撒母耳记上 14
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1有一日, 扫罗 的儿子 约拿单 对拿他兵器的少年人说:「我们不如过到那边,到 非利士 人的防营那里去。」但他没有告诉父亲。
1Unu tagon Jonatan, filo de Saul, diris al sia junulo armilportisto: Venu, ni transiru al la garnizono de la Filiŝtoj, kiu estas tie transe; sed al sia patro li tion ne diris.
2扫罗 在 基比亚 的尽边,坐在 米矶 的石榴树下,跟随他的约有六百人。
2Kaj Saul estis en la randa parto de Gibea, sub granatarbo, kiu estis en Migron; kaj da popolo estis kun li ĉirkaŭ sescent homoj.
3在那里有 亚希突 的儿子 亚希亚 ,穿着以弗得。( 亚希突 是 以迦博 的哥哥, 非尼哈 的儿子, 以利 的孙子。 以利 从前在 示罗 作耶和华的祭司。) 约拿单 去了,百姓却不知道。
3Kaj Aĥija, filo de Aĥitub, frato de Ikabod, filo de Pinaĥas, filo de Eli, la pastro de la Eternulo en Ŝilo, estis portanto de la efodo; kaj la popolo ne sciis, ke Jonatan foriris.
4约拿单 要从隘口过到 非利士 防营那里去。这隘口两边各有一个山峰:一名 播薛 ,一名 西尼 ;
4Inter la pasejoj, tra kiuj Jonatan volis transiri al la garnizono de la Filiŝtoj, estis pinta roko sur unu flanko kaj pinta roko sur la dua flanko; la nomo de unu estis Bocec, kaj la nomo de la dua estis Sene.
5一峰向北,与 密抹 相对,一峰向南,与 迦巴 相对。
5Unu roko elstaris norde kontraŭ Miĥmaŝ, kaj la dua sude kontraŭ Geba.
6约拿单 对拿兵器的少年人说:「我们不如过到未受割礼人的防营那里去,或者耶和华为我们施展能力;因为耶和华使人得胜,不在乎人多人少。」
6Kaj Jonatan diris al sia junulo armilportisto: Venu, ni transiru al la garnizono de tiuj necirkumciditoj; eble la Eternulo ion faros por ni; ĉar por la Eternulo ne estas malfacile helpi per multo aŭ per malmulto.
7拿兵器的对他说:「随你的心意行吧。你可以上去,我必跟随你,与你同心。」
7Kaj lia armilportisto diris al li: Faru ĉion, kion diras al vi via koro; iru antaŭen, mi iros kun vi, kien vi volas.
8约拿单 说:「我们要过到那些人那里去,使他们看见我们。
8Tiam Jonatan diris: Jen ni transiros al tiuj homoj, kaj montros nin al ili.
9他们若对我们说:『你们站住,等我们到你们那里去』,我们就站住,不上他们那里去。
9Se ili diros al ni tiel: Restu, ĝis ni atingos vin — tiam ni haltos sur nia loko kaj ne supreniros al ili;
10他们若说:『你们上到我们这里来』,这话就是我们的证据;我们便上去,因为耶和华将他们交在我们手里了。」
10sed se ili diros tiel: Venu al ni supren — tiam ni supreniros; ĉar la Eternulo transdonis ilin en niajn manojn, kaj tio estos por ni pruvosigno.
11二人就使 非利士 的防兵看见。 非利士 人说:「 希伯来 人从所藏的洞穴里出来了!」
11Kaj ili ambaŭ aperis antaŭ la garnizono de la Filiŝtoj, kaj la Filiŝtoj diris: Jen Hebreoj eliras el la truoj, en kiuj ili sin kaŝis.
12防兵对 约拿单 和拿兵器的人说:「你们上到这里来,我们有一件事指示你们。」 约拿单 就对拿兵器的人说:「你跟随我上去,因为耶和华将他们交在 以色列 人手里了。」
12Kaj la homoj el la garnizono ekparolis al Jonatan kaj al lia armilportisto, kaj diris: Venu al ni supren, kaj ni klarigos al vi aferon. Tiam Jonatan diris al sia armilportisto: Sekvu min, ĉar la Eternulo transdonis ilin en la manojn de Izrael.
13约拿单 就爬上去,拿兵器的人跟随他。 约拿单 杀倒 非利士 人,拿兵器的人也随着杀他们。
13Kaj Jonatan ekgrimpis per siaj manoj kaj piedoj, kaj lia armilportisto post li. Tiam ili ekfalis antaŭ Jonatan, kaj lia armilportisto mortigis ilin post li.
