撒母耳记上
Chapter 4
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1以色列 人出去与 非利士 人打仗,安营在 以便以谢 ; 非利士 人安营在 亚弗 。
1Kaj Samuel parolis al la tuta Izrael. Kaj Izrael eliris milite kontraŭ la Filiŝtojn, kaj stariĝis tendare apud Eben-Ezer, kaj la Filiŝtoj stariĝis tendare apud Afek.
2非利士 人向 以色列 人摆阵。两军交战的时候, 以色列 人败在 非利士 人面前; 非利士 人在战场上杀了他们的军兵约有四千人。
2Kaj la Filiŝtoj starigis siajn vicojn kontraŭ Izrael, kaj la batalo vastiĝis, kaj Izrael estis venkobatita de la Filiŝtoj, kaj ili mortigis sur la kampo de la batalo pli-malpli kvar mil homojn.
3百姓回到营里, 以色列 的长老说:「耶和华今日为何使我们败在 非利士 人面前呢?我们不如将耶和华的约柜从 示罗 抬到我们这里来,好在我们中间救我们脱离敌人的手。」
3Kaj la popolo venis en la tendaron, kaj la plejaĝuloj de Izrael diris: Pro kio la Eternulo frapis nin hodiaŭ antaŭ la Filiŝtoj? ni prenu al ni el Ŝilo la keston de interligo de la Eternulo, por ke ĝi venu inter nin kaj savu nin kontraŭ la manoj de niaj malamikoj.
4于是百姓打发人到 示罗 ,从那里将坐在二基路伯上万军之耶和华的约柜抬来。 以利 的两个儿子 何弗尼 、 非尼哈 与 神的约柜同来。
4Kaj la popolo sendis en Ŝilon, kaj oni alportis de tie la keston de interligo de la Eternulo Cebaot, sidanta sur la keruboj; tie estis kun la kesto de interligo de Dio la du filoj de Eli, Ĥofni kaj Pineĥas.
5耶和华的约柜到了营中, 以色列 众人就大声欢呼,地便震动。
5Kaj kiam la kesto de interligo de la Eternulo venis en la tendaron, tiam la tuta Izrael faris tian grandan kriadon, ke la tero ekbruis.
6非利士 人听见欢呼的声音,就说:「在 希伯来 人营里大声欢呼,是什么缘故呢?」随后就知道耶和华的 约 柜到了营中。
6Kiam la Filiŝtoj aŭdis la laŭtan kriadon, ili diris: Kion signifas ĉi tiu granda kaj forta kriado en la tendaro de la Hebreoj? Kaj ili eksciis, ke la kesto de la Eternulo venis en la tendaron.
7非利士 人就惧怕起来,说:「有神到了他们营中」;又说:「我们有祸了!向来不曾有这样的事。
7Kaj la Filiŝtoj ektimis, ĉar ili diris: Venis Dio en la tendaron. Kaj ili diris: Ve al ni! ĉar ne estis tiel antaŭe.
8我们有祸了!谁能救我们脱离这些大能之神的手呢?从前在旷野用各样灾殃击打 埃及 人的,就是这些神。
8Ve al ni! kiu savos nin kontraŭ la manoj de tiuj fortaj dioj? tio estas tiuj dioj, kiuj frapis la Egiptojn per ĉiaj frapoj en la dezerto.
9非利士 人哪,你们要刚强,要作大丈夫,免得作 希伯来 人的奴仆,如同他们作你们的奴仆一样。你们要作大丈夫,与他们争战。」
9Estu kuraĝaj kaj viraj, ho Filiŝtoj, por ke vi ne fariĝu sklavoj al la Hebreoj, kiel ili estis sklavoj al vi; estu viroj kaj batalu.
10非利士 人和 以色列 人打仗, 以色列 人败了,各向各家奔逃,被杀的人甚多, 以色列 的步兵仆倒了三万。
10Kaj la Filiŝtoj batalis, kaj la Izraelidoj estis venkobatitaj, kaj ili forkuris ĉiu al sia tendo; kaj la venkobato estis tre granda, kaj falis el la Izraelidoj tridek mil piedirantoj.
