撒母耳记上 28
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1那时, 非利士 人聚集军旅,要与 以色列 人打仗。 亚吉 对 大卫 说:「你当知道,你和跟随你的人都要随我出战。」
1Okazis en tiu tempo, ke la Filiŝtoj kolektis sian militistaron, por militi kontraŭ Izrael. Kaj Aĥiŝ diris al David: Sciu, ke vi iros kun mi en la militon, vi kaj viaj viroj.
2大卫 对 亚吉 说:「仆人所能做的事,王必知道。」 亚吉 对 大卫 说:「这样,我立你永远作我的护卫长。」
2Kaj David diris al Aĥiŝ: Tial vi ekscios, kion faros via sklavo. Kaj Aĥiŝ diris al David: Mi faros vin por ĉiam mia kapogardisto.
3那时 撒母耳 已经死了, 以色列 众人为他哀哭,葬他在 拉玛 ,就是在他本城里。 扫罗 曾在国内不容有交鬼的和行巫术的人。
3Dume Samuel mortis, kaj ĉiuj Izraelidoj lin priploris, kaj enterigis lin en Rama, en lia urbo. Kaj Saul estis eksterminta el la lando ĉiujn sorĉistojn kaj aŭguristojn.
4非利士 人聚集,来到 书念 安营; 扫罗 聚集 以色列 众人在 基利波 安营。
4Kiam la Filiŝtoj kolektiĝis, kaj venis kaj stariĝis tendare en Ŝunem, tiam Saul kolektis ĉiujn Izraelidojn, kaj ili stariĝis tendare en Gilboa.
5扫罗 看见 非利士 的军旅就惧怕,心中发颤。
5Kiam Saul ekvidis la tendaron de la Filiŝtoj, li ektimis, kaj lia koro forte ektremis.
6扫罗 求问耶和华,耶和华却不借梦,或乌陵,或先知回答他。
6Kaj Saul petis konsilon ĉe la Eternulo, sed la Eternulo ne respondis al li per sonĝoj, nek per la signoj de lumo, nek per profetoj.
7扫罗 吩咐臣仆说:「当为我找一个交鬼的妇人,我好去问她。」臣仆说:「在 隐·多珥 有一个交鬼的妇人。」
7Tiam Saul diris al siaj servantoj: Elserĉu al mi virinon, kiu povoscias aŭguri, por ke mi iru al ŝi kaj ricevu de ŝi informojn. Kaj liaj servantoj diris: Jen ekzistas en En-Dor virino, kiu povoscias aŭguri.
8于是 扫罗 改了装,穿上别的衣服,带着两个人,夜里去见那妇人。 扫罗 说:「求你用交鬼的法术,将我所告诉你的死人,为我招上来。」
8Tiam Saul ŝanĝis siajn vestojn, metis sur sin aliajn vestojn, kaj iris kune kun du viroj, kaj ili venis al la virino nokte. Kaj li diris: Aŭguru al mi, mi petas, per via aŭgura povoscio, kaj elvoku al mi tiun, pri kiu mi diros al vi.
9妇人对他说:「你知道 扫罗 从国中剪除交鬼的和行巫术的。你为何陷害我的性命,使我死呢?」
9Sed la virino diris al li: Vi scias ja, kion faris Saul, kiu ekstermis la sorĉistojn kaj la aŭguristojn el la lando; kial do vi volas retkapti mian animon, por pereigi min?
10扫罗 向妇人指着耶和华起誓说:「我指着永生的耶和华起誓,你必不因这事受刑。」
10Tiam Saul ĵuris al ŝi per la Eternulo, dirante: Kiel vivas la Eternulo, ne trafos vin puno pro ĉi tiu afero.
11妇人说:「我为你招谁上来呢?」回答说:「为我招 撒母耳 上来。」
11Kaj la virino diris: Kiun mi elvoku al vi? Kaj li diris: Samuelon elvoku al mi.
12妇人看见 撒母耳 ,就大声呼叫,对 扫罗 说:「你是 扫罗 ,为什么欺哄我呢?」
12Kiam la virino ekvidis Samuelon, ŝi ekkriis per laŭta voĉo; kaj la virino diris al Saul: Kial vi min trompis? vi estas ja Saul.
13王对妇人说:「不要惧怕,你看见了什么呢?」妇人对 扫罗 说:「我看见有神从地里上来。」
13Sed la reĝo diris al ŝi: Ne timu; kion vi vidis? Kaj la virino diris al Saul: Iun dian mi vidis leviĝantan el la tero.