14约拿单 和拿兵器的人起头所杀的约有二十人,都在一亩地的半犁沟之内。
14La unua mortigo, kiun faris Jonatan kaj lia armilportisto, estis ĉirkaŭ dudek homoj, sur la spaco de ĉirkaŭ duontaga plugado.
15于是在营中、在田野、在众民内都有战兢,防兵和掠兵也都战兢,地也震动,战兢之势甚大。
15Tiam fariĝis teruro en la tendaro, sur la kampo, kaj inter la tuta popolo; la garnizonanoj kaj la vagatakistoj ankaŭ ektimis, kaj la tero ektremis, kaj ekregis tumulto, farita de Dio.
16在 便雅悯 的 基比亚 , 扫罗 的守望兵看见 非利士 的军众溃散,四围乱窜。
16La gardostarantoj de Saul en Gibea de Benjamen ekvidis, ke la amaso disŝutiĝis kaj kuras en diversajn flankojn.
17扫罗 就对跟随他的民说:「你们查点查点,看从我们这里出去的是谁?」他们一查点,就知道 约拿单 和拿兵器的人没有在这里。
17Tiam Saul diris al la homoj, kiuj estis ĉe li: Esploru kaj rigardu, kiu foriris de ni. Kaj oni esploris, kaj montriĝis, ke forestas Jonatan kaj lia armilportisto.
18那时 神的 约 柜在 以色列 人那里。 扫罗 对 亚希亚 说:「你将 神的 约 柜运了来。」
18Kaj Saul diris al Aĥija: Venigu la keston de Dio; ĉar la kesto de Dio estis en tiu tago kun la Izraelidoj.
19扫罗 正与祭司说话的时候, 非利士 营中的喧嚷越发大了; 扫罗 就对祭司说:「停手吧!」
19Kaj dum Saul parolis ankoraŭ kun la pastro, la tumulto en la tendaro de la Filiŝtoj fariĝis ankoraŭ pli granda. Kaj Saul diris al la pastro: Retiru vian manon.
20扫罗 和跟随他的人都聚集,来到战场,看见 非利士 人用刀互相击杀,大大惶乱。
20Kaj kolektiĝis Saul kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, kaj ili venis al la batalejo, kaj jen ili ekvidis, ke la glavo de ĉiu frapas lian proksimulon kaj la konfuzo estas tre granda.
21从前由四方来跟随 非利士 军的 希伯来 人现在也转过来,帮助跟随 扫罗 和 约拿单 的 以色列 人了。
21Kaj la Hebreoj, kiuj estis kun la Filiŝtoj antaŭe kaj venis kune kun ili en tendaro ĉirkaŭen, ili ankaŭ aliĝis al la Izraelidoj, kiuj estis kun Saul kaj Jonatan.
22那藏在 以法莲 山地的 以色列 人听说 非利士 人逃跑,就出来紧紧地追杀他们。
22Kaj ĉiuj Izraelidoj, kiuj sin kaŝis sur la monto de Efraim, aŭdis, ke la Filiŝtoj forkuras, kaj ili ankaŭ aliĝis kontraŭ ili batale.
23那日,耶和华使 以色列 人得胜,一直战到 伯·亚文 。
23Kaj la Eternulo helpis en tiu tago Izraelon; la batalo daŭris ĝis Bet-Aven.
24扫罗 叫百姓起誓说,凡不等到晚上向敌人报完了仇吃什么的,必受咒诅。因此这日百姓没有吃什么,就极其困惫。
24La Izraelidoj estis lacaj en tiu tago; sed Saul ĵurligis la popolon, dirante: Malbenita estu tiu, kiu manĝos panon antaŭ la vespero, antaŭ ol mi venĝos al miaj malamikoj. Kaj la tuta popolo ne gustumis panon.
25众民进入树林,见有蜜在地上。
25Kaj ĉiuj venis en arbaron; kaj tie estis mielo sur la tero.
26他们进了树林,见有蜜流下来,却没有人敢用手 取蜜 入口,因为他们怕那誓言。
26Kiam la popolo venis en la arbaron, ili vidis, ke jen fluas la mielo; sed neniu levis sian manon al la buŝo, ĉar la popolo timis la ĵuron.
27约拿单 没有听见他父亲叫百姓起誓,所以伸手中的杖,用杖头蘸在蜂房里,转手送入口内,眼睛就明亮了。
27Sed Jonatan ne aŭdis, kiam lia patro ĵurligis la popolon; kaj li etendis la pinton de la bastono, kiu estis en lia mano, kaj trempis ĝin en la mielĉelaro, kaj almetis sian manon al la buŝo, kaj liaj okuloj revigliĝis.
