撒母耳记上 22
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1大卫 就离开那里,逃到 亚杜兰 洞。他的弟兄和他父亲的全家听见了,就都下到他那里。
1Kaj David foriris de tie, kaj saviĝis en la kaverno Adulam. Kiam tion aŭdis liaj fratoj kaj la tuta domo de lia patro, ili venis al li tien.
2凡受窘迫的、欠债的、心里苦恼的都聚集到 大卫 那里; 大卫 就作他们的头目,跟随他的约有四百人。
2Kaj kolektiĝis al li ĉiuj viroj premataj, ŝulduloj, afliktitoj, kaj li fariĝis ilia estro; ili estis kun li ĉirkaŭ kvarcent viroj.
3大卫 从那里往 摩押 的 米斯巴 去,对 摩押 王说:「求你容我父母搬来,住在你们这里,等我知道 神要为我怎样行。」
3Kaj de tie David iris en Micpen de Moab, kaj li diris al la reĝo de Moab: Permesu al mia patro kaj al mia patrino resti ĉe vi, ĝis mi ekscios, kion faros al mi Dio.
4大卫 领他父母到 摩押 王面前。 大卫 住山寨多少日子,他父母也住 摩押 王那里多少日子。
4Kaj li alkondukis ilin al la reĝo de Moab, kaj ili restis ĉe li la tutan tempon, kiun David estis en la fortikaĵo.
5先知 迦得 对 大卫 说:「你不要住在山寨,要往 犹大 地去。」 大卫 就离开那里,进入 哈列 的树林。
5Sed la profeto Gad diris al David: Ne restu en la fortikaĵo; iru kaj venu en la landon de Jehuda. Kaj David iris kaj venis en la arbaron Ĥeret.
6扫罗 在 基比亚 的 拉玛 ,坐在垂丝柳树下,手里拿着枪,众臣仆侍立在左右。 扫罗 听见 大卫 和跟随他的人在何处,
6Saul aŭdis, ke aperis David kaj la viroj, kiuj estis kun li. Saul tiam sidis en Gibea sub la tamarisko sur la altaĵo, kaj lia lanco estis en lia mano, kaj ĉiuj liaj servantoj staris apud li.
7就对左右侍立的臣仆说:「 便雅悯 人哪,你们要听我的话! 耶西 的儿子能将田地和葡萄园赐给你们各人吗?能立你们各人作千夫长百夫长吗?
7Kaj Saul diris al siaj servantoj, kiuj staris apud li: Aŭskultu, idoj de Benjamen: ĉu al ĉiuj el vi la filo de Jiŝaj donos kampojn kaj vinberĝardenojn? ĉu vin ĉiujn li faros milestroj kaj centestroj?
8你们竟都结党害我!我的儿子与 耶西 的儿子结盟的时候,无人告诉我;我的儿子挑唆我的臣子谋害我,就如今日的光景,也无人告诉我,为我忧虑。」
8ĉar vi ĉiuj faris konspiron kontraŭ mi, kaj neniu sciigis al miaj oreloj, ke mia filo faris interligon kun la filo de Jiŝaj, kaj neniu el vi kompatas min kaj sciigis al miaj oreloj, ke mia filo instigis mian sklavon kontraŭ mi, por fari insidon, kiel nun.
9那时 以东 人 多益 站在 扫罗 的臣仆中,对他说:「我曾看见 耶西 的儿子到了 挪伯 , 亚希突 的儿子 亚希米勒 那里。
9Tiam respondis Doeg la Edomido, kiu staris kun la servantoj de Saul, kaj li diris: Mi vidis, ke la filo de Jiŝaj venis en Nobon al Aĥimeleĥ, filo de Aĥitub.
10亚希米勒 为他求问耶和华,又给他食物,并给他 杀 非利士 人 歌利亚 的刀。」
10Kaj ĉi tiu demandis pri li la Eternulon, kaj donis al li manĝaĵon, kaj ankaŭ la glavon de la Filiŝto Goljat li donis al li.
11王就打发人将祭司 亚希突 的儿子 亚希米勒 和他父亲的全家,就是住 挪伯 的祭司都召了来;他们就来见王。
11Tiam la reĝo sendis voki la pastron Aĥimeleĥ, filo de Aĥitub, kaj la tutan domon de lia patro, la pastrojn, kiuj estis en Nob, kaj ili ĉiuj venis al la reĝo.
