撒母耳记上 21
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1大卫 到了 挪伯 祭司 亚希米勒 那里, 亚希米勒 战战兢兢地出来迎接他,问他说:「你为什么独自来,没有人跟随呢?」
1Kaj David venis en Nobon al la pastro Aĥimeleĥ, kaj Aĥimeleĥ time eliris renkonte al David, kaj diris al li: Kial vi estas sola kaj neniu estas kun vi?
2大卫 回答祭司 亚希米勒 说:「王吩咐我一件事说:『我差遣你委托你的这件事,不要使人知道。』故此我已派定少年人在某处等候我。
2Kaj David respondis al la pastro Aĥimeleĥ: La reĝo ion komisiis al mi, kaj diris al mi: Neniu ion sciu pri la afero, por kiu mi sendas vin kaj kiun mi komisiis al vi; tial por miaj junuloj mi destinis lokon tian kaj tian.
3现在你手下有什么?求你给我五个饼或是别样的食物。」
3Nun kion vi havas sub la mano? donu en mian manon kvin panojn, aŭ tion, kio troviĝos.
4祭司对 大卫 说:「我手下没有寻常的饼,只有圣饼;若少年人没有亲近妇人才可以给。」
4Kaj la pastro respondis al David kaj diris: Simplan panon mi ne havas sub mia mano, estas nur pano sankta, se la junuloj nur detenis sin de virinoj.
5大卫 对祭司说:「实在约有三日我们没有亲近妇人;我出来的时候,虽是寻常行路,少年人的器皿还是洁净的;何况今日不更是洁净吗?」
5Tiam David respondis al la pastro kaj diris al li: Virinoj estas for de ni de hieraŭ kaj antaŭhieraŭ, de la momento, kiam mi eliris, kaj la apartenaĵoj de la junuloj estas sanktaj; se la vojo estas malsankta, ĝi ankoraŭ hodiaŭ sanktiĝos per la apartenaĵoj.
6祭司就拿圣 饼 给他;因为在那里没有别样饼,只有更换新饼,从耶和华面前撤下来的陈设饼。 (
6Tiam la pastro donis al li la sanktaĵon, ĉar ne estis tie pano krom la panoj de propono, kiuj estis forprenitaj de antaŭ la Eternulo, por meti varman panon post la formeto de tiuj.
7当日有 扫罗 的一个臣子留在耶和华面前。他名叫 多益 ,是 以东 人,作 扫罗 的司牧长。)
7Tie unu el la servantoj de Saul estis enŝlosita en tiu tago antaŭ la Eternulo; lia nomo estis Doeg la Edomido, la ĉefa el la paŝtistoj de Saul.
8大卫 问 亚希米勒 说:「你手下有枪有刀没有?因为王的事甚急,连刀剑器械我都没有带。」
8Kaj David diris al Aĥimeleĥ: Ĉu vi ne havas sub via mano lancon aŭ glavon? ĉar nek mian glavon, nek miajn aliajn batalilojn mi prenis kun mi, ĉar la afero de la reĝo estis urĝa.
9祭司说:「你在 以拉谷 杀 非利士 人 歌利亚 的那刀在这里,裹在布中,放在以弗得后边,你要就可以拿去;除此以外,再没有别的。」 大卫 说:「这刀没有可比的!求你给我。」
9Tiam la pastro diris: La glavo de Goljat, la Filiŝto, kiun vi mortigis en la valo de Ela, jen ĝi estas, envolvita en vesto, malantaŭ la efodo. Se vi volas preni ĝin al vi, prenu, ĉar ne haviĝas alia krom ĉi tiu. Kaj David diris: Ne ekzistas simila al ĝi, donu ĝin al mi.
10那日 大卫 起来,躲避 扫罗 ,逃到 迦特 王 亚吉 那里。
10Kaj David leviĝis kaj forkuris en tiu tago de Saul, kaj venis al Aĥiŝ, reĝo de Gat.
11亚吉 的臣仆对 亚吉 说:「这不是 以色列 国王 大卫 吗?那里的妇女跳舞唱和,不是指着他说『 扫罗 杀死千千, 大卫 杀死万万』吗?」
11Kaj la servantoj de Aĥiŝ diris al li: Tio estas ja David, reĝo de la lando! pri li oni ja kantis, dancante, kaj dirante: Saul frapis milojn, Kaj David dekmilojn!
12大卫 将这话放在心里,甚惧怕 迦特 王 亚吉 ,
12David metis tiujn vortojn en sian koron, kaj tre ektimis Aĥiŝon, la reĝon de Gat.
13就在众人面前改变了寻常的举动,在他们手下假装疯癫,在城门的门扇上胡写乱画,使唾沫流在胡子上。
13Tial li ŝanĝis sian aspekton antaŭ iliaj okuloj, furiozis inter iliaj manoj, desegnis sur la pordoj de la pordego, kaj fluigis salivon sur sian barbon.
14亚吉 对臣仆说:「你们看,这人是疯子。为什么带他到我这里来呢?
14Tiam Aĥiŝ diris al siaj servantoj: Vi vidas ja, ke ĉi tiu homo estas freneza; kial do vi venigis lin al mi?
15我岂缺少疯子,你们带这人来在我面前疯癫吗?这人岂可进我的家呢?」
15Ĉu mankas al mi frenezuloj, ke vi alkondukis ĉi tiun, ke li faru frenezaĵojn antaŭ mi? ĉu tia povas eniri en mian domon?
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.