11神的 约 柜被掳去, 以利 的两个儿子 何弗尼 、 非尼哈 也都被杀了。
11Kaj la kesto de Dio estis prenita, kaj la du filoj de Eli, Ĥofni kaj Pineĥas, mortis.
12当日,有一个 便雅悯 人从阵上逃跑,衣服撕裂,头蒙灰尘,来到 示罗 。
12Unu Benjamenido kuris el la militistaro kaj venis en Ŝilon en la sama tago, kaj liaj vestoj estis disŝiritaj, kaj tero estis sur lia kapo.
13到了的时候, 以利 正在道旁坐在自己的位上观望,为 神的 约 柜心里担忧。那人进城报信,合城的人就都呼喊起来。
13Kiam li venis, Eli sidis sur seĝo, rigardante sur la vojon, ĉar lia koro tremis pri la kesto de Dio. Kaj tiu homo venis, por sciigi en la urbo, kaj ekkriis la tuta urbo.
14以利 听见呼喊的声音就问说:「这喧嚷是什么缘故呢?」那人急忙来报信给 以利 。
14Kiam Eli aŭdis la kriadon, li diris: Kion signifas ĉi tiu tumulta kriado? Kaj la viro rapide venis kaj sciigis al Eli.
15那时 以利 九十八岁了,眼目发直,不能看见。
15Eli tiam havis la aĝon de naŭdek ok jaroj, kaj liaj okuloj malakriĝis, kaj li ne povis vidi.
16那人对 以利 说:「我是从阵上来的,今日我从阵上逃回。」 以利 说:「我儿,事情怎样?」
16Kaj tiu viro diris al Eli: Mi venis el la militistaro, mi alkuris hodiaŭ el la militistaro. Kaj Eli diris: Kia estis la afero, mia filo?
17报信的回答说:「 以色列 人在 非利士 人面前逃跑,民中被杀的甚多!你的两个儿子 何弗尼 、 非尼哈 也都死了,并且 神的 约 柜被掳去。」
17Kaj la sciiganto respondis kaj diris: Izrael forkuris antaŭ la Filiŝtoj, kaj granda frapo trafis la popolon, kaj ankaŭ viaj du filoj, Ĥofni kaj Pineĥas, mortis, kaj la kesto de Dio estas forprenita.
18他一提 神的 约 柜, 以利 就从他的位上往后跌倒,在门旁折断颈项而死;因为他年纪老迈,身体沉重。 以利 作 以色列 的士师四十年。
18Apenaŭ li menciis la keston de Dio, Eli falis de la seĝo malantaŭen ĉe la pordego, rompis al si la kolon, kaj mortis; ĉar li estis maljuna kaj peza. Li estis juĝisto de Izrael dum kvardek jaroj.
19以利 的儿妇、 非尼哈 的妻怀孕将到产期,她听见 神的 约 柜被掳去,公公和丈夫都死了,就猛然疼痛,曲身生产;
19Lia bofilino, la edzino de Pineĥas, estis graveda, baldaŭ naskonta. Kiam ŝi aŭdis la sciigon pri la forpreno de la kesto de Dio kaj pri la morto de sia bopatro kaj de sia edzo, ŝi kliniĝis kaj naskis, ĉar subite atakis ŝin la naskaj doloroj.
20将要死的时候,旁边站着的妇人们对她说:「不要怕!你生了男孩子了。」她却不回答,也不放在心上。
20Kaj dum ŝi estis mortanta, la virinoj, kiuj ŝin ĉirkaŭis, diris: Ne timu, ĉar vi naskis filon; sed ŝi ne respondis, kaj ne prenis tion al sia koro.
21她给孩子起名叫 以迦博 ,说:「荣耀离开 以色列 了!」这是因 神的 约 柜被掳去,又因她公公和丈夫都死了。
21Kaj ŝi donis al la knabo la nomon Ikabod, dirante: For estas la gloro de Izrael; ĉar forprenita estis la kesto de Dio kaj pereis ŝia bopatro kaj ŝia edzo.
22她又说:「荣耀离开 以色列 ,因为 神的约柜被掳去了。」
22Kaj ŝi diris: For estas la gloro de Izrael, ĉar forprenita estas la kesto de Dio.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.