28百姓中有一人对他说:「你父亲曾叫百姓严严地起誓说,今日吃什么的,必受咒诅;因此百姓就疲乏了。」
28Tiam unu el la popolo ekparolis, kaj diris: Via patro ĵurligis la popolon, dirante: Malbenita estu tiu, kiu ion manĝos hodiaŭ; kaj la popolo laciĝis.
29约拿单 说:「我父亲连累你们了。你看,我尝了这一点蜜,眼睛就明亮了。
29Tiam Jonatan diris: Mia patro malgajigis la landon; rigardu, kiel revigliĝis miaj okuloj, kiam mi gustumis iom el ĉi tiu mielo.
30今日百姓若任意吃了从仇敌所夺的物,击杀的 非利士 人岂不更多吗?」
30Se la popolo manĝus hodiaŭ el la militakiraĵo, kion ĝi prenis de siaj malamikoj kaj kion ĝi trovis, ĉu nun ne pligrandiĝus la venkobato kontraŭ la Filiŝtoj?
31这日, 以色列 人击杀 非利士 人,从 密抹 直到 亚雅 。百姓甚是疲乏,
31Kaj ili venkobatis en tiu tago la Filiŝtojn de Miĥmaŝ ĝis Ajalon; kaj la popolo forte laciĝis.
32就急忙将所夺的牛羊和牛犊宰于地上,肉还带血就吃了。
32Kaj la popolo ĵetis sin sur la militakiraĵon; kaj ili prenis ŝafojn kaj bovojn kaj bovidojn kaj buĉis ilin sur la tero, kaj la popolo manĝis kune kun la sango.
33有人告诉 扫罗 说:「百姓吃带血的肉,得罪耶和华了。」 扫罗 说:「你们有罪了,今日要将大石头滚到我这里来。」
33Oni raportis al Saul, dirante: Jen la popolo pekas antaŭ la Eternulo, manĝante kun la sango. Kaj li diris: Vi faris kontraŭleĝaĵon; rulu nun al mi grandan ŝtonon.
34扫罗 又说:「你们散在百姓中,对他们说,你们各人将牛羊牵到我这里来宰了吃,不可吃带血的肉得罪耶和华。」这夜,百姓就把牛羊牵到那里宰了。
34Kaj Saul diris: Disiru en la popolon, kaj diru al ĝi: Ĉiu alkonduku al mi sian bovon kaj sian ŝafon, kaj buĉu ĝin ĉi tie kaj manĝu, kaj ne peku antaŭ la Eternulo, manĝante kun la sango. Kaj ĉiu el la popolo propramane alkondukis en tiu nokto sian bovon kaj buĉis tie.
35扫罗 为耶和华筑了一座坛,这是他初次为耶和华筑的坛。
35Kaj Saul konstruis altaron al la Eternulo; tio estis la unua altaro, kiun li konstruis al la Eternulo.
36扫罗 说:「我们不如夜里下去追赶 非利士 人,抢掠他们,直到天亮,不留他们一人。」众民说:「你看怎样好就去行吧!」祭司说:「我们先当亲近 神。」
36Kaj Saul diris: Ni postkuru la Filiŝtojn en la nokto kaj ni prirabu ilin, ĝis eklumos la mateno, kaj ni neniun restigu el ili. Kaj ili diris: Faru ĉion, kio plaĉas al vi. Kaj la pastro diris: Ni turnu nin ĉi tie al Dio.
37扫罗 求问 神说:「我下去追赶 非利士 人可以不可以?你将他们交在 以色列 人手里不交?」这日 神没有回答他。
37Kaj Saul demandis Dion: Ĉu mi iru post la Filiŝtoj? ĉu Vi transdonos ilin en la manojn de la Izraelidoj? Sed Li ne respondis al li en tiu tago.
38扫罗 说:「你们百姓中的长老都上这里来,查明今日是谁犯了罪。
38Tiam Saul diris: Venu ĉi tien ĉiuj estroj de la popolo; eksciu kaj vidu, en kio konsistis la peko hodiaŭ.
39我指着救 以色列 —永生的耶和华起誓,就是我儿子 约拿单 犯了罪,他也必死。」但百姓中无一人回答他。
39Ĉar kiel vivas la Eternulo, la helpanto de Izrael: se la kulpo estas en Jonatan, mia filo, li estos mortigita. Sed neniu el la tuta popolo respondis al li.