14扫罗 说:「他是怎样的形状?」妇人说:「有一个老人上来,身穿长衣。」 扫罗 知道是 撒母耳 ,就屈身,脸伏于地下拜。
14Kaj li diris al ŝi: Kia estas lia aspekto? Kaj ŝi diris: Leviĝas viro maljuna, kaj li estas vestita per pastra tuniko. Tiam Saul komprenis, ke tio estas Samuel; kaj li klinis sin kun la vizaĝo ĝis la tero, kaj faris adorsaluton.
15撒母耳 对 扫罗 说:「你为什么搅扰我,招我上来呢?」 扫罗 回答说:「我甚窘急;因为 非利士 人攻击我, 神也离开我,不再借先知或梦回答我。因此请你上来,好指示我应当怎样行。」
15Tiam Samuel diris al Saul: Kial vi maltrankviligis min, elvokante min supren? Kaj Saul respondis: Mi estas en tre premita stato; la Filiŝtoj militas kontraŭ mi, kaj Dio forturnis Sin de mi kaj jam ne respondas al mi per profetoj nek per sonĝoj; tial mi vokis vin, por ke vi sciigu al mi, kion mi devas fari.
16撒母耳 说:「耶和华已经离开你,且与你为敌,你何必问我呢?
16Sed Samuel diris: Kial do vi demandas min, se la Eternulo forturnis Sin de vi kaj transiris al via konkuranto?
17耶和华照他借我说的话,已经从你手里夺去国权,赐与别人,就是 大卫 。
17Kaj la Eternulo faros al li, kion Li diris per mi; kaj la Eternulo elŝiros la regnon el viaj manoj kaj donos ĝin al via proksimulo David.
18因你没有听从耶和华的命令;他恼怒 亚玛力 人,你没有灭绝他们,所以今日耶和华向你这样行,
18Ĉar vi ne aŭskultis la voĉon de la Eternulo kaj ne plenumis Lian flaman koleron kontraŭ Amalek, tial ĉi tion faris hodiaŭ la Eternulo al vi;
19并且耶和华必将你和 以色列 人交在 非利士 人的手里。明日你和你众子必与我在一处了;耶和华必将 以色列 的军兵交在 非利士 人手里。」
19kaj la Eternulo transdonos kune kun vi ankaŭ Izraelon en la manojn de la Filiŝtoj; kaj morgaŭ vi kaj viaj filoj estos kun mi; ankaŭ la tendaron de Izrael la Eternulo transdonos en la manojn de la Filiŝtoj.
20扫罗 猛然仆倒,挺身在地,因 撒母耳 的话甚是惧怕;那一昼一夜,没有吃什么,就毫无气力。
20Tiam Saul tuj falis laŭ sia tuta longeco sur la teron, ĉar li tre ektimis pro la vortoj de Samuel; ankaŭ forton li ne havis en si, ĉar li nenion manĝis la tutan tagon kaj la tutan nokton.
21妇人到 扫罗 面前,见他极其惊恐,对他说:「婢女听从你的话,不顾惜自己的性命,遵从你所吩咐的。
21Kiam la virino aliris al Saul, kaj vidis, ke li estas tre konsternita, ŝi diris al li: Jen via sklavino obeis vian voĉon, kaj mi metis en danĝeron mian animon, kaj obeis la vortojn, kiujn vi diris al mi;
22现在求你听婢女的话,容我在你面前摆上一点食物,你吃了,可以有气力行路。」
22nun mi petas, aŭskultu ankaŭ vi la voĉon de via sklavino, kaj mi metos antaŭ vin pecon da pano, kaj vi manĝu, por ke vi havu forton, kiam vi iros la vojon.
23扫罗 不肯,说:「我不吃。」但他的仆人和妇人再三劝他,他才听了他们的话,从地上起来,坐在床上。
23Sed li rifuzis, kaj diris: Mi ne manĝos. Sed kiam insistis super li liaj servantoj kaj ankaŭ la virino, li obeis ilian voĉon, leviĝis de la tero, kaj sidiĝis sur lito.
24妇人急忙将家里的一只肥牛犊宰了,又拿面抟成无酵饼烤了,
24La virino havis en la domo grasigitan bovidon; ŝi rapide ĝin buĉis, kaj ŝi prenis farunon, knedis ĝin, kaj bakis el ĝi macojn.
25摆在 扫罗 和他仆人面前。他们吃完,当夜就起身走了。
25Kaj ŝi alportis tion antaŭ Saulon kaj antaŭ liajn servantojn, kaj ili manĝis; kaj en la sama nokto ili leviĝis kaj foriris.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.