion vi hodiaŭ faris al mi.
20我也知道你必要作王, 以色列 的国必坚立在你手里。
20Kaj jen nun mi eksciis, ke vi fariĝos reĝo, kaj fortikiĝos en via mano la regno de Izrael.
21现在你要指着耶和华向我起誓,不剪除我的后裔,在我父家不灭没我的名。」
21Ĵuru do al mi per la Eternulo, ke vi ne ekstermos mian idaron post mi kaj vi ne malaperigos mian nomon el la domo de mia patro.
22于是 大卫 向 扫罗 起誓, 扫罗 就回家去; 大卫 和跟随他的人上山寨去了。
22Kaj David ĵuris al Saul. Tiam Saul foriris al sia domo, kaj David kun siaj homoj iris en la rifuĝejon.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.