12扫罗 说:「 亚希突 的儿子,要听我的话!」他回答说:「主啊,我在这里。」
12Kaj Saul diris: Aŭskultu, filo de Aĥitub! Kaj ĉi tiu respondis: Jen mi estas, mia sinjoro.
13扫罗 对他说:「你为什么与 耶西 的儿子结党害我,将食物和刀给他,又为他求问 神,使他起来谋害我,就如今日的光景?」
13Kaj Saul diris al li: Kial vi faris konspiron kontraŭ mi, vi kaj la filo de Jiŝaj, kiam vi donis al li panon kaj glavon, kaj demandis pri li Dion, por ke li leviĝu kontraŭ mi inside, kiel nun?
14亚希米勒 回答王说:「王的臣仆中有谁比 大卫 忠心呢?他是王的女婿,又是王的参谋,并且在王家中是尊贵的。
14Kaj Aĥimeleĥ respondis al la reĝo kaj diris: Kiu do el ĉiuj viaj servantoj estas tiel fidela, kiel David, kiu estas bofilo de la reĝo kaj fervore vin obeas kaj estas estimata en via domo?
15我岂是从今日才为他求问 神呢?断不是这样!王不要将罪归我和我父的全家;因为这事,无论大小,仆人都不知道。」
15ĉu hodiaŭ mi komencis demandi pri li Dion? neniel mi tion farus! la reĝo ne kulpigu pri tio sian sklavon, nek la tutan domon de mia patro; ĉar via sklavo sciis pri ĉio ĉi tio nenion malgrandan nek grandan.
16王说:「 亚希米勒 啊,你和你父的全家都是该死的!」
16Sed la reĝo diris: Vi devas morti, Aĥimeleĥ, vi kaj la tuta domo de via patro.
17王就吩咐左右的侍卫说:「你们去杀耶和华的祭司;因为他们帮助 大卫 ,又知道 大卫 逃跑,竟没有告诉我。」 扫罗 的臣子却不肯伸手杀耶和华的祭司。
17Kaj la reĝo diris al la kuristoj, kiuj staris apud li: Turnu vin kaj mortigu la pastrojn de la Eternulo, ĉar ili estas en interkonsento kun David; ili sciis, ke li estas forkurinto, kaj tamen ili ne raportis al mi. Sed la servantoj de la reĝo ne volis levi siajn manojn, por frapi la pastrojn de la Eternulo.
18王吩咐 多益 说:「你去杀祭司吧!」 以东 人 多益 就去杀祭司,那日杀了穿细麻布以弗得的八十五人;
18Tiam la reĝo diris al Doeg: Turnu vin vi kaj frapu la pastrojn. Kaj Doeg la Edomido sin turnis kaj frapis la pastrojn, kaj mortigis en tiu tago okdek kvin virojn, kiuj portis linajn efodojn.
19又用刀将祭司城 挪伯 中的男女、孩童、吃奶的,和牛、羊、驴尽都杀灭。
19Kaj Nobon, la urbon de la pastroj, li frapis per la akraĵo de la glavo, la virojn kaj virinojn, infanojn kaj suĉinfanojn, bovojn kaj azenojn kaj ŝafojn, ĉion per la akraĵo de la glavo.
20亚希突 的儿子 亚希米勒 有一个儿子,名叫 亚比亚他 ,逃到 大卫 那里。
20Sed forsaviĝis unu filo de Aĥimeleĥ, filo de Aĥitub; lia nomo estis Ebjatar; li forkuris al David.
21亚比亚他 将 扫罗 杀耶和华祭司的事告诉 大卫 。
21Kaj Ebjatar rakontis al David, ke Saul mortigis la pastrojn de la Eternulo.
22大卫 对 亚比亚他 说:「那日我见 以东 人 多益 在那里,就知道他必告诉 扫罗 。你父的全家 丧 命,都是因我的缘故。
22Tiam David diris al Ebjatar: Mi sciis en tiu tago, kiam tie estis Doeg la Edomido, ke li certe raportos al Saul; mi estas kulpa pri ĉiuj animoj de via patrodomo.
23你可以住在我这里,不要惧怕。因为寻索你命的就是寻索我的命;你在我这里可得保全。」
23Restu ĉe mi, ne timu; ĉar kiu serĉos mian animon, tiu serĉos ankaŭ vian animon; sed vi estos gardata ĉe mi.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.