40扫罗 就对 以色列 众人说:「你们站在一边,我与我儿子 约拿单 也站在一边。」百姓对 扫罗 说:「你看怎样好就去行吧!」
40Tiam li diris al ĉiuj Izraelidoj: Vi estos sur unu flanko, kaj mi kun mia filo Jonatan estos sur la dua flanko. Kaj la popolo respondis al Saul: Faru tion, kio plaĉas al vi.
41扫罗 祷告耶和华— 以色列 的 神说:「求你指示实情。」于是 掣签 掣出 扫罗 和 约拿单 来;百姓尽都无事。
41Kaj Saul diris al la Eternulo, Dio de Izrael: Montru, kiu estas prava. Tiam estis trafitaj Jonatan kaj Saul, sed la popolo eliris senkulpa.
42扫罗 说:「你们再 掣签 ,看是我,是我儿子 约拿单 」,就掣出 约拿单 来。
42Tiam Saul diris: Lotu inter mi kaj mia filo Jonatan. Kaj trafita estis Jonatan.
43扫罗 对 约拿单 说:「你告诉我,你做了什么事?」 约拿单 说:「我实在以手里的杖,用杖头蘸了一点蜜尝了一尝。这样我就死吗?」
43Tiam Saul diris al Jonatan: Raportu al mi, kion vi faris. Kaj Jonatan raportis al li kaj diris: Mi gustumis per la pinto de la bastono, kiu estas en mia mano, iom da mielo: nun mi mortu.
44扫罗 说:「 约拿单 哪,你定要死!若不然,愿 神重重地降罚与我。」
44Kaj Saul diris: Dio faru tiel kaj pli; Jonatan devas morti.
45百姓对 扫罗 说:「 约拿单 在 以色列 人中这样大行拯救,岂可使他死呢?断乎不可!我们指着永生的耶和华起誓,连他的一根头发也不可落地,因为他今日与 神一同做事。」于是百姓救 约拿单 免了死亡。
45Sed la popolo diris al Saul: Ĉu devas morti Jonatan, kiu faris tiun grandan helpon al Izrael? ho, neniel! kiel vivas la Eternulo, eĉ unu haro de lia kapo ne falu sur la teron, ĉar kun Dio li agis hodiaŭ. Kaj la popolo liberigis Jonatanon, kaj li ne mortis.
46扫罗 回去,不追赶 非利士 人; 非利士 人也回本地去了。
46Kaj Saul foriris de la Filiŝtoj, kaj la Filiŝtoj iris sur sian lokon.
47扫罗 执掌 以色列 的国权,常常攻击他四围的一切仇敌,就是 摩押 人、 亚扪 人、 以东 人,和 琐巴 诸王,并 非利士 人。他无论往何处去,都打败仇敌。
47Kaj Saul prenis en siajn manojn la regadon super Izrael, kaj li militis ĉirkaŭe kontraŭ ĉiuj siaj malamikoj, kontraŭ Moab kaj kontraŭ la Amonidoj kaj kontraŭ Edom kaj kontraŭ la reĝoj de Coba kaj kontraŭ la Filiŝtoj; kaj kien ajn li sin direktis, li venkobatis.
48扫罗 奋勇攻击 亚玛力 人,救了 以色列 人脱离抢掠他们之人的手。
48Li aranĝis militistaron kaj venkobatis Amalekon kaj liberigis Izraelon el la manoj de liaj rabantoj.
49扫罗 的儿子是 约拿单 、 亦施韦 、 麦基舒亚 。他的两个女儿:长女名 米拉 ,次女名 米甲 。
49La filoj de Saul estis: Jonatan kaj Jiŝvi kaj Malki-Ŝua; kaj la nomoj de liaj du filinoj estis: la nomo de la unuenaskita estis Merab, kaj la nomo de la pli juna estis Miĥal.
50扫罗 的妻名叫 亚希暖 ,是 亚希玛斯 的女儿。 扫罗 的元帅名叫 押尼珥 ,是 尼珥 的儿子; 尼珥 是 扫罗 的叔叔。
50Kaj la nomo de la edzino de Saul estis Aĥinoam, filino de Aĥimaac; kaj la nomo de lia militestro estis Abner, filo de Ner kaj onklo de Saul.
51扫罗 的父亲 基士 , 押尼珥 的父亲 尼珥 ,都是 亚别 的儿子。
51Kiŝ estis la patro de Saul; kaj Ner, patro de Abner, estis filo de Abiel.
52扫罗 平生常与 非利士 人大大争战。 扫罗 遇见有能力的人或勇士,都招募了来跟随他。
52Forta estis la milito kontraŭ la Filiŝtoj dum la tuta vivo de Saul. Kaj ĉiufoje, kiam Saul vidis ian viron fortan kaj bravan, li prenis lin al